Reviziita bugxeto 2022

167 views
Skip to first unread message

Veronika Venislovas

unread,
Jul 24, 2022, 12:48:55 PM7/24/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Jen la reviziita bugxeto kiu estis prezentita dum la hierauxa komitatkunsido. Mi kredas ke la diskuto dum la KoKu estis suficxe ampleksa kaj trovigxas ankaux detalaj klarigoj en la dokumento mem, sed kompreneble se vi havas pliajn demandojn mi gxoje respondos.

Mi sxatus aldoni unu komenton rilate al la punkto pri dungoj levita dum KoKu, cxar mi ekkonsciis ke tio eble ne evidentas por tiuj, kiuj ne konas la euxropajn dunglegxojn: ecx se ni ne konsideras la strategian gravecon de niaj dungitoj por momento, maldungado ne nepre rezultigxus en rapida kaj drasta malaltigo de niaj kostoj, cxar 1. ne eblas maldungi homojn de tago al tago, necesas kalkuli kun plurmonata maldungigperiodo ("notice period" en la angla), 2. depende de la kontrakto maldungo povas kauxzi signifajn aldonajn kostojn al la organizo.

De legxa vidpunkto eblas pli facile ne plilongigi finigxantan limigitan kontrakton, sed tamen restus la demando, ke kiu tiukaze farus la laboron de la dungito. 
- Merkatikon ni ja decidis solvi per la homfortoj de estraranoj/volontuloj, sed tio ne povas funkcii por la resto de la fakoj. 
- Antaux havi kunordiganton de volontuloj tiu tasko prenis grandan elcenton de la kapacido de 4 estraranoj (por havi kvalitan volontulan programon). Se ni revenus al cxi tiu modelo, tio certe malfortigus la agadon de TEJO en multaj aliaj kampoj kaj samtempe rezultigxus en falo de la kvalito de la volontula programo. (Kaj se la volontula programo tiom malkvalitigxus, ke pro tio ni perdus la volontulan subvencion, tio ja kauxzus pliajn financajn problemojn por TEJO).
- Se ni ne havas subvencipetiston kaj eksterrilatiston (kiu fakte ankaux verkas subvencipetojn kaj laboras pri mastrumado de projektoj), ni aux ne havos subvenciojn venontjare aux ni devas pagi al iu (e.g. Kosmo) por ke ili verku la subvenciojn anstataux la dungitoj. La nova estraro plej versxajne ne havos membron, kiu estus suficxe sperta por povi mem subvencipeti, ne parolante pri la kapacito. Laux la reguloj de la volontula programo la organizo ne povas rekte gajni financan profiton de la laboro de la volontuloj, do la verkado de subvencioj ne povas esti cxefe volontula tasko, ecx se ni havus volontulon kiu spertas pri la temo.

Mi esperas ke tio pli klarigas kial ni volas eviti maldungojn. Veras, ke tiel ni riskas havi iom pli grandan financan perdon en cxi tiu kalendara jaro, sed mi forte kredas ke de longtempa vidpunkto tio malpli endangxerigas la futuron de la organizo. 

Amike,
Veronika


--
Veronika Venislovas
Kasisto / Treasurer

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization
Telefono: 
+31103104924 @Retpaĝo: tejo.org
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Rotterdam, Nederland.

Rogier Huurman

unread,
Jul 24, 2022, 2:24:20 PM7/24/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi malfermas la debatan fazon de 7 tagoj, kio signifas ke la reta voĉdonado devus komenciĝi je la 31-a de julio kaj finiĝi je la 9-a de aŭgusto.

La Ĝenerala Sekretario

Op zo 24 jul. 2022 om 18:48 schreef Veronika Venislovas <v.veron...@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAFmQzxr4dvG%2BUsQsEkZra4Vtg33MGN%2Bd%2B-faixvr8%2BQFdURhhg%40mail.gmail.com.
Message has been deleted

aninhacos...@gmail.com

unread,
Jul 24, 2022, 3:40:04 PM7/24/22
to TEJO-Komitato
Saluton,

Unue koran dankon pro la raporto. Mi havas kelkajn demandojn:

1) ĉu estas kost-komparo inter dungita subvencipetisto vs firmao kiel Kosm? Kiom kostas subvencipeto kiam ni havas subvencipetiston vs kiom kostas kiam oni dungas firmaon? Kiom da subvencipetojn oficistoj devas skribi por ke estu pli inda dungi oficiston? Mi kredas ke eble ĉi jare estos malpli da ebloj subvencipeti, ĉar la mondo klare estas je recesio, do eble pli indus je pagi po subvencipeto al Kosmo ol havi dungitojn en la nuntempa ekonomia situacio.

2) Ĉu la prezo kiun ni pagas por la Voldom estas negoceblaj? Mi ne kontraŭus pagi 350 po ĉambro en "normala jaro" sed ĉi jare ni ja estas je malprofito, kaj UEA male havos multe pli da likva mono kun la vendo de la CO. Mi ne vidas kiel insulton proponi pagi ekzemple duone po ĉambro ĉi jare, kaj venontjare se la subvencipeto estos aljuĝita denove, pagi la normalan prezon. Ankaŭ, ĉu estis negocado kun UEA por pli da pago por oficistoj? UEA kompreneble profitas kaj de AKSO kaj de la laboro de la Eksterrilatistoj, kaj TEJO parte konsentis kun tiuj dungoj pro tio ke ĝi havis admnistran subvencion, nun ke la situacio ŝanĝiĝis eble UEA devus pagi pli por la oficistoj.

