Memorigo: Gastigu IJK-n 2027 en via lando!

30 views
Skip to first unread message

Albert Stalin Garrido

unread,
Dec 1, 2025, 8:48:58 AM12/1/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi memorigas vin, ke daŭras la alvoko por gastigi Internacian Junularan Kongreson (IJK) 2027 en via lando. La kompletan alvokon vi povas legi ĉe: https://www.tejo.org/kunorganizu-ijk-2027/

La limdato estas la 16-a de januaro 2026 (vendredo). Se vi interesiĝas, ne hezitu sendi vian kandidatiĝon!
 
La ĉefaj avantaĝoj de organizi IJK-n estas:
  • ✅ se la financa rezulto de IJK estas pozitiva, via landa sekcio ricevas 1/3 de la profito (por multaj organizoj, tio estas granda sumo)
  • ✅ grava okazo por informi pri Esperanto en viaj landoj kaj varbi multajn novulojn
  • ✅ konigi vian landon al homoj de la tuta mondo kaj kontribui al loka turismo
  • ✅ granda kapabligo pri organizado de eventoj, ktp. (plus, tio povas aperi en viaj vivresumoj)
Mi ankaŭ profitas de la okazo por inviti vin al mia programero, "IJK 101: Kiel organizi Internacian Junularan Kongreson" kiu okazos ĉi-dimanĉon, la 7-an de decembro, ekde 15:00 kadre de la Virtuala Kongreso 2025. Tie mi parolos pri la bazaj elementoj de organizado en la kunteksto de IJK.

Se viaj landaj sekcioj interesiĝas pri la ideo sed dubas aŭ ne scias kiel komenci, ne hezitu skribi al kong...@tejo.org por ricevi gvidadon. Ni atendas vin!

Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Albert Stalin Garrido

unread,
Jan 7, 2026, 10:25:10 AMJan 7
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj kaj sekcioj,

Saluton kaj feliĉan novan jaron. 
Mi memorigas: lastaj dek tagoj ĝis la limdato de kandidatiĝoj por IJK 2027. Se vi interesiĝas gastigi la plej grandan junularan kongreson en Esperantujo, ne hezitu sendi eĉ bazan proponon!

Ĉiuj detaloj daŭre legeblaj ĉe https://www.tejo.org/kunorganizu-ijk-2027/.

Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto


Albert Stalin Garrido

unread,
Jan 20, 2026, 7:06:38 AMJan 20
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Se vi maltrafis la anoncon, la malferma alvoko de IJK 2027 estas plilongigita je unu monato ĝis la 16-a de februaro 2026.

Espereble, se iuj el vi serioze interesiĝas pri la eblo gastigi nian kongreson venontjare kaj ankoraŭ ne anoncis sin, vi ankoraŭ havas pli da tempo por kunmeti eĉ bazan proponon. Estu kuraĝaj kiel Indonezio, kiu organizis la unuan IJK-n en sia lando kaj nun spertas daŭran kreskadon.

Ĉiuj detaloj daŭre legeblaj ĉe https://www.tejo.org/kunorganizu-ijk-2027/. Ni esperas ricevi viajn kandidatiĝojn tre baldaŭ!

Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages