Kara komitato,
La Estraro bedaŭras kaj akceptas la decidon de Robert. Ni kore dankas al li pri la kunlaboro ĝis nun kaj deziras al li bonŝancon kun la studado.
La Estraro jam kunsidis ĉi semajne kaj pripensis solvojn kiel iri antaŭen:
Unue Roĉjo kaj Karlos’ portempe transprenos la komisionon Landa kaj Faka Agado, kaj trovos por ĝi pliajn komisiitojn.
Due ni serĉos novan estraranon, kunlabore kun la Elekta Komisiono, por zorgi pri Landa kaj Faka Agado. Ni skribos al antaŭaj kandidatoj, komisiitoj kaj aliaj aktivuloj, sed ni ankaŭ bonvenigas vian helpon! Kontaktu nin kun sugestoj pri eblaj kandidatoj.
La Estraro esperas proponi al la Komitato almenaŭ unu kandidaton ĉirkaŭ la KomitatKunsido en la fino de novembro. Sekve estos starigita reta voĉdonado en decembro por plenigi la vakan postenon antaŭ la fino de la jaro.
Se ni mem ne sukcesos trovi kandidaton, ni petos la Elektan Komisionon fari malferman alvokon.
Amike,
Charlotte, nome de la Estraro
Charlotte Scherping Larsson
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAKYgDKVcqDYsz6g0rBWRM3CX57ikqgae1jH6j%2B0ANvz_VWyyPA%40mail.gmail.com.