Saluton,
mi ŝatus aldoni mian opinion al ĉi tiu diskuto, ĉefe pro du kialoj.
1. Mi taksas tiun ĉi momento ege grava pro la ŝanĝoj por TEJO kaj UEA kiuj okazos post la vendo de CO, krom marki historian momenton, la finon de unu periodo kaj la komencon de alia.
2. Ekde hodiaŭ mi estas eksa volontulo de TEJO kaj nova oficisto kun la specifa rolo de kunordiganto de la volontuloj, kaj do de tiuj, kiuj a. estos rekte influitaj de la ŝanĝo de oficejo meze de sia jaro de volontulado kaj b. devos okupiĝi pri aŭ helpi en ĉi tiu transloĝiĝo.
Estas kelkaj punktoj, kiujn oni devus laŭ mi jam nun konsideri kaj diskuti.
1. Mi opinias, ke transloki la oficejon de TEJO al VolDom, precipe se UEA laŭ sia regularo jam planas lui novajn spacojn, estas potenciale damaĝa por la volontuloj kaj ankaŭ sufiĉe senutila.
- La volontuloj de TEJO laboras por la organizo entute 35 horojn semajne. La teretaĝo de VolDom estas unu el la proponitaj spacoj kie la oficejo de TEJO povus translokiĝi. Mi forte malrekomendas ĉi tiun ideon, pro pluraj kialoj.
Unue temas pri sufiĉe malgranda spaco, ne bone lumigita, kiu bezonas sufiĉe da energio por esti hejtata kaj kiu favorus neoptimalan laboretoson. La volontuloj pasigus preskaŭ la tutan tagon en VolDom, sen klara disdivido inter laboro kaj hejmo. La spaco de la teretaĝo apenaŭ sufiĉas por la oficejaj mebloj kiuj nun estas en la oficejo kaj ne taŭgas por kvar personoj samtempe laborantaj. Ĉar la plejparto de la oficejaj taskoj okazas per komputilo, la rezulto verŝajne estus, ke ĉiu volontulo laborus aparte ĉe la komputilo en sia propra ĉambro, tiel malfortigante la teamlaboron kaj riskante uzi la supozatan oficejon nur por presi foliojn kaj sendi revuojn. Mi rekonas kaj konscias, ke la subtegmento de VolDom apartenas al UEA kaj ke ili decidos finfine pri tio, sed en tiu kazo la volontuloj finfine perdus unu (kaj la plej grandan) el la komunaj spacoj de la domo, kie ili povas ripozi, krei proprajn projektojn (kio estas parto de la kontrakto de la Eŭropa Solidareca Korpuso) kaj esti kune.
2. Per la vendo de CO eblas malfermiĝi nova fazo, kiu nun tamen ŝajnas ne havi aŭ sekvi klaran direkton.
Mi ne tute komprenis la precizajn planojn de UEA, sed laŭ mia kompreno inter la ebloj certe estas la ideo teni la oficejon de TEJO kaj la libroservon apartaj, eble eĉ en du malsamaj lokoj. Dum mia jaro kiel volontulo mi rimarkis, ke la libroservo estas spaco kun vere malbone uzata potencialo. Ĉiutage mi rimarkas diversajn homojn, kiuj haltas antaŭ ĝi, scivolemaj kaj konfuzitaj, eble volonte scii pli pri Esperanto, sed ili trovas antaŭ si neatingeblan lokon. Fakte, en la nunaj kondiĉoj, la libroservo ne vere “servas”, ĉar ĝi estas parte neaktiva. Ene laboras Ionel, kiu dum jardekoj faras sian esencan laboron, sed baldaŭ, laŭ tio, kion mi scias, li devus emeritiĝi. Mi ankaŭ scias, ke li posedas tre specifajn teknikajn kompetentojn, ĉar la kataloga sistemo uzata de UEA estas malnova kaj sufiĉe komplika. Mi demandas min, ĉu ne indus jam nun komenci pripensi:
1. kio okazos kun la nova libroservo,
2. kiu eventuale anstataŭos Ionel,
3. kiel okazos la transdono de kompetentoj,
4. ĉu eblas konsideri la ŝanĝon al pli moderna kaj facile uzebla kataloga sistemo.
Tiuj aferoj ne estas rekta respondeco de TEJO sed ili verŝajne tre influos. Pri tio, opcio, kiu laŭ mia scio ankoraŭ ne estas konsiderita, estas lui/aĉeti unu sufiĉe grandan spacon por enhavi kaj oficejon kaj libroservon kune.
Tio havus la jenajn pozitivajn efikojn:
- ĝi ebligus al TEJO kaj UEA plu kunlabori, dum en la kazo, ke la oficejo de TEJO translokiĝus al la subtegmento, oni perdus ĉiun kontakton;
- ĝi donus taŭgan laborejon al la volontuloj, ekster VolDom;
- oni havus la ŝancon repensi la Centran Oficejon kiel ion pli dinamikan, anstataŭ senviva spaco kiel ĝi estis en la lastaj jaroj.
Ni havas nun la eblecon reprojekti ĉi tiun novan spacon, kie povus enloĝiĝi la nova oficejo de TEJO kaj la libroservo, komprenata kiel spaco malfermita, atingebla, facile konsultebla, kie oni povus malkovri Esperanton kaj eble ankaŭ renkontiĝi inter esperantistoj ekster la labortempo, aŭ eĉ por organizi kursojn de Esperanto kiel oni faris antaŭe – kutimo, kiu nun perdiĝis. Ĉu ne estas tempo komenci kune plani ion similan?
Mi ankaŭ memorigas, ke se oni agas ĝustatempe, eblas kandidatiĝi por la Solidarecaj Projektoj financataj de la Eŭropa Unio (mi aldonas kiel aldonaĵon la prezentan dokumenton de la projekto, la originalon en la nederlanda kaj la version aŭtomate tradukitan en Esperanton – pardonu sed mi ne havis tempon mem traduki ĝin). Temas pri financado de ĉirkaŭ 900 eŭroj monate, kiuj povas esti uzataj por diversaj projektoj. La malfermo de esperantista centro, kiel priskribite supre, povus aparteni al ĉi tiuj projektoj kaj certe helpus kovri la kostojn, kiujn UEA baldaŭ devos alfronti pro la translokaj kaj luaj elspezoj.
3. Pri la stokejo mi honeste ne havas multajn ideojn. Mi scias, ke apud Roterdamo jam ekzistas stokejo, sed ankaŭ tiu estas sufiĉe plena. La mastrumado de la spacoj nun estas iom konfuziga: estas grandaj kvantoj da aferoj en CO, en ĉi tiu dua stokejo, en VolDom kaj eble aliloke?? Mi nur certas, ke en CO estas multegaj aferoj, kiuj devus esti forĵetitaj, kaj mi volas informi, ke la stokejo de VolDom (eta ĉambreto antaŭ la subtegmento de VolDom) jam estas tute plena kaj efektive bezonus purigadon: eble necesus ĝenerala reorganizo.
Mi restas je via dispono por daŭrigi ĉi tiun diskuton tiel, ke ĝi estu kiel eble plej fruktodona, kaj kompreneble mi pretas ankaŭ kunordigi laŭeble plej bone la volontulojn en la estonta transiro al la nova oficejo.
Amike,
Gabriele Esposito Guido