Komitata Kunveno 2025

92 views
Skip to first unread message

snehaja venkatesh

unread,
May 30, 2025, 7:03:13 AMMay 30
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Per ĉi tiu retmesaĝo, mi kunvokas la ĉijaran Komitatan Kunvenon [KoKu]. Kiel nuna kutimo, ni havos unu retan KoKun je 20a Julio, dimanĉo kaj KoKu dum IJK je 10a Aŭgusto,dimanĉo. 
Pri la ekzaktaj horoj, mi baldaŭ informos en la komitata listo.

Pliajn bezonatajn informojn kaj ligilojn mi sendos dum la semajnfino.

Kunlabore
Snehaĝa

snehaja venkatesh

unread,
Jun 13, 2025, 11:42:37 AMJun 13
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj Komitatanoj kaj Ĝenerala Direktoro,
Mi sendas al vi, ĉiujn bezonatajn dokumentojn rilate al Komitata Kunveno (KoKu) 2025. Ĉi jare okazos
  • Eksterordinara Komitata Kunveno - 20a Julio, 13 -15 UTC
  • Ordinara Komitata Kunveno - 10a Aŭgusto, 8:30 - 10:30 UTC

Mi petas ĉiujn komitatanojn marki vian ĉeeston ĉi tie. Marku Jes/ Ne. Notu ke 
  • Komitatano A estas por difinita sesio anstataŭigebla kondiĉe, ke la anstataŭanto estas individua membro de TEJO.
  • Komitatano B estas por difinita sesio anstataŭigebla kondiĉe, ke la anstataŭanto memestas komitatano B aŭ C
  • Komitatano C estas por difinita sesio anstataŭigebla kondiĉe, ke la anstataŭanto memestas komitatano B aŭ C
  • Komitatano Ĉ estas por difinita sesio anstataŭigebla kondiĉe, ke la anstataŭanto estas individua membro de TEJO.
  • Estrarano ne estas por difinita kunveno anstataŭigebla.

Legeblas la instrukcioj pri Eksterordinara Komitata Kunveno kaj Ordinara Komitata Kunveno ĉi tie. Mi rekomendas ke ĉiuj novaj komitatanoj (ankaŭ la malnovaj) tralegu la instrukciojn kaj se vi havos dubojn, ne hezitu kontakti min antaŭ la kunsido.

Jen estas la baza tagordo de Eksterordinara Komitata Kunveno kaj Ordinara Komitata Kunveno. Tie troveblas la zoom-ligilo por partopreni en ambaŭ kunsidoj. Daŭre eblas proponi temojn diskutindajn dum KoKu. Proponojn pri tagorderoj oni sendas plejmalfrue 15 tagojn antaŭ la komenco de la kunveno, tio estas, 5a Julio por Eksterordinara KoKu kaj 26a Julio por Ordinara KoKu.

Mi invitas (sin) proponojn al gravaj dumkunsidaj postenoj:
  • Kunsidestro al eksterordinara KoKu
  • propona teamo: komitatanoj kiuj nek estas nunaj estraranoj nek planas kandidatiĝi al Estraro


Se vi havas iun demandon/dubon/sugeston, bonvolu skribi al gxen...@tejo.org

Kunlabore
Snehaĝa

snehaja venkatesh

unread,
Jun 14, 2025, 12:46:10 AMJun 14
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Bonvolu noti ke la ligilo pri Tagordo kaj Instrukcioj estas interŝanĝitaj en la lasta retmesaĝo.

Amike
Snehaĝa 

snehaja venkatesh

unread,
Jul 6, 2025, 10:54:04 AMJul 6
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj Komitatanoj,
Ankoraŭ multaj el vi ne markis vian ĉeeston ne vian anstataŭanton se vi ne povas ĉeesti la komitatajn kunvenojn ĉi foje.
https://docs.google.com/spreadsheets/d/1vX-pUtgIyPYjXHs7XGBrRNxHytLREehPwD7n3Ff2lWw/edit?usp=sharing

Se via nomo ne aperas en la listo, vi ankoraŭ ne respondis al la memoriga mesaĝo pri remembriĝo en 2025. Bonvoulu kiel eble plej baldaŭ marki vian ĉeeston.

Amike
Snehaĝa

snehaja venkatesh

unread,
Jul 6, 2025, 10:58:07 AMJul 6
to tejo-k...@googlegroups.com

Tyron

unread,
Jul 26, 2025, 9:20:19 PMJul 26
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Sub la tagordero 'Reglamentŝanĝoj' mi proponas diskuti la specifajn ŝanĝojn kiujn mi menciis dum la reta komitatkunsido. Laŭ la Reglamento, "La Komitato povas aprobi amendon [al la Reglamento] nur, se almenaŭ unu semajnon antaŭ la voĉdono la teksto de la amendpropono estis sendita al la Komitato" [alikaze postulas dutrionan, anstataŭ simplan plimulton]. Pro tio, mi alkroĉas la teskton de miaj amendproponoj sube:
  • Aldoni novan linion al la Reglamento pri la Komitato: 4.5. En kazoj kie pli rapida solvo estas dezirata aŭ necesa, la proceduro povas esti plirapidigita se almenaŭ kvarono de la komitatanoj tion skribe postulas. En tia kazo, la debata fazo daŭras minimume 24 horojn kaj la voĉdona fazo minimume 24 horojn [t.e. por retaj voĉdonoj, anstataŭ la nunaj devigaj 7 tagoj por debata fazo kaj 9 tagoj por voĉdona fazo, permesus plirapidigi tion kaze de bezono]
  • Ŝanĝi Reglamenton pri la Komitato 4.1:
    Malnova: "Ĉiu komitatano rajtas postuli retan voĉdonon pri iu ajn decidota punkto. Se la Komitato estas kunvenanta, reta voĉdono okazas se la Komitato akceptas la postulon. Se la Komitato ne estas kunvenanta, reta voĉdono aŭtomate okazas"
    Nova: "Ĉiu komitatano rajtas proponi retan voĉdonon pri iu ajn decidota punkto. Por ke la voĉdono efektive okazu, necesas subteno de almenaŭ unu plia komitatano. Se la Komitato estas kunvenanta, reta voĉdono okazas se la Komitato akceptas la proponon. Se la Komitato ne estas kunvenanta, reta voĉdono okazas se la subteno estas konfirmita"
    [t.e. unu sola komitatano ne plu povas spame postuli senbazajn voĉdonojn, krom se almenaŭ unu alia komitatano subtenas tion]
Aldone, mi proponas aldoni novan tagorderon 'Strategia Plano 2026-2030' kiu estos prezentita dum la komitatkunveno. Pliaj detaloj pri tio venos baldaŭ.

Amike,
Tyron

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAHU%3D%2Bbw%2BQ6eyACttNN3DEfSwJxiXLLRH%3D8xCL_pOZ7%3D2wR1yXA%40mail.gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages