ENHAVO de la Cirkulero n-ro 82
1. Gregor HINKER, Prezidanto
2. Paulína KOŽUCHOVÁ, Ĝenerala Sekretario
3. Sergeo TYRIN, Kasisto
4. Łukasz ŻEBROWSKI, Kongresoj
5. Irmina SZUSTAK, Landa Agado
6. Oleksandra KOVYAZINA, Informado
7. Manuela RONCO, Volontulo
8. Dan MRÁZEK, redaktoro de TEJO Tutmonde
9. Rogener PAVINSKI, redaktoro de KONTAKTO
10. Aleks BAUDRY, Pasporta Servo
11. Marek BLAHUŠ, ĈEJ, Reta Agado
12. Michael Boris MANDIROLA, Komitatano B, KER
13. Jake PENTLAND, JEB
14. Zuzana KOŽUCHOVÁ, SKEJ
15. Akiumi OKABE, JEJ
16. Paweł FISCHER-KOTOWSKI, PEJ
17. Darja OBRAZCOVA, REJM
18. Nico HUURMAN, NEJ
19. Gbelo Dzifa, JOTE
20. Ariadna Garcìa Gutièrrez (JSK)
Prezidanto, Gregor HINKER
FARIS/FARAS/FAROS:
Ĝenerala Sekretario, Paulína KOŽUCHOVÁ
FARIS:
- en Slovakio multe agis en Bratislava Esperanta Junulara Grupo
- kunvenis kaj korespondis pri agadoj de SKEJ
- kunvenis kun organizantoj de Somera Esperanto Studado
- kompilis kaj dissendis jarraporton
FARAS:
- preparas diversajn aferojn por la komitatkunveno
- estas en Anglujo por kelka tempo
FAROS:
- korektos erarojn en la jarraporto
- ĉeestos en IJK kaj en la komitatkunveno tie
Kasisto, Sergej TYRIN
FARIS:
- penis sekvi la evoluon de la aferoj en la ukrainia LKK
- traktis antaŭpagon al la gastejo de la IJK
- komunikis kun gajnintoj de la subvencio "Partoprenu IJKn"
- verkis sian parton de la jarraporto 2010
- finkalkulis la jaron 2010 kaj pretigis la financan raporton pri ĝi
- traktas diversaĵojn burokratiajn rilatajn al la anticipita dungo de oficisto
- verkis kontribuon por Kontakto kiu tamen ŝajne iĝos ĉeftemo de venonta n-ro
FARAS:
- esploras la merkaton rilate porteblan komputilon por la oficisto
- raporton pri la SEL-seminario okazinta en majo
FAROS:
- pluesploros grafikajn proponojn por la TEJO-mojosaĵoj
- fintraktos financojn de IJKj
- vojaĝos la 11-an de julio al IJK kaj helpados la LKKn surloke
- partoprenos la Komitatan Kunsidon dum IJK
Kongresoj, Seminarioj kaj Aktivula Trejnado, Łukasz ŻEBROWSKI
FARIS:
- skajpkunvenis kun Haris pri komisiono Afrika IJK
- helpis al Paulinka pri Meksiko kaj Madagaskaro
- partoprenis varsoviajn JES-kunsidojn
- traktis kun E@I pri Esperanto Elektronike
- renkontiĝis kun nova PEA-estraro
- faris postseminariajn taskojn (damnaj fakturaj problemoj)
- faris sian parton de jarraporto kaj helpis pri parto de Landa Agado
- intervenis pri artikolo en HeKo pri Kontakto
FARAS:
- komunikas kun ukrainianoj pri IJK2011
- komunikas kun japanoj pri IJK2012
FAROS:
- vortumos membrokategoriojn diskutitajn dum EsKu kaj sendos al Michal-Boris por proponi al strategia komisiono de UEA
- partoprenos IJKn kaj Komitatkunsidon tie
Landa Agado, Irmina SZUSTAK
FARIS/FARAS/FAROS:
Informado, Oleksandra KOVYAZINA
FARIS/FARAS/FAROS:
Volontulo, Manuela RONCO
FARIS:
- verkis sian eron de la Jarraporto
- helpis verki proponon pri UK por la komitato de UEA
- pluokupiĝis pri programo de UK, komunikante kun la CO kaj kun la respondeculoj pri la Junulara Programo
- kreis retliston pri la Volontula Vilaĝo (volontula-vilaĝo...@googlegroups.com) kaj vikieron (http://www.tejo.org/vikio/Volontula_Vilaĝo_2011), daŭrigis la kunordigadon kaj la komunikadon kun FOJE
- komunikis kun la partoprenantoj al la retradia projekto "Muzaiko"
- registriĝis al trejnseminario pri organiza mastrumado
FARAS:
- pluokupiĝas pri la raporto de la TEJO-SEL seminario
-
pretiĝas por la someraj aranĝoj
- helpas pretigi KKn kaj ties laborgrupojn
FAROS:
- partoprenos al IJK kaj al UK
- pretigos materialon por transdoni la la laboron al la nova volontulo
Redaktoro de TEJO Tutmonde, Dan MRÁZEK
FARIS/FARAS/FAROS:
- Publikigis kvar artikolojn ĉe la blogo de TT
- kompilis kaj sendis novan eldonon de TT al Rogener
- pripensas novan eldonon
Redaktoro de KONTAKTO, Rogener PAVINSKI
FARIS:
FARAS:
- Preparas la materialon por la enpaĝigo de Kontakto 2011:3
- Kolektas materialon por Kontakto 2011:4: Limdato estas 10 aŭgusto
- Akceptas kontribuojn pri diversaj temoj. Kontrolu kiel kontribui ĉe: http://kontakto.tejo.org/
FAROS:
Pasporta Servo, Aleks BAUDRY
FARIS:
- finpretigis la libron kaj transdonis ĝin je la 1a de junio. Tamen restis ankoraŭ multe da plibonindaĵoj, kiujn prizorgis oficistoj de TEJO. Nun la libro estas en presejo.
Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ), Komisiito pri Reta Agado, Marek BLAHUŠ
Ĉeĥa Esperanto-Junularo:
- ĈEJ reprezentiĝis dum muzea nokto kaj inaŭguro de nova ekspozicio ("Spiritaj tradicioj de la mondo") en la Esperanto-muzeo en Svitavy
- ĈEJ aĉetis de ĈEA 100 ekzemplerojn de la nove pretigita kaj presita broŝuro "Malkovru Esperanton" en ĉeĥa versio
- Dan Mrázek ligis kontaktojn kun la EK en Pardubice
Komisiito pri Reta Agado:
- plu komunikis kun SEJU pri seju.tejo.org kaj ni jam preskaŭ sukcesis
- verkis kontribuon por la jarraporto de la estraro
Cetere:
- provlegis la jarraporton de la estraro (maljam post ĝia dissendiĝo)
- pretigis por E@I plurajn novajn erojn por DVD Esperanto Elektronike 3 (ankoraŭ dum kelkaj tagoj eblas antaŭmendi, ĉar ĝi pretu antaŭ la UK)
- eklaboris ĉe la universitata centro pri lingvoedukado
- prepariĝadis por universitata finekzameno (pensu pri mi ĵaŭde matene!)
- somere ĉeestos ILEI-konferencon, UK-n, SES-n, eble IJS-n
Komisiito pri Eksteraj Rilatoj, Komitatano B, Michael Boris MANDIROLA
FARIS:
- Ekzamenojn
- Adiaŭis Katalunion
- Kandidatiĝis al venonta estraro de TEJO
- Skajpkunvenis kun aliaj kandidatoj
FARAS:
- Skribas komitatcirkuleron
- Ripozas
FAROS:
- Partoprenos en IJK
- Partoprenos en komitatkunsido kadre de IJK
- Celebros datrevenon de KER kadre de IJK
- Klopodos KERumi kun landaj sekcioj
- Klopodos KERumi esktereŭrope
Junularo Esperantista Brita (JEB), Jake PENTLAND
Nuntempe JEB prizorgas sian retejon kaj decidas kiel reaktiviĝi post estrara ŝanĝo. Nun neniu renkontiĝo estas planita, sed post la ŝanĝperiodo espereble aferoj ekrulos.
Personavive mi finis duan jaron de bakalaŭro kaj devas baldaŭ komenci eksterlanduman jaron. Do venontsemajne forlasos Anglion al Francio. Tial bedaŭrinde mi ne povos partopreni IJK pro malmulte da tempo al mi disponebla por la franclingvana parto de mia kurso.
Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ), Zuzana KOŽUCHOVÁ
FARIS:
- multe aktivis en Bratislava grupo BEJG - kreis blogon http://bejg-esperanto.blogspot.com/, dissendoliston, okazis neformalaj(zumba leciono) kaj formalaj (organizado de SES, disdonado de afiŝoj pri ĝi en urbaj universitatoj, lernejoj kaj bibliotekoj) renkontiĝoj
de ĝi- ĉeestis organizan kunsidon pri SKEJ- kaj BEJG-agado kaj SES organizan kunsidon
FARAS:
- helpas organizi SES
- preparas unutagan aranĝon "kreiva metiejo"
FAROS:
- partoprenos kaj gvidos kreivan metiejon
- provos organizi jam duan jaron "verdan piknikon" en bratislava
Japana Esperanto-Junularo (JEJ), Akiumi OKABE
FARIS:
- Ŝanĝis la kongresejon de la 68a IJK en Japanio de Okinavo al Tenri, Nara.
- La ŝanĝo de loko kaj la kongres-tagojn estis akceptita de TEJO.
- Elsendis per "Ustream" la programerojn en la 59-a Kansaja (okcident-japana) Kongreso de la 18a ĝis la 19a de junio.
- Okazis severe seminaria konloĝado de la 25-a ĝis la 26-a de junio ĉe varmofontejo Isawa.
- Novaj du junulaj estraroj de JEJ estis elektitaj.
FARAS:
- Serĉas la novajn junulojn por prepari IJK68 en 2012
- Okazas malgranda renkontiĝo en Tokio ĉiumonate.
FAROS:
- Eldonos novan version (printempo) de nia organo "La Junuloj". La interreta versio de "La Junuloj" estas legebla ĉe TTT-ejo de JEJ: http://www.jej.jp/index.eo.html
- Partoprenos kaj reklamos pri IJK68 en venonta UK kaj IJK.
Pola Esperanto-Junularo (PEJ), Paweł FISCHER-KOTOWSKI
FARIS:
- partoprenis la renkontiĝon de Pola Konsilio de Junularaj
Organizoj nome de PEJ
- komitataniĝis en UEA (A por Pollando)
- komitataniĝis en TEJO (A por Pollando)
- partoprenis la aranĝon "Malfermitaj Ĝardenoj" en la subvarsovia urbeto Podkowa Le�›na (E-stando)
- partoprenis la konferencon pri la eŭropa civitana iniciativo
- kontrolis korektecon de la datumoj pri PEJ en la TEJO-vikio
FARAS:
- kunkreas flugfolion pri la daŭripova evoluo por la kieva IJK (lige kun ĝia ĉeftemo)
- prepariĝas por la komitatkunsido - esploras la estraran raporton, organizajn dokumentoj, regularojn ktp.
- daŭre okupiĝas pri la PEA-propono al la Rektorino de la Universitato de Varsovio pri konsiderado de Esperanto
FAROS:
- partoprenos en la kieva IJK kaj en la komitata kunsido tie
- partoprenos en la kopenhaga UK kaj en la komitata kunsido tie
- aŭguste staĝos en BHH en la Centra Oficejo en Roterdamo
Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM), Darja OBRAZCOVA
FARIS:
- ekzamenis E-lernanton, Pavel Luĝinskij. Lin ekzamenis Evgenij Delcov, Paulina Koĵuĥova, kaj mi :)
FARAS:
- iomete ripozas nun kaj preparas ĉion por viziti IJK-n
FAROS:
- ĉeestos komitatkunvenon de TEJO
- planos, kion mi faros en E-klubo "Kariljono" (Sankt-Peterburgo) en la nova sezono, aŭtune
Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), Nico HUURMAN
FARIS:
- Kune kun Richard preparis la financan raporton 2010 por la membrokunveno
- Havis ĝeneralan membrokunvenon de NEJ
- Sekve havis membroekskurson, ni kanuis en la kanaloj de Utrecht
- Preparis 1an version de proponoj por pli bona kunlaboro inter UEA kaj TEJO rilate al junulara programo de UK
- Preparis 1an version de lingvopolitikaj pozicioj de TEJO, surbaze de dokumento de Felix Zesch el 2008
FARAS:
- Sekvas la komentojn sur la 2 dissenditaj dokumentoj
- Havas skajpkunvenon kun la aliaj kandidatoj por la sekva estraro de TEJO
-
Antaŭĝojas IJK-on kaj UK-on
FAROS:
- Preparos 2an version de la 2 dokumentoj surbaze de ĉiuj komentoj antaŭ la komitatkunsido de TEJO
- Partoprenos IJK-on en Kyiv
- Partoprenos UK-on en Kopenhago
Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE), Gbelo Dzifa
FARIS:
- JOTE faris kunsidon la 26-an de Junio 2011
FARAS:
- faras multajn aranghojn por informi pri la lingvo esperanta pere de artikoloj kiuj estos publikigitaj en togolandaj gazetoj
FAROS:
- kontribuos por lerni al la komencantoj kiuj partoprenos la E-o kursojn kiuj akazos de la 18-a ghis la 29-a de Julio 2011 la lingvon Esperanto
- partoprenos elsendojn radiajn kaj televiziajn por informi unue pri la lingvo Esperanto kaj due pri la E-o kursoj
- publikigos multajn artikolojn verkitaj en la Franca por informi pri la lingvo Esperanto en multaj landaj gazetoj
- planas starigi E-o klubon kaj planas aliajn aktivecojn
Junulara Sekcio de Kubo (JSK), Ariadna Garcìa Gutièrrez
FARIS:
- La JSK transdonis atestojn al kelkaj esperantistoj dum la aranĝo okaze de la 32ª Datreveno de KEA en la Nacia sidejo la pasintan 16an de junio. Nia sekcio dankis al ili pro ilia valora monkontribuo por nia Unua Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA) kaj por nia agado ĝenerale
- Estis tradukita al la hispana lingvo la Unua Bulteno kaj sendita al la ĵurnalo nomata GUERRILERO (Gerilano) de la provinco Pinar del Río, kiu montris veran intereson pri nia aranĝo kaj planas ankaŭ ĉeesti ĝin por prepari estontan hispanan artikolon.
- Ni kontaktis la Fratoj EL kiuj verkas kaj repas esperante por partopreni en nia JuSKA.
- Ĝis nun jam aliĝis proksimume 50 esperantistoj al nia aranĝo. Ni jam pretigis la programon kaj finpretigas prelegojn.
FARAS:
- Nuntempe ni kunsidas por vidi detalojn kaj kromaĵojn farendajn. Ni aĉetas bezonataj aferoj kaj solvas la transportadon al kaj el Pinar del Río.
FAROS:
- La lastan tagon de la aranĝo, ni faros FESTO FINO. Okazos ekspozicio de fotoj kaj videoj pri esperantaj aranĝoj enlandaj kaj eksterlandaj kaj pri origamiaĵoj kiujn organizos la JSK, eblos ankaŭ aĉeti ilin. Ni funkciigos gufujon por ke homoj konu kio ĝi estas. Ni preparos koruson, kaj ni dancados la TEJO-himnon: LA BAMBO, kaj aliajn tradiciajn dancojn de Latinameriko.
- Ni aperigos la Duan Bultenon venont-monate. Atendu ĝin
Ceteraj komitatanoj, kiuj ne kontribuis al tiu ĉi numero
- Argentino (ArgentEJO) - Gonzalo SIRIO
- Brazilo (BEJO) - Rodrigo CYRINO
- Burundio (JEBUO) - Jérémie SABIYUMVA
- Danio (DEJO) - Jonas DALMOSE
- Finnlando (FEJO) - Andrei DUMITRESCU
- Flandrio (FLEJA) - Matthias HUMET
- Francio (JEFO) - Quentin WEBER-SEBAN
- Germanio (GEJ) - Julia HELL
- Germanio (GEJ) - Nils Martin KLÜNDER
- Hispanio (HEJS) - Manuel Alvaro BERBIS
- Hungario (HEJ) - SZEKELY Vilte
- Hungario (HEJ) - SMIDELIUSZ Petra
- Irano (IrEJO) - Moĵgan SALMANIZADEH
- Israelo (JELI) - Adam RAIZEN
- Italio (IEJ) - Tommaso MANZON
- Koreio (KEJ) - SONG Ho-young
- Kroatio (KEJA) - Tea RADOVANOVIĆ
- Norvegio (NJE) - Einar FAANES
- Pollando (PEJ) - Natalia ANTOLAK
- Svedio (SEJU) - Robin RöNNLUND
- Ukrainio (ULEJ) - Irina GERASIMOVA
- Usono (USEJ) - Darcy ROSS
- Vjetnamio (VEJO) - NGUYEN Hoang Yen
- EUROKKA - Alexandre RAYMOND
- Komitatano B - Guy JOHNSTON