Respondo al ĉies demandoj

已查看 54 次
跳至第一个未读帖子

AR

未读,
2021年7月31日 16:13:172021/7/31
收件人 TEJO Komitato
Saluton al ĉiuj

Unue, mi volas pardonpeti, kiel kandidato al estraraneco, pro mia hodiaŭa malĉeesto en la malferma horo. Ĝi okazis je horo, kiu ne estas tiom perfekta por mi: ĉi monate mi laboras ĝis 02:00 nokte kaj renkontiĝo je 05:00 (lau mia horzono) estas ekzakte en la mezo de miaj mallongaj noktoj. Tiu problemo devas solviĝi per la dungado de nova nokta respondeculo en mia junulargastejo.

Mi malfermas respondi al ĉies demandoj kun plej granda plezuro, ĉu per retpoŝto ĉu per tujmesenĝilo (prefere WhatsApp +5585999055410 kiun mi plej uzas ĉi tie en Brazilo).

Miaj projektoj pri la estraro estas prilaboradi la eblecojn reveni al ĉeestaj kongresoj post la kovimpandemio, kompreneble de maniero kiu kaj sekvos la sanprotokolojn, kaj estos plej profitebla por TEJO. Mi jam kundividis tiujn ideojn kun Matheus Arantes pri la virtualaj kongresoj.

Mi scias ke multaj esperantistoj sopiras la ĉeestajn kongresojn kaj ĉu IJK okazas dum mia oficpediodo ĉu post, mi pretas doni ĉiun mian energion pri tio. Mi havas pli-ol-dek-jaran sperton pri la organizado de sukcesaj renkontiĝoj kaj ĉiuj kiuj jam partoprenis en unu el ili povos konfirmi tion. Mi petas fidon je mia kapablo, ne pro miaj vortoj nun sed pro miaj faroj tiam.

Ne hezitu respondi al mia mesaĝo.

Plej amike,
Alekĉjo

Rogier Huurman

未读,
2021年8月1日 03:22:562021/8/1
收件人 TEJO-Komitato
Saluton, jenan demandon mi starigis al la EK dum la sesio hieraŭa:

Ĉu la hostelo Esperanto estas en financa risko, kaj ĉu tio do fortirus la atenton de Alekĉjo? Aŭ ĉu aliflanke Alekĉjo nun havas tempon, sed post la reveno de turistoj ne plu?

Op za 31 jul. 2021 om 22:13 schreef AR <alek...@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CACY7AG8E%3D0woS99B-hTNVrMLD0qOfnDXUOO0jFWDRxjGsfiUWQ%40mail.gmail.com.

Querino Neto

未读,
2021年8月1日 08:56:432021/8/1
收件人 TEJO-Komitato
Saluton.

Mi starigis la jenan aferon:

Kial vi ne indikis vian nedisponeblon partopreni la KomitatKunsidon (ne temis pri Malferma Horo, sed sinprezento + demandosesio al kandidatoj dum la KomitatKunsido) antaŭe, se vi mem estas komitatano B? 

La estraro publikigis liston antaŭ multe, en kiu ĉiuj komitatanoj devus konfirmi partoprenon/nepartoprenon en KoKu, sed vi eĉ nepartoprenon indikis.

Alia demando kiun mi faras nun estas: en Centra Reto, eĉ konton vi ne registris kiel komitatano B. Eblas vidi en la voĉdonado, ekzemple, ke aperas nekontribuinto 'alek...@gmail.com'. Tio indikas, ke la inviton sendis la Estraro al vi, sed vi ne alklakis por krei vian konton.

Kial vi eĉ konton en CR ne havas?

Samideane,
Querino

AR

未读,
2021年8月1日 09:35:302021/8/1
收件人 TEJO Komitato
Saluton

Pri mia labora stabileco:
Lau la nuna stato, ne ekzistas plu financa risko pri mia laborejo: la gastejo plenas de rezervoj ĝis proksima jaro.
Aliflanke: la reveno de turistoj signifas ke mi povos respondecigi pliajn dungitojn, kiu liberos al mi pli da tempo. Unua dungito komencos post kelkaj tagoj, pliaj sekvos.
Fakte, ekde pli ol 10 jaroj, ĝi estas mia plej stabila laboro. Ja la sankrizo iom skuis la financojn, sed mi povas diri ke la ŝtormo jam pasis.
Mia laborejo similas al ĉiama renkontiĝejo: la solvendaĵoj estas tre similaj ol dum renkontiĝo. El kvazau 3 jaroj mi lernis multe pli pri logistiko kaj pri krizsolvado, kaj kredu min, estis multaj krizoj por solvi (kaj ne nur sankrizoj). Sed mi fieras nun stari kaj diri: mi estas pli forta nun.

Pri indiko de disponebleco:
Ĉar ĝis lasta minuto mi pensis trovi solvon, sed ne ĉiam aperas solvo.

Pri centra reto:
Kiel mi jam indikis en Junio de 2020, kaj repete en augusto de 2020, mi ne havas aliron al la retpaĝo reto.tejo.org. Mi denove avertis pri tio en Julio de 2021. Mia sendis al mi instrukciojn (ĝisdatigi la sistemon) kiujn mi sekvis sed la eraro 502 daure aperas. Ĝis nun la retpaĝo estas neatingebla por iu kialo, kaj pro tio, mi ne povis starigi mian konton tie. Kredu min ke se mi povus fari tion pli frue, mi certe jam farintus. Ne temas pri nefaremo, sed pri nefareblo.

amike
Alekĉjo

Querino Neto

未读,
2021年8月1日 12:09:262021/8/1
收件人 TEJO-Komitato
Resaluton!

Mi vidas, ke vi ĵus kreis vian konton en CR sukcese. Estas grava denunco, ke vi kontaktis homojn trifoje por havi aliron al CR sensukcese (junio 2020, aŭgusto 2020, julio 2021).

Mi ĝojas, ke la fakto, ke mi levis la temon, helpis vin en tio en kelkaj horoj, malgraŭ la unujara atendado, ĉar vi ĵus eniris CR-on.

Parenteze, kiel vi faris por voĉdoni en la pasintaj voĉdonadoj?

Gratulon kaj bonvenon en CR!

Konstanze Schönfeld

未读,
2021年8月1日 12:15:482021/8/1
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Alekĉjo,

Kiel mi jam indikis en Junio de 2020, kaj repete en augusto de 2020, mi ne havas aliron al la retpaĝo reto.tejo.org. Mi denove avertis pri tio en Julio de 2021. Mia sendis al mi instrukciojn (ĝisdatigi la sistemon) kiujn mi sekvis sed la eraro 502 daure aperas. Ĝis nun la retpaĝo estas neatingebla por iu kialo, kaj pro tio, mi ne povis starigi mian konton tie. Kredu min ke se mi povus fari tion pli frue, mi certe jam farintus. Ne temas pri nefaremo, sed pri nefareblo.

Kiujn ekzakte vi kontaktis? Mi pardonpetas se mi maltrafis vian peton, sed mi ne memoras pri ajna peto al mi viaflanke.

Dankon,
Tuŝka

AR

未读,
2021年8月2日 11:15:222021/8/2
收件人 TEJO Komitato
Responde al Konstanze:
En tiu epoko, mi kontaktis Unika-n, kiu survojigis al Mia.

Responde al Querino:
Mi uzis mian malnovan komputilon kiu sukcesas konektiĝi. Tamen per mia nova komputilo mi ne sukcesas konektiĝi. Mi devis elŝrankigi mian malnovan komputilon por konektiĝi.

amike,
Alekĉjo

Mia Nordentoft

未读,
2021年8月5日 14:58:422021/8/5
收件人 tejo-k...@googlegroups.com、AR

Saluton

Mi provizore revenas de mia ferio por respondi al tiu ĉi fadeno ĉar mi nomo estis menciita. Mi ne memoras ajnan tian kontakton, sed se ja okazis, supozeble la konkludo estis ke la problemo kuŝas ĉe vi aŭ ne venis respondo al mi. Ĉiuokaze mi ne ignoris iun problemon.

La problemo kiun vi renkontas ĉe via pli nova komputilo estas problemo klientflanka; tio signifas ke mi ne povas solvi la problemon. Plej ofte tiu problemo okazas, kiam la komputilo ne havas ĝisdatigitan SSL/TLS-programon. Ankaŭ povas okazi pro fuŝa agordo de tiu programo. Mi ajnaokaze ne povas solvi la problemon de mia propra komputilo.

Amike
Mia

To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CACY7AG_vHFn2ZCh_5nAWRrXUsFPh%3Dg5ozeP9s6x5pGh87yY3PA%40mail.gmail.com.
--
Mia Nordentoft
Oficisto pri AKSO / Software Engineer
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization
p: +31 (0) 10 310 4924 ext. 102
a: Nieuwe Binnenweg 176

3015 BJ Rotterdam, Nederlando
w: tejo.org e: m...@tejo.org
回复全部
回复作者
转发
0 个新帖子