Disdivido de respondecoj inter la novaj estraranoj de TEJO

29 views
Skip to first unread message

Léon Kamenický

unread,
Sep 2, 2021, 2:46:37 AM9/2/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj komitatanoj, 

Kiel vi eble rimarkis en sociaj retoj, ĉi-semajnfine okazis Estrarkunsido en Roterdamo kies ĉefa celo estis transdono de laboro, scioj kaj bonaj praktikoj de la elirinta estraro al la nova. 

Mi ŝatus danki al la laboro de la elirinta estraro kaj gratuli por la bone organizita transdono de konoj kaj bonaj praktikoj. Mi ne dubas ke ĝi signife helpis al ĉiuj novaj membroj de la teamo pli facile transpreni siajn respondecojn. 

Konsiderante ke ni jam havis ŝancon kunsidi en nova konzisto, mi kun ĝojo povas prezenti al vi disdividon de respondecoj inter la novaj estraranoj. 

Listo de respondecoj laŭ estraranoj:
  • Léon: Prezidanto, projektoj/subvencioj, volontulkunordigado, rilatoj kun UEA
  • Veronika: Kasisto, volontulmentoro
  • Roĉjo: ĜenSek, AKSO, ANBI
  • Albert: 1a vicprezidanto, landa kaj faka agado, edukado, scienco, universitata agado
  • Ines: 2a vicprezidanto, aktivula trejnado, egaleco, daŭripovo, volontulmentoro
  • Valentin: eksteraj rilatoj, volontulmentoro
  • Matheus: retaj kongresoj, pasporta servo, adoleska agado
  • Uriel: informado, kulturo, junaj amikoj, patronoj
  • Alekĉjo: ĉeestaj kongresoj, moviĝebloj, talento
Krome ĉiu fako havas vicrespondeculon, kiu ankaŭ sekvos la temon kaj povas helpi okaze de neĉeesto de la respondeca estrarano. 

Listo de respondecoj laŭ fakoj aŭ diversaj temoj:
  • Estrara organizado: ĉefrespondeculo Léon, vicrespondeculo Roĉjo
  • Financoj: ĉefe Veronika, vice Léon
  • Komitata organizado: Roĉjo
  • Landa kaj Faka Agado: ĉefe Albert, vice Uriel
  • Aktivula Trejnado: ĉefe Ines, vice Léon
  • Eksteraj Rilatoj: ĉefe Valentin, vice Léon
  • Ĉeestaj kongresoj: ĉefe Alekĉjo, vice Matheus
  • Retaj kongresoj: ĉefe Matheus, vice Alekĉjo
  • Informado: ĉefe Uriel, vice Roĉjo
  • Volontuloj: kunordige Léon, mentore Veronika, Ines kaj Valentin
  • Projektoj/subvencioj: ĉefe Léon, vice Veronika, vice Valentin
  • Junaj Amikoj: ĉefe Uriel, vice Alekĉjo
  • Rilatoj kun UEA: ĉefe Léon, vice Roĉjo
  • Edukado: ĉefe Albert, vice Uriel
  • Scienco: ĉefe Albert, vice Uriel
  • Kulturo: ĉefe Uriel, vice Albert
  • Universitata Agado: ĉefe Albert, vice Ines
  • Moviĝeblo: ĉefe Alekĉjo, vice Matheus
  • AKSO: ĉefe Roĉjo, vice Alekĉjo
  • Pasporta Servo: Matheus
  • Talento: Alekĉjo
  • Egaleco: Ines
  • Adoleska Agado: ĉefe Matheus, vice Uriel
  • Patronoj: Uriel
  • ANBI-statuso: ĉefe Roĉjo, vice Veronika
  • Arĥivado: Valentin
Mi ŝatus ankaŭ inviti ĉiujn komitatanojn certiĝi ke vi membras en iu el la komisionoj. 

Se vi estis komisiito dum pasinta akademia jaro (t.e. 2020-2021) ne hezitu kontakti la koncernan estraranon por priparoli ĉu vi ŝatus daŭrigi en via rolo aŭ transdoni la laboron al alia aktivulo (mi scias ke en pluraj kazoj la diskutoj jam okazis).

Fine mi ŝatus ankaŭ aldoni ke fina versio de la protokolo de la Estrarkunsido en Roterdamo aperos ene de du semajnoj kiam ĉiuj informoj estos bone kunmetitaj. 

Mi antaŭdankas por via pacienco :)

Havu belan tagon. 
Amike, 
Léon Kamenický 
Prezidanto de TEJO 2021-2022

Rogier Huurman

unread,
Sep 15, 2021, 3:04:47 AM9/15/21
to TEJO-Komitato
Saluton komitato,

La protokolo de la estrarkunsido en Roterdamo estas nun publika: https://docs.google.com/document/d/1tKwLvUDExaAN4z96aDyGed8QPnfQ0abjrs37fntaauQ/edit?usp=sharing.
Kiel vi povos legi, ni kunsidis pri preskaŭ ĉiuj fakoj, transdonis multajn sciojn kaj faris diversajn planojn por realigi dum la jaro. Se vi havas ajnan demandon aŭ rimarkon pri la kunsido, ne hezitu demandi ĉi tie.

Roĉjo, ĝene kaj seke

Op do 2 sep. 2021 om 08:46 schreef Léon Kamenický <leon.ka...@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAAO%3D25oFy%2BR2wOhbHdTYvy7rMTWwr2skMmQn597z6qFyD88QsQ%40mail.gmail.com.

Tyron

unread,
Sep 18, 2021, 7:02:32 AM9/18/21
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Dankon por la kundivido de la protokolo, mi havas plurajn demandojn.

La parto pri AKSO estas 'konfidenca laŭ peto de la ĉeestantoj'. Mi komprenas kial oni ne volas kundividi konfidencajn informojn al publika forumo, sed ĉu eblas private sendi la informojn al individuaj komitatanoj? Mi ŝatus legi la protokolon pri AKSO se estas permesata.

En la kunsido pri membronombro (mi volis ĉeesti, sed ne estis disponebla tiutage), ne estis diskuto pri eventuala starigo de laborgrupo pri tiu temo - ĉu ni ankoraŭ planas fari tion?

Dankon,
Tyron
Komitatano A por Britio



Marc Konijnenberg

unread,
Sep 18, 2021, 7:14:22 AM9/18/21
to tejo-k...@googlegroups.com, Konstanze Schönfeld
Estas interese legi:
volontuloj postulas subtenon, superrigardon kaj kunordigon, kaj tio estas laboro, kiu postulas tempon kaj atenton, pli ol je la dispono de normala estrarano, kiu apud la TEJO-aktivado studas, laboras ktp.
Kaj poste legi pri la jama ekzisto de pagata oficisto:
  1. ĉu UEA daŭre havos oficiston, kiu kunordigos la laboron de la volontuloj surloke en Roterdamo;

  2. kiel ŝanĝiĝos la kunlaboro inter la volontuloj de TEJO kaj la oficistoj de UEA (kvanto kaj speco de la taskoj, ŝanĝoj).

Kaj malĝojige legi:
La mastrumado de volontuloj estis malpli kontentiga.
@Konstanze Schönfeld ĉu vi povus pliklarigi kion vi celis per tiu lasta aserto?

Mi ĉiam esperas ke la pagata oficisto kontentige kunordigas la laboron de la volontuloj; tamen, de tempo al tempo mi ricevas signetojn ke individuaj estraranoj surŝultrigis tiun taskon pro iu, al mi ne tre klara, kialo. Malgraŭ tio, mi estas pozitiva pri la ideo ke ĉiu volontulo havu iutipan konfidencpersonon. Simile havis mi konfidencpersonon en dum mia bjalistoka periodo, kvankam tiu ne estis estrarano en mia gastiganta asocio.

Miakomprene la oficisto kiu kunordigu la laboron de la volontuloj estas kontraktito de TEJO parte "pruntedonata" al UEA. Ĉu tio ĝustas?
Mi tamen legas:
Subvencipetisto zorgas oficiale pri la volontuloj.
Tiu ne estas la oficisto pri kiu mi unue pensis kiam temas pri kunordigado de la volontuloj. Mi pensis ke tion faras Said.
Ĉu io ŝanĝiĝis? Ĉu eble Said ne plu estas kontraktito de TEJO? Ĉu la interkonsento kun la Said ŝanĝiĝis tiel ke li ne plu okupiĝu pri la volontuloj?

Cetere, mi aparte ĝojas pri la mencio de ekesto de kontakto inter la Movada Rubriko kaj la revuo Esperanto.
Komcetere, mi bedaŭras ke en la ero pri AKSO oni cenzuris la tuton. Almenaŭ en la ero pri nia sidejo estas kaj cenzurigita kaj ne-cenzurigita parto.
Mi certas ke eblas ion ne-cenzurindan diri pri la progreso.

Samideane,
Marko

Op wo 15 sep. 2021 om 09:04 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Konstanze Schönfeld

unread,
Sep 18, 2021, 9:11:24 AM9/18/21
to Marc Konijnenberg, TEJO-Komitato
Resaluton Marko!

Tiu frazo ne rilatas al la surloka kunordigo de la volontuloj (kiu preskaŭ ne ekzistis dum la pasinta mandato), sed al la enestrara kunordigo.
Temis pri persona opinio: laŭ mi ĝi ne glate kaj kontentige okazis, ankaŭ sed ne nur de la vidpunkto de volontulo. Tial indegus ke finfine estu taŭga surloka kunordig-ado / -anto: tio faciligus la vivon de la tuta Estraro, de la Ĝen-Sek, de aliaj stabanoj, de la enestraraj mentoroj (vidu sube) kaj de la oficialaj roluloj postulitaj de la programo.

Porinforme, ĉiu volontulo havis apartan enestraran kontaktpersonon kaj komunan, oficialan programan mentoron. Tiu lasta estis, almenaŭ komence de la volontulado, surloke.

Pri oficistoj respondos eble la nuna Estraro :)

Plej amike,
Tuŝka

Rogier Huurman

unread,
Sep 18, 2021, 11:00:54 AM9/18/21
to TEJO-Komitato
Saluton Tyron,

Mi pardonpetas, ke ne okazis diskuto pri starigo de laborgrupo, ĉiuokaze vi kaj aliaj ne ĉeestis, do tio malpli havis sencon. Mi kreos telegramgrupon por lanĉi diskuton kaj plani unuan kunsidon.

Roĉjo

Op za 18 sep. 2021 om 13:02 schreef Tyron <tyro...@gmail.com>:

Klara Ertl

unread,
Sep 20, 2021, 2:19:43 PM9/20/21
to TEJO-Komitato, Marko
@Marko
 por almenaŭ parte solvi konfuzon, kaj kompletige al la klarigo de Tuŝka: Ne estas unu, nek du, sed pluraj personoj kiuj okupiĝas kaj okupiĝu pri volontuloj laŭ malsamaj aspektoj kaj taskoj:
- La estrara kunordiganto, kiu gardas superrigardon pri ĉiuj volontuloj kaj aranĝas administraĵojn,
- La subvencipetisto, kiu scias pri la oficialaĵoj rilate la ESK-programon kaj disponebla mono por volontuloj, kaj transdonas al estraro rilatajn informojn kaj ŝanĝojn;
- La estraraj kontaktpersonoj, po unu por ĉiu volontulo, kiu gardas regulan kontakton kun "sia" volontulo kaj transdonas al ri elestrarajn taskojn;
- La surloka mentoro, kiu atentas pri mensa bonfarto de volontuloj kaj surloke kun ili urbumas, bier/kafumas ktp (tio estis Mia dum lasta mandato);
- La surloka kunordiganto/oficisto, kiu helpas pri praktikaj problemoj, vidas la volontulojn plej regule kaj transdonas taskojn el UEA (tio estis/as efektive Said).

Aliaj (eks)estraranoj korektu min se mi eraras aŭ forgesis ion.

Amike,
Klára


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages