Malferma alvoko por nova(j) estrarano(j)

121 views
Skip to first unread message

Tobiasz Kubisiowski

unread,
Dec 10, 2023, 1:57:56 AM12/10/23
to TEJO-Komitato

Estimataj Komitatanoj,

lige kun la ĵusa anonco de la Ĝenerala Sekretario en la komitata listo la Elekta Komisiono lanĉas malferman alvokon por kandidatoj al la Estraro de TEJO por kompletigi ĝian konsiston ĝis la fino de la nuna mandato, t.e. ĝis la 31-a de aŭgusto 2024. Aldone, kaj la Estraro kaj la Elekta Komisiono konsideras oportune uzi la okazon por eventuale pligrandigi la amplekson de la estraro. Pro tio ni emfazas ke pli ol unu kandidato povus sukcese alelektiĝi al la Estraro.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO por la jaro 2023 naskita inter la 1-a de Septembro 1988 kaj la 4-a de Januaro 2006.

Ni antaŭvidas ke nova estrarano kontribuos al ĉiuj sferoj de la agado de TEJO. Tamen, estas kelkaj fakoj kiujn ni aparte bonvenigas novajn estraranojn transpreni:

  • Eksteraj rilatoj: en tiu ĉi fako, vi kunorganizos kaj ĉeestos la monatajn kunsidojn de KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj), estos la estrara kontaktpersono por nia oficisto pri eksteraj rilatoj, kaj ĝenerale antaŭenigos la reprezenton kaj engaĝiĝon de TEJO kun eksteraj organizoj

  • Kongresoj: en tiu ĉi fako, vi estos la estrara kontaktpersono por la kongresoj de TEJO. Nome, vi helpos kaj superrigardos la organizteamon de la venonta IJK en Litovio, kaj kerne enplektiĝos en la aranĝo de la konkurso ‘Partoprenu IJKn’ kaj la elekto de kandidato por la postsekva IJK en 2025

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.k...@tejo.org (enkopiante in...@tejo.org) ĝis la 17-a de decembro 2023 kun viaj vivresumo, motiva letero kaj eksplicita indiko pri la fakoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.k...@tejo.org, tiel ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

La anonco estos baldaŭ publikigita ankaŭ en la informkanaloj de TEJO.

Nome de la Elekta Komisiono de TEJO
Tobiasz Kubisiowski

Tobiasz Kubisiowski

unread,
Dec 19, 2023, 4:59:06 AM12/19/23
to TEJO-Komitato
Estimataj Komitatanoj,

ene de la periodo difinita en la malferma alvoko la Elekta Komisiono ricevis du validajn kandidatiĝojn:
  • Igor ALMEIDA (Ikvero Almejdo)
  • Jean de DIeu KIKAKO
Bonvolu trovi la ricevitajn dokumentojn en la alkroĉaĵo.

Kiel vi memoras, en la malferma alvoko mi menciis la eventualan eblon pligrandigi la amplekson de la Estraro. En la nuna momento la Elekta Komisiono ne faras apartan rekomendon pri eventuala pligrandigo de la Estraro. Tio signifas ke, depende de la volo de la Komitato, la Estraro povas resti seskapa (laŭ la decido de julio 2023) kaj maksimume unu el la du kandidatoj alelektiĝos ĝi povas esti pligrandigita ĝis sep personoj, kun la eblo elekti ĝis du novajn estraranojn.

Simile, la Elekta Komisiono ne prenis decidon pri rekomendo aŭ malrekomendo de la elekto de ajna kandidato. Tamen se tion postulos la Komitato, nome de la EK mi esprimas nian pretecon fari tian (mal)rekomendon ene de la debata fazo.

Malferme je ĉiaj petoj, demandoj kaj komentoj,
Tobiasz Kubisiowski
nome de la Elekta Komisiono
Elekta Komisiono_kandidatighoj_2023-12.zip

Tobiasz Kubisiowski

unread,
Dec 19, 2023, 2:41:24 PM12/19/23
to TEJO-Komitato
Resaluton,

bonvolu trovi en la alkroĉaĵo la subtenleteron por Jean de Dieu Kikako, kiu mankis en mia mesaĝo de antaŭ dek horoj.

