Propono: ŝanĝo de la Reglamento pri la estraro

31 views
Skip to first unread message

Vít Guglielmo Mišurec

unread,
Sep 8, 2026, 8:08:31 AMSep 8
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, kara komitato, 

post diskuto kun kelkaj komitatanoj, ni venis al la konkludo pri maniero solvi la problemon pri la laŭreglamenta alelekto de aldona estrarano. Pro tio mi ŝatus proponi jenan ŝanĝon: 

La vortumo de §4.1 de la Reglamento pri la estraro estu ŝanĝita al "La Komitato povas alelekti estraranojn kiam estas vaka posteno. Alelekto povas okazi dum kunveno de la Komitato aŭ per reta voĉdono laŭ la Reglamento pri la Komitato." 

Mi esperas, ke troviĝos plia komitatano por subteni la proponon por povi voĉdoni pri la propono. 

Amike
Vít

Jordi Solsona Sanjuan

unread,
Sep 8, 2026, 11:09:44 AMSep 8
to TEJO-Komitato
Saluton, Vít,

Mi tute subtenas vian proponon.

Dankon!

Karege,

Ĵordi Solsona Sanjuan
Komitatano Ĉ

El dia dimarts, 8 de setembre del 2026 a les 14:08:31 UTC+2, caffegu...@gmail.com va escriure:

Tyron

unread,
Sep 8, 2026, 11:28:00 AMSep 8
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Eĉ se oni nur bezonas subtenon de 2 komitatanoj por komenci la debatan fazon, ajnokaze mi ankaŭ donas mian subtenon! Tamen se la sama situacio okazos estonte, verŝajne plej simplus dum la IJK eksplicite voĉdoni "ni alelektos XYZ, por oficiĝo ekde [specifa dato]". 

Aldone, mi volas atentigi pri la tempolinio de la voĉdonoj. Plej malbonkaze, laŭ la reglamento por tiu ĉi propono ni bezonus 7 tagojn por debata fazo kaj 9 tagojn por voĉdoni. Poste por la alelekto mem, ni bezonus pliajn 7 tagojn kaj 9 tagojn (kaj tio estas eĉ sen la devigo fari malferman alvokon de 7 tagoj - sed mi kredas ke ĉiuj konsentas ke pro la unika situacio tio ne bezonatas ĉi-kaze). Do 32 tagoj entute, se ne venas ajna prokrasto. 

Tamen laŭ la reglamento: En kazoj kie pli rapida solvo estas dezirata aŭ necesa, la proceduro povas esti plirapidigita se almenaŭ triono de la komitatanoj tion skribe postulas. En tia kazo, la debata fazo daŭras minimume 24 horojn kaj la voĉdona fazo minimume 48 horojn. Kaj triono de la komitatanoj = 12 komitatanoj, se mi kalkulis ĝuste.

Laŭ mia kompreno, Francesco oficiale finos sian voluntuladon ĉe TEJO je la fino de la monato. Do estus bela se li jam oficiale estus estrarano je la 1a oktobro. Konsidere tion, mi antaŭatentigas al la Komitato ke almenaŭ por la eventaula voĉdono pri lia alekto, mi planas tiun klaŭzon aktivigi (t.e. peti 12 komitatojn skribe informi, ke ili akceptas pli rapidan debat- kaj voĉdondan fazon).

Amike,
Tyron



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/40f4b405-5f59-4824-89cf-f82fd35794dan%40googlegroups.com.

Vít Guglielmo Mišurec

unread,
Sep 9, 2026, 5:29:06 AMSep 9
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, 

dankon Jordi kaj Tyron por la apogo, tiam mi petas ĜenSek tiam ekigi la procezon. 

Mi kredas, ke ni povas plirapidigi la voĉdonadon en eventuala kazo de alelekto (se nuna propono estos akceptita) de nova estrarano, por ke ĉiuj komitatanoj ankaŭ jam estu pretaj por rapide agi. 

Amike
Vít 

út 8. 9. 2026 v 17:28 odesílatel Tyron <tyro...@gmail.com> napsal:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages