Eminenta Prezidanto, eminenta Ĝenerala Sekretario, eminentaj membroj de la estraro de TEJO, eminentaj membroj de la Komitato de TEJO,
Mi, kun bedaŭro, kredas, ke la ĝusta momento jam pasis por sendi al vi ĉi tiun mesaĝon. Flosigite de espero, mi en Badaĥozo antaŭvidis bonan kunlaboradon inter nia estraro, bele teksita el homoj de diversaj kontintentoj, plena kaj je sperto en la Esperanto-movado kaj je la neofita optimismo, kaj pasia pri nia afero kaj tio, kion ĝi povos atingi.
Tamen, preskaŭ tuj montriĝis, ke estos alie. Almenaŭ miaflanke, la enkunsida averto de S-ro Neto al mi preskaŭ tuj komencis eĥi inter miaj tempioj, karambolante kun la planoj kaj revoj krokizitaj de mi post la peto de la elekta komisiono pripensi kandidatiĝon al la estraro. Li atentigis, ke mi estas tre okupita kaj demandis al mi, ĉu mi tempon havos por vera laboro en la estraro. Mi respondis, ke jes; tamen ĉi tio estis revo sur la jam nestabila fundamento de nescio (mi estis unu el tiuj optimismaj neofitoj, kiuj sciis malmulton pri la laboro de la estraro de TEJO dum la balotado).
Mi dum monatoj baraktis en mia estraraneco kontraŭ miaj profesiaj devoj kaj la baroj kiujn ili starigas. Krizoj en mia paroĥo venis, kaj mi devis la ŝafojn paŝti per preĝoj, konsiloj, kaj konsoloj kvankam tempe tio ne konvenis por kunsidoj kaj laboro; ofte mi ne aperis aŭ ne respondis ĝuste pro unu el ĉi tiuj krizoj. Aŭtune tute neantaŭvidita translokiĝo estis ordonita de la episkopoj (ĝi estis promocio), kaj mi mirante komencis intervjuiĝi 2.000 kilometrojn for de mia tiama hejmo. La nova episkopo volis, ke mi akceptu novan paroĥon sufiĉe gravan, sed tamen fenditan per la divorco de la antaŭa pastro. Lastatempaj kunsidoj planitaj por ke mi povu ĉeesti ilin malgraŭ mia propra kalendaro montriĝis neebla, kaj ne estis aprobita de mia paroĥo. Kaj ĝenerale la procedo de translokiĝado je 2.000 kilometroj vere lacigis min, anime, korpe, kaj energie. Mi pardonpetas pro ĉiuj el ĉi tiuj aferoj, kaj al miaj kolegoj en la estraro, kaj al la juna esperantistaro ĝenerale.
Vi, kiuj konas min, scias, ke mi ĉiam celis bone kaj diligente labori. La fakto, ke mi nek bone, nek diligente laboris dum la pasintaj monatoj ne signifas, ke mi neserioze traktis mian laboron en TEJO, nek ke Esperanto estas io, kio ne plu interesas min. Tute male.
Esperanto estas io kara al mi. Tial mi eksiĝas de la estraro de TEJO. Mi ne volas ĉi tion--sed mi ne povas senti min utila, bona, kaj valora al TEJO dum mi faras multe malpli ol kaj mi kaj aliaj aktivuloj volas. Paroli pri la aktiveco de la estraro devus ne forbruli la oksigenon pokan, kiun la organismo bezonas por spiri.
Mi volas resti enplektita, se eble, en la laboro de TEJO kiel tradukanto, provleganto (unu el la aferoj, al kiu mi dediĉis min pasie en la estraro), kaj enlanda/kontinenta aktivulo. Tiuj aferoj ne prezentas aferojn same urĝajn, kaj estos (almenaŭ en la antaŭvidebla estoneco) eblaj laŭ la altaj atendoj, kiujn ni havas por agado en TEJO.
Samideane,
S-ro P-ro Hans E. Becklin
Individua Membro de TEJO