Estimataj komitatanoj,
Responde al la peto de la komitatano por Nederlando, mi volonte dividos kun vi kaj kun niaj membroj mian perspektivon rilate la demandon "Kia TEJO ni deziras esti?"
Mallonge mi diru: TEJO estu internacia, egala, kaj iniciata. Kvankam mi kredas, ke ĉiuj el ni konsentas, ke tiuj principoj gvidu nin kiel astroj, mi ne certas, ĉu ili kondukas nin samloken; ŝajne niaj astrolaboj diferencas inter si. Tio estas antaŭvidebla en internacia organizaĵo, kaj ne nepre problema. Niaj fonoj estas malsamaj kaj la demokratia averaĝo de niaj mezuroj verŝajne bone efikos internacie. Sed konstatinte tion, anstataŭ kvereli, ni prezentu la propran vidpunkton kaj lasu tion sorbiĝi. Mi, pripensante la demandon, multe profitis de la jamaj perspektivoj.
Sendube, ni estu internacia--alivorte, tutmonda. Estas grave havi inter ni homojn de ĉiuj mondopartoj. Mi ĝojas, ke inter la kandidatoj troviĝas pli ol normala ekvilibro inter aktivuloj de Eŭropo kaj de ekster Eŭropo. Tio estas atingo longe atendita de mi. Mi ne volas surdigi vin per mia tamburado laŭ la takto de internaciiĝo kaj malcentriĝo, sed laŭ mi sen atento al tiuj konceptoj TEJO neniel povos sukcesi kiel agoro por homoj de ajna lando, lingvo, aŭ sociokultura fono. La mondo ne bezonas pli da koterioj el privilegiitaj homoj, kaj se la Esperanto-movado ĉiam restos tia, ĝin oni neniam atentos (ĉu malprave?). Certe mi bonvenigas ankaŭ la inkluzivon de kandidato de Benino, kies multjara sperto en la Esperanto-movado atestas dediĉon kaj pasion.
Sed la demando fariĝas pli tikla kiam oni konsideras egalecon. S-ano Neto prezentas la nekontesteblan fakton, ke ni en TEJO ne same ĵetas ostracismon sur tiujn, kiuj kondutas same fie al virinoj. Tio, kompreneble, ne estas argumento subtene al la kandidatiĝo de iu, kiu laŭ sia propra konfeso perfortis antaŭ nur manpleno da jaroj, sed ĝi ja devus paŭzigi ĉiun fronte al ĵeto de ostracismo, kiu (malkiel en antikva Ateno) efikas eterne en kelkaj kazoj kaj eĉ ne makulas en aliaj. Egaleco postulas, ke ni iom post iom rebonvenigu homojn, kiuj pardonpetas kaj pentas pri siaj agoj, sed tio laŭ mi okazu gute anstataŭ torente. Ja la homaro estas recidivema, kaj ni devas protekti ĉiujn. Aliflanke, permesi, ke la rekomendo de la elekta komisiono restu senasteriska antaŭ la komitato estus atenco kontraŭ la egaleco de tiu, kiu en Badaĥozo raportis pri la perforto malgraŭ granda povdinamiko. Tiuj ŝajne kontraŭaj konkludoj ambaŭ fontas el la principo, ke en nia movado ĉiu estas egala kaj ĉiun oni traktu egale. Kie estas malegaleco ofte troviĝas potencdinamiko, kiu ĝin klarigas.
Estas facile forgesi, ke TEJO ne ĉiam en la lastaj jaroj same multe iniciatis kiel ĉi-jare. Kiel membro de la pasintjara elekta komisiono, mi dediĉis multajn horojn kun miaj kolegoj al la konstruo de teamo, kiu efektive povos labori kaj laborigi, kaj mi ĝojas, ke plejparte la komitato sekvis niajn rekomendojn elektante estraron. Nia komuna laboro rezultigis belajn aferojn dum ĉi tiu mandato! Kiam la estraro bone funkcias kiel nun, estas facile forgesi kiel malfacila fariĝas la aktivado kaj kiel stagna fariĝas nia planede postulata pledado por pli bunta kaj inkluziva mondo per Esperanto. Sed por la sekva jaro neniu garantio ekzistas, precipe kiam nur du nunaj estraranoj rekandidatiĝas. Nenio pli bone pruvas iniciativon en la estraro ol efika laboro alie en TEJO. Malgraŭ la fakto, ke ni oficas en la sama komitato, mi ne rimarkis ĉe s-ano Guiya signifan aktivecon, sed eble kiel struto mi ŝovis mian kapon tro profunde en miajn propran truon por bone observi la ĝeneralan funkciadon de nia organizo. Sed abundas pruvitaj kandidatoj, kiuj dum la lastaj jaroj konkrete kontribuis al la laboro de TEJO.
Resume, mi kaze de s-ano Guiya sentas min Jano: mi kredas je pliaj ŝancoj post pento kaj je la internacieco, kiun li alportus kiel estrarano. Kontraŭe, mi kredas, ke manke de pruvoj pri sentubera interhoma agado kaj enorganiza iniciativo en la lastaj jaroj, estus tro riske elekti lin kiel estraranon. Sed tiuj aferoj ne forbaras lin (nek iun ajn), laŭ mia perspektivo, de estraraneco en TEJO eterne se li pruvos sin aktiva sen reprezenti la samajn konsternaĵojn.
Samideane,
Hanso
Hans Eric Becklin
Komitatano Ĉ
Komisiito pri Kulturo
Komitatano A de UEA por TEJO