Pri la ĝisdatigo de la retejo de TEJO

55 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
Jan 20, 2026, 11:01:20 AM (10 days ago) Jan 20
to TEJO-Komitato

Kara Komitato,

Kaze ke vi ne jam mem vidis ĝin, ni ĝojas informi ke la nova retejo de TEJO nun estas lanĉita! Tio atingas kelkjaran celon de TEJO, sekvas seminarion pri tiu temo dum la IJK en Indonezio, kaj plenumas unu de la kernaj planoj por la nuna mandato de nia 2025-26 Realigplano.

Ĝi alireblas ĉe la sama ligilo kiel ĉiam: https://www.tejo.org/

Ni konscias ke ne ĉio ankoraŭ perfektas, kaj ni bonvenigas komentojn kaj sugestojn de komitatanoj kaj nia komunumo pri kiel plue plibonigi ĝin. Tamen ni ankaŭ konstatas ke ĝi jam signife pli bonas ol la malnova retejo. Krome ni volas doni du taskojn al komitatanoj:

1) Kontroli ĉu la informoj pri via landa sekcio ĉe tiu ĉi paĝo ĝustas, bedaŭrinde pri kelkaj landaj sekcioj ni ne sukcesis trovi retejon aŭ logoon eĉ se ni provis serĉi kaj kontakti aktivulojn. Do se vi landa sekcio ne aperas, bonvole sciigu nin ĉe ofi...@tejo.org

2) Traduki/adapti tiun ĉi paĝon al via nacia lingvo, nun estas nur la angla, itala kaj pola. Vi povas adapti la enhavon al via lando, kun ekzemple, taŭgaj ligiloj por kursoj el viaj lingvoj (anstataŭ el kursoj el la angla, ekzemple).

Mi ankaŭ ŝatus danki ĉiujn, kiuj ĝis nun laboris por tiu ĝisdatigo, tiu inkluzivas: Severija, Tyron, Manuela, David, Konrad kaj aliaj! Koran dankon!

Plej amike,

Ana

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages