Buĝeto 2024

127 views
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Mar 22, 2024, 7:41:10 PMMar 22
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Post la elstara deĵoro de la lastaj kasistoj, kiuj tre efike stiris la barkon de TEJO ene de pluraj financaj ŝtormoj, la Estraro, helpata de pluraj stabanoj, sukcesis pretigi novstilan buĝeton. La debatoj pri ĝi estis aparte longaj kaj dialoge la Estraro alvenis al ampleksaj interkonsentoj pri ĝi.

La novstila buĝeto donas al la Komitato la eblecojn:

1. Kompreni la kalkulojn malantaŭ pluraj buĝeteroj.
2. Pretigi (eventuale) buĝetajn alternativojn surbaze de formuloj.

Kompreni la funkciadon de la nuna dosiero postulas konojn pri ekonomiko kaj librotenado. Por helpi la Komitaton kompreni gravajn konceptojn oni verkis etan gvidilon, kiun vi ja rajtas riĉigi per komentoj, sugestoj, kritikoj aŭ eventuale korektoj.

Unu punkto ne atingis interkonsenton ene de la Estraro: la dungostrategio de TEJO. La mono kiun Erasmus+ donas kadre de la administra subvencio varias laŭ la kvanto de oficistoj de TEJO dungataj en eŭropaj landoj. Do:

1. Organizo kun 5 plentempaj ekvivalentaj oficistoj ricevos 125.000 EUR.
2. Tiu kun inter 3 kaj 5 ricevos 100.000 EUR.
3. Menciendas, ke havi 5 ekvivalentojn de oficistoj signifas, ke oni povas elekti havi 5 plentempajn, 10 duontempajn, 3 plentempajn kaj 4 duontempajn, ktp.

Ĉiuj estraranoj konsentas pri la daŭrigo de la nunaj dungoj sub la ekzistantaj kondiĉoj (AKSO/informadika-homforto, eksterrilatisto, komunikisto, subvencipetisto) kaj ankaŭ pri la aldono de ĝenerala direktoro. Tio signifas, ke TEJO havus iom pli ol 3,6 ekvivalentojn de oficistoj. Tamen la aldono de aliaj dungitoj, kiel grafikisto/vidmuntisto, dumtempa homforto por IJK kaj eventuale kroma konstanta triontempa oficisto (ekz. pri financoj aŭ Landa kaj Faka Agado) ne rakoltis unuanimajn poziciojn.

Do ni unue voĉdonas por decidi, ĉu TEJO aprobu buĝeton kun 5 oficistoj aŭ buĝeton kiu ne atingas 5 oficistojn. Poste, kaze ke la Komitato decidu aprobi buĝeton kun 5 oficistoj, ni diskutos pli profunde kiajn laboristojn dungi dum ni kompreneble povos realigi eventuale aliajn ŝanĝojn. Por ke vi havu bazan ideon pri la scenaroj, indas mencii:

1. Eblus atingi per malsimilaj vojoj kvin ekvivalentojn de oficistoj. La profito estus de inter ĉirkaŭ 5.000 EUR kaj 10.000 EUR (laŭ la lando de la dungoj).
2. Se oni ne atingas tiun kvanton la nuna jara profito estus ĉirkaŭ 1.000 EUR.

Ĉiuj stabanoj agis tre diligente kiam estis konsultataj, do mi pardonpetas pro la tempe maltaŭga livero de ĝi. Ankaŭ eksaj kasistoj de TEJO kaj oficistoj de UEA kaj membroj de ĝia Komisiono pri Financoj realigis valorajn kontribuojn.

Konsiderante la kompleksecon de la buĝeto ni invitas ĉiujn komitatanojn ĉeesti neformalan kunsidon por interŝanĝi ideojn kaj provi respondi buĝetajn demandojn. Ni rekontiĝos venontdimanĉe (24/3) je la 11 UTC per la jena Jitsi-ligilo. Mi konscias, ke estas iom malfrue, do laŭ intereso de komitatanoj ni povas organizi alian poste.

Dankeme

Patricio
Nome de la Estraro de TEJO

Michal Matúšov

unread,
Mar 24, 2024, 11:41:10 AMMar 24
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj,


mi komencas la debatan fazon pri la buĝeto 2024.


La debata fazo laŭplane daŭros 7 tagojn, ĝis la 31-a de Marto 2024 inklude.


Laŭplane la 1-an de Aprilo 2024 mi lanĉos retan voĉdonon. Tio ne estos ŝerco 🙃


Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


so 23. 3. 2024 o 0:41 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com> napísal(a):
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/1085426550.333092.1711150863789%40mail.yahoo.com.

Tyron

unread,
Mar 25, 2024, 8:46:01 PMMar 25
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi volas danki Patricio por lia laboro. La nuna buĝeto estas pli ampleksa kaj profesia ol iu ajn buĝeto kiun mi vidis dum miaj jaroj en TEJO, kaj certe estos valora ilo por estontaj kasistoj kaj komitatanoj kiuj volas pli profunde engaĝiĝi pri niaj financoj.

Mi limigos miajn komentojn en la diskuto pri la decido 5 dungitoj aŭ ne, ĉar respegulas la ĉefan dividlinion en la nuna debato. Kaj mi skribos sufiĉe rekte, por ke ĉiuj komitatanoj plene konscios pri la graveco de la decido kaj la eblaj konsekvencoj antaŭ voĉdoni.

Kiel prezidanto, mi forte kontraŭas la proponon ke TEJO havos 5 dungitojn ĉi-jare. Estas kelkaj kialoj:
  • TEJO spertis severajn kasfluajn problemojn ĉi-jare kaj luktis ĝustatempe pagi salajrojn. Pro tio ke niaj administraj subvencioj kovras la kalendaran jaron sed nur venas en marto/aprilo, ni devas intertempe kovri la planitajn elspezojn por la unua kvarano de la jaro per niaj rezervoj. Pro nia financa krizo de 2022/23, niaj rezervoj multe malpli kapablas kovri tion ol antaŭe, kaj eĉ kun plene ekvilibra buĝeto, sen ŝanĝo al la ritmo de ricevo de niaj administraj subvencioj ni preskaŭ certe spertos la saman problemon venontjare. Dungi 5 homojn multe pligrandigos la kasfluan problemon ĉar la kasflua breĉo iĝos ~20 mil EUR pli granda. Mi ne vidis seriozan proponon pri kiel solvi tion, krom eble peti UEA kaj esperi ke ili pruntedonos monon al ni. Sed mi ne komfortas akcepti buĝeton ke dependiĝos de tio
  • La planitaj kostoj por novaj postenoj enkondukos aliajn problemojn. La kalkuloj nur funkcias se niaj novaj dungitoj venas de Orienta Eŭropo, kaj ricevas la plej bazan minimuman salajron. Mi dubas ke talentaj junaj esperantistoj de tiuj lokoj pretus akcepi tian salajron, kaj ajnokaze flanke de TEJO vere malfacilos 1) forbari kandidatojn de aliaj landoj kaj 2) poste justigi pagi unu dungiton 2100 EUR monate (ĉar ili havas nederlandan kontrakton) kaj alia 850 EUR, kiam ili laboras la samajn horojn
  • La proponitaj postenoj pli respegulas la postulojn de subvencioj, anstataŭ la bezonoj de TEJO. Ekzemple, mi ne vidas bezonon por "kongresa kunlaboranto" kiam jam estas aktiva teamo kiun ni ne konsultis pri la ideo. Mi konscias ke tia ludado ĉiam okazas kun subvencioj, kaj novaj dungitoj ja iomete helpos. Sed sen la premo plenumi subvencian devigon, mi multe pli preferus "evoluon" anstataŭ "revol(uci)on" rilate al nia dungostrategio. Kaj eble respegulas kulturajn diferencojn, sed la foje esprimata sinteno ke "ne tiom gravas se ili fakte laboras, ĉar ni ajnokaze gajnas monon" lasas malbonan guston en mia buŝo
  • La Estraro ne kapablas mastrumi novajn dungitojn. Mi mem faras la plejparton de la nuna mastrumado de niaj dungitoj (kiel ĉefa kontaktpersono por 2 dungitoj kaj signife engaĝiĝas kun la alia 2) inkluzive regulajn kunsidojn, kontroli la laboron, kunplani la agadon ktp. Oni devas dediĉi multe da tempo por fari tiun laboron bone - kaj pro tempomanko mi ofte ne povas  - kaj la efikeco de niaj dungitoj grandparte dependiĝas de kapabla estrara gvidado. Mi mem neniel kapablas mastrumi aldonajