relate al fiagoj dum IJK

87 views
Skip to first unread message

snehaja venkatesh

unread,
Dec 21, 2023, 12:02:54 AM12/21/23
to tejo-k...@googlegroups.com, christine...@gmx.de, Michael Boris Mandirola

Kara Komitato,


La 2an de Decembro, okazis la unua kunsido kun la du elektitaj konfidencpersonoj, en kiu ni traktis la kazojn de 3 ĝenintoj dum IJK 2023. Krom mi, ĉeestis Michael Boris, Christine, Ada, Patricio kaj parte Albert. Post longa diskuto, ni alvenis al la jenaj decidoj, poste konfirmitaj de la estraro:


Ni difinis definitivajn forbarperiodojn de 15 monatoj en du kazoj kaj de 30 monatoj por la alia (kalkulendaj ekde la 13a de Aŭgusto de 2023, t.e. ekde la fino de la pasinta IJK). Dum tiu tempo ili:


1. ne estos permesataj partopreni en IJK nek en aliaj ĉeestaj eventoj organizataj de TEJO.

2. ne rajtos esti parto de komunikaj grupoj ligataj al la preparado de tiuj eventoj.

3. ne estos allasitaj al konkursoj de TEJO, kolektivaj filmetoj aŭ similaj iniciatoj.


Konsiderante ke ĉi tio estas delikata temo kaj ke gravas gardi ĉies privatecon, se iu el vi havas demandojn pri kiel ni alvenis je ĉi tiu decido povas kontakti nin kaj ni kundividos pluajn informojn private. Ni invitas aliajn esperantistajn organizojn preni la saman decidon rilate al tiuj homoj. Tiucele respondeculoj de asocioj rajtas komunikiĝi kun la estraro por konfidence informiĝi.


Ni konscias ke la TEJO-estraro devis pli rapide reagi pri ĉi tiu temo kaj mi tre dankas vin pro via pacienco kaj komprenemo.


Amike

Snehaĝa

Nome de la estraro kaj konfidencpersonoj de TEJO


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages