ENHAVO de la Cirkulero n-ro 88
1. Łukasz ŻEBROWSKI, Prezidanto
2. Paulína KOŽUCHOVÁ, Ĝenerala Sekretario
3. Alisa NIKITINA, Kasisto
4. Tina TIŠLJAR, Kongresoj
5. Petra SMIDELIUSZ, Landa Agado
6. Sergeo TYRIN, Informado
7. Michael Boris MANDIROLA, KER
8. Nico HUURMAN, Aktivula Trejnado
9. Manuela RONCO, Oficisto
10. Dan MRÁZEK, redaktoro de TEJO Tutmonde
11. Rogener PAVINSKI, redaktoro de KONTAKTO
12. Paweł Fischer-Kotowski, PEJ, Regularo kaj Reglamentoj
13. Francesco MAURELLI, Komitatano C
14. Sonja PETROVIĆ LUNDBERG, Komitatano C
15. SZILVA Szabolcs, HEJ
16. Sarolta BAGO, HEJ
17. Jake PENTLAND, JEB
18. Akiumi OKABE, JEJ
19. Gonzalo SIRIO, JEA
20. Gbeglo DZIFA, JOTE
Prezidanto, Łukasz ŻEBROWSKI
FARIS:
- reaktivigis prezidantan blogon ĉe http://www.tejo.org/blogo/prezidanto
- kune kun Tina komunikadis kun kandidatoj por IJK
- kun Sergeo kaj Tina preparis komunikon pri IJK-j
- sendis leteron al stariga kunveno de Ĉilia Esperanto-Junularo
- respondis al letero de UkrEA pri memstariĝo de ULEJ
- komunikadis kun Meksika Esperanto-Junularo pri ilia kandidatiĝo al TEJO
- prezentis MEJ-kandidatiĝon al la komitato
- proponis al kelkaj homoj kandidatiĝi por B-komitataneco
- helpis al Petra pri KODEJO
FARAS:
- kolektas kontribuojn pri rolo de komitatano
- komunikadas kun VEJO pri IJK
FAROS:
- kompilos respondojn pri rolo de komitatano
Ĝenerala Sekretario, Paulína KOŽUCHOVÁ
FARIS/FARAS/FAROS:
- estas tre okupita en la universitato
- publikigis alvokon kandidatiĝi kiel Komitatano B: http://tejo.org/eo/node/1410
- atendas la kandidatiĝojn ĝis la 20a de februaro kaj poste okazigos elekton de komitatanoj B
- malfermis retan voĉdonon pri akcepto de MEJ kiel LS de TEJO - bv voĉdoni antaŭ la 28a de februaro: http://tejo.org/vds/proponoj.php
- baldaŭ malfermos alian voĉdonon, rilate al Pasporta Servo
Kasisto, Alisa NIKITINA
FARIS/FARAS/FAROS:
Kongresoj, Tina TIŠLJAR
FARIS/FARAS/FAROS:
Landa Agado, Petra SMIDELIUSZ
En januaro mi okupiĝis pri KODEJO, kontaktis la LS-ojn por peti ilin plenigi ĝin, mi ĝisdatigis la kontaktinformojn de la LS-oj en la estrara vikio. Mi helpas la agadon de Hungara Esperanto-Junularo kaj helpis reklami renkontiĝon kiun okazigas Ĉilia Esperanto Asocio.
Informado, Sergeo TYRIN
FARIS:
- korespondis kun Szabi pri liaj taskoj kiel nova TT-redaktoro kaj defioj antaŭ li
- kiel parto de la posteno-taskoj, instigis homojn prepari siajn raportojn pri oficialaj aranĝoj kiujn ili partoprenis
- muntis aŭdomaterialojn kolektitajn de Chris Kerr pri la komitata eksterordinara kunsido por Muzaiko
- muntis anoncon de Tina pri la IJK en Vjetnamio
- subtenis Julia Noe en ŝia iniciato voĉigi la anoncojn de TA en Muzaiko
- aliĝis al 5-a Mezorienta Kunveno en Turkio
- se vi ŝatus fari ion mojosan dum Pasko kaj viziti nekutiman landon, partoprenu ankaŭ vi MK-n!
- daŭrigis ordigi la enhavon kaj strukturon de tejo.org
- aliĝis al la IJK en Vjetnamio (nu, ne vere aliĝis sed jam aĉetis bileton kio estas sufiĉe forta intenco-esprimo, ĉu ne?)
FARAS:
- traktas grafikaĵon por la nova T-ĉemizo de Kontakto
- ekzamenojn
JELI, la israela LS, ĉar ne jam nomumis novan komitatanon, petas transdoni sian ĝojon pro ties elekto kiel organizanto de IJK-2013.
Eksteraj Rilatoj, Michael Boris MANDIROLA
FARIS:
- TEJO-RetEsKuis plurfoje
- IEJestrarkunsidis kaj IEFestrarkunsidis
- Partoprenis en kunveno pri strategiaj prioritatoj de FOJE en Bruselo
- Serĉis volontulojn por instrui Esperanton en Mazaradelvalo
- Serĉis kandidatojn al instruista trejnado en aŭgusto en Mazaradelvalo
- Skajpkunvenis pri strategiaj prioritatoj de UEA reprezente TEJOn
- Informiĝis pri estonteco de Junularo en Ago
FARAS:
- Organizas IJFn kaj la Kongreson de Esperanto en Italujo
- Preparas kun Nico TEJO-sesion de Eŭropa Estrara Kunveno de AEGEE
- Serĉas kroman volontulon por instrui Esperanton ĝis somero en Mazaradelvalo kie centoj da homoj lernas esperanton
FAROS:
- Partoprenos kun Nico Eŭropan Estraran Kunvenon de AEGEE en Izmiro
- Reesploros la alikontinentajn organizarojn kaj la eblojn partoprenigi TEJOn tiukadre
- Zorgos pri partopreno de TEJO en organizaron pri "interŝanĝoj" kadre de FOJE
- Disertaciumos
Aktivula Trejnado, Nico HUURMAN
FARIS:
- Prezentis skizan dokumenton por komuna seminario de TEJO kaj AEGEE al ambaŭ organizoj
- Ricevis pozitivan reagon de ambaŭ organizoj
- Preparis sesion de TEJO dum la renkontiĝo "EBM" de AEGEE en Izmir post semajno
- Preparis fonan dokumenton pri lingvopolitiko por sesio de TEJO dum EBM
FARAS:
- Kolektas kernan teamon de TEJO- kaj AEGEE-anoj por prepari printempan subvencipeton por la komuna seminario
- Antaŭĝojas ke post semajno TEJO estos oficiale reprezentata dum evento de AEGEE
FAROS:
- Havos unuan kunsidon kun kerna teamo de komuna seminario por interkonsenti pri laborplano kaj tempoplano por venontaj monatoj
- Propagandos Esperanton en Izmir.
Oficisto, Manuela RONCO
FARIS:
- okupiĝis pri financa administrado, ĉefe rilate al kelkaj malnovaj repagoj
- traktis kun Nico kaj Francesco pri ontaj subvencipetoj pere de KOSMO
- helpis por la publikigo de Kodejo2011
- komunikis kun membroj pri diversaĵoj
- aliaj administraj taskoj
FARAS:
- pretiĝas por forveturi al Nederlando
- studas por universitataj ekzamenoj
FAROS:
- Roterdamos dum la unua duono de februaro
- instruos al Natalia
- ordigos dokumentojn en la oficejo
- komencos verki la jaran raporton por la administraj subvencioj de 2011
- reaktivigos la komisionon pri informaĵoj
- pluajn taskojn, laŭnecese
Redaktoro de TEJO Tutmonde, Dan MRÁZEK
FARIS/FARAS:
- transdonas la laboron al Szabi
- finpreparas la unuan TTn en la jaro 2012 (kune kun Szabi)
- kiel redaktoro de TT adiaŭas kun vi
FAROS:
Redaktoro de KONTAKTO, Rogener PAVINSKI
FARAS:
- Pretigas Kontakton n-ro 2012:1.
- Instigis kontribuantojn pere de sociaj retoj.
- Pretigas varbo-filmeton por membriĝo en TEJO.
- Pretigas por prezento foto-konkurson por Kontakto
Komisiito pri Ŝanĝo de Regularo kaj Reglamentoj, Paweł Fischer-Kotowski
FARIS:
- dissendis en la polaj diskutlistoj la informon pri la serĉado de la kunlaborantoj por "Pasporta Servo"
- pretigis pollingvan reklam-tekston pri la abon- kaj membrokampanjo de TEJO (ĝi baldaŭ estos publikigita en la retpaĝo de PEJ)
- kontribuis al "Pola Esperantisto"
FARAS:
- partoprenas la duan studsesion de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
- pretigas definitivan version de la propono por la Komitato de UEA pri la TEJO-regularo
FAROS:
- vizitos por kelkaj tagoj la Centron por Interkulturo kaj Esperanto en Mazara del Vallo
Komitatano C, Francesco MAURELLI
FARIS:
- havis kontaktojn kun TEJO-estraro pri la eblecoj por IJK en Ĉinio, kaj bedauris la neeblon ĝin aranĝi.
- partoprenis en renkontiĝo de la nacia konsilantaro de IEF, kie aprobigis buĝeton 2012 k aliajn teknikaĵojn
- pretigis planon por venontaj subvencipetadoj por pluraj E-organizoj
- estis kaptita por kelkaj taskoj por la venonta brit-skota kongreso (venu! ĝi estos en Edinburgo kaj tre mojosa :-) )
- voĉdonis pri la akcepto de la Meksika LS
- kontaktis kelkajn amikojn/konatulojn por instigi ilin B-komitatankandidatiĝi
FARAS:
- fintraktas monpeton lau YiA4.3
- ektraktas monpeton lau Grundtvig Partnerado por TEJO k LSj
- traktas plurajn aliajn subvencipetojn por diversaj organizoj
- serĉas informojn por plubatali kontrau diskriminacia regularo de premio de IEF
- cerbumas pri naturmedio, TEJO kaj Rio
FAROS:
- skribos al tejo-komitato post la fino de la supra cerbumado
- plu aktivos en TEJO-KER laubezone
- finverkos subvencipeton kadre de Grudtvig Partnerado por TEJO kaj LSj
- finverkos aliajn subvencipetojn por diversaj organizoj
- plu instigos kelkajn kandidatiĝi por B-komitataneco
Komitatano C, Sonja PETROVIĆ LUNDBERG
Sinprezento de nova komitatano C:
Mi origine venas de Jugoslavio, sed mi jam dum sep jaroj loĝas en Svedio. Profesie mi estas komputillingvisto, kaj laboras kiel esploristo en firmao kiu kreas "lingvo-robotojn".
En la jaroj 2000 kaj 2001 mi estis komitatano A por Jugoslavio, 2001-2003 estrarano pri seminarioj kaj 2003-2005 KER-estrarano. Mi ankaŭ reprezentis TEJO-n en la komitato de UEA. Mia ĉefa fokuso en la TEJO-estraro estis:
- trejni (dum propraj kaj aranĝoj de interalie KdE) kaj kunlaborigi TEJO-aktivulojn;
- starigi kaj teni rilatojn kun aliaj junularaj organizoj, i.a. per kunorganizado de seminarioj kaj reciproka partoprenado en aranĝoj;
- starigi proksiman kunlaboron inter TEJO kaj aliaj E-organizoj, kiel E@I kaj ILEI;
- stabiligi organizan strukturon de TEJO ŝparante monon de ekster-movadaj subvencioj por propra TEJO-dungito (kiam mi forlasis la estraron, TEJO havis monon por unu-jara oficistsalajro, se mi ĝuste memoras) kaj luktante por propra jura personeco de TEJO (kio jam tiam estis malnova lukto);
- fortigi pozicion de TEJO en la internacia mondo de junularaj organizoj.
