Elekto de Komitatanoj Ĉ, Marto 2024

58 views
Skip to first unread message

Michal Matúšov

unread,
Mar 12, 2024, 4:55:04 PMMar 12
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj Komitataj kolegoj,


mi anoncas, ke la 28-an de Marto 2024 vi rete voĉdonos pri elekto de Komitatanoj Ĉ. Ĝis tiam kandidatoj povas kandidatiĝi.


Kandidatoj devas esti individuaj membroj de TEJO. Ne estas kromaj postuloj.

Kandidatoj anoncu sin per skriba mesaĝo al la Ĝenerala Sekretario ĉe gxen-sek(ĉe)tejo.org.


Nuntempe sume estas 20 Komitatanoj A, B kaj C. Do vi povos elekti 5 Komitatanojn Ĉ.


Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Tyron

unread,
Mar 13, 2024, 8:57:37 PMMar 13
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi ĝojas ke ni havas la oportunon enkonduki novajn homojn al la komitato, kaj mi forte insitgas nunajn komitatanojn pensi pri eblaj kandidatoj. Kvankam estas kelkaj manieroj ekaktiviĝi en TEJO, en mia sperto aliĝi la komitaton plej efike montrigas la internan funkciadon de la organizo, kaj preparas homojn por plia engaĝiĝo. Mi havas kelkajn sugestojn pri eblaj kandidatoj, sed atendos ĝis ili (espereble) mem decidas kandidatiĝi, antaŭ ol pli forte puŝi ilin.

Unue tamen, demando por la Ĝen-Sek. Laŭ la Reglamento "Komitatano Ĉ oficas ekde sia elektiĝo ĝis la sekva 31-a de majo, sed povas esti reelektita". Kiel oni difinas "sekva" en tiu frazo? Se signifas ke la novaj komitatanoj nur oficos dum 2 monatoj, mi tuj proponos reglamentŝanĝon al la komitato, por ŝanĝi al vortumon al "ĝis (kaj inkluzive) la ordinaran komitatkunvenon dum IJK". Sed se oni difinas ĝin tiel ke "ne la nuna 31a majo, sed la posta", reglamentŝanĝo ne bezonatas.

Amike,
Tyron Surmon
Prezidanto | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAM2hFdCWTu0zF-jcpR3%2Bb35tJyP-e1iHBsqx%2Bu3uzBuY3bGSKA%40mail.gmail.com.

Michal Matúšov

unread,
Mar 22, 2024, 4:36:14 PMMar 22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

kiel ĜenSek mi la pridemanditan frazon interpretas jene: la funkciperiodo de Komitatano Ĉ finiĝas fine de la unua 31-a de Majo kiu okazos post ekoficiĝo. Do en nuntempa kazo temas pri la 31-a de Majo 2024.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


št 14. 3. 2024 o 1:57 Tyron <tyro...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Mar 30, 2024, 3:16:47 PMMar 30
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj, 


pro bezono de iuj konfirmoj mi starigas voĉdonon maljam nun. Dankon pro komprenemo!
Bv. memori, ke nun voĉdoni rajtas nur Komitatanoj A, B kaj C!

Nuntempe sume estas 19 Komitatanoj A, B kaj C. Do vi povas elekti 4 Komitatanojn Ĉ.

Antaŭe mi anoncis elekteblon de 5 Komitatanoj Ĉ, sed intertempe nian Komitaton forlasis unu membro. Normale tio estus tristiga afero, sed nun estas aparte ĝojiga, ĉar kvankam Manuela forlasis Komitaton, ŝi eniras la stabon kiel Ĝenerala Direktoro kaj tio estas unu el plej bonaj ŝanĝoj imageblaj 🤩


Venis 5 kandidatiĝoj, kiuj estas konfirmitaj individuaj membroj:

  1. Shneur Agronin
  2. Manohimiharintsara Andrianirina
  3. Jean de Dieu Kikako
  4. Marcelin Luheka
  5. Mateus de Sena

Bonvolu voĉdoni ĉe https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/170

Limtempo: 2024-04-09 12:00:00 UTK

Eta prezentiĝo de iuj kandidatoj (kion mi petis private al ili post ilia kandidatiĝo. por sekvaj alvokoj mi notis prezenti nenecesan eblon aldoni prezentan tekston jam en alvoko, kaj limigi ĝian longecon laŭ kvanto de signoj anstataŭ kvanto de frazoj :):

Shneur Agronin
Saluton! Mi nomiĝas Ŝneoro Agronin, aĝas 21 jarojn, kaj estas sesjara fiera usona Esperantisto kies ĉefa celo ene de la movado estas antaŭenigi la junularan sekcion de mia lando kaj tiujn de aliaj landoj. Mi reprezentas UEA-n ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko kun D-ro Humphrey Tonkin kaj estos estrarano de Esperanto-USA ĉi-somere. Mi taksas min kapabla, vigla, kaj efika ebla komitatano pro mia sperto en tiuj fakoj kaj esperas daŭrigi mian laboron kiel oficiala membro de TEJO komitato.

Jean de Dieu Kikako
Mi estas Jean de Dieu Kikako,loĝanta en Respubliko demokratia Kongo,precize en ĝia orienta parto.
Mi estas esperanto instruisto ekde 2019 kaj estas la prezidanto de KJBEL komitato de junuloj por la bona evoluo de la internacia lingvo Esperanto,krom tio mi estas kontribuanto de UEA facila per miaj skribaĵoj,mi estas studanto ĉe la universitato,kaj vizitas la unuan klason de la fako Reto kaj telekomunikado ĉe ISIG Goma.
Mi volas iam esti unu el estraranoj de TEJO sed por atingi tiun instancon,bezonas al mi plilerni la movadon car oni ne povas plilerni la movadon estante ekster de ĝi,tiu motivo puŝis min kandidatiĝi kiel komitatano Ĉ por lerni plion el miaj antaŭuloj kiuj helpos min materialigi mian revon.

Manohimiharintsara Andrianirina
Mi estas la prezidantino de MEJA (Malagasa Esperanto Junulara Asocio). Kiel reprezentanto, mi kontribuas al la promocio kaj disvolviĝo de agadoj de nia asocio.
Mi laboras kiel konsistino kaj mi estas ankaux la kasistino de UME (Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj). 

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ut 12. 3. 2024 o 21:54 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Apr 2, 2024, 2:40:26 PMApr 2
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

Jen aldona konciza memprezento de Mateus de Sena
Mi studis pri Apoteko kaj mi estas el Orienta Timoro, nuntempe mi laboras kiel apotekisto en Komunumo Sancentro.
 Mia agado en Esperantujo, nuntempe mi aktivas ĉe la Esperanto Klubo kiu nomiĝas Dili Junulara Klubo, mi estas kiel vicprezidanto.
Dum mi okupiĝis pri Esperanto-movado en Esperanto-Klubo, miaj roloj kiel kunvena organizanto, komunikilo, instruas Esperanton bazan en Radioelsendo.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


so 30. 3. 2024 o 20:16 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Apr 7, 2024, 6:01:24 AMApr 7
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj Komitatanoj A, B kaj C,


restas lastaj 2 tagoj por voĉdoni. Se vi ankoraŭ ne voĉdonis, bv. fari nun 😉

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

so 30. 3. 2024 o 20:16 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Karaj, 

Michal Matúšov

unread,
Apr 11, 2024, 3:03:48 PMApr 11
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj,


la nove elektitaj Komitatanoj Ĉ estas (en ordo de prefero de voĉoj) Shneur Agronin, Mateus de Sena, Manohimiharintsara Andrianirina, Jean de Dieu Kikako. Bonvenon! 🥳


Voĉdonis 15 de 18 rajtantoj.



Ne voĉdonis Konrad Orawski, JOHN EMMANUEL MAGESSA, Hans Eric Becklin.

Mi dankas ĉiujn voĉdonintojn pro tenado de la demokratia funkciado de TEJO, kaj ree instigas la nevoĉdonintojn pli forte ekzerci siajn rajtojn! Se vi havas teĥnikajn problemojn pri voĉdonado, bonvolu kontakti min tuj kiam vi ekscias tion!


Mi instigas vin ĉiujn voĉdoni ankaŭ en sekvaj voĉdonoj (nune kuranta pri buĝeto 2024). Sed precipe al John Emmanuel Magessa, kiu ne voĉdonis dum lastaj 2 voĉdonoj, do kaze de plia nevoĉdono, estus konsiderata demisiita.


Detalojn vidu en la aldonita ekrankopio.


Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ne 7. 4. 2024 o 12:00 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):
TEJO, vochdono Komitatanoj CH, 2024-04.png

Espoir Kasati

unread,
Apr 11, 2024, 3:44:25 PMApr 11
to tejo-k...@googlegroups.com
Kuraĝon kaj gratulojn al la nove elektivaj komitatanoj. Bonvenon kaj sukceson!

TEJO estas NI, NI estas TEJO.

Brakumon!


Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages