Saluton karaj komitatanoj kaj subtenantoj de TEJO,
Mi esperas ke vi ĉiuj bone fartas kaj mi ŝatus reveni al vi por oficiale komuniki ke TEJO bedaŭrinde ne ricevis la administran subvencion por la jaro 2022 (fonduso Erasmus+). Tiu subvencio estas la individua plej granda enspezo en nia buĝeto ĉiujare, kaj ĉi-jare ili tute ŝanĝis la proceduron pri kiel kandidatiĝi kaj kiel ili taksas ĝin. Ni ne estis tiom malproksime de la limo, sed bedaŭrinde ni (kiel pluraj aliaj eŭropaj neregistaraj junlaraj organizoj kiuj antaŭe ricevis la subvencion) ne estis sukcesaj. En pastinaj jaroj ni ricevis 50 mil eŭrojn pro tiu subvencio, kaj ĉi-jare ni kandidatiĝis por 100 mi, kaj pro la nesukceso, tio signifas ke la Estraro de TEJO nun devas revizii la budĝeton kaj veni kun Plano B.
Ekde la komuniko pri la rezulto alvenis, nia kasisto, Veronika, komencis jam labori pri la reviziita versio. Krom tio, la ceteraj estraranoj komencis ankaŭ komuniki kun diversaj koncernatoj por trovi solvojn por povi daŭrigi kun ĉiuj projektoj malgraŭ la ne “sukceso”. Ni kiel Estraro de TEJO forte subtenas ke ni faru la maksimumon por ne hasti kun decidoj kiuj havos longtempan negativan efikon al la organizo.
Pro tio mi petas paciencon kaj subteni nian planon prezenti la reviziitan budĝeton al la Komitato ĝis la 25a de Majo 2022 por povi finaligi ĝin dum la ĉeesta estrara kunsido en Prago.
Estas pluraj kialoj kial ni ne volas hastigi kun la reviziita budĝeto kaj mi ŝatus prezenti kelkajn el ili por via kompreno:
Ni estas aktive traktantaj kun niaj kunlaborantoj diversajn eblecojn, inter alie kun nia plej proksima kunlaboranto UEA. Tio signifas ke ni devas konsideri ankaŭ iliajn disponeblojn por organizi kunsidojn.
Malgraŭ ne ricevo de la administra subvencio, ni jam ricevis aprobon de aliaj projektoj kies rolon en la budĝeto ni ŝatus taŭge reflekti (ekz. volontula projekto 2022/23, Muzikalo dum IJK (KA1 Erasmus+ projekto), projektoj de Konsilio de Eŭropo, ks.). Ĉi tie mi ŝatus aparte danki al la laboro de niaj subvencipetistoj kaj eksterrilatistoj, ĉar tiuj ĉi sukcesoj ekzemple ebligas nin financi partoprenon de dekoj da aktivuloj en IJK.
Ni bezonas tempon por trovi plej taŭgan solvon por povi financi la salajrokostojn de niaj elstaraj oficistoj kaj ni volas eviti ke ilia vivistuacio draste ŝanĝiĝu pro hasta decido de TEJO.
Kiel menciite supre, ni ŝatus uzi la okazon ke plejparto el ni fizike renkontiĝos post du semajnoj en Prago (dankon al miaj kolegoj por akcepti minimumajn repagojn kaj tamen preti investi sian tempon por trovi solvojn).
Mi ŝatus ankaŭ danki al la profesia aliro de ĉiuj nuntempaj TEJO stabanoj kun kiuj mi kredas ke ni kapablos prezenti bonan strategion por financi nian agadon. Mi povas jam nun prezenti kelkajn agojn pri kiuj ni decidis:
Tuja kvaronigo de budĝeto por ĉeestaj estraraj kunsidoj.
Aktiva serĉado de aliaj financebloj (inkl. de planado de kvalita donackampanjo kaj preparigo de pliaj subvencipetoj).
Revizias kia povus esti reala “gajno” de kurantaj projektoj.
Planas kiel aktive partopreni en FOJE diskutoj pri administra subvencio (pledi por pli bonaj kondiĉoj, mencii la fakton ke multaj organizoj suferos pro la fakto ke mankos mono en iliaj budĝetoj, ks.)
Kaj kiel menciite supre, organizado de kunsidoj kun niaj plej proksimaj kunlaborantoj por priparoli la sitaucion.
Havu belan semajnfinon.
Nome de la estrara teamo,
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO 2021-2022
P.S.: Ĉiu persono kiu havas iujn konstruktemajn ideojn estas tre bonvena prezenti ilin al ni :)
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/206488406.473660.1652037848689%40mail.yahoo.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/1911453509.864600.1652190471699%40mail.yahoo.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAG1Smx_y27xeiCMrrrzXM4XUk_FZPTLCajgzdfkjZe1L3pagbQ%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/570403158.2407153.1652796412175%40mail.yahoo.com.