Saluton,
Mi ankoraŭ ne sukcesis havi la sistemon pretan por kunmeti la
numeron aŭtomate. Tamen ĉe trello oni ne povas legi la kontribuojn
facile, do mi provizore faris la laboron premane kaj jen ĝi.
Amike,
Tomasz
Łukasz Żebrowski
Prezidanto
luk...@tejo.org
Faris:
- okazigis monkolekton por la Esperanto-centro en Rumonge,
Burundo kaj danke al ĝi aĉetis por ili porteblan komputilon (en
Varsovio) kaj ekranon/televidilon (surloke)
- partoprenis en la 10-a Afrika-Eŭropa Trejnado por Junularaj
Organizoj okazinta lastan semajnon de januaro 2015 en Nairobi,
Kenio
- en la unua semajno de januaro vizitis Burundon kaj tie
interalie:
- vizitis eventualan IJK-ejon en Buĵumburo
- vizitis Esperanto-centron en Rumonge kaj treansdonis la
komputilon kaj ekranon aĉetitajn danke al monkolekto
- renkontiĝis kun lokaj esperantistoj kaj lernantoj de
Esperanto en Buĵumburo, Rumonge, Gasanda kaj Ngozi
- renkontiĝis kun Sharifa Abas en Kenjo por priparoli evoluigon
de junulara E-movado tie
Faras:
- klopodas rekapti la laborritmon kaj trarigardi ĉiujn
atendantajn retpoŝtmesaĝojn post la 2-semajna foresto
- kunverkas subvencipeton al Eŭrop-Afrika fondaĵo por venigi 2
afrikanojn al IJK en Germanio
- kune kun Tim plu laboras pri la nova tejo.org
- kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe
tejo.org
- laboras pri la trijara strategio de TEJO
Faros:
- verkos raportojn pri la vizitoj en Afriko, prilaboros kaj
publikigos fotojn
- helpos al Konstanze Schönfeld dum ŝia ĉirkaŭ unumonata
volontulado por TEJO
- finfaros la proponon pri trijara strategio de TEJO
- poste malpli prioritate:
- kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri
organizado de eventoj
- kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado
de eventoj kaj publikigos ĝin
- enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de
aranĝoj haveblaj en tejo.org
- komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en
aranĝoj
Michael Boris MANDIROLA
1a Vicprezidanto (LA, edukado)
michae...@tejo.org
Faris
Traktis kun Costanza pri volontulado en TEJO.
Sekvis preparon de venontaj Erasmus+-partneradoj.
Komunikis kun GEJ kaj VEA pri burokratiumo ĉe la nacia agentejo.
Kunredaktis TEJO-kontribuon al FoJE-realigplanon
Partoprenis unuan kunsidon de FoJE-CBMA en Bruselo
Partoprenis nacian konsilantaron de IEF
Eklaboris pri IJF-programo rilata al Jarmilaj Evoluigaj Celoj kaj Post2015-agendo.
Faras
Komunikas kun Ariadna pri la Amerika komisiono
Komunikas kun Arina pri la kultura komisiono
Analizas aliĝpeton de KolombEJO al TEJO.
Cerbumas pri eŭropafrikaj projektoj.
Kunorganizas venontajn IJF-n kaj IJK-n.
Faros
Plenlanĉos Eŭropan Komisionon de TEJO
Lanĉos KODEJO 2014.
Tomasz SZYMULA
Ĝenerala Sekretario
tom...@tejo.org
Faris:
- Ĉefe okupiĝadis pri universitato, sed:
- Ĝisdatigis la manlibron pri: patronaj leteroj, novaj
komitatanoj, cirkulero, membraj datumbazoj
- Verkis patronan leteron (dankon pro helpo al Paweł)
- Unu el miaj universitataj projektoj estis la cirkulerilo :-)
- Kreis novan datumbazon (ĉe g-kalkultabeloj) kun informoj pri
la komitato (nepra por bona funkciado de la cirkulerilo)
- helpis al Łukasz prepari la komputilon
por Rumonge
Faras:
- Daŭre programadas la trello-aŭtomaton,
- Daŭre ekzameniĝas
Faros:
- publikigos pagsistemon de JES
POÓR Veronika
Estrarano (HR, AT, SFA)
vero...@tejo.org
En januaro 2015 la komisiono pri Eksteraj Rilatoj:
- Projekto
- Afriko
- plenigis demandaron pri Eŭropa-Afrika kunlaboro (JM)
- pretiĝis al reprezentado de TEJO en Afriko (transprenis
taskojn de informado rilate al reklamado/superrigardo de
tradukigo de varbiloj kaj kunsidis) (LZ, VP, JM, FrM, MBM)
- reprezentis TEJOn dum la trejnado organizita de la
Nord-Suda Centro en Kenjo (LZ)
- Eŭropo
- prizorgis la semajnajn kurierojn de FoJE (Forumo
Junulara-Eŭropa) (SS, DB)
- reklamis la eblon kaj trovis novan reprezentanton por
Membrokonsilio de FoJE (LS)
- partoprenis skajpkunsidon kun la interŝanĝa grupo en FoJE
(VP) - ekorganizis kunsidon pri la realigplano de FoJE (MB)
- partoprenas la unuan kunsidon de la Konsulta Konsilio pri
Membro-Aliĝoj, organo de FoJE (MB)
- ekplanas pri kiel agi kun la komisiito pri multlingveco,
konsultas EEUn (VP, MBM)
- priparolis la Eŭropkonsilian pozicion pri vizoj kaj kiel
TEJO(-KER) reagu al tio (CK, MBM, VP)
- Mondo
- komencis kunmeti dokumentojn pri daŭripovo en la daŭripova
subgrupo (RZ, FrM)
- pretiĝas al reprezentado de TEJO dum ECOSOC Junulara
kunveno en Novjorko (FrM, SS)
- pretiĝas al reprezentado de TEJO en IKRJO-rilata kunveno
(FrM, SS) - Landaj Sekcioj
- helpis ideumi al la organizantoj de IJF pri Jarmilaj
Evoluigaj Celoj al la organizantoj de IJF (RZ)
- zorgas kaj sekvas la ER agadon de LSj (MBM, VP, PH)
- konsilis rilate al propono al la Unesko, por ke la jaro
2017 estu proklamita la jaro de Zamenhof (LZ, VP)
- Trejnadoj
- kunlabore kun AT varbis seminarion por trejnistoj (SS) -
kunlabore kun YEN sendis du kandidatiĝojn por trejnado pri
minoritataj lingvoj (VP, CK, AMKL, ER)
- varbis pri studprogramo pri daŭripovo en Ĝenevo (FeM) -
Aliaĵoj
- kontribuis al diversaj retaj konsultadoj (FeM, JM)
- sendis kontribon al YO!Mag pri IJK (CK)
- metis varbadon pri IJK al la retpaĝo de UNITED (PFK)
La komisiono pri Homaj Rimedoj
- ekprilaboris gvidliniojn pri kiel organizi novulan programon -
priparolis eblan zorgadon pri novuloj kiuj aperas en Facebook -
ekplanis kiel realigi la celon pri estrara transdono
- daŭrigis zorgadon pri la demandaro por individuaj membroj -
diskutis realigadon de propono rilate al regule informi membrojn
pri ebloj aktiviĝi en TEJO
Mi
- peris informojn pri komuna monpeto organizita de la Flandra
Nacia Junulara Konsilio rilate al pretiĝo al Unesko kaj verkis
enhavon pri TEJO - muntis por Muzaiko
- gvidis kunvenon pri kion faras kaj faru TEJO
- partoprenis dum JES trejnadon de AMO-seminario pri Eksteraj
Rilatoj, gvidatan de Michael Boris Mandirola
- babiladis kun multaj aktivuloj, aktivemuloj dum JES
- partoprenis diversajn kunsidojn, kunvenojn TEJO-rilatajn -
klopodis zorgi pri la vekiĝantaj Landaj Sekcioj kiu aliĝis al la
retlisto pritema (se vi, aŭ via LS interesiĝas, skribu al
landa...@tejo.org)
- respondis demandojn, peris informojn
Nico HUURMAN
Kasisto (eksteraj rilatoj)
ni...@tejo.org
Faris:
- Kun Pawel provizis aldonajn respondojn pri la fina raporto de
la subvencio por la seminario Genra Egaleco
- Havis kontakton kun nederlanda nacia agentejo pri la kontrakto
kaj aliaj kondiĉoj de la subvencio por EVS
- Havis kontakton kun sendanta organizo en Pollando pri la
EVS-projekto
- Havis kontakton kun Pawel pri la praktika organizado de la
EVS-projekto
Faras:
- Verkas baze de ekzempla teksto la 'volontulan kontakton' inter
TEJO kaj la sendanta organizo por la EVS-projekto
Faros:
- Interkonsentos kun nederlanda plenkreska e-organizo pri komuna
ejo por venontaŭtuna KKPS
Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Volontulo en la Centra Oficejo
pa...@tejo.org
Faris:
- pretigis la volontulan TEJOkasraporton pri la 6-a JES
- verkis la protokolojn pri kunsidoj de TEJO en la 6-a JES
- kunsidis kun Nico Huurman kaj kune kolektis mankantajn
informojn kaj dokumentojn por la raporto de la projekto "Genro
kaj Egaleco"
- helpis en la pretigo de la patrona letero
- partoprenis en la dissendado de "Kontakto" 2014:6
- partoprenis en la dissendado de la respondiloj pri la Jarlibro
2015 (LS kaj FS de TEJO)
- aliĝis al la 71-a IJK (ankaŭ vi faru! http://ijk2015.tejo.org/aligxo/)
- plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:
- traktado de la poŝto kaj retpoŝto
- aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
- provlegado de TEJO-aktuale
- teknika helpo en la provlego de "Kontakto" kaj "TEJO
tutmonde"
- laŭtlegado por la revuo "Esperanto"
Faras kaj faros:
- kunlaboras kun la elekta komisiono
- kontaktas kun la sendanta organizo el Pollando (EVS)
- veturos al Pollando por trakti pri la EVS-aferoj
- ordigos en la reta dosierujo de TEJO
- verkos priskribon pri la strukturo de TEJO por tejo.org
- atendos la novan portempan volontulon (Costanza Schönfeld,
marto 2015)
- plenumos kutimajn taskojn de la volontulo
Judith MEYER
Komitatano C
yutia...@gmail.com
Faris:
- trejnis homojn pri uzado de reto 2.0 en esperantaj organizoj -
partoprenis en germana kunsido pri la estonteco de la JES -
verkis priskribon de proponata seminario pri komunikado (kun
Sara) - elpensis agadojn pri la Tago de la Denaska Lingvo
- dissendis alvokojn por trovi denaskulojn por nia filmeto -
trejnis denaskulojn pri kreado de taŭga filmeto
- rememorigis kontribuantojn pri la filmado
- ĝojis pri ensendo de kontribuoj
- partoprenis en KER kunsido pri afrika agado
- agadis por Esperanto en nove formiĝanta organizo por
poliglotoj - alskribis Esperantistojn por kontribui al la
Poliglota Kunveno
Faras:
- redaktas / kunmuntas la filmetojn de la denaskuloj
- cerbumas pri nova Esperanto-konkurso antaŭ la Poliglota
Kunveno
Faros:
- enretigos la muntotan filmeton
- subtitoligos la muntotan filmeton en Esperanto
- alskribos homojn por traduki ĝin en kiel eble plej multe da
lingvoj (helpo bonvena!)
- verkos tekstojn kaj organizos varbadon okazontan la 21an de
februaro (helpo bonvena!)
- daŭre elserĉos eblecojn antaŭenigi Esperanton ene de la
poliglota komunumo
NGUYỄN THỊ Phượng (Flama)
Komitatano A (Vjetnamio), Komisiito pri Landa Agado en Azio
au.ag....@gmail.com
Agadoj de VEJO
Faris :
- Organizis la 33an Komunan Seminarion en Ho Chi Minh urbo.
- Ĝojo - la juna esperantistino elektiĝis kiel respondeculo de
Informada Komisiono de VEA. Kaj samtempe redaktoro de Verda
Mesaĝo (Revuo de Vjetnama Esperanto Asocio)
Faras kaj faros :
- VEJO organizas ĉiumonatan kunsidon.
- Prepari por kongreso de VEJO
- Findecidas daton por la 4a SoRen kaj eklaboros por organizado.
Tobiasz KUBISIOWSKI
Komitatano A (Pollando), Komisiito pri Adoleska Agado
tobia...@gmail.com
Faris
- realiĝis al UEA kaj TEJO,
- aliĝis al la 100-a UK en Lillo,
- komencis Trelligon de la Komisiono de Adoleska Agado,
- dissendis la januaran *pejaktuale,
- tradukis al la pola subtekston por la filmeto pri denaskuloj
(por la Internacia Tago de Gepatra Lingvo),
- helpis traduki al la angla proponon festi la jaron 2017 kiel
jaron de Zamenhof far UNESCO.
Faras
- cerbumas pri la Komisiono de Adoleska Agado,
- preparas la februaran *pejaktuale.
Faros
- partoprenos JES-kunsidon,
- konstruos datumbazon por JES 2015,
- dissendos *pejaktuale.
Baptiste DARTHENAY
Komitatano A (Hungario)
bapt...@darthenay.fr
Faris
- Kreado de Ĉapelo,
reuzebla jQuery kromaĵo por ĉapeligi tekston en retaj formularoj
Pasporta Servo
- Cimoriparoj
- Respondadi retpoŝte al la demandoj, petoj
- Enigo de datumojn papere senditaj
Faras
- Plibonigas / Daŭrigas la suprajn
- Renovigo la dizajnon de paĝmarkilo por Esperanto Nederland
Faros
- Listigi la voĉdoneblajn farendaĵojn por la venontaj versioj de
Pasporta Servo
- Programos la internan informsistemon por la Hungara
Esperanto-Junularo
Allan ARGOLO
Komitatano A (Brazilo)
allan....@gmail.com
BEJO Faris/Faras/Faros
- Sukcese okazigis la 6-an eldonon de NOVA (Novjara Aranĝo) en
urbo Aracaju dum la jarŝanĝo. Venonta NOVA okazos en Amazonio,
tuj antaŭ la 51-a BKE.
- Kunorganizis la 50-an BKE/35-an BEJK (Brazila Kongreso de
Esperanto k Brazila Esperantista Junulara Kongreso), okazintaj
en Rio-de-Ĵanejro. Venontaj BKE/BEJK okazos en Manaŭo, ĉefurbo
de Amazonio, de la 22-a ĝis la 26-a de januaro 2016. Cetere,
unuafoje la norda regiono de Brazilo gastigos nacian e-aranĝon.
- Ebligis la partoprenon de 3 junuloj en la supre menciitaj
eventoj per monhelpado.
- Ebligis la okazigon de la 2-a AMO-seminario en brazilo, kadre
de la 50-a BKE.
- Apogis intensivan kurson laŭ la metodo "Esperanto por Lernejaj
Klasoj", de prof. Josias Barboza kaj ebligis trejnadon de
brazilaj junuloj kaj de la kubano Geomar Martínez, por apliko de
tiu metodo.
- Fulme disvastigis esperanton dum la 9-a Bienalo de UNE (Nacia
Unuiĝo de Studentoj), ĉefa studenta organizaĝo de brazilo.
- Daŭrigis/as subvencion por brazilaj junuloj en la
postdiplomiĝa kurso en Poznano.
- Kreis BARK-n (BEJO-Ataŝea Reguliga Komisiono) kaj aprobis la
4-an eldonon de la konkurso BEJO-ataŝeo. La tasko de la
komisiono estas igi la konkurson pli efika kaj profitdona al la
organizo kaj al la movado.
- Decidis pri plibonigo de la informfluo en la organizo, kio
inkluzivas aktualigon de la retejo, ŝanĝon en la retlisto
(transiro de yahoo al google) k daŭrigo de la paĝo ĉe facebook.
Daŭrigis/as ankaŭ la kunredaktadon de la ĉefa informilo pri
e-movado en brazilo, nome BEL informas.
- Decidis pri la 2-a VINA (Vintra Aranĝo) kiu okazos de la 4-a
ĝis la 7-a de junio en urbo Valinhos (ŝtato San-Paŭlo). Informoj
baldaŭ aperos.
- Zorgos pri aktualigo de sia statuto, por alĝustiĝo al brazila
leĝaro.
Mi Faris/Faras/Faros
- Ĉefe zorgis pri la okazintaj kongresoj en Rio-de-Ĵanejro
paralele al strebo postvivi en universitato.
- Zorgis/as/os pri lokaĵoj en AERĴ (Asocio Esperantista de
Rio-de-Ĵanejro)
- Kunstarigos BEJO-sekcion en Rio, por plivigligo de lokan
e-junularon.
Víctor Iván SOMBRA ARGÜELLES
Komitatano A (Meksiko)
navi...@gmail.com
Faris
- Eron de la rettrejnado por novaj komitatanoj
- Proponis la aperigon de la financa jara raporto de TEJO sur
ĝia paĝo
Faras
- Retan trejnadon por novaj komitatanoj
Faros
- Kunvenos meze de februaro por paroli pri kiel aktivigi la
Meksikan Esperanto-Junularo-n
- Retan trejnadon por novaj komitatanoj
Movado (Landa Sekcio: Meksika Esperanto-Junularo)
- Okazis esperantista kunveno en la ĉefurbo de Meksikio sed
mankis la partopreno de MEJ-anoj
Olga ŜILAJEVA
Komitatano C
lelka_s...@mail.ru
Faris:
- havis ŝtatan ekzamenon kaj ricevis la duan profesion –
tradukisto de la angla
- verkis sciencan kontribuon por Kontakto
- helpetis al organizantoj de la konkurso "Teo kaj Amo"
- gajnis la 11-an lokon (duan premion) en la konkurso
- estis senpage invitita en Ĉinion kiel oficiala raportisto de
la konkurso
Faras:
- aktivas en laborgrupo pri proksimiĝanta BRIKS-kunveno en Rusio
- kunverkis leteron al la prezidento Putin pri ebla uzo de
Esperanto kiel labora lingvo de BRIKS
- kunlaboras kun Rusia Junulara Unio pri BRIKS-demandoj
- tradukas paĝaron de la IJK en Germanio
- preparas TEJO-programon por Rusiaj Esperanto-tagoj (RET)
- okupiĝas pri revigligo de REJM
Faros:
- daŭre preparos materialojn por agadi dum la BRIKS-kunveno
- tradukos paĝaron de IJK kaj poste paĝaron de TEJO
- pripensos kontribuojn por EsPrimo-11
Michal MATÚŠOV
Komitat. A (EUROKKA)
ku...@i-espero.info
Faris:
Faras:
- preparado de muzika programo por UK 2015 en Lille, Francio
Juki AZUMA
komitatano A (Japanio)
esp.j...@gmail.com
Faris:
- Redaktaj komisionanoj komencis uzi fejsbukon kiel diskutejon
por pli efika komunikado.</li>
- Japana Esperanto-Junularo (JEJ) publikigis numeron 103 de sia
organo (La Junuloj).
Faras:
- JEJ klopodas por realigi interretan balotadon.
- Oni kunlaboras en redakta komisiono por eldoni venontan
numeron de La Junuloj.
Faros:
- JEJ okazigos balotadon por ŝanĝi regulon, kiu limigas nombron
de prezidanto kaj kasisto.
BAGÓ Sarolta
Komitatano A (Hungario)
sarolt...@gmail.com
Faris
- ĉeforganizajn taskojn de semajnfina internacia renkontiĝo -
temas pri JER 205, fine de marto, proksime al Budapeŝto - vi
ĉiuj tre bonvenas! :) detaloj ĉe www.jer.hu
- (kun)organizajn taskojn por somera, tutsemajna internacia
aranĝo - IJS 2015, tuj post la IJK, elkora invito al vi ĉiuj! ;)
www.ijs.hu
- tradukis la subtekstojn (al la hungara) de filmeto, kiu
prezentas denaskulojn kaj denaskulecon, vidu ĉe http://amara.org/de/videos/wDBdCoaBnyw4/info/esperanto-kiel-denaskulo/
- tradukis kun Stela (Eszter Besenyei, ĉeforganizanto de JES
2015) novan, ĝis nun sekretan-surprizan materialon por la sekva
JES - do plia kialo por ke vi partoprenu! temas pri vere
interesa afero ;)
- strebis (kun malmulte da rezulto :( ) revigligi nian
komisionan retliston (kultura komisiono)
Faras
- daŭrigas la organizajn taskojn por JER, IJS, kaj ĝenerale por
HEJ
- iom plu strebos por la komisiono
Faros
Faras
- kunordigas aranĝon okaze de Roskilde-Festivalo
Faros
- Partoprenos al du eŭropaj projektoj de TEJO
Dorota RODZIANKO
Komitatano B
dorota.r...@pej.pl
Faris:
Faras/Faros:
- kun Nils prilaborados administran sistemon por IJK 2015
- preparas gvidliniojn pri novula programo
- praparas novajn varbilojn por SES 2015 (Somera
Esperanto-Studado) http://ses.ikso.net/
- kompilos postJESan mesaĝon al partoprenintoj de JES 2014 kaj
dissendos ĝin
- kunlaborados pri okazigo de SES 2015, IJK 2015, SAT-kongreso
2014 kaj aliaj aranĝoj.
- varbos pri eblo iĝi volontulo kadre de EVS (Eŭropa Volontula
Servo) ĉe E@I (Edukado@Interreto)
http://blogo.ikso.net/2015/02/farigxu-ecxei-volontulo-ekde-marto-aux-aprilo/