2001-2010 mi kunordigis la projekton "lernu!", kaj preskau same longe estis unu el la motoroj de E@I. Mi estis envolvita en pluraj projektoj de ESF, kaj nuntempe mi estas (bedaŭrinde ne tre aktiva) membro de la strategia komisiono de UEA. En 2011 mia familio organizis Esperanto-familian renkontiĝon REF.
Komitataneco C:
Mia kontribuo al la komitato verŝajne povos esti ĉefe kono de TEJO-historio - kion TEJO jam lernis, sed pro abruptaj aktivulŝanĝoj forgesis, kiujn erarojn jam faris kaj ne bezonas ripeti, kiujn bonajn spertojn povus refari. Mi volonte ankaŭ konsilus pri seminari-organizado kaj subvencipetado, sed bedaŭrinde ne povas promesi ĉiam aŭ tuje respondi.
Mia unua kontribuo al la komitataj diskutoj povus esti instigo pensi pli pri informado. Kvankam mi legas Kontakton kaj TT, de tempo al tempo vizitas tejo.org, RSS-legas la prezidantan blogon kaj abonas plejparton de TEJO-listoj kiuj ekzistis en 2005, la ĉefa fonto de miaj scioj pri aktualaj okazaĵoj en TEJO estas Libera Folio (!) kaj nun ĉi tiu listo. Se la malnovaj Yahoo-listoj ne plu estas uzataj, bonus informi en ili pri novaj informkanaloj kaj fermi ilin. Kaj eble rigardi kiel la TEJO-paĝaro estis organizita antaŭ kelkaj jaroj, kaj ĉerpi bonajn tekstojn de tie. Ĝi tute ne estas modern-aspekta, sed ĝi havis bonan, koncizan enhavon en multaj lingvoj celitan al ekstera publiko.
Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), Szabolcs SZILVA
FARIS/FARAS:
- instruis Esperanton en Varsovio en PEA
- iĝis nova volontulo en Sicilio en la nova Centro por Esperanto kaj Interkulturo en urbo Mazara del Vallo (oficperiodo inter la 6a de januaro kaj la fino de februaro)
- kun Bruĉjo Kasini vizitis preskaŭ ĉiujn direktorojn de la lokaj lernejoj en urbo Mazara del Vallo propagandante Esperanton
- okazigis ekspozicion en la urbo Mazara del Vallo pri Esperanto por la urbanoj
-
kunorganizis prelegon pri la kultoro de Esperanto por la lokanoj
- laboras en la oficejo por Esperanto en la urbo Mazara del Vallo
- instruas ĝenerale de lundo ĝis sabato ĉefe antaŭtagmeze Esperanton sume al 22 klasoj (pli ol 400 homoj)
- partoprenas la duan semestron de Interlingvistikaj Studoj en urbo Poznań (dum unu semajno)
- iĝis nova redaktoro de TEJO-Tutmonde
- faras diversajn kontribuaĵojn por TEJO-Tutmonde
FAROS:
- daŭrigos ĉiujn menciitajn laborojn en la urbo Mazara del Vallo
- redaktos la retpaĝaron de HEJ
- reorganizas kaj komencos la laboron pri TEJO-Tutmonde
Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), Sarolta BAGO
FARIS:
- partoprenis retan estrarkunsidon de HEJ - priparolis detalojn de JER kaj IJS, decidis pri okazigo de februara programo en Budapeŝto
- (HEJ) igis la retliston de organizado (pli) malfermita (iu ajn povas aliĝi por spekti aŭ helpi la laboron)
FARAS:
- ĝenerale kaj laŭbezone aktivetas (ekz. metas informojn al la retpaĝo kaj al la hungara retlisto de HEJ-anoj)
- kunzorgos pri antaŭpretigo de niaj eventoj (februara programo, JER, IJS)
- (tradukas filmsubtekston el Eo.)
FAROS:
- daŭrigos la antaŭe menciitajn aferojn
- eble partoprenos estrarkunvenon de skoltoj, por iom helpi tiel enigi Esperanton en la skoltan movadon ĉi tie
Junularo Esperantista Brita (JEB), Jake PENTLAND
La onta aktiveco de JEB estos la renkontiĝo en Kembriĝo. Legeblas ĉi tie priskribo pri ĝi (en Esperanto kaj angla) http://www.jeb.org.uk/br2012eo . Ĉiuj estas tre bonvenaj!
Aldone de la novaĵo de JEB, mi volas disvastigi peton de Kongolanda Esperantistino, estrarino de Virina Esperanto-Grupo, kiu serĉas urĝe du instruistojn por Virina Seminario inter la 14a kaj 22a de Julio ĉijare. Se iu interesiĝas aŭ konas iun kiu interesiĝas, bonvolu kontakti Nelly Masemi Mbembi per nelly_...@yahoo.fr. Egale, se vi konas taŭgan lokon por disvastigi la anoncon, bonvolu!
Japana Esperanto-Junularo (JEJ), Akiumi OKABE
JEJ pardonpetis kaj klarigis al ĉiuj, kiuj subtenis nin por okazigo de la IJK 2012. Ni kelkaj junuloj rekte renkontis la japanajn subtenantojn kaj pardonpetis pro rezigni la IJKn.
Nun JEJ prepariĝas por elekti novajn estraranojn, kiuj povos esti ĉefaj motoroj por estonteca IJK en Japanio.
Juna Esperantistaro Argentina (JEA), Gonzalo SIRIO
La Juna Esperantistaro Argentina, "JEA", decidis krei novan komunikan ret-liston ĉe Google Groups por anstataŭigi la malnovan Yahoo ret-liston de ArgentEJO Ĉîuj povas iĝi membron, estas aperta grupo.
Por memenskribi kun gmail retadreso: http://groups.google.com/group/jeajeajea
Por sendi mesaĝon al la listo: http://groups.google.com/group/jeajeajea.
Se vi uzas Yahoo, hotmail aŭ iu ajn, sendu mesaĝon petante inviton al gsi...@gmail.com (Atentu ĉar kutime, la invito estos sendota rekte al la via SPAMO dosierujo)
Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE), Gbeglo Dzifa
FARIS/FARAS/FAROS:
- JOTE faris kunsidon
- JOTE aranĝas nun elsendojn kun kelkaj radioj
- JOTE aranĝas publikigi artikolojn pri esperanto en kelkaj surlokaj papergazetoj
- JOTE faros prelegojn en kelkaj lernejoj
Ceteraj komitatanoj, kiuj ne kontribuis al tiu ĉi numero
- Brazilo (BEJO) - Rodrigo CYRINO
- Burundio (JEBUO) - Jérémie SABIYUMVA
- Ĉeĥio (ĈEJ) - Marek BLAHUS
- Danio (DEJO) - Jonas DALMOSE
- Finnlando (FEJO) - Andrei DUMITRESCU
- Flandrio (FLEJA) - Matthias HUMET
- Francio (JEFO) - Quentin WEBER-SEBAN
- Germanio (GEJ) - Helen GEYER
- Germanio (GEJ) - Nils Martin KLÜNDER
- Hispanio (HEJS) - Manuel Alvaro BERBIS
- Irano (IrEJO) - Moĵgan SALMANIZADEH
- Israelo (JELI) - Adam RAIZEN
- Italio (IEJ) - Tommaso MANZON
- Katalutio (KEJ) - Krishna Sivillà
- Koreio (KEJ) - SONG Ho-young
- Kroatio (KEJA) - Tea RADOVANOVIĆ
- Kubo (JSdeKEA)- Ariadna Garcìa Gutièrrez
- Nederlando (NEJ) - Rogier HUURMAN
- Norvegio (NJE) - Einar FAANES
- Pollando (PEJ) - Natalia ANTOLAK
- Rusio (REJM) - Daŝa OBRAZCOVA
- Slovakio (SKEJ) - Zuzana KOŽUCHOVÁ
- Svedio (SEJU) - Robin RöNNLUND
- Ukrainio (ULEJ) - Irina GERASIMOVA
- Usono (USEJ) - Darcy ROSS
- Vjetnamio (VEJO) - NGUYEN Hoang Yen
- EUROKKA - Alexandre RAYMOND
- Komitatano B - Guy JOHNSTON