Saluton al ĉiuj!
Dankon al ĉiuj pro la partopreno en nia KomitatKunsido kaj pro la voĉdonado. Ĉiuj kontribuoj per demandoj, komentoj kaj rimarkoj estis enriĉigaj. Via partopreno estas esenca en nia funkciado.
La elegante preparitan protokolon vi trovos
ĉi tie. Tamen, ĝi ankoraŭ ne pretas, tial ĉiuj estas invitataj okulumi la dokumenton kaj alĝustigi eventualajn malprecizaĵojn. Malgraŭ la lerteco de la protokolantoj, detaloj povas eskapi atenton pro la dinamiko kaj debata naturo de la kunsido. Kun via kontribuo, ĝi fariĝos ankoraŭ pli bona kaj pli rapide finfarita.
Gratulon al ĉiuj novaj elektitoj! Espereble, vi plejbone laboros dum via mandato por la antaŭeniro de Esperanto kaj la interesoj de nia lingvokomunumo.
Dankojn kaj al la propona kaj al la voĉdona komisiono. Vi estis aksaj en la realigo kaj strukturigo de la balotoj, unu el niaj kernaj iloj pri demokratieco.
Alkroĉite, estas la niaj grupaj fotoj.
Vi povas re-spekti nian renkontiĝon
ĉi tie en la jutubkanalo de TEJO.
Bonan Tageron
Respekte,
Renato