Amike,
Ana

Manuela Burghelea

unread,
Jul 25, 2022, 9:29:06 AM7/25/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi ankaŭ havas demandon rilate al la dungokostoj.

Antaŭ iom pli ol duonjaro, TEJO faris malferman alvokon por dungi PHP-programiston. Mi komprenas de la reviziita buĝeta ke finfine neniu estis dungita por tiu posteno. Kio okazis kun la ricevitaj kandidatiĝoj?

Samtempe, la salajroj de la plentempa programisto kaj de la partatempa programisto signife altiĝas en la reviziita buĝeto kompare al la origina. Ĉu tio okazas pro tio ke ili transprenas la taskojn postulitajn al la PHP-programisto?

Amike,

Manuela

Wilson Foo

unread,
Jul 25, 2022, 9:47:46 AM7/25/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

Mi akordas kun Veronika ke ni bezonas esti zorgema pri maldungo, kaj havi taŭgan provizoron. Ni bezonas sekvi ĉiun leĝon. Alie, mi ne havas obĵeton al la buĝeto kaj multe dankas Veronika.

Aparte, mi kontaktos Veronika baldaŭ pri la eventuala transdonado de la respondeco al mi.

Dankon!

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jul 30, 2022, 1:29:56 PM7/30/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj:

Unue mi volas aplaŭdi la grandan laboron de nia kasistino. Multaj homoj havas eraran, naivan ideon pri la facileco de tia metio dum la nuna kibernetika epoko. La realo estas, ke temas pri laboro troe tempokonsumanta. Ankaŭ estas menciinda, ke certe ne ŝajnas vera ŝatokupo, post horoj antaŭ komputilaj ŝablonoj preni paŭzon por plenumi aliajn similajn dosierojn. Gratulon kaj elkoran dankon, Veronika!

Ankaŭ estas nepre menciinda, ke per la klopodo de niaj lastaj kasistinoj Feliĉa kaj Veronika TEJO estas librotene ordigita, do ĝi havas poluritajn bilancojn. Tio estas granda helpo ne nur por la venonta kasisto sed por la tuta estraro.

Interese mi nun havas, kiel oni kutime diras en politiko, "du ĉapelojn": kaj tiun de komitatano kaj tiun de ĵuselektita estrarano. Do unue mi kovros mian kapon kun la komitatana ĉapelo kaj faros demandojn pri la buĝeto de Veronika:

1. Dungo de Ariel: Laŭ mia scio lia kontrakto daŭros ĝis la fino de julio, sed la dokumento parolas pri junio. Ĉu ekzistis ŝanĝo?

2. Subvencio de ESF: Mi komprenas, ke tiu afero ankoraŭ okazas konfidence. Ene de limoj de konfidenceco, kian preciziĝon vi povus doni al ni? Konsiderante ke ESF havas sian sidejon en Usono, ĉu tiu nombro varius laŭ la evoluo de la kurzo (prezo de la euro rilate al la usona dolaro)? Kia kurzo vi uzis por la buĝeto? Almenaŭ en landoj kiel Argentino kurzprojekcioj estas kernaj nombroj dum buĝetado.

Parenteze mi volas atentigi, ke laŭ ĉi tiu raporto en 2021 la enspezoj de ESF estis 198.686 USD. Granda ero (46.696 USD, 22%) temis pri konsumo de kapitalo (sale of equity). Vidante tiujn nombrojn kaj ankaŭ la dubojn esprimitajn de Hanso dum KoKu (kiu ja konas ege detale la funkciadon de ĉi tiu grava organizo) mi estas tute interesita pri la kialoj kaj kondiĉoj de tiel granda monsumo, kiu reprezentus ĉirkaŭ 15% de la buĝeto de ESF dum la pasinta jaro.

3. Post sia eventuala aprobo nur restos malpli ol 5 monatoj ĝis la fino de la jaro. Kompreneble tio okazis pro la subvencia krizo kaj vi kaj la tuta estraro faris kolosan laboron por ordigi la kontojn. Tamen mi volas demandi al vi, ĉu vi iel estimis kiom de la buĝeto jam efektiviĝis (t.e., dum la nuna jaro kaj ni ricevis monon kaj ni uzis ĝin, do parto de la buĝeto jam estis realigita).

4. Koŝmara vorto por hispanlingvanoj: Mi konscias, ke 5000 EUR ne estas tute grava monsumo kadre de la buĝeto. Tamen rilate al tiuj kvinonigitaj 5000 EUR kiujn vi buĝetas, kiom pli malpli jam efektiviĝis? Malgraŭ ke temas pri relative marĝena vico mi persone ne ŝatas ĉi tiun malkreskigon. Temas pri teoria afero. En ekonomio gravas la diferenco inter variabloj sub la kontrolo de la koncerna decidfaranto (kutime la ekonomiministro aŭ la centrbankestro, sed povus esti entreprenisto aŭ neproficelorganizestro) kaj tiuj sur kiuj la decidfaranto nur nerekte povas influi. Ekzemple la centrbankestro povas malplialtigi la interesprocentoj por (nerekte) sproni la hipoteka merkato, sed ne rajtas devigi familion aĉeti domon.

Pro tio estas ekde ekonomia, riskteoria aŭ aktuaria vidpunkto estas iom kritikebla, eĉ pli kadre de inflacia kunteksto, diri ke neantaŭviditajn elspezojn subite malkreskiĝos. Preskaŭ laŭ difino oni ne kontrolas neantaŭviditaĵojn. La sola situacio por kiu mi taksas, ke tio povus okazi estas, ekzemple, se oni plibonigis la sekurecon de VolDom kaj pro tio la brulega aŭ la superakva riskoj malkreskis, sed ne estas la nuna situacio. Do mi povas ne doni troan atenton al ĝi pro ĝia manko de signifo kadre de la nunaj nombroj, sed mi ripetas, ke ekde teoria vidpunkto ne estas subteninda.

5. PHP-kandidatiĝoj: Trafegaj demandoj de Manuela. Gravas, ke kandidatoj estu sciigitaj pri la nuna situacio de la organizo, do ili ne iluziĝas. Ĉu la estraro kontaktis ilin? Kiom da homoj kandidatiĝis? Ĉu ili parolas Esperanton aŭ esprimis emon lerni nian lingvon?

6. Likvidado de la nuna vendvararo: Malgrandigi nian stokon povas ŝajni trafa decido dum stabilaj epokoj. Tamen mi povas diri, post pli ol 15 jaroj travivante ducifran inflacion ke mi pensas, ke ene de ĉi tiu kunteksto ne estas tute taŭge. Se inflacio ne haltiĝas la prezo de varoj ankaŭ plialtiĝos, do konservi la sortimenton (kaj eĉ kreskigi ĝin) iĝas tute saĝa taktiko. Ni ĉiam havos okazojn por vendi ilin.

Mi nun vestos la alian ĉapelon, tiun de venonta estrarano:

1. Mi volas gratuli al mia nuna kaj venonta kolego Wilson pro lia emo komenci la transdonadon de taskoj. Mi ne dubas ke Veronika, kompetenta kaj afabla stabano, lerte orientigos lin!

2. Mi plene subtenas lian zorgon pri maldungoj. Kiel mi jam esprimis dum KoKu, la rolo de oficistoj de TEJO kernas por nia organizo, kaj malgraŭ ke mi konscias, ke la nuna situacio ne permesus fiksajn kontraktojn, tio devus esti longdaŭra celo de homrajta organizo kiel la nia. Ĉiuj estas brilaj en siaj metioj kaj meritas justajn laborkondiĉojn.

Multaj parlamentanoj, kiuj fervore defendas la kompetentojn de la supera decida organo, post sia registiĝo ŝajnas forgesi siajn antaŭajn prelegojn kaj, nome de efikeco, agas tute senkonsulte. Do, kiel politikisto kiu emas ŝanĝi politikon, kiel estrarano mi planas respekti la rolon de la Komitato. Pro tio, vidante tiel grandan monsumon pri la akordo kun ESF mi kredas, ke se ekzistas specifa kompenso kiun TEJO poste devas plenumi (ekz. subteni per la agado de niaj volontuloj projektojn de ESF) tio devus esti informita al la Komitato antaŭ sia aprobo kaj, eventuale, se komitatanoj konsideras ĝin taŭge, eki retan voĉdonon. La ĝenerala regulo devas esti, ke por iu ajn grava projekto kiu enplektas pli ol unu jaro la decido devas esti prenita de la Komitato aŭ de la komisionoj.

Finfine mi ne povas eviti forpreni ĉian ĉapelon kaj paroli kun tuta frankeco. Mi plene konsentas kun Aninha pri la pagoj por la uzado de VolDom. Mi ne konas la situacion en Eŭropo, sed parolante tute franke en Argentino estus freneze, se junulara sekcio devus pagi luadon al sia tegmenta tutaĝa asocio. Ĉiam okazas la malo: la tutaĝa asocio financas la junularan agadon, kaj ne temas nur pri malavareco sed ankaŭ pri surviva instinkto. Estas tiel malfacile varbi novajn membrojn (speciale inter novaj generacioj) ke pliaĝuloj tute volonte donas monon kaj aliajn rimedojn al junuloj. Mi pardonpetas, se miaj vortoj estas iom neprudentaj kaj eĉ temeraraj vidante miajn ĉapelojn, sed mi devas agnoski, ke ĉi tio temas pri vera kultura ŝoko por mi. Mi kredas, ke nepras atingi interkonsenton kun UEA, kaj vidante la kontinentan diversecon de ambaŭ venontaj estraroj mi pensas, ke oni povas ŝanĝi kutimojn kiuj eble en Eŭropo estas oftaj sed ekde aliaj vidpunktoj ne estus tiel normalaj. Ĉiu centavo kiun gajnas TEJO signifas dolaron por UEA en la estonteco.

Mi ree pardonpetas pro la maldiplomateco de viaj vortoj kaj pro la troa demandaro starigita. Bonvolu ne hezitu kontakti min pro iu ajn klarigo aŭ helpo bezonata.

Havu ĉiuj belan semajnfinon!

Patricio

Rogier Huurman

unread,
Jul 31, 2022, 5:52:13 AM7/31/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

En https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj nun aperas la reta voĉdono pri la reviziita buĝeto. Mi atentigas al Tran Thi Hoan kaj Nicolas Kasolene, ke ili eliros la Komitaton, se ili maltrafos tiun ĉi retan voĉdonon.

Via Ĝenerala Sekretario

Op ma 25 jul. 2022 om 15:47 schreef Wilson Foo <siaud...@hotmail.com>:

Veronika Venislovas

unread,
Jul 31, 2022, 2:16:53 PM7/31/22
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton,

 

Mi bedauxrinde ne havis aliron al komputilo dum la pasinta semanjno, do mi nun klopodos respondi al cxiuj demandoj kune, inkluzive la demandojn de Patricio en la alia retposxtfadeno.

 

Komparo de Kosmo kaj dungitoj: Ni ne havas iun aktualan komparon, cxar ni ja suficxe longe ne mendis subvencipetverkadon de Kosmo, do ni ne konas iliajn aktualajn prezojn. La rekta komparo ankaux malfacilas, cxar niaj dungitoj, Spyros kaj Karlos, okupigxas ne nur pri verkado de subvencioj, sed ankaux projektmastrumado (inkluzive la organizadon de diversaj projektaj eventoj), raportado kaj aliaj taskoj, ekz. kunlaboro kun financa aux projektenhava auxdito.

Spyros aldone helpas kun eksteraj rilatoj, kiuj ankaux postulas sufiĉe multe da atento. Havi propran subvencipetiston donas al TEJO ankaux la eblon en cxiu momento kiam venas iu nova "subvencieblo" tuj asigni personon kiu povas zorgi pri la verkado de la subvencio.

Mi ne pensas ke estas malpli da eblecoj subvencipeti cxijare ol kutime, cxar niaj cxefaj fontoj, la KdE kaj Erasmus+ subvencioj funkcias (kaj antauxvideble funkcios en la venontaj jaroj sendepende de ebla recesio, cxar almenaux la Erasmus+ bugxeto estas inkluzivita en la 7-jara bugxeto de EU, kiu estis jam aprobita por 2022-2028. Male, pro la mankanta administra subvencio necesas pli da laboro de la subvencipetisto por la verkado de aldonaj subvencipetoj (kiel ekz la ESF-subvencio).

Gravas ankaux konscii, ke la raportado pri projektoj ege gravas. Se gxi ne enordas, ekzemple pro mankanta homforto, povas okazi, ke TEJO devas redoni signifan parton de la jam gajnitaj subvencioj.

Do por resumi, se ni decidos ne plilongigi kontraktojn de nia eksterrilatisto kaj subvencipetisto, iliaj taskoj dauxre devus esti faritaj de iu. Tiu persono/organizo aux postulos kompareblan monsumon aux se iu laboros senpage, mi timas ke tio rezultigxus en granda falo de kvalito.

 

Luado de VolDom: Ni ankoraux ne petis UEA-n pri la malplialtigo de la lu-kosto de la VolDom, ni certe povas provi tion. Aliflanke nepras konscii, ke jam la nuna prezo estas multe submerkata, cxar ecx se gxi estas kalkulita „po cxambro“, la luado de 4 cxambroj signifas ke baze la tuta domo estas je dispono de niaj volontuloj. Konsiderante la grandecon kaj lokon de la domo, la prezo estas jam multe sub la merkata averagxo. Due, UEA ja ankaux havas bugxeton aprobitan, do ni devas resti realismaj en niaj atendoj. Pri la „morala“ flanko mi sxatus aldoni, ke estis la decido de TEJO jure kaj finance sendependigxi de UEA, kaj tio ja signifas ke TEJO decidis preni la respondecon mem zorgi pri sia financado.

 

Aliaj dungoj: Dungo de Ariel finigxis en julio, estis eraro en la priskribo de la bugxeto, mi jxus korektis gxin. La salajrokostoj estis kalkulitaj kun la gxusta kvanto de monatoj.

Kiel antauxe menciite, la kontribuo de UEA al la financado de AKSO ne estas finaligita ankoraux.

Ni ne ricevis kandidatigxojn por la PHP-programisto, sxajnas ke eblus dungi iun nur por signife pli alta salajro ol ni pretas proponi.

 

ESF: En la subvencipeto ni petis euxran sumon, do la kurssxangxoj ne devus havi influon. Cxar estas vere nestandarda peto kaj speciala situacio, estas malfacila predikti, ke kian sumon ESF pretos kontribui. Kiel menciite dum la KoKu, ni estas en konversacio ankaux kun UEA pri aliaj ebloj, tamen, ajnan plian konkretajxon ni povos diri nur post ricevo de respondo de ESF.

 

Neantauxviditaj elspezoj: pli ol duono de la jaro jam pasis, tio signifas, ke ni jam vidas la kostojn kiuj ekestis en tiu periodo. Dank‘ al tio mi povis pli precizigi la planatajn elspezojn, por ke ili estu kiel eble plej realismaj (korektis salajrokostojn, aldonis membrokotizon en ConGo, ktp.). Se mi komparas la realajn kostojn kun la reviziita planado, la kostoj kiujn tiu planado dauxre ne antauxvidus estis nur kelkdek euxroj en la unua duonjaro. Pro tio eblas laux mi tiom signife malaltigi la neantauxviditajn elspezojn en cxi tiu reviziita bugxeto.

 

Stoko: La kialo por malplenigi la stokon estas duobla: ne nur por sxpari kostojn por cxi tiu jaro, sed ankaux por sxpari energion dum la malplenigado de la CO. Due, la inflacio estas ja pli alta ankaux en Euxropo ol kutime, sed dauxre sub 10% en la euxrozono, do laux mi ne tiom drasta, ke pro tio pli indu teni la stokon.

 

Mi esperas ke mi sukcesis kovri cxiujn demandojn J

 

Amike,

Veronika


Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 31, 2022, 2:51:52 PM7/31/22
to TEJO-Komitato
Karaj komitatanoj,

Mi scias ke tio estas malkutima afero, sed mi kredas ke la respondoj de nia kasisto indas je atento, rebatoj kaj plua diskutado.

Tial ke ŝia respondo venis, mi eksterordinare petas nuligon de la komencita voĉdona fazo kaj plilongigo je kromaj 5 tagoj de la diskuta fazo por ebligi pli da diskutado kaj pli konscian decidon de nia Komitato.

Samideanajn salutojn
MB



Rogier Huurman

unread,
Jul 31, 2022, 3:14:54 PM7/31/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton MB,

Mi konsentas pri via argumento, sed ne estas en nia reglamento ebleco por nuligi komencitan voĉdonon. Do mi restas ĉe instigo, ke homoj detale legu la respondojn kaj starigu demandojn, kaj prokrastu voĉdonadon kelkajn tagojn.

Roĉjo

Op zo 31 jul. 2022 om 20:51 schreef Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>:

Manuela Burghelea

unread,
Jul 31, 2022, 5:01:25 PM7/31/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi samopinias kun MB. La debata fazo pri la buĝeto estas grava kaj vigla, ĝi meritus plian semajnon antaŭ voĉdonigo.

Dankon al Veronika pro ŝiaj klarigoj.

Rilate al la elspezoj, mi ankaŭ ne subtenas maldungojn. Aliflanke, mi kontraŭas okulfrapajn elspezokreskojn ĉi-jare. 

Sen kontesti la gravecon de programista laboro kaj de motivaj pagoj, ŝajnas al mi ke la koncernaj salajrokreskoj estas maloportunaj - kresko de pli ol 14,000€ entute por la du programistoj. Mi komprenas ke ankoraŭ devos alveni kontribuo de UEA, sed tiu ne ŝajnas kovri la elspezon, ĉu? 

Cetere, estas bedaŭrinde ke venis neniu kandidatiĝo por PHP-programisto post la publika alvoko. (ĉu eble la proponita salajro tro malaltis?)

Laste, en artikolo por Libera Folio, Robert atentigis pri malsameco inter la versioj de la buĝeto prezentitaj al la komitato. Efektive, kelkaj numeroj de la aprobita buĝeto ne kongruas kun tiuj prezentitaj ĉi-monate kiel originaj. Ĉu temas pri pluraj malnetoj de la buĝeto?

Amike,

Manuela

Rogier Huurman

unread,
Aug 1, 2022, 4:27:59 AM8/1/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Manuela,

Pri la kandidatiĝo por PHP-programisto mi ŝatus korekte, ke venis du kandidatiĝoj, sed ili estis konsiderataj nesufiĉe teĥnike spertaj. Kompreneble se ni estus en pozicio por proponi pli altan salajron, venus pli multaj kaj pli spertaj kandidatiĝoj.

Roĉjo

Op zo 31 jul. 2022 om 23:01 schreef Manuela Burghelea <manuelab...@gmail.com>:

aninhacos...@gmail.com

unread,
Aug 1, 2022, 7:44:09 AM8/1/22
to TEJO-Komitato
Saluton,

Koran dankon pro la respondoj, Veronika! Mi kredas ke ili estas kontentigaj! Danke al la diskutoj en TEJO-telegramo, venis al mi unu plian demandon:

1) Por kiom da tempo oni renovigos la kontrakton de la oficistoj en Septembro (verŝajne)? Se tio estus ebla, mi proponus renovigi por nur 6 monatoj, ĉar mi kredas ke ĉirkaŭ Marto de 2023, ni jam havos pli klaran vidon ĉu vere la administra subvencio havos pli altigitan sumon, ĉar ĝis nun pli malpli ĉion kion ni scias pri tio estas la mesaĝo de Valentin kiu diris resume ke FoJE faros pledojn rilate al la temo, sed ĝis kie mi scias, ne estas aliaj komunikoj kiuj pli klaris ke la sumo ja estos pligrandigita  (mi petis al Tyron por sendi pluajn informojn pri tio, sed ĝis nun li ne sendis). Mi malŝatus se decido kiun ni farus nun tiom influus nian buĝeton por 2023, ĉar mi kredas ke ĉi jare (kaze ni ne ricevos la subvencion de ESF aŭ ne ricevus kroman helpon de UEA) povus esti proksime 60 mil eŭroj prenitaj de nia kapitalo. Se tio okazus por 2 jaroj, tio ja estus grava elpreno de nia kapitalo.

Pri luado de la domo mi ankaŭ havas la jenan konsideron: nun TEJO pagos 850 + 350 (foje) = 1200 EUR monate  por la VolDom, sed la VolDom ankaŭ estos la oficejo, por kiu TEJO jam pagas per ono de sia membroj-kotizoj. La kvalito de la servoj liveritaj al TEJO (spaco por stoko de aferoj, propra ĉambro por TEJO, ktp) signife malplialtigos kun la vendo de la CO. Cetere TEJO ja estas jure sendependa, sed restas junulara sesio de UEA, do mi plene konsentas kun Patrício.

Cetere, mi konsentas kun MB kaj Manuela ke la debata tempo estu plillongita. Se tio ne eblas, ke la voĉdona fazo estu plilongigita por almenaŭ plia semajno.

Amike,

Albert Stalin Garrido

unread,
Aug 4, 2022, 1:12:55 PM8/4/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Ana demandis antaŭ kelkaj tagoj pri tio, kie estas indikita ke la eŭropaj instancoj pligrandigos sian buĝeton por disdoni subvenciojn al junularaj organizoj. Responde al tio mi algluas mesaĝon de Spyros senditan pli frue hodiaŭ:


"Mi ŝatus aldoni ion koncerne la administrajn subvenciojn de Erasmus+. Mi renkontiĝis kun Alvaro ĉi-semajne kaj li diris al mi ke nun estas konfirmite ke la mono por la venontjaraj administraj subvencioj pliiĝis al 8 milionoj da eŭroj (tiel pli da junularaj organizaĵoj povos postuli ĝin, ĉirkaŭ 70 junularaj organizaĵoj kompare kun ĉirkaŭ 30 kiuj ricevis ĝin ĉi-jare). Ĉi tiu ŝanĝo estas reflektita en la nova malneto de la programo Erasmus+ kiu estis aprobita de la Komitato Erasmus+ (https://ec.europa.eu/transparency/comitology-register/screen/documents/082257/2/consult?lang=en). Estas tre neverŝajne ke tiu ĉi buĝeto ŝanĝiĝos, kio duobligas la ŝancojn ke TEJO akiru la funkciantan subvencion venontjare.

Tiu ĉi nova evoluo povas ankaŭ esti grava por la buĝeto kiun nun la Komitato de TEJO voĉdonas (kiel mi memoras ke iu petis tie skriban pruvon ke la buĝeto estos pligrandigita).

Pri alia temo, mi volis klarigi ke la Eŭropa Junulara Fondaĵo estas la KdE-financ-instrumento de kiu ni jam profitas (preskaŭ ĉiuj niaj KdE-subvencioj estas de tie, ekskludante nur la studsesiojn). La informtagoj en septembro estas por solvi ajnajn demandojn kiujn ajnaj organizaĵoj povas havi pri kiel peti subvenciojn per ĝi."


Espereble tio iom trankviligos la Komitaton. Kiam estos pli da informoj haveblaj, la Estraro sciigos vin.


Amike

Albert Stalin Garrido
Prezidanto, Filipina Esperanto-Junularo
alberts...@gmail.com

aninhacos...@gmail.com

unread,
Aug 4, 2022, 5:03:26 PM8/4/22
to TEJO-Komitato
Saluton Albert!

Mi ege dankas pro la respondo! (Ankaŭ dankon al Spyros!) Almenaŭ al mi, ĝi donas multe pli da trankvileco por voĉdoni! Mi esperas je finace pli sana jaro!
Mi petas bonvole plu informi la komitaton kiam estos ĝisdatigoj pri tiu temo, mi kredas ke estas ege grava!

Plej amike,
Ana

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Aug 8, 2022, 2:47:22 PM8/8/22
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Unue mi volas rememori al niaj kolegoj, ke nur 15 rajtantoj voĉdonis ĝis nun en Centra Reto, sed restas malpli ol unu tago por la fino de la periodo. Ĉiukaze mi persone estimas, ke la subvencio de ESF ne estos tiom alta kaj mi preferus ke la buĝeto malferme admitu deficiton kaj kapitalkonsumon. Tamen mi voĉdonos jese pro du grandaj kialoj.

Unue, ĉar mi ege valoras la emon de Veronika por detale, afable kaj kriterie respondi niajn demandojn. Ŝi estas brila, kapabla stabano de TEJO kun longa sperto en la movado kaj post tiom da laboro voĉdoni jese estas iel agnosko al sia elstara periodo kaj montro de konfido. Tio sen mencii, ke reverki novan buĝeton ene de la transdona fazo de la estraro povas iĝi tute troa, peza tasko kaj por Veronika kaj por Wilson, kaj mi preferus ke ili ŝparu siajn energiojn por aliaj aferoj kiuj, miavide, estas pli urĝaj.

Due, ĉar eĉ se la kadro finfine ne estos ĝuste tiu kiun projektas nia kasistino, ekzistas multaj kialoj por subteni, ke dum 2023 kaj ege speciale dum 2024 la financa situacio de TEJO plifortiĝos:

1. Kiel jam menciis Albert, dankon al informo de nia kompetenta eksterrilatisto ni scias, ke ege verŝajne al junularaj organizoj estos asignita pli da mono de EU venontjare, do probabloj ricevi subvencion por rekonata organizo kiel TEJO estas altegaj.

2. Kiel menciis antaŭe Léon, post sufiĉe da jaroj de partnerado TEJO rajtos kandidatiĝi al administra subvencio de KdE por 2024 kaj 2025, kaj tio verŝajne plidikigos nian poŝon je EUR 25.000.

3. Kiel Wilson kaj mi babilis antaŭ la balotado, ekzistas forta emo inter multaj membroj de TEJO pri doni pli da graveco al aliaj fontoj, ekzemple donackampanjoj (fakte tio estis menciita de Aninha dum KoKu) aŭ patronoj (tute neprofitita rimedo).

Uzante toraajn metaforojn, EU-faraonoj decidis enmeti nin ne en sonĝon sed en koŝmaron, kaj pro tio ni nun trapasas la faman maldikbovan epokon (kiu bonŝance ne temus pri sep, sed pri nur unu jaro). Fortune ni havas sufiĉe da tritiko en niaj siloj, do ni povas sukcese superi ĉi tiun epokon. Eĉ povas aperi malavara familiano, kiu kvazaŭ estus Josefo subtenos nin dum ĉi tiu malfacilaĵo. Pro tio mi ne dubas, ke TEJO sukcese trapasos ĉi tiun ruĝan maron de negativaj nombroj kaj atingos landon kie fluas lakto, mielo kaj eŭroj, kun pozitivaj, dolarkoloraj bilancoj!

Mi invitas al aliaj komitatanoj voĉdoni jese, kaj sendepende de via voĉdono kontribui al la plifortigo de la financa situacio de TEJO dum la venonta periodo. Varbi novajn membrojn kaj patronojn, ĉeesti eventon, kundividi afiŝon en sociaj retoj... eble oni ne konscias ke tia agado, eĉ se ŝajnas malgranda aŭ nerilate al financoj, estas ege helpemaj por la ekonomia flanko de la organizo, ĉar aŭ donas monon aŭ montras al mondonantoj, ke TEJO estas vigla, findinda organizo.

Havu belan semajnon kaj ne forgesu baloti!

Patricio

Rogier Huurman

unread,
Aug 9, 2022, 7:37:38 AM8/9/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Komitato,

Ĵus finiĝis la reta voĉdonado. 24 komitatanoj voĉdonis, el kiuj 10 sindetenis, 13 voĉdonis jese kaj 1 nee. Rezulte la voĉdono estas valida kaj la reviziita buĝeto estas akceptita.

Pro maltrafitaj du retaj voĉdonoj kaj komitatkunveno Tran Thi Hoan ne plu estas komitatano A por VEJO.

La Ĝenerala Sekretario

Op ma 8 aug. 2022 om 20:47 schreef 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>:

Léon Kamenický

unread,
Aug 9, 2022, 7:49:41 AM8/9/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj komitatanoj de TEJO,

Kvankam la budĝeto estis aprobita, rimarkindas la multaj sindetenoj (inkluzive de tiu mia pri kiu mi decidis lastmomente). Mi pro tio forte konsiderus la nunan version kiel “provizoran” kiu montras pli realismajn datumojn kaj ĉefe klare montras la konsekvencojn de ne ricevo de administra subvencio.

Konsiderante ke aperis novaj informoj rilate al niaj provoj trovi monon el aliaj fontoj (kiuj estas miksitaj), mi proponas aldoni al la tagordo de la Komitatkunveno okazonta dum IJK parton pri dungoj kiuj nuntempe reprezentas plej grandajn kostojn de nia organizo. La ideo estus transparente prezenti ĉiujn informojn kaj scenariojn kiujn povus atendi TEJOn en venontaj jaroj kaj kune trovi la plej akcepteblan planon. Karlos, nia oficisto pri subvencioj, povus prezenti plej freŝan evoluon en la temo por ke ĉiuj havu ideon pri estontaj monfontoj.

Mia propono por havi tiun ĉi diskuton dum ĉeesta Komitatkunveno estas simpla: temas pri tikla temo kaj tiklaj informoj pri niaj dungantoj, kiuj laŭ mi ne povas esti traktitaj en kunsido kiu estas rete elsendita al ĉiuj homoj (nek priparolataj en publike alirebla retlisto) kaj devus resti inter la decidfarada organo de TEJO: la Komitato.

Konsiderante ke mi eliras la estraron, mi povas ankaŭ honeste diri ke estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj. Mi tre dankas al la tuta estrara teamo ke ili komprenis la gravecon de la temo kaj ĉiuj provis iel kontribui, sed ni bedaŭrinde ĉesas havi ideojn kaj plej verŝajne devus akcepti la konsekvencojn de la multjaraj strukturaj problemoj de nia organizo kaj lerni de la eraroj (inter tiuj strukturaj problemoj estas ekzemple: malbona kaj malrapida fluo de informoj, malmulte da homfortoj kiuj okupiĝus pri financoj, implementado de tro ambiciaj projektoj, malapero de strategiaj aktivuloj, malmulte da rimedoj por ne fari aferojn lastmomente).

Tamen, mi daŭre opinias (same kiel kun klimatŝanĝo) ke ankoraŭ estas tempo por trovi solvojn kaj travivi tiun ĉi malagrablan periodon. Mi esperas ke ankaŭ helpe de nia “partnera” organizo, UEA, kiu ja ankaŭ havas siajn "batalojn", sed la saman celon.  

Amike,
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO ĝis 31a de Aŭgusto 2022

P.S.: Aparte mi ankaŭ miras pri tio kiom diligente zorgis pri financoj de TEJO, Feliĉa (nia kasisto dum antaŭaj periodoj), kiu sukcesis regule libroteni, budĝeti, sekvi evoluon de EU subvencioj kaj administri dungojn -  ĉio taskoj por pagata oficisto.

ut 9. 8. 2022 o 13:37 Rogier Huurman <rogier....@gmail.com> napísal(a):

Rogier Huurman

unread,
Aug 9, 2022, 7:54:16 AM8/9/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi informas la elirantan prezidanton kaj la Komitaton, ke la neformala komisiono pri sekretariaj aferoj aktive pretigas planon por havi hibridan ordinaran komitatkunvenon, do ĝi verŝajne ne estos pli sekreta ol reta komitatkunveno. Tamen tio estas pli limigite vidibla ol diskuto en retpoŝtlisto.

Mi ricevis peton de nekomitatano pri la voĉdonrezultoj:
Rogier 'Roĉjo' Huurman (Roĉjo) Sindetene
Nicolas Kasolene (Nickson) Jes
Tyron Surmon Jes
Francesco Fagnani Jes
Lucca Catini Lanzi Jes
Venislovas Veronika Jes

Sindetene

Sindetene
Michael Vrazitulis (Miĥaelo) Jes
Tobias Schied (Tobi) Jes
Jonathan Schneider Jes
Hans Eric Becklin (Hanso) Sindetene
Ana Ribeiro (Aninha) Sindetene
Albert Stalin Tancinco Garrido Jes
Matheus Gamito do Nascimento Sindetene
Patricio Agustín Iglesias Jes
Tobiasz Jan Kubisiowski Jes
Òscar Hernández Rodríguez Jes
Léon Kamenický Sindetene
Valentin C. B. Jes
Manuela Burghelea Sindetene
Karina Oliveira Sindetene
Michael Boris Mandirola (MB) Ne
Konrad Orawski Sindetene
Forstrekante la du liniojn sen nomoj (kiuj estas voĉdonoj de nerajtintoj) la rezulto fakte estas 13-1-8, kio ne ŝanĝas la rezulton.

La Ĝenerala Sekretario

Op di 9 aug. 2022 om 13:49 schreef Léon Kamenický <leon.ka...@gmail.com>:

Léon Kamenický

unread,
Aug 9, 2022, 7:59:46 AM8/9/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, 

Mi komprenas ke ĝi estos hibrita, sed tamen ni povus havi eron kiu ne estas registrita kaj elsendita en YouTube, ĉu ne?

Amike, 
L.



ut 9. 8. 2022 o 13:54 Rogier Huurman <rogier....@gmail.com> napísal(a):

aninhacos...@gmail.com

unread,
Aug 9, 2022, 10:22:12 AM8/9/22
to TEJO-Komitato
Karaj,

Mi kredas ke hibrida sesio estas ege grava por ke nia onta kasisto (Wilson) kaj nia onta estrarano kiu kontribuos al la financa fako (Patrício) povos partopreni. Sed mi konsentas kun León, ke prefere tio ne estos elsendita en YouTube.

Mi havas unu peton al la Estraro. Mi ĝenerale bezonas kelkajn tagojn por digesti informojn kaj pripensi. Mi petas, se eblas, bonvole sendi en privata mesaĝo al la komitatanoj (do ne en la komitata listo) resumon de tio, kion ni priparolos dum la kunsido (resumo de la novaĵoj, kelkaj pripensitaj proponoj, ktp.).

Amike,
Ana

Léon Kamenický

unread,
Aug 11, 2022, 6:20:44 AM8/11/22
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Ana, 

Efektive ni ne organizos kunsidon sen preparo, mi tamen ne povas tiom promesi ke ni nun kolektus tempon kaj kompilos prezentaĵon antaŭ IJK kiu okazas nur post kelkaj tagoj. Ĉiuj estraranoj estas ege okupitaj ĝis la kongreso (ne parolante pri tio ke kelkaj stabanoj eĉ organizas ĝin). Aldone, Valentin kaj Tyron daŭre kolektas diversajn gravajn informojn dum UK. 

Do ni strebos almenaŭ 2 tagojn antaŭ la kunsido sendi prezentaĵon (t.e., la 21an de aŭgusto), sed pli frue mi ne volas promesi tion. Se vi tamen sentus bezonon por pli da klarigoj (same kiel aliaj komitatanoj kiuj ĉeestos en NL), ni povas ankaŭ surloke paroli.

Amike, 
Leon

ut 9. 8. 2022 o 16:22 aninhacos...@gmail.com <aninhacos...@gmail.com> napísal(a):
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages