Pri la strategia plano 2026-2030

58 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
Aug 16, 2026, 8:42:13 PMAug 16
to TEJO-Komitato
Karaj,

Dum komitatkunsido, estis demandita pri kiel la strategia plano farita por 2026-2030 rolis en la laboro de la Estraro. Mi diris, ke ĝi ne havis grandan influon, kaj eble mi ŝatus klarigi pli bone kial. Mi ankaŭ diris, ke mi pli ŝatis kaj pensis pri la strategian planon faritan de UEA, kaj pensis ke Fernando faris bonan laboron rilate al ĝi. Mi alkroĉas la strategian planon de TEJO kaj de UEA.

1. Granda parto de ĝi estas valida nur por kiam ĝi estis skribita, kaj jam ne plu validas unu jaro poste

Multaj el la celoj de la realigplano inkluzivas oficistojn, kiuj ne plu ekzistas. Ekzemple, "Efika Utiligado de Kongresa Oficisto", alia temo estas "nun, kiam TEJO havas pli da oficistoj kaj pli profesian strukturon, rutinaj taskoj devus resti en la manoj de oficistoj, anstataŭ volontulaj estraranoj". Kvankam mi taksas tiujn du kiel tre noblaj celoj, mi kredas ke tiam oni ne vidis la elefanton en la ĉambro: por TEJO ne eblis havi plejparto de tiuj oficistoj.

UEA en sia strategia plano AKIRI (mi ankaŭ alkroĉas) havas tiu sence, pli bonan celon, ĝi estas sub la sesio "Administrado", unu el la paŝoj parolas pri aŭtomatigo de procezoj, modernigo de infrastrukturo, faciligo de datumanalizo, financa daŭripoveco kaj kunordiga efikeco. Tiuj aferoj estas multe pli bone ol la celoj de la strategia plano de TEJO rilate al administrado. Ĝi estas ne-facile atingeblaj celoj, sed laŭ mi estas pli bona vizio pri kia administrado havi.

2 - Tro specifaj agadoj

En la strategia plano de TEJO pri komunumo, estas 3 paĝoj pri la temo, dum kiam tiu de UEA havas pri kunlaboro tri liniojn kun tri specifaj planoj. Anstataŭ simple diri celon por la agado, ekzemple, pli forta sento de komunumo, la strategia plano skribas specifajn agadojn, ekzemple, sendado de retmesaĝoj por novuloj. Dum kiam mi konsentas ke tio ekzemple estas interesa agado, mi kredas ke ĝi ne estas la plej bona maniero por atingi pli fortan kaj inkluzivan komunumon. Bona strategia plano, laŭ mi, devintus doni al la Estraro la povon decidi kiajn agadojn ili volas fari por atingi tiujn celojn. 

3 - Gravaj mankoj

La strategia plano de TEJO havas gravajn mankojn pri temoj rilataj al ekzemple, eksteraj rilatoj. pasporta servo, ktp. Se ni vizitas nian ĉefan retejon, ni vidas, ke tiuj estas listigitaj kiel niaj ĉefaj agadoj. Laŭ mi, estas strange, ke strategia plano ne donas minimume direkton pri tiuj aferoj, kiuj estas konsiderataj tiom kernaj en nia organizo kaj aperas unue en nia paĝo.

Mi kredas, ke laŭ mi, tiuj estas la ĉefaj kialoj por kiu mi ne vere sekvas la strategian planon de TEJO. Mi pensas, ke TEJO devintus adopti ion pli similan al la strategia plano de UEA (eble eĉ versio de ĝi kun etaj adaptoj al la realeco de TEJO). Kompreneble, tio ne signifas malaprezon por la laboro farita en tiu momento, oni ja faris laboron por tiu tempo, kaj temas ĉefe pri mia opnio kiel prezidantino.



AKIRI-Strategia-Plano-de-UEA-2025-2030.pdf
Strategia plano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) por la jaroj 2026-2030 Kunverkita de la Strategia Komisiono de TEJO Kun helpo de la Stabo kaj Komitato Aŭgusto 2025 (3).pdf

Preston Firestone

unread,
Aug 17, 2026, 5:20:43 AMAug 17
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton al ĉiuj,

Dankon, Ana, pro la klarigoj pri viaj opinioj pri la strategia plano. Mi konstatis fortajn emociojn dum la kunsido, kaj estas bone, ke ni povu iomete pli kalme diskuti konkretajn ideojn. Mi respondos al viaj plendoj unuope kaj finos per kelkaj kromaj pensoj miaj.


> Granda parto de ĝi estas valida nur por kiam ĝi estis skribita, kaj jam ne plu validas unu jaro poste.

Laŭ mia takso, ĉi tio veras nur por la alineo, kiun vi substrektis, tio pri la oficistoj; kaj oni daŭre povas sekvi la spiriton de la strategio, anstataüante "volontuloj kaj komisiitoj" por "oficistoj". La ceteron de la plano mi trovas ankoraŭ tre ĝisdata kaj ne vidas iujn grandajnproblemojn tiuflanke.


> Tro specifaj agadoj

Ĉi tie temas pri la distingo inter realigplano kaj strategia plano, ĉu ne? Ĉiam estos iomete hazardaj tiaj distingoj, ĉar en la fino temas pri dokumentoj kiujn ni verkas por ni mem por akordigi nian laboron; mi ne vidas grandan problemon en tio, ke la strategia plano proponu konkretajn agojn realigendajn dum kvinjara periodo, dum la ĉiujara realigplano fokusiĝu pri ĉi-jara agado por antaŭeniri al tiuj celoj. 

La Plano de TEJO ege malsamas tiun de UEA en tio, ke la Plano de UEA temas precipe pri ĝeneralaj ideoj kiuj neniam eksvalidiĝos. Por tiuj, kiuj ne legis ĝin (tamen legas mian mesaĝegon!), la Plano de UEA estas centrita ĉirkaŭ la litervorto AKIRI: Administrado, Kunlaboro, Informado, Rilatoj, Instruado. La agadkampoj tiel nomitaj arigas en si la agadojn de UEA kaj nomas do la ĉefajn celojn de la organizo. Mi opinias, tamen, ke kvankam tiuj estas laŭdindaj celoj, ili estas tiel memevidentaj kaj vastasencaj, ke ili apenaŭ klarigas konkretajn movojn por la organizo. La apendico de la Plano enhavas belan ekzemplon de konkreta agadplano, pri kreskigi la Kuban asocion al 101 membroj; sed tio ne evidente falas en iujn el la temoj de AKIRI, krom tio, ke estas ĉiam bone havi pli da Esperantistoj, kaj memkompreneble la celaro de UEA inkluzivas kreskigi la esperantistaron.

Oni povas ĉikani pri la malsamo inter taktiko kaj strategio, kaj la "Strategia" Plano de TEJO estas fakte pli taktika ol strategia, en tio, ke ĝi traktas konkretan agadon dum specifa periodo por atingi certaj celoj kadre de iu elirpunkto. Sed ne ŝajnas al mi, ke la strategion de la esperantistaro ni traktu per kvinjara plano: simple ordigi la funkciadon de TEJO ŝajnas esti jam sufiĉa laboro.


> Gravaj mankoj

Povus esti, ke multaj traktendaj temoj ne aperas en la Plano, kaj tiujn ni jam pretigu por la sekva kvinjara plano. Post ĉi tiu tempopeco, kiam ni ĉiuj ankoraŭ (kompreneble) aktivulos en la organizo (krom tiuj kiuj elaĝiĝos kaj aktivos ene de UEA), ni povos turni nian atenton al la sekvaj temoj traktotaj en la sekva jarkvino.

Pri la specifaj temoj, kiujn vi notas, oni ja povas kritiki la mankon de informo pri rilatoj al aliaj institucioj en la kunteksto de la temo de videbleco al ne-esperantistoj (vidu Strategia Plano 2026-2030, p. 5), sed mi opinias, ke la Plano klare celas videbligi la asocion TEJO al untaj Esperantistoj por kreskigi kaj vigligi homforton, pli ol fortigi ligojn inter TEJO kaj aliaj similaj organizoj. Ŝajnas al mi, ke tio estis strategia elekto fokusiĝi pri homoj anstataŭ institucioj, male al la Jarraporto, kiu klare preferas trakti rilatojn kun aliaj instancoj kaj organizoj, pli ol la varbadon de unuopaj homoj (Jarraporto 2025, p. 13--17).

En la skemo de UEA, tiuj ĉi estas du malsamaj kampoj: informado celas homojn, kaj rilatoj instuticiojn. TEJO ja bone rilatas al aliaj institucioj, sed la konstato de nia nuna Plano estas, ke TEJO klopodu dum la jarkvino 2026-2030 fortigi informadon kaj bonvenon pli ol rilatojn. 

Pri la temo de Pasporta Servo, mi kunsentas, ke la nuna Strategia Plano malemfazas tiun servon (ne eĉ menciinte ĝin). Mi ŝatus persone fortigi kaj ĝisdatigi tiun gravegan servon, ĉar mi en mia personaj klopodoj apenaŭ sukcesis gasti per ĝi. Sed estas pravigeble al mi, ke ni pretigu tian novigon por la sekva kvinjara periodo, post kiam ni esto ssukcese daŭrepovigintaj la asocion kaj pretas por subteni Pasportan Servon de porĉiama maniero (kiel Gabrijelo konstatis dum la kunsido, estos grandega laboro ĝisdatigi la datumojn, kaj verŝajne tian laboron neniam ĉesos, ĉar ni devos ĉiam kontroli kaj novigi la enhavon de la servo, kion laŭ mi ni ankoraŭ ne pretas faradi).


Ĝenerale, mi tre ŝatas la strategian planon, precize ĉar, kiel nova komitatano, mi nun scias, leginte ĝin, precize kion ni faru dum la sekva jarkvino. La emfazoj de la Plano ŝajnas realismaj kaj trafaj. Mi ege ŝatas la sukcesindikilaron en la fino de la dokumento kaj atendas ĝisdatigojn kadre de ĝi en venontaj jarraportoj, kaj eĉ pli ofte dum la jaro. 

Filozofie, mi ne certas ĉu la prezidanto de la organizo rajtas malatenti la strategian planon starigitan de la komitato, ĉar precize oni atendu de la estraro, ke ili atentu zorge la volon kaj direkton de la komitato, kvankam estus absurde demandi senpensan meĥanikan sekvon de ordonoj. Se temas pri veraj problemoj en la strategia plano, mi pretas aŭdi anstataŭajn ideojn, sed mi opinias tre malsága la ideon, ke estraro simple memstare elektu eliri de la definita plano de la komitato memstare.


Amike viaj,

Preston

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/20e17cb9-b6e5-4889-b67c-9e3027a22a39n%40googlegroups.com.

Ana Ribeiro

unread,
Aug 17, 2026, 6:20:46 AMAug 17
to TEJO-Komitato
Saluton Preston,

Koran dankon pro viaj komentoj. Mi respondos kelkajn

>>Laŭ mia takso, ĉi tio veras nur por la alineo, kiun vi substrektis, tio pri la oficistoj; kaj oni daŭre povas sekvi la spiriton de la strategio, anstataüante "volontuloj kaj komisiitoj" por "oficistoj". La ceteron de la plano mi trovas ankoraŭ tre ĝisdata kaj ne vidas iujn grandajnproblemojn tiuflanke.

Mi povas doni alian ekzemplon, unu afero estas pri retaj eventoj. Ni okazigis Retoso-n ĉi jare kaj ne estis tiom granda intereso de homoj, nek por kunorganizi ĝin nek por partopreni en ĝiaj programeroj. Eble tio povas esti kulpo de la organizado de la evento, sed mi ankaŭ sentas ke plurtaga reta evento ne estas tiom plu interesa ekde la fino de la pandemio. Dum la pandemio, tio certe estis granda afero, sed mi demandas min nun, ĉu entute indas daŭrigi kun tiu strukturo. Kompreneble, mi ne celas mortigi retajn eventojn. Retaj seminarioj (kelkhora anstataŭ plurtaga) ankoraŭ estas tre bona afero, sed plurtaga reta evento mi ne scias ĉu ankoraŭ taŭgas (mi fakte volis fari esploron rilate al tio kaj vidi opinion de aliaj esperantistoj). Mi provas trovi tiujn ekzemplojn ene de unu jaro, mi pensas, kio ankoraŭ validos ene de 4 aŭ 5 jaroj (ĝis 2030).

>>Plano de TEJO ege malsamas tiun de UEA en tio, ke la Plano de UEA temas precipe pri ĝeneralaj ideoj kiuj neniam eksvalidiĝos

Jes, mi plene konsentas. Kaj mi kredas ke tio estas bona eco de strategia plano. Eble vi ankoraŭ ne vidis (ĉar vi estas nova komitatano) ke krom la strategia plano, la Estraro ankaŭ liveras ĉiu jare realigplanon. Ĉi tie estas la realigplano de la pasinta jaro, ekzemple: https://docs.google.com/document/d/1veS2ieDG8tlrhbYmuvEIRuEWXK2vAda2SCIoyJeUqYs/edit?tab=t.0, tie estas priskribitaj pli specifaj taskoj, pri kiel fari. Kiel en la strategia plano de UEA priskribas, la AKIRI temas pri kion fari (kion ili volas atingi) kaj la apendico (pri prioritatoj en la unua jaro) temas pri kiel fari. Same en TEJO, la strategia plano devintus temi pri kion TEJO volas atingi, sed la realigplano devus temi pri kiel fari tion. Ekzemple, afero en la strategia plano povus esti "kreado de pli inkluziva kaj bonveniga komunumo", kaj en la realigplano povus esti ekzemple, reaktivado de komisionoj (ĉar tio laŭ mi estas en tiu kampo), malpli multekosta IJK, ktp. Tiuj ekzemploj estas aferoj, kiuj povus esti en tiu kampo, sed mi kredas ke devas esti la decido de la Estraro pri kion ekzakte fari por atingi tiujn celojn.

>> simple ordigi la funkciadon de TEJO ŝajnas esti jam sufiĉa laboro.

Jes, mi plene konsentas. Mi kredas, ke en la plano de UEA, tio venas en la celo Administrado (la unua) kaj simple ordigi kaj teni la laboron, tiel kiel ĝi estas estas vere grava punkto.

>> Ŝajnas al mi, ke tio estis strategia elekto fokusiĝi pri homoj anstataŭ institucioj,

Jes, povus esti strategia decido anstataŭ simpla manko. Sed por mi aspektas pli kiel manko ol kiel strategia decido. Ankaŭ pro la fakto, ke tiam TEJO havis dediĉitan oficiston pri Eksteraj Rilatoj kaj la Estraro kiu skribis la planon ankaŭ donis senfinan kontrakton al tiu oficisto en la samaj monatoj. Do ne aspektis, ke la decidoj de la Estraro, kiu prezentis la planon, estis cele al malprioritatigo de Eksteraj Rilatoj al institucioj. Ankaŭ alia afero kiu pli gvidas al manko as

>> Filozofie, mi ne certas ĉu la prezidanto de la organizo rajtas malatenti la strategian planon starigitan de la komitato,

Mi ankaŭ plene konsentas.

>> Se temas pri veraj problemoj en la strategia plano, mi pretas aŭdi anstataŭajn ideojn,
 
Kiel mi diris, laŭ mi estas multaj problemoj. Laŭ mi, ne ĝustas ke la Estraro de 2025 (kiu skribis la realigplanon), povu trudi al la Estraro de 2030 specifajn agadojn. Ĝeneralaj ideoj, kiel tiuj de UEA, jes. Sed ne specifaj agadoj. Ĉefe kiam la realeco de la organizo ŝanĝiĝas tiom rapide.
 

Ana Ribeiro

unread,
Aug 17, 2026, 7:05:25 AMAug 17
to TEJO-Komitato
Mi vidis, ke mi ne finskribis la frazon: "Ankaŭ alia afero kiu pli gvidas al manko ol al strategia decido estas manko de mencio pri specifa ŝanĝo de strategio, ĉefe kiam Eksteraj Rilatoj estis tiom prioritatigita en la pasinta Estraro."
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages