Saluton, karaj komitatanoj,
nome de la Voĉdona komisiono mi prezentas al vi la rezultojn de ĉiuj voĉdonoj.
1, Elekto de Prezidanto de TEJO por la sekva oficperiodo
Por la posteno de Prezidanto por TEJO por la oficperiodo 2020-2021 estis elektita Charlotte Scherping-Larsson.
Rezultoj: 38 voĉdonintoj, 0 blankaj, 30 voĉoj favore al Charlotte kontraŭ Carlos, 8 voĉoj favore al Carlos kontraŭ Charlotte.
2, Elekto de Kasisto de TEJO por la sekva oficperiodo
Por la posteno de Kasisto por TEJO por la oficperiodo 2020-2021 estis elektita Bui Hai Mung (Feliĉa) per ĉiuj voĉoj.
Rezultoj: 37 voĉdonintoj, 0 blankaj, 37 favore al Feliĉa.
3, Elektro pri la grandeco de la estraro en oficperiodo 2020-2021
En la oficperiodo 2020-2021 estos en la estraro 9 estraranoj.
Rezultoj: 43 voĉdonintoj, 1 blanka, detalajn rezultojn de ĉi tiu elekto vidu sube.
4, Elekto de Manuela Ronco por la posteno de konfidencpersono.
La propono estis akceptita, Manuela Ronco estis elektita kiel konfidencpersono.
Rezultoj: 43 voĉdonintoj, el tio 35 jesis, 0 neis, 8 sindetenis.
Dankon por la partopreno en la voĉdonado, gratulon al la elektitoj! Venonta voĉdonado ekos ene de malpli ol unu horo.
Nome de Voĉdona komisiono
Vít Guiglielmo Mišurec
------------------------------------------------------------------------------
Detalaj rezultoj de elekto pri la grandeco de la estraro
en oficperiodo 2020-2021.
Paro | Gajnanto | Diferenco |
---|
5 estraranoj (6) kontraŭ 7 estraranoj (32) | 7 estraranoj | 26 |
5 estraranoj (6) kontraŭ 8 estraranoj (32) | 8 estraranoj | 26 |
5 estraranoj (7) kontraŭ 9 estraranoj (31) | 9 estraranoj | 24 |
6 estraranoj (7) kontraŭ 7 estraranoj (31) | 7 estraranoj | 24 |
5 estraranoj (4) kontraŭ 6 estraranoj (26) | 6 estraranoj | 22 |
8 estraranoj (10) kontraŭ 9 estraranoj (30) | 9 estraranoj | 20 |
6 estraranoj (11) kontraŭ 9 estraranoj (30) | 9 estraranoj | 19 |
6 estraranoj (10) kontraŭ 8 estraranoj (28) | 8 estraranoj | 18 |
7 estraranoj (11) kontraŭ 8 estraranoj (26) | 8 estraranoj | 15 |
7 estraranoj (13) kontraŭ 9 estraranoj (28) | 9 estraranoj | 15 |