Kara Komitatano,
Mi skribas al vi por memorigi vin pri la eksterordinara Komitata Kunsido kiu okazos je dimanĉo, 20a Julio, je 13-15 UTC. La ĉambro malfermiĝas de 12:30 UTC. Bonvolu veni antaŭ la komenchoro, ĉar unue devas okazi la identeckontrolo.
Pascodo: 971838
Dum ĉi tiu komitata kunsido, la komitato voĉdonos al la sekva estraro de TEJO. Do mi aparte atentigas kaj invitas la novajn komitatanojn por nepre ĉeesti ĝin! Bonvolu kontroli se vi havas aktivan konton en la Centra Reto de TEJO. Se ne, tuj skribu al mi.
Se vi volas ion aldoni al
la tagordo, eblas fari ĝin je komenco de la kunsido.Ni tamen aprezos se vi sendos ĝin antaŭ la kunsido responde al ĉi tiu fadeno.
Amike
Snehaĝa