Buĝeto, komitatkunsido kaj protokoloj

86 views
Skip to first unread message

Tyron

unread,
Jan 8, 2026, 5:15:05 PMJan 8
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi volas demandi la Estraron, ĉu estas novaĵoj pri la Buĝeto 2026? 

Mi iom bedaŭras la tendencon ke oni nun ĉiam liveras tion malfrue, sed konscias ke malfacilas konsidere ke multaj gravaj buĝetaĵoj en la praktiko nur okazas ekde aprilo. Mi ankaŭ konscias ke malfrua Buĝeto ja okazis dum mia propra mandato, do pro tio mi ne rajtas tro plendi...

Kaze ke ĝi neniel pretas, ĉu la Estraro konsideris prezenti ĝin kadre de komitatkunsido? TEJO antaŭe havis la kutimon fari komitatkunsidon proksime al la jarŝanĝo, kaj konsidere ke ni lastatempe elektis multajn novajn komitatanojn (kaj baldaŭ nova estrarano ĉu ne?) povus esti taŭga baldaŭ sinkrone kunsidi.

Laŭ la Reglamento, oni devas anonci tion minimume 50 tagoj antaŭe, do ni povus kunsidi je la komenco de marto (sed oni ja bezonas oficiale anonci tion, por komenci la 50-tagan nombradon).

Aldone, mi volas relevi la temon pri la protokoloj de estraraj kunsidoj. TEJO perdis la kutimon publikigi tiujn dum la pasintaj 2 jaroj, sed ĝi estis tre utila antaŭe por la Komitato povi konstati ke la Estraro ja kunsidas kaj iomete sekvi la diskutojn. Konsidere ke TEJO nun havas fortan volontulan teamon, kiu supozeble jam protokolas la kunsidojn, oni nur devas forstreki ajnajn konfidencaĵojn kaj poste sendi al la Komitato. Se la Estraro estas tro superŝutita, oficisto facile povus fari tion.

Amike,
Tyron


Ana Ribeiro

unread,
Jan 8, 2026, 8:15:06 PMJan 8
to TEJO-Komitato
Saluton,

Pri la buĝeto, Mihary preparas ĝin kaj ĝi estas preskaŭ preta. Mankas kelkajn informojn ankoraŭ pri ekzemple projektoj kaj simile, sed ni esperas ĝis la fino de januaro povi prezenti ĝin.

Pri kunsido, ni vidos. Ĉefa defio pri tiu ideo estas nia situacio pri ĝen-sek. Kiel mi diris en pasinta mesaĝo, Snehaĝa havas nuntempe malpli da tempo por dediĉi al la Estraro kaj pro tio ni serĉas novan ĝeneralan sekretarion: https://www.tejo.org/malferma-alvoko-igu-estrarano-de-tejo-2025/

Amike,
Ana

Ana Ribeiro

unread,
Mar 8, 2026, 2:24:32 PM (11 days ago) Mar 8
to TEJO-Komitato
Saluton,

Mi revenas al tiu ĉi fadeno, ĉar la ĵus elektita Estraro diskutis pri la temoj.

Pri la buĝeto, mi petis al Mihary por publikiĝi ĉi semajne.

Pri la kunsido, konsidere ke Jean de Dieux ankoraŭ lernas pri la posteno, ni konsideris ke estus defia okazigi ĝin. Tamen, ni havis la ideon okazigi komitatforumo dum RETOSO, kies provizoraj datoj estas la de la 8-a ĝis la 10-a de majo (ni decidis pri tio hodiaŭ).

Eble kelkaj ne estas alkultimiĝitaj pri Komitatforumo, ĉar TEJO ne faras ĝin tre ofte, sed dum UK, ofte okazas komitatforumoj pri diversaj temoj. Tie, komitatanoj kunsidas por helpi al la Estaro decidi pri la strategio rilate al specifa temo (tiu ĉi estas ekzemplo de raporto de komitatforumo de UEA), ĝi sekvas malpli burokrata strukturo. Mi decidis, ke la komitata forumo estos pri la temo: "financa daŭripoveco", tie ni diskutos pri tiu temo. Male ol komitata kunsido, la forumo ne bezonas havi kvorumon, ni ankaŭ ne povas voĉdoni pri io ajn dum la forumo, nur difini ĝeneralajn gvidilinojn, kiuj povos esti voĉdonitaj poste de la komitato. Temas simple pri kvazaŭ ne oficiala kunsido, en kiu nur komitatanoj partoprenas. La ekzaktan daton de la forumo, ni anoncos baldaŭ.

Dum IJK, eble estus interesa havi forumon pri alia temo, sed ni ankoraŭ povas pripensi.

Plej amike,
Ana

Jaime Tapia Zaragoza

unread,
Mar 10, 2026, 1:59:59 PM (9 days ago) Mar 10
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Ana kaj aliaj,

Laŭ mi, estas bona via propono pri okazigi forumon. Ankaŭ mi pensas, ke estus tre bona ideo okazigi alian dum IJK. La interparolado ĉiam pliboniĝas kaj pliutiliĝas kiam ĝi okazas ĉeeste (aŭ, almenaŭ, hibride).

Amike,
Jaime Tapia Zaragoza
Komitatano Ĉ

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/71d31183-2dd0-4422-a9af-671ce96812e1n%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages