Anonco pri IJK 2026 kaj alvoko por IJK 2027

11 views
Skip to first unread message

Albert Stalin Garrido

unread,
Sep 29, 2025, 7:41:22 AM (10 days ago) Sep 29
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Saluton! Kiel kongresa oficisto mi informas vin pri niaj venontaj Internaciaj Junularaj Kongresoj (IJK):

1. IJK 2026 en Tiana, Katalunio

Kiel unue anoncite dum la hibrida ordinara komitatkunsido la 10-an de aŭgusto 2025 dum la 81-a IJK en Indonezio, la 82-a IJK okazos en Tiana, Katalunio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026. La plenan anoncon vi legos en ĉi tiu paĝo. Mi petas, ke vi kundividu la anoncon en viaj sociaj retejoj kaj informu viajn membrojn.

Mi krome ĉerpas de la artikolo tre interesan fakton pri IJK 2026: "IJK 2026 estos speciala ankaŭ pro unika sperto kiun ĝi proponos al ni: la 12-an de aŭgusto vespere oni povos spekti plenan suneklipson, kiu videblos preskaŭ nur en Iberio. Tian astronomian spektaklon oni jam en 1999 povis sperti dum la 55-a IJK en Veszprém, Hungario, kaj venontjare ni havos novan oportunon en Tiana." (emfazo mia)

Multaj el vi, ĉefe tiuj kiuj loĝas en Eŭropo aŭ partoprenis en pasintaj junularaj eventoj, eble havis la okazon konstati la abundecon kaj aktivecon de junaj esperantistoj el Katalunio. Ĉi tiu IJK estas kulmino de ilia plurjara agado, kiu vere floris post la kronvirusa pandemio, kaj ni kune subtenu ilin en ĉi tiu IJK.

En oktobro aŭ novembro komencos aperi la unuaj detaloj pri IJK 2026. Nuntempe ni okupiĝas pri la finformado de la Kongresa Komisiono, kiu organizos ĝin.

2. IJK 2027: Ĉu en via lando?

La 19-an de septembro aperis la malfermita alvoko kiu formale komencas serĉadon por gastiganto de la 83-a IJK en 2027. La unua fazo de la alvoko daŭros dum 120 tagoj, kaj la limdato estas la 16-a de januaro 2026 (vendredo). TEJO havas neniun preferon pri tio, kie okazos IJK 2027, kaj landaj kaj fakaj sekcioj kiuj deziras okazigi nian plej grandan kongreson estas liberaj submeti al la TEJO-Estraro proponojn, kondiĉe ke ili plenumas la bazajn kondiĉojn.

Legu la plenan tekston de la alvoko por IJK 2026. 

Mi ankaŭ atentigas ke la lastaj du IJK-oj okazis en landoj, en kiuj ĝi neniam antaŭe okazis, kaj krome estis gastigitaj de relative novaj landaj sekcioj de TEJO:
  • IJK 2024: Šventoji, Litovio
  • IJK 2025: Cisarua, Indonezio
Tio estas por diri, ke eble via landa aŭ faka sekcio pretas mem kuraĝi antaŭenpaŝi kaj alporti nian junularan movadon al via lando, kio ne nur motivus agadon en via loka movado, sed ankaŭ konigos vian landon kulture kaj turisme. Eĉ se vi neniam antaŭe organizis simile grandan eventon, mi kiel kongresa oficisto, la internacia Kongresa Komisiono de TEJO, kaj reto da helpantoj kaj mentoroj estos plenforte malantaŭ vi por garantii la sukceson de IJK en via lando. 

Notindas, ke kelkaj relative aktivaj landaj sekcioj neniam organizis IJK-n: D.R. Kongo, Filipinoj, Madagaskaro, Tanzanio, ktp. Krome, sufiĉe longa tempo pasis ekde kiam IJK laste okazis en la jenaj landoj, kaj eble nun ties landaj sekcioj denove pretas reporti ĝin al sia lando: Britio (1984), Brazilo (2014), Ĉinio (2000 en Hongkongo), Danio (1975), Francio (2001), Sud-Koreio (1994), Vjetnamio (2012). Aliaj landoj, kiuj ne havas aktivajn landajn sekciojn sed troviĝas notindaj esperantaj komunumoj, kaj junaj kaj nejunaj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Irano, Japanio, Kanado, Kolombio, Nepalo, Usono, ktp., por mencii kelkajn. Kompreneble, se viaj landoj ne estas menciitaj en mia ĉi-supra listo, vi egale estas bonvenaj proponi la okazigon de IJK. 

Vi ne devas atendi ĝis la fino de la indikita limdato por sciigi al ni, ke vi interesiĝas kandidatiĝi. Se vi jam konsideras tion, sciigu nin kiel eble plej baldaŭ, por ke ni povu tuj komenci akompani vin en la pretigo de via kandidatiĝo. Se vi havas demandojn aŭ dubojn, ne hezitu skribi al ni ĉe kong...@tejo.org

Mi esperas, ke iu el vi kuraĝe antaŭenpaŝos por daŭrigi ĉi tiun longdaŭran tradicion.

Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Albert Stalin Garrido

unread,
Sep 29, 2025, 12:27:48 PM (10 days ago) Sep 29
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Por plifaciligi al vi la procezon, mi sendas ĉi-kune la invitilon al Ia 83-a IJK en 2027, en formatoj DOCX kaj PDF. 

La dosiero estas longa kaj eble povas aspekti timiga, sed mi klarigu, ke ne nepre ĉiuj kampoj devas esti plenigitaj ĝis la limdato por starigi validan proponon por gastigi la kongreson. Minimume estas:
  • Informoj pri la proponanta(j) organizo(j) kaj individuo(j) kaj ties motivoj
  • Proponataj pri datoj kaj lokoj
  • Detaloj pri la loko(j): programsalonoj, loĝejoj, manĝejoj 
  • Antaŭvideblaj kostoj
Bedaŭrinde, la Komitato per tute nenecesaj reglamentaj amendoj en 2023, instigite de iu kiu (feliĉe) ne plu troviĝas inter ni, faris la proceduron pri invito de IJK pli komplika, sed almenaŭ ĉi tiuj kvar ĉi-supraj punktoj estas tio, kion mi postulus de la invitoj. Kompreneble, ju pli detala estas propono, des pli favore taksota ĝi estas de la Estraro, kvankam evidentiĝis en la pasintaj jaroj, ke en kvar monatoj ne eblas havi ĉiujn informojn. 

Mi ankaŭ klarigu, ke ne nur landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO rajtas proponi gastigi IJK-n, sed eĉ grupo de minimume tri (3) individuaj membroj de TEJO, do tio signifas, ke eĉ lokaj kluboj aŭ ĝeneralaj, ĉiuaĝaj landaj asocioj rajtas, sed oficiale ekzistas prefero por landaj sekcioj de TEJO.

Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto


IJK-Invitilo 2027 - Versio 10.09.2025.docx
IJK-Invitilo 2027 - Versio 10.09.2025.docx.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages