Morgaŭ Retoso 2026 komenciĝos!

8 views
Skip to first unread message

Igor Almeida

unread,
May 7, 2026, 12:13:18 PM (3 days ago) May 7
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj Komitatanoj!

Mi venas peti vian helpon pri vabi por Retoso, unu el la retaj eventoj de TEJO! La eldono de 2026 de Retoso komenciĝos morgaŭ (8/maj) kaj daŭros ĝis dimanĉon (10/maj)!

TEJO trairas nun momenton de malstabileco kaj reta varbado por tiaj eventoj estas unu el la simplaj taskoj, kiuj iĝas defio. Tial ni ege aprezus vian helpon. Retoso estas la perfekta oportuno por ke nia membraro plu engaĝiĝu kun la Organizo kaj ekinteresiĝu pri, ekzemple, la donackampanjo, kiun nuntempe ni faras!

Aldone, daŭre eblas proponi programeron, do vi aŭ via Landa Sekcio ankaŭ povas profiti la oportunon pro varbi pri siaj agadoj, ekzemple!

Jen utilaj ligiloj:
Proponi programeron: mallonge.net/RetosoProgramero
Programo (en Guglo-Kalendaro): mallonge.net/RetosoProgramo
Servilo en Diskord' de TEJO (kie okazos la evento): mallonge.net/TEJOdiskordo

Mi dankegas vian atenton kaj subtenon!!

Amike,
Igor "Ikvero" ALMEIDA
VicPrezidanto World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages