Travidebla Registro: Respondo al la artikolo en Libera Folio.

53 views
Skip to first unread message

Mounir Abjiou

unread,
Jul 13, 2020, 11:24:45 AM7/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com

Estimataj Komitatanoj,


Dimanĉon la 12-an de julio 2020 aperis artikolo en Libera Folio pri ‘kuranta’ esploro de Eŭropa Unio (EU) pri la membronombro de TEJO. Ni bedaŭras, ke la redaktoro ne konsultis la estraron de TEJO antaŭ la publikigo de la artikolo, malgraŭ kunlaborado en la pasinteco kaj la konvencio, ke ĵurnalistoj almenaŭ provu peti de respondeculo respondon antaŭ ol aperigi artikolon por konservi teman neŭtralecon. Tiel la afero iĝus multe pli klara, interalie pri la fakto ke temas pri pasinta kaj ne aktuala okazaĵo. Ni volas nun pli longe reagi.


Sekvante la septembran artikolon en Libera Folio pri la membronombro de TEJO, iu registris formalan plendon ĉe la Travidebla Registro de EU. Laŭ siaj internaj reguloj, la instanco devas nepre reagi al ĉiuj plendoj ĉi tiaj, kaj tial kontaktis la TEJO-respondeculojn. Ni donis ĉiujn informojn necesajn, klarigis pri la membrostrukturo de TEJO, kaj interkonsentis pri la forigado de la membronombro en la registro, anstataŭigante tiun nombron per la listigo de la landaj kaj fakaj sekcioj de nia organizaĵo. Tiel, nun klare montriĝas en la datumoj, ke TEJO estas ombrela organizo en kiu membras niaj landaj kaj fakaj sekcioj.


La Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento starigis la Travideblan Registron de EU por reguli la lobiadon de organizoj ĉe EU-instancoj. La plendojn traktas speciala oficejo kiu nomiĝas Komuna Sekretariejo pri Travidebla Registro (JTRS). Ties rolo estas trakti plendojn de homoj pri supozata malĝusteco de informoj deklaritaj en la Registro. Pro la relativa lingva neatingeblo de informiloj en Esperanto flanke de la ĝenerala publiko, la Sekretariejo decidis trakti la plendon serioze timante breĉojn pri travidebleco kiujn nur esperantistoj povus detekti. Tiel, ĝi tuj petis informojn al TEJO por pluesplori la kialojn de la plendo, la strukturon de la organizo kaj petis ĝisdatigon pri la informoj deklaritaj en la registro. Post pluraj korespondoj inter TEJO kaj JTRS, la rezulto estis forigo de membrokvanto kaj enmeto de la kvanto kaj nomoj de landaj kaj fakaj sekcioj. La enketo estis starigita per JTRS je la 21-a de oktobro 2019; tiam estis informitaj la oficisto pri Eksteraj Rilatoj kaj la Estraro de TEJO. La temo estis levita dum la KomitatKunsido okazinta dum la 11-a JES kaj protokolita poste.  La esplorado finiĝis la 31-an de januaro 2020, per mesaĝo kiu tekstas jene: “Please note that the complaint TR-C-2019-96 is now closed” [Bv. rimarki, ke la plendo TR-C-2019-96 estas nun fermita]. Tiu mesaĝo estas alkroĉita. Ni bedaŭras ke ni ne pli frue informis la komitaton pri la fermo, post kiam la plendo estis menciata dum pasinta komitatkunsido dum JES, ni prioritatigis nian agadon alimaniere ĉar neniu el ni antaŭvidis ke jam fermita kazo ĉi-maniere reaperus.


La Travidebla Registro de EU tute ne prizorgas subvenciojn. Por pli klarigi la temon, ni tamen sendis en nia respondo la priskribojn pri TEJO kiujn ni uzis en ĉiuj subvenciproponoj ekde 2014. Neniam la kvanto de membroj estis uzata en ajna priskribo de nia organizaĵo. Konsiderante ke la Travidebla Registro de EU entute ne pritraktas subvenciojn, laŭ siaj ordinaraj proceduroj ĝi plusendis la dokumentaron al la respondeca instanco de la Unio. Ĝis nun, neniu peto venis pri ajna plia enketo pri la membrokvanto. Tio ne surprizas ĉar la membrokvanto estas neniel kriterio por akiri difinitajn subvenciojn. 


La EU-instancoj plene kontentiĝis pri la respondoj donitaj; de januaro ĝis nun, neniu plia komuniko pri la temo atingis TEJOn. Do, se skandalo estas, ĝi ne troviĝas en TEJO sed anstataŭe en la konduto de iu, kiu ne nur senbaze misfamigis TEJOn, sed post klarigo flanke de EU, provas nun prezenti malnovan informon kiel aktualaĵon. La vortumo ‘esploras’ anstaŭ -is, kvankam simpla, estas absolute malprava. Aldone al tio, la dato de subskribo de JTRS de la dokumento publikigita en Libera Folio estas kaŝita, sed klare videblas UTC+1. Tio signifas ke la letero estis jam sendita iam antaŭ la 29-a de marto 2020 kiam Bruselo sekvis tiun horzonon. TEJO bonvenigas kritikojn kaj travideblon pri la funkciado de la organizo al la ĝenerala publiko, tamen konsideras la enhavon de la artikolo neatinganta tiun celon pro misuzo de pasintaj informoj kiel aktualaj. 


Pri la ĝenerala temo pri la Travidebla Registro, subvencioj, membroj, eksteraj rilatoj, estas ampleksa klarigo de antaŭa respondeculo pri eksteraj rilatoj ĉi tie: http://bit.ly/TEJO-membraro

(mesaĝo sendita al la komitato de TEJO la 10-an de septembro 2019, 21:12 CEST).


Amike kaj samideane,


Joop Kiefte

Prezidanto de TEJO

Mounir Abjiou
Vicprezidanto de TEJO



Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Telefono: 
+31103104912 @Retpaĝo: tejo.org
- Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Rotterdam, Nederland.

Marc Konijnenberg

unread,
Jul 13, 2020, 11:42:09 AM7/13/20
to TEJO-Komitato
Mi dankas al la estraro por la detala kaj rapida respondo!

Op maandag 13 juli 2020 17:24:45 UTC+2 schreef Mounir Abjiou:

Miguel Bento

unread,
Jul 13, 2020, 11:43:43 AM7/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon pro la rapida kaj taŭga reago, kiu kontentigas kaj trankviligas min, kaj supozeble ankaŭ multajn aliajn.

Tamen ŝajnas al mi, ke vi forgesis alkroĉi la mesaĝon senditan de JTRS, kiu sciigas pri la arkivigo de la kazo.

Amike,
Miĥaelo Bento

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAM9b70PEMUu840cyLXd-TEGJD5xjb2K0XGv3xH23Mfcku8mmvA%40mail.gmail.com.

Mounir Abjiou

unread,
Jul 13, 2020, 11:54:22 AM7/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Estimataj Komitatanoj,

Mi alkroĉas la lastan leteron el JTRS kiu fermis la menciitan kazon, sube.

Amike kaj samideane,

Mounir Abjiou,
Vicprezidanto.
Eksteraj Rilatoj k. Projektoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Telefono: 
+31103104912 @Retpaĝo: tejo.org
Closing letter_TEJO_Ares(2020)xxxxxx.pdf

Berto Ŝuman

unread,
Jul 13, 2020, 12:15:36 PM7/13/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Verŝajne la plendinto malŝatas la sukcesan laboron de iu.j TEJO-estrarano.j.
Do la plendinto volis damaĝi la laboron de la estrarano, sen konscii ke ŝli damaĝas la tutan movadon.
Alternative, la plendinto povas havi Asperger-sindromon kaj esti inteligenta sed tre procedur-ema.

Ĉiukaze, la normala homa vivo funkcias per etaj kaj egaj troigoj kaj maltroigoj, en privata kaj organiza laboro.
Bert

NIYUKURI Gilbert

unread,
Jul 14, 2020, 12:21:06 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,
Dankon pro la klarigoj.
Elkore Gilbert

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Nicolas Kasolene

unread,
Jul 14, 2020, 3:03:51 AM7/14/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Koran saluton,

Mi, kiel nova komitatano, surprizigxis leginte tiun informon cxe Libera Folio. Mi gxojis legi la intervenon de la Estraro, kaj ege gratulas gxin pro gxia sinteno dum la problem-solvado. Elkoran dankon al la Estraro de nia Movado, pro tia rapida reago en tiu situacio. 

Samideane, 
Nickson 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages