Saluton karaj,
Dum la 2a sesio de KoKu, ni entagordigis la sekvan temon:
2. Eventuale: Ŝanĝproponoj al Reglamento
Mi ne ricevis ŝanĝproponojn pri kiuj ni povos regule voĉdoni dumkunside.
Tamen, ni memoru ke:
"La Komitato povas modifi la reglamentojn de TEJO per plejmulto de la voĉoj. La Komitato povas aprobi amendon nur, se almenaŭ unu semajnon antaŭ la voĉdono la teksto de la amendpropono estis sendita al la Komitato, krom se almenaŭ dutriona plejmulto voĉdonas por la amendo. Amendoj al amendproponoj ne postulas dutrionan plimulton."
Sekvas ke ni povos voĉdoni pri eventualaj amendproponoj kaj aprobi ilin "se almenaŭ dutriona plejmulto voĉdonas por la amendo."
Pro tio ke ni ja havos tempon, eblas ankaŭ sendi al mi (aŭ rekte al la Komitato) amendproponojn por posta, reta voĉdono (do, postkunside), kiujn ni tamen povos parte diskuti dumkunside.
Espereble, la proceduroj klaras por ĉiuj. Se estas demandoj/korektoj, nepre alskribu min.
Plej amike,
Tuŝka