Karaj kolegoj!
Resumo: La elekton de Komitatano C ni ne plu povas plenumi dum tiu ĉi mandato sekvante ĉiujn postulojn de la Reglamento. Inter la envolvitaj traktantoj ni konsideras kelkajn eblojn, inklude lanĉi la elekton kun 2-monata prokrasto.
Longa versio:
Dum okazas teĥnika prokrasto de ekvoĉdono pri Komitatanoj B (mi jam traktas kun prizorgantoj kaj esperas baldaŭ plene solvi la problemon kaj lanĉi la baloton), en la Estraro ni ankaŭ diskutas pri elekto de Komitatano C.
La posteno de Komitatano C, reprezentanta Junajn Amikojn de Esperanto, ekzistas jam dum pluraj jaroj, sed dume neniu estis elektita al ĝi. Ankaŭ tial en la Realigplano 2023-2024 estas "okazigo de balotado por komitatano Ĉ" (jes, devus esti Kom C, sed la kunteksto estas sufiĉe klara).
Ĉar la baloto por Kom C neniam antaŭe okazis (nu, teĥnike, okazis, sed intertempe la posteno estis alinomita al Kom Ĉ...), ankoraŭ ne estas disvolvita laborfluo pri ĝi. Simile, pluraj aliaj laboroj de ĜenSek estis nur minimume aŭ nule priskribitaj, do kiam mi eniris la postenon, mi ne povis tuj eklabori pri ĉio, sed bezonis serĉi detalojn kiel plenumi diversajn taskojn. Tio ĉio kuniĝis en prokrastigon de la balotado. Efektive, alvoko por kandidatoj devintus esti anoncita komence de Oktobro 2023, aŭ alia anonco komence de Aprilo 2024.
Tial klaras, ke dum tiu ĉi mandato ni ne povas plene sekvi ĉiujn postulojn de la Reglamento, kion mi profunde bedaŭras. Inter la ebloj nun estas ekz. 1) atendi plian ~duonjaron por sekva oportuno por lanĉi elekton plene laŭ la Reglamento; 2) lanĉi elekton sufiĉe baldaŭ, efektive agnoskante ĉ. 2-monatan prokraston; 3) kaj aliaj. Konsiderante, ke TEJO pri la elekto malfruas jam plurajn jarojn, la konsiderita prokrasto de 2 monatoj estas signife malgranda. Aldone, elekto kreus la bazan organizan sperton kaj tiel helpus al sekvaj generacioj okazigi ĝin pli glate. Kara Patricio multe puŝas pri la temo, uzante plurjaran sperton de pluraj envolvitaj homoj, kio aldonas al mi optimismon pri plenumeblo de la afero, kvankam restas pluraj problemaj aferetoj.
Se vi havas fortan opinion pri la sekvaj paŝoj, bv. kontakti rekte min kaj Patricion, aŭ eventuale ni diskutu grupe.
PS: Alia ero de la Realigplano estas "Plibonigo de organiza dokumentado kaj labormanieroj". Tiu celas k.a. ankaŭ preventi similajn situaciojn, kiuj kondukis al prokrasto por balotado por Kom C, kaj kelkaj aliaj aferoj. Mi mem multege laboras en tiu kampo, precipe verkante manlibrojn, kaj baldaŭ ankaŭ per starigo de laborfluoj en nia nova projekta mastrumilo OpenProject. Mi estas helpata de kelkaj aktivuloj, precipe Michal Boris kaj Albert, al kiuj mi ege dankas pro la tre valora helpo fontanta de profunda kono de TEJO kaj multjara ege aktiva engaĝiĝo 🥰 Danke al tio ĉio mi esperas por longa tempo (r)esti la lasta ĜenSek, kiu dum sia mandato bezonis plurfoje reinventadi organizan radon 😅
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)