Karaj komitatanoj,
Mi sincere esprimas mian ĝojon pri la akcepto de JETO kiel nova Landa Sekcio. Varmajn gratulojn al la aktivuloj de JETO! Ĉu eblus informi pri JETO kiel nova LS en la sociaj kontoj de TEJO?
Krome, ĉar la lingvaj kaj enhavaj neklaraĵoj pri la Statuto kaj Interna Reglamento de JETO iĝis serioza temo de diskuto dum la lasta sesio de la komitatkunsido, mi ŝatus demandi, ĉu ekzistas kunlabora dokumento, kiu enhavas sugestojn pri ŝanĝoj en iliaj dokumentoj, kaj se ne, ĉu iu de la laborgrupo bonvolus krei tion, por ke ni povu komenci aldoni niajn rekomendojn?
Kunlaboreme
| | Albert Stalin T. Garrido National Chairperson, Philippine Esperanto Youth | | |