Alsende,
Tobiasz Kubisiowski
Jean de Dieu Kikako_SUBTENLETERO.pdf

Michal Matúšov

unread,
Dec 19, 2023, 4:22:02 PM12/19/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj, dankon al la Elekta komisiono pro pritrakto!

Mi komencas la debatan fazon, kiu daŭros ĝis la 26-a de Decembro 2023, inklude. La voĉdonon mi laŭplane starigos la 27-an de Decembro por daŭri ĝis la 5-a de Januaro 2024.

Amike, ĝene kaj seke
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ut 19. 12. 2023 o 10:59 Tobiasz Kubisiowski <tobia...@gmail.com> napísal(a):
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/004f9057-1e1d-4902-8589-ef12c690bd9cn%40googlegroups.com.

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Dec 27, 2023, 9:59:32 PM12/27/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj:

Mi absolute malrekomendas ke Ikvero estu elektata senofica estrarano de TEJO. Mi klarigos kial.

Tralegado de lia vivresumo montras, ke li rapide iĝis unu de la kernaj junaj esperantistoj de Latinameriko. Li nuntempe estraranas ĉe BEJO kaj estis grava kontribuanto de TAKE, do li ja povas elstare okupiĝi pri la fako pri Kongresoj kaj doni al ĝi vere tutmondan perspektivon. Ekde lia eniro al la komisiono pri Landa kaj Faka Agado li ĉiam pruvis esti kunlaborema, ideema, puŝema homo. Diligenteco ne mankas al li: kun Karina kaj Tyron li tre helpis dum la lastaj monatoj malgrandigi la prokraston de Kontakto. Ni ne parolu pri lia laboro dum Retoso.

Pro ĉiuj tiuj kialoj ŝajnas al mi memevidente, ke li absolute pretas por iĝi vicprezidanto de TEJO. Ekde 2017 neniam amerikano prenis tiun postenon, kaj konsiderante ke nia kontinento plenas je talentaj junuloj sed iom nekunordigitaj (kaj mi ja parte respondecas pri tio) la elekto de li por pli videbla posteno en la organizo povas helpi kunigi ĉiujn iom disajn fortojn ĉe nia landaro.

Pri Jean de Dieu mi ne dubas, ke li estas aparte entuziasma, energia, pasia samideano. Li venas el Gomo, verŝajne la afrika urbo kun la plej granda kvanto de esperantistoj. Mi konscias, ke li ne estas ankoraŭ tiom konata kiel Ikvero je la internacia nivelo, sed mi certigas al vi, ke mi renkontis lin en kelkaj virtualaj eventoj kaj li estas tre bonkora movadano. Rapide lerni pri la funkciado de TEJO estos sendube defio por li, tamen mi rekomendas, ke la Komitato ankaŭ apogu lin por la posteno de senofica estrarano. Konsiderante ke Ada restos ĉe Eŭropo dum la sekvaj monatoj li iĝas evidenta homo por kunordigi la junularan programon de UK kaj reprezenti TEJOn en tiu evento. Ne forgesu, ke estas firma tradicio por kiu TEJO devas esti reprezentata ĉe UK kaj ke venontjare estos tre defie vojaĝigi stabanojn tie, kaj pro la altegaj flugkostoj kaj pro ĉies kalendaraj kialoj.

Mi esperas, ke la jena mesaĝo estu utila por la Komitato. Pri la elekto ne nur de senoficaj estraranoj sed ankaŭ de vicprezidantoj ene de la mezo de la mandato (afero kiun mi plurfoje sugestis) mi respektos la kriterion de nia Ĝenerala Sekretario pri la interpreto de normoj. Ajnakaze plej gravas, ke ambaŭ (sendepende de titoloj) estraraniĝu kaj helpu nian organizon.

Brakumon!

Patricio

Espoir Kasati

unread,
Dec 28, 2023, 3:10:09 AM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com, Patricio Agustín Iglesias
Estimataj kunlaborantoj, saluton!

Mi ĵus tralegis la mesaĝon de @Patricio Agustín Iglesias , li plene pravas.
Faktas, ke nun la tuta esperanto-movado suferas de manko de entuziasmaj sindonemaj aktivuloj. Estas laŭdindaj, aprezindaj la spertoj de Ikvero, li certe estos granda atuto, grava kontribuanto sine de la Estraro de TEJO.

Pri Jean de Dieu Kikako, mi ekkonis lin ekde la pasinta jaro, kaj ĉijare, li estis gravega rolulo kiam ni volis kunigi ĉiujn kongajn junulojn por la relanĉo de DKEJO. Li estas unu el la plej gravaj, entuziasmaj kaj aktivaj membroj de KJBEL, parto de GEK (Goma Esperanto-Klubo). Li kutimas labori en grupo kaj estas kapabla rapide adaptiĝi.

Fakte, oni ne povas regi la funkciadon de TEJO se oni estas ekster ĝi. Certe Jean de Dieu Kikako facile adaptiĝos kaj kunlaboros regule, ĉar li ŝategas movadumi kaj jam pruvis ke, necesas esti malfemita al niaj tegmentaj esperanto-organizoj.

La plimulto da afrikaj junuloj legas pri TEJO sed ne scias kiel atigi ĝin kaj kunlabori kun ĝi, malfermi vojon al facila kunlaborado estas multe pli avantaĝoplena por enplektigado de afrikaj junuloj en la agadojn de TEJO.


Elkore,

Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

Michal Matúšov

unread,
Dec 28, 2023, 6:30:51 AM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com, Patricio Agustín Iglesias
Karaj,

post la voĉdona fazo mi lanĉas la voĉdonon pri alelekto de nova Estrarano. Estas 1 disponebla loko kaj 2 kandidatoj.
Limdato: 6-a de Januaro 2024, 12:00 UTK

Mi invitas al voĉdono ĉiujn Komitatanojn, sed precipe Vít Guigliemo Mišurec kaj Espoir Ngoma Kasati!

Dankon ankaŭ pri la lastatempa diskuto! Jen regularaj rimarkoj:
  • kvanto de alelektitaj estraranoj: Ni respektas la Komitatan decidon havi 6-personan Estraron. Tial ankaŭ en la nuna voĉdono estos elektita maksimume 1 el la kandidatoj. Se la Komitato volas ŝanĝi sian decidon, bv. postuli voĉdonon pri tio, aliokaze ni simple daŭrigas plenumadon de la antaŭa decido.
  • vicprezidanto: Dankon pro la sugesto! Mi konsideras ĝin sugesto kaj ne postulo pri voĉdono. Tial la nuntempa voĉdono temas nur pri simpla Estraraneco. Se vi (ĉiuj) volus, ke estu iu nova Vicprezidanto, volonte postulu voĉdonadon.
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


št 28. 12. 2023 o 9:10 Espoir Kasati <espoir...@gmail.com> napísal(a):

Ada Florence IRACADUKUNDA

unread,
Dec 28, 2023, 7:54:40 AM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton. Laŭ mi, pro tio ke ili ambaŭ estas kompetentaj oni povus ilin ĉiuj elekti. Sed ankaŭ dependas de la reguloj.
Samideane 

Michal Matúšov

unread,
Dec 28, 2023, 10:39:24 AM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com, Patricio Agustín Iglesias
KOREKTO!

Karaj, pro mia administra eraro, mi starigas novan voĉdonon ĉe la adreso https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/166
Nova limdato: 6-a de Januaro 2024, 16:00 UTK

La malnovan voĉdonon mi bezonis forigi por eviti konfuzon. Dankon al la 5 ege respondecaj Komitatanoj, kiuj voĉdonis en la unuaj horoj!
Se vi jam voĉdonis, nepre voĉdonu denove!!!

Dankon al Patricio pro helpo!

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


št 28. 12. 2023 o 12:30 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Albert Stalin Garrido

unread,
Dec 28, 2023, 12:58:08 PM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Mi alvenas tre malfrue al la festo, sed mi ŝatus ĉiukaze esprimi mian opinion pri la temo. 

Unue, mi bedaŭras ke Abhinav devis eksiĝi de la Estraro pro la neplenumo de laŭstatutaj komitataj devoj, kaj mi ne tute kulpigas lin. Iam li parolis pri malfacila sansituacio kiu dum iom da tempo malebligis al li laboradon en la Estraro. Feliĉe, la kompetenta profesia laboro de David intertempe tenis kune la KER, kvankam tio ne signifas ke KER ne plu bezonos estraran gvidanton. 

Aliflanke, mi ne tute surpriziĝis pri la fakto ke li kiel estrarano ne povis plenumi sian respondecon: li eniris en la Estraron kun nula sperto pri la gvidaj rondoj de TEJO: li neniam antaŭe estis komitatano, nek, laŭ mia scio, aktivis en iu komisiono. (En mia opinio, aktiveco en malpli altaj organoj estas nemalhavebla kondiĉo.) Eblis, ke li sentis la respondecon de sia nova posteno tro peza aŭ malfacile navigebla. Li eble ne sciis ke li devus voĉdoni aŭ li perdus sian postenon, aŭ entute kiel voĉdoni uzante la CR.

Tio direktas min al pli granda temo: la taŭgeco de estraraj kandidatoj kaj kiel ili konatiĝas kun la laboro kiu atendus ilin antaŭ kaj post la voĉdono. Ekzemple, Jean de Dieu Kikako estas tre nova nomo kun imageble neniu sperto en agado TEJO-nivela dum Ikvero lastatempe iĝis Komitatano kaj redaktoro de Movada Rubriko. Faru vian propran konkludon pri tio, kiu kandidato estas pli taŭga aŭ ĉu iu ajn el ili du estas entute taŭga, sed mi volas emfazi la gravecon de tio, ke la Elekta Komisiono aŭ la Estraro rapide aktualigu la eventualan elektiton pri ties nova laboro kaj la kondiĉoj de efika laboro en la Estraro kaj la Komitato. Ĉu la du organoj havas planon pri tio, por ke la afero pri Abhinav ne plu repetiĝu?

Fine, la Estraro devas ankaŭ komenci esplori ĉu la reta teknologio nun uzata de la Komitatano bone funkcias: Wayne Federigan, kiun mi anstataŭas en la Komitato, eksiĝis en la sama kialo kiel Abhinav. Wayne tamen asertas ke li ripete spertis eraron provante aliri la CR kvankam li aktive provis voĉdonadi. 

Voĉdonu saĝe—kaj mi esperas, por la Estraro, ke tiu de Abhinav estis la lasta eksiĝo en ĉi tiu mandato. 

Denove en la Komitato post trimonata paŭzo,
Albert Stalin Garrido
Komitatano A
Filipina Esperanto-Junularo 

Manuela Burghelea

unread,
Dec 28, 2023, 1:00:12 PM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi volas ankaŭ esprimi mian subtenon por la alelekto de ambaŭ Ikvero kaj Jean. Tio signifos pli da laboro por nia Ĝenerala Sekretario, por starigi la aldonajn voĉdonojn, sed temas pri kandidatoj kiuj ambaŭ ricevas varman rekomendon de TEJO-aktivuloj.

Cetere, ĉu okazos ankaŭ elekto de novaj komitatanoj? Mi vidas ke unu el la kritikoj al la kandidatoj por la estraro kiu aperadas en balotoj estas foje ilia nesufiĉa sperto pri TEJO. Ĉu postuli ke la kandidatoj unue komitataniĝu (aŭ komisionaniĝu/komisiitiĝu/volontuliĝu, laŭeble), antaŭ estraraniĝo, povus solvi tion estonte?

La jarfinaj ferioj malhelpis min starigi tiujn demandojn en la debata fazo, sed espereble ili ne tiom malfruas!

Voĉdoneme,

Manuela

Lucca Lanzi

unread,
Dec 28, 2023, 1:22:41 PM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara komitato,

Same kiel Albert, mi ege subtenas la kandidatecon de Ikvero. Kiel samlandano, mi vidas ekde jaroj lian elstaran laboron kaj en la brazila movado, kaj en TEJO. Certe Ikvero faros bonan laboron en la estraro kaj plenumos la nunan vakuon en nia organizo.

Amike,

Lucca

Espoir Kasati

unread,
Dec 28, 2023, 1:24:26 PM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com, Manuela Burghelea
La proponoj de @Manuela Burghelea sonas trafe. Tiu anticipaj aktivadoj en TEJO ja povas  estis solvo estonte kaj estus unu el la kondiĉoj de kriterioj trovendaj en la vivresumoj de kandidatoj, tiam ĉiuj dezirantoj unue laboros en diversaj agadkampoj en tejo.

Tamen, ĉi-etape, jam urĝas decidi kaj FELIĈE ambaŭ kandidatoj ricevas fortajn rekomendojn de tejo-aktivuloj. Tial, estraranigi ambaŭ kandidatojn samopinie kun Manuela, estus bona el la alternativoj. 

Amike,



Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

Tyron

unread,
Dec 28, 2023, 2:46:23 PM12/28/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Mi ne intervenis ĝis nun, ĉar kiel prezidanto oni devas esti kvazaŭ-neŭtrala. Sed konsidere ke la debato jam ekis, mi konsideras ĝin utila doni mian perspektivon.

Mi forte konsentas kaj substrekas la vortojn de Albert. Alelekti iun kiel estarano kiam ili neniam antaŭe aktiviĝis en TEJO preskaŭ ĉiam kondukas al malbona rezulto. TEJO estas (aŭ devus esti) serioza kaj profesia organizo - kun plentempaj laborantoj, granda buĝeto, laŭleĝaj respondecoj kaj aliaj devigoj - kaj la Estraro estas nia plej grava organo. Tiu ne devus esti via unua sperto en la organizo, sed io kiun vi faras post signifa antaŭa engaĝiĝo. Mi ankaŭ atentigas ke estraraniĝo havas financajn avantaĝojn, kun (verŝajna) senpaga vojaĝado kaj ĉeesto de la IJK kaj aliaj eventoj - do estus netaŭga alelekti homojn se ili ne antaŭe jam engaĝiĝis kun la organizo. Ni spertas tiun problemon nuntempe kaj ĉi-mandate efektive agadas kiel multe malpli granda estraro ol tiun kiu fakte elektiĝis.

Pri Abhi, li ĉeestis 2 kunsidojn komence de septembro, kaj poste neniam ĉeestis ion ajn, respondis mesaĝon, aŭ eĉ ensalutis telegramon... Mi poste petis lin formale demisii, ĉar mesaĝo kun la vortoj "mi volas demisii" estus sufiĉa, sed li ne eĉ respondis al tio, kaj pro tio ni devis atendi por 3 sinsekvaj maltrafitaj voĉdonoj. Mi bedaŭras la situacion, eĉ pli ĉar mi emfazis al la tiama Elekta Komisiono, ke forte preferindas havi malpli grandan estraron ol estraro kun kelkaj neaktivaj membroj - sed pro la manko de kandidatiĝoj, kaj la emo diri "ho ni donu ŝancon al ĉiuj", ni alvenas ĉe la nuna situacio. Kiel mi atentigis dum nia komitatkunsido dum la IJK, estas malfacila flanke de la estraro plendi publike pri la (ne)laboro de aliaj estraranoj, pro tio neniu aŭdis pri la problemo ĝis lia demisio. Mi ankaŭ atentigas ke tia situacio multe premas la laborantojn estraranojn, ĉar ni ne nur devas okupi pri fakoj kiujn alia homo devintus fari, sed ankaŭ signife malbonigas la etoson. Do ĉu ni decidu la tempon de la sekva kunsido, aŭ atendi (vane) por la neaktiva(j) estrarano(j) indiki siajn disponeblojn? Ĉu ni rajtas fari decidon flanke de la estraro, kiam ne ĉiuj estraranoj fakte respondis? Ĉu ni daŭre enkopii ilin en iu retpoŝto, kiam ni scias ke ili ne fakte respondas? Vi povas kompreni la problemon.

Pri kiel oni aranĝis la voĉdonojn, kvankam la komitato teorie rajtas decidi pligrandigi la amplekson de la Estraro, nek la Elekta Komisiono nek aliaj komitatanoj eksplicite proponis tion - pro tio ni nun nur voĉdonas pri la aleketo de unu kandidato. Ni menciis tiun eblon en la originala alvoko, ĉar estis 2 gravaj fakoj (Kongresoj kaj Eksteraj Rilatoj) kiuj bezonis prizorganton, kaj kaze ke estis 2 kandidatoj kiuj povus plenumi tiujn fakojn, ni ne volis bloki la eblon alelekti ilin ambaŭ. Tamen, konsidere ke ajnokaze Eksteraj Rilatoj ne havos novan prizorganton, mi kredas ke alelekto de 1 kandidato sufiĉas. Se iu forte volas ke la Estraro estu 7-kapa, vi rajtas proponi tion, sed devos esti aparta propono sendepende de la nuna voĉdono.

Amike,
Tyron Surmon
Prezidanto | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jan 2, 2024, 9:32:10 AMJan 2
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj:

Mi volas danki ĉies kontribuojn kaj speciale tiujn de Albert kaj Tyron, kiuj tre franke detalis problemojn kiujn ni travivis dum la lastaj jaroj. Pri Abhi mi substrekos, kiel trafe menciis Albert, ke li ne plene kulpas pri la situacio. Mi estis la sola neeŭropano kun antaŭa sperto ĉe la stabo kaj memevidentis, ke mi havis apartan respondecon pri lia gvidado. Verŝajne mi ne sukcesis bone komunikiĝi kun li aŭ doni al li sufiĉe da konfido, do mi senhezite agnoskas mian mankon de taŭga akompanado.

Mi konsentas, ke la "ĝenerala regulo" estas, ke ekzistas klara ligo inter antaŭa sperto kaj bona estrara laboro. Tamen tiu "korelacio" ne perfektas. Ekzistas malĝojige homoj kiuj ŝajne havis nekontesteblajn vivresumojn sed finfine pro diversaj kialoj siaj periodoj ne finis ideale. Sed ankaŭ multaj kandidatoj sen antaŭa sperto tutmondnivele feliĉe montris sin plene kompetentaj. Kaj la vortelekto ne hazardas, ĉar Feliĉa estas eble la plej klara ekzemplo. Ŝi eniris la estraron preskaŭ sen konoj pri TEJO, kaj post pacienca gvidado de Francesco kaj aliaj spertuloj (kaj, kompreneble, pro ŝiaj nedubindaj lertoj) ŝi iĝis dum kvar jaroj firma ŝtono de la organizo. Fakte dum tiu epoko TEJO travivis plurajn turmentojn kaj sen respondeca kasisto malfacilas imagi kian inkubon irintus la asocio.

Wilson, kiu kundividis sian sperton, estas alia ekzemplo kiun mi konis tre proksime. La unuaj monatoj estis tre malfacilaj, sed iom post iom li ekregis la financojn de TEJO kaj iĝis impona, respondeca, profesia estrarano kiu ne nur plenumis siajn devojn pri librotenado, buĝetado kaj mastrumado de pagoj, se dankaŭ dum kunsidoj (kiujn li ĉeestis dimanĉe nokte!) ofte donis trafajn kontribuojn. Mi ankaŭ notu, ke li tre diligente organizis la kasistan transdonon, helpis starigi laborgrupon por kasistoj de landaj kaj fakaj sekcioj kaj (kiel Feliĉa kaj Veronika) li ĉiam disponeblas por respondi demandojn pri financaĵojn.

Ada mem estas alia homo kiu, kiel Wilson, havis longan sperton je la landa nivelo sed preskaŭ nenian tutmonde. La unuaj monatoj estis aparte defiaj por ŝi, sed feliĉe ŝi evoluis kaj progresis. Dum Decembro ŝi estis aparte aktiva: ĉeestis kunsidon kun konfidencpersonoj, de Pasporta Servo, pri virina agado, por hispanlingvanoj kaj eĉ estis la plej disponebla estrarano dum ARTo (Adoleskantara Reta Tago).

Ne eblas a priori scii kiuj homoj estos respondecaj kaj kiuj nerespondecaj kiel estraranoj. Mi pensas, ke statistikemuloj kiuj studis erarojn de tipoj I kaj II komprenos tion kion mi celas diri. Kaj en la nuna situacio, en kiu la konsisto malplenas kaj pluraj komisionoj restas senestraranaj indas trovi sanan ekvilibron inter prudenteco kaj oportundonemo.

Tiusence mi alvenas kun propono kiun mi svage menciis en la estraro. Klaras ke nun elektiĝos Ikvero pro sia impona kariero tutmondnivele. Tamen konsiderante, ke KER restus sen estrarano (David faras elstaran laboron, sed ne justas por li devigi lin preni la pezon de estrara decidaro estante oficisto) kaj ke la organizado de la junulara programo de UK komencas iĝi neprokrastebla, indus:

1. Taski la EKn remalfermi la alvokon por la fino de Januaro specife petante interesitoj por KER kaj por la Junulara Programo de UK.
2. Instigi junajn afrikajn esperantistojn ekkunsidi por ekorganizi la junularan programon de UK. Tiel Jean de Dieu povus scii, ĉu li (aŭ eventuale alia junulo) sentas sin komforte prizorgante tiun laboron.
3. Je mezo aŭ fino de Februaro ni havus balotadon por novaj senoficaj estraranoj (kaj eventuale vicprezidantoj).

Mi jam babilis kun Jean de Dieu kaj li konsideras, ke ĝi estas por li akceptebla ideo. Li sekvis la fadenon kaj komprenas, ke lia nomo ankoraŭ ne estas populara do li ne estos malkuraĝigata, se Ikvero estos elektata nun. Kaj notante ke la laboro de KJBEL ne estas konata en TEJO li klopodos por disvastigi ĝin.

Mi esperas, ke ĉi tiu aranĝo (aŭ kompreneble repropono de alia komitatano) estu akceptebla kompromisa solvo post ĉi tiu riĉa fadeno per kiu la Komitato revivis!

Dankon!

Patricio

PD: Pri la demando de Albert pri eblaj cimoj ĉe CR la nuna estraro sekvas la saman politikon de la antaŭaj do oni absolute prioritatigas AKSOn dum prokrastas aliajn taskojn. Ni plene konscias, ke la retejo ne perfekte funkcias kaj ni jam interkonsentis, ke ni ekstudos ŝanĝojn por CR kiam la evoluo de AKSO permesu tion (espereble baldaŭ).

Michal Matúšov

unread,
Jan 3, 2024, 10:01:03 AMJan 3
to tejo-k...@googlegroups.com, Patricio Agustín Iglesias
Memorigo: restas 3 tagoj por voĉdoni 😎

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


št 28. 12. 2023 o 16:38 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Jan 6, 2024, 12:47:38 PMJan 6
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

kun ĝojo mi prezentas, ke la nove alelektita Estrarano de TEJO por la mandato 2023-2024 estas Igor ALMEIDA (Ikvero Almejdo)! Gratulon kaj bonvenon, kolego Ikvero!

Aldone, Jean de DIeu KIKAKO, mi ŝatus elkore danki al vi pro via kandidatiĝo! Eĉ se nun vi ne estis elektita, sekvafoje tio povas okazi (mi mem iam estis neelektita kiel Komitatano Ĉ, sed poste elektita kiel Estrarano :). Kiel vi plaĉe skribis en via motiviga letero, vi kandidatiĝis por lerni multon el ni. Kaj jam ĝis nun vi havis bonan oportunon! Mi esperas, kaj invitas vin, ke tiu ĉi via kandidatiĝo estu plia paŝo (kaj ne fina stacio) en via Esperanta agado. Kiel Komitataj kolegoj jam menciis en alia fadeno, la kutima vojo por iĝi Estrarano de TEJO komenciĝas ie ĉe loka nivelo kaj sekvas ekkonon de laborado en TEJO mem, kutime kiel Komitatano, komisionano aŭ komisiito. Se vi interesiĝas, jen estas listigo de komisionoj de TEJO. Mi volonte vin vidos pli ofte en sekvaj jaroj 🤩

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


st 3. 1. 2024 o 16:00 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Jan 6, 2024, 12:49:29 PMJan 6
to tejo-k...@googlegroups.com
Kaj jen ankaŭ ekrankopio de la voĉdono de la Centra Reto.

Amike teĥnike

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


so 6. 1. 2024 o 18:46 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):
TEJO, vocxdono alelekto de estrarano, 2023-12.png

Manuela Burghelea

unread,
Jan 6, 2024, 2:47:51 PMJan 6
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Gratulon al Ikvero kaj Jean pro la kandidatiĝo kaj al la Elekta Komisiono pro la trovado de novaj homfortoj!
Sukceson al Ikvero en la estrara laboro kaj espereble ni baldaŭ vidos ankaŭ Jean inter la komitatanoj aŭ komisionanoj.
(Parenteze, necesas ĝisdatigo pri la komisionoj en la retejo)

Amike,
Manuela

Espoir Kasati

unread,
Jan 6, 2024, 3:20:32 PMJan 6
to tejo-k...@googlegroups.com, Patricio Agustín Iglesias
Karaj kandidatiĝintoj,

Mi elkore gratulas vin pro via kuraĝo emi lebori por porti alten la agadojn de nia kara TEJO. Al Ikvero, gratulegon kaj al Jean Kikako gratulegon.

Kara Jean de Dieu Kikako, vi estas tre entuziasma juna ulo, engaĝiĝema kaj kunlaborema. Se vi ne elektiĝis, tio ne signifas ke TEJO forĵetas vin, NE. TEJO bezonas vin kaj pliajn kiel vi.

Vi mem konscias, ke ni ĉiuj, inkluzive vin, celas al pli bona movado, kaj tio ja postulas entuziamajn, ĉiampretajn, laboremajn junulojn. JES, vi havas tiujn ecojn, SED apud tio, staras lerto kaj sperto en la AGADOJ de TEJO. Mi tre feliĉas, ke dum mia regula aktivado en TEJO ni havas tejo-straranon el Afriko kaj emas pliaj konkursi al tiu altrango, tamen, por sekurigi nian karan TEJO-n, kaj tio, kiel samcelanoj, doni al ĝi kompetentajn, spertajn, entuziasmajn kaj bonajn gvidantojn.

Mi rememoras kiam mi proponis min mem al la Elekta Komisionaneco, kara @Patricio Agustín Iglesias tre malĝojis! Li private diris al mi, ke li volus vidi min en la Estraro en 2025, sed ĉar la Reglamento ne permesas al kandidato al Estraraneco estis membro de la EK, mi ne povas estraraniĝi. Sed mi respondis al @Patricio Agustín Iglesias  jene: ne malĝojiĝu, kara. Mi preferas esti komisiito kaj labori en diversaj aliaj agadkampoj en TEJO por scii kio kiel funkcias TEJO por ke estonte mi estu FAVORA kaj UTILA kandidato al estraraneco ĉar tiam mi havos sufiĉe da kono pri la funkcio de TEJO.

Kiel Komisiito nun, mi legadas la Reglamenton kaj la Statuton de TEJO kiel brivieron kaj enplektiĝas en plurajn agadojn por spertiĝi kaj kleriĝi por ke iam estonte kaj eĉ estantece utile servi la movadon.

Nu, estas longa mesaĝo mia, sed mi klarigas al vi mian bontrovon iaman por ke vi pli kaj pli kuraĝu kaj daŭrigi vian vojon, ĉar ni ankaŭ ĝojos se iam la prezidanto de TEJO venos el Afriko, tio dependas de kiom obstine ni engaĝiĝas kaj regas la movadon.

 Do, ni kunsurvoju al la tutmonda movada sukcesego. 

Amike,

Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

Albert Stalin Garrido

unread,
Jan 7, 2024, 3:56:10 PMJan 7
to tejo-k...@googlegroups.com, Patricio Agustín Iglesias
Saluton,

Gratulon al Ikvero; bonvenon al la Estraro. Kiam eblos, ĉu la Estraro (eble Ikvero mem) povas anonci kiujn fakojn li fine gvidos?

Kunlabore, 
Albert Stalin Garrido 
English as Second Language (ESL) Teacher 
Madrid, Spain


Igor Almeida

unread,
Jan 7, 2024, 11:06:00 PMJan 7
to tejo-k...@googlegroups.com
 Saluton kaj dankon!

Tyron estis pli rapida ol mi do kiel vi verŝajne jam vidis en lia mesaĝo, mia ĉefa fako estos Kongresoj sed ankaŭ estos respondeculo pri Edukado, Egaleco kaj Retaj Eventoj!

Amike,
Ikvero Almejdo
Sekretario | BEJO
Estrarano | TEJO

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages