TEJO-programeroj dum IJK 2025

26 views
Skip to first unread message

Albert Stalin Garrido

unread,
Jul 24, 2025, 9:03:19 AMJul 24
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Multaj el vi partoprenos en IJK 2025 en Indonezio post du semajnoj, kaj nia teamo tre antaŭĝojas vidi vin. Intertempe mi skribas al vi por reliefigi TEJO-rilatajn programerojn:

Orientiĝo por Novaj Komitatanoj
Dimanĉon la 10-an de aŭgusto, 08:00-09:00
Salono Lim Bo Seng

Ordinara Komitatkunsido
Dimanĉon la 10-an de aŭgusto, 15:30-17:30
Salono Hồ Chí Minh

Azia-Oceania Junulara Forumo
Sesio 1: Lundon la 11-an de aŭgusto, 14:00-16:00
Sesio 2: Vendredon la 15-an de aŭgusto, 14:00-15:00
Salono Cut Nyak Dhien

Kunsido kun eksteraj organizoj (fermita, precipe estraranoj, oficistoj kaj Kongresa Komisiono):
Mardon la 12-an de aŭgusto, 11:00-12:00
Salono Cut Nyak Dhien

TEJO sin prezentas
Mardon la 12-an de aŭgusto, 14:00-15:00
Salono Gabriela Silang

Junulara Movada Foiro
Mardon la 12-an de aŭgusto, 16:00-18:00
Salono Dewi Sartika

Transdona Kunsido de la Estraroj
Merkredon la 13-an de aŭgusto, 14:00-18:00
Salono Hồ Chí Minh

Malferma Horo de la TEJO-Estraro
Vendredon la 15-an de aŭgusto, 11:00-12:00
Salono Martha Christina Tiahahu

Diskutrondo pri la nova retejo de TEJO
Vendredon, la 15-an de aŭgusto, 15:00-16:00
Salono Hồ Chí Minh

Informsesio pri IJK 2026
Vendredon, la 15-an de aŭgusto, 17:00-17:00
Salono Cut Nyak Dhien 

Krome, estos ankaŭ atelieroj kadre de la serio Aktivula Trejnado (ĉiuj en la salono Martha Christina Tiahahu):

Atentema Kunestado dum E-eventoj
Dimanĉon, la 10-an de aŭgusto, 14:00-15:30

Ateliero pri Lingvoinstruado 
Sesio 1: Lundon, la 11-an de aŭgusto, 14:00-15:30
Sesio 2: Ĵaŭdon, la 14-an de aŭgusto, 14:00-15:30

Retoriko en Komunikado
Mardon, la 12-an de aŭgusto, 14:00-15:00

Subvencipeti, aŭ kiel trovi monon por viaj frenezaj ideoj
Vendredon, la 15-an de aŭgusto, 14:00-16:00

Mi krome invitas vin videbligi la agadon de viaj landaj kaj fakaj sekcioj kaj komisionoj de TEJO dum la Junulara Movada Foiro 2025. Ĝis la 31-a de julio eblas peti tablon per ĉi tiu ligilo: mallonge.net/jmf25

Fine, vi povas trafoliumi la Plenan Programon de IJK 2025 ĉi tie: mallonge.net/ijk2025-programo.

Ĝis baldaŭ en Indonezio!

Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Albert Stalin Garrido

unread,
Jul 24, 2025, 11:12:12 AMJul 24
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi forgesis la programerojn de la Komisionoj pri Eksteraj Rilatoj (KER) kaj Edukado, Scienco kaj Kulturo (ESK), kiujn mi nun aldonas al la listo. 

Venu partopreni sciencan esploron!
Sesio A: Lundon, la 11-an de aŭgusto, 15:00-16:00
Sesio B: Mardon, la 12-an de aŭgusto, 10:00-12:00
Salono Hồ Chí Minh

Atingoj kaj Planoj de TEJO en Eksteraj Rilatoj
Mardon, la 12-an de aŭgusto, 10:00-11:00
Salono Martha Christina Tiahahu 

KER-Forumo de TEJO
Ĵaŭdon, la 14-an de aŭgusto, 11:00-11:30
Salono Ramkhamhaeng

Instruado de Esperanto en universitatoj: Interŝanĝo de ideoj kaj spertoj
Vendredon, la 15-an de aŭgusto, 14:00-15:00
Salono Gabriela Silang 

Mi pardonpetas pro la preterrigardo. Espereble mi jam menciis ĉiujn; se estas aldonaj programeroj pri kiuj la komitatanoj ŝatus varbi ĉi-fadene, bv. libere mencii. 


Kunlabore,
Albert Stalin T. Garrido
Kongresa Oficisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | World Esperanto Youth Organisation
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages