TEJO en oficialaj konsultaj rilatoj kun UN

12 views
Skip to first unread message

Valentin Ceretto Bergerat

unread,
Sep 29, 2021, 6:31:41 AM9/29/21
to TEJO-Komitato, TEJO-KER
Karaj Komitato, karaj KER-anoj,

Mi informas vin ke post longa klopodado, TEJO ricevis "Specialan Konsultan Statuson" ĉe Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK) pere de kiuj ne-registaraj organizoj (NRO-j) estas reprezentitaj ĉe UN-instancoj.

Ĝis nun TEJO kaj junaj esperantistoj povis atingi Unuiĝintajn Naciojn (UN) nur pere de UEA, kiu ankaŭ ricevis la konsultan statuson en 1998. TEJO nun estas ankaŭ reprezentita memstare kaj kune kun UEA reprezentas Esperanton kaj la esperantistaron.
Konkrete, tio faciligos la aliron de TEJO al UN-eventoj kaj kunsidoj kie NRO-j estas invitataj, kaj tie defendi la poziciojn de TEJO.

Mi ja devas substreki ke mi mem ne estas laŭdinda pro tiu atingo, kiun ni ŝuldas al la laboro de pluraj aktivuloj ene UN, ĉefe antaŭ mia alveno en TEJO.

Ni nuntempe strebas strukturi nian agadon ĉe UN, varbante kaj trejnigante novajn aktivulojn por agadi ene de nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER), partnere kun UEA.
Se vi interesiĝas agadi kun ni tiuterene aŭ konas taŭgajn homojn, vi kompreneble povas almesaĝi min prie.

Amike,
Valentin Ceretto Bergerat
Estrarano pri Eksteraj Rilatoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Ana Ribeiro

unread,
Sep 29, 2021, 8:34:24 AM9/29/21
to TEJO-KER, TEJO-Komitato
Gratulon al cxiuj kiuj laboris pri tio pro tiu mojosa atingo!

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-KER" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-ker+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-ker/CAEyqc4r%3Dro6rNz4BL5ACFtsvOwF3ZWgKDB5%3D2Nm5VA0vbrmgaw%40mail.gmail.com.

Klara Ertl

unread,
Sep 29, 2021, 1:37:16 PM9/29/21
to TEJO-Komitato, TEJO-KER
Gratulojn al ni!!
Mi tre ĝojas!

Klára

You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAO-2QM4x%2B3SO69HANJreVFYz5_btGQrzde1-%3D53_igzFszQuGw%40mail.gmail.com.

espe ranto

unread,
Sep 29, 2021, 2:08:49 PM9/29/21
to tejo-k...@googlegroups.com, TEJO-KER
Kia bonega paŝo antaŭen, laboro bone farita.
Gratulon.
John.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages