Buĝetaj miskomprenoj

12 views
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jun 25, 2024, 8:23:11 AM (9 days ago) Jun 25
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Kiel vi jam scias dum Marto kaj Aprilo okazis intensa debato pri la dungostrategio de TEJO. Tiam kaj ankaŭ dum la interŝanĝoj en la estraro, kiuj daŭris plurajn monatojn, mi ĉiam klopodis trovi mezvojojn inter malsimilaj vidpunktoj por prudente kreskigi la rimedojn de TEJO. Post la anonco de la ĜenSek pri la rezulto de la balotado mi akceptis tiun novan buĝeton por ke ni antaŭeniru sur nova, komuna pado.

Dum Majo, tamen, okazis novaĵoj kiuj tute ŝanĝis la kuntekston sur kiu oni diskutis. Unue alvenis surprize 25.000 EUR * al TEJO el Erasmus+, tiel sekurigante ke ni ne suferos kasfluajn problemojn kaze ke ni dungu 5 oficistojn. Tiel malaperis unu de la ĉefaj zorgoj de la homoj kiuj kontraŭis tiun ideon.

La dua estas, ke aperis novaj petoj pri elspezoj. Kontaktis la estraron respondeculoj de eventoj el Azio, Afriko kaj Sudameriko, kiuj alproksimigis tre interesajn eblojn por plivigligo de nia ekstereŭropa agado. Krome evidentiĝis ekipaj bezonoj, ekz. la renovigo de la komputilaro de niaj roterdamaj volontuloj.

Kaj finfine la tria estas ke estrarano sugestis ke TEJO kontraktu kongresan kunlaboranton por antaŭenigi IJKn en Indonezio kaj eĉ proponis specifan kandidaton por tiu posteno, kies kompetentecon neniu kontestas. Mi tiam asertis, ke tio bezonas unue ŝanĝon en la buĝeto, ĉar (krom la aldono de signifa elspezo) la propono pri kongresa kunlaboranto estis emfaze kontraŭbatalita do la mandato de la Komitato pri ĝi estis okulfrapa.

Mi do klarigis, ke konsiderante ke la nuna buĝeto estis finance neŭtra, la du opcioj estus, aŭ resti ĉe la nuna buĝeto aŭ prezenti novan serĉante vojojn por atingi 5 oficistojn do ĝi iĝu profitdona. Tiel ni havus sufiĉe da rimedoj por kovri pli komforte tiujn novajn postulojn.

Liveri novan proponon ne devus esti polemika afero por kreskanta, ankoraŭ finance nestabila organizo kiel TEJO. Jam en 2022 kaj 2023 ni voĉdonis plurfoje pri buĝetoj kaj nun du kernaj punktoj argumentitaj (supozebla manko de taskoj por novaj kunlaborantoj kaj eblaj kasfluaj malfacilaĵoj) klare ŝanĝiĝis.

Male la pozicio de signifa parto de la estraro estis insisti pri kontraktado de kongresa kunlaboranto sen nova buĝeto. Mi donis multege da alternativoj, inkluzivante tempoplanon por ĝia realigo. Krome mi proponis, por malpezigi la ŝarĝon sur la ŝultroj de nia strukturo, ke ni partneru kun aliaj instancoj, do tiuj oficistoj estu gvidataj de amikaj societoj kiuj bezonas homforton.

Finfine ili organizis balotadon por interpreti la buĝeton kaj, post la pozitiva rezulto, ili lanĉis malferman alvokon. Kiel mi plurfoje diris ekzistas oficoj en la estraro, do la ĜenSek interpretas la regularon kaj la kasisto la buĝeton. Konklude tia balotado sole povus esti konsiderata sondado kaj mi nun publike petas al la estraranoj kiuj antaŭenigas malferman alvokon por nova posteno sen kasista aprobo baldaŭ decidi, ĉu ili emas helpi pretigi novan buĝeton aŭ rezigni pri la kontraktado de kongresa kunlaboranto.

La rakonto kompreneble estas pli longa sed mi ne emas enuigi la Komitaton kaj, krome, mi ne emas malkaŝi detalojn kiuj povas estigi tiklajn situaciojn por pluraj honestaj, lertaj junaj esperantistoj.

Mi esperas, ke ni baldaŭ alvenu al novaj interkonsentoj. Nia tutmonda familio, kaj tre speciale niaj membroj en evolulandoj, bezonas ke ni agu june kaj kune.

Buĝeteme

Patricio

* Por tiuj kiuj scivolemas pri la detaloj, TEJO kaj aliaj asocioj ne sukcesis atingi 5 oficistojn pasintjare, do ni kredis, ke ni finfine ricevus 100.000 EUR. Tamen, konsiderante ke tiu postulo estis informita ene de la jaro kaj la surprizo signifis ke multaj organizoj ne sukcesis elturniĝi Erasmus+ koncedis “amnestion” (ia waiver) al ĉiuj kiuj ne atingis tiun sojlon pasintjare. La oficistoj substreke klarigis, ke temis pri escepta decido pro la malfrua informado de la kriterio, kaj ke por 2024 ili respektigos ĝin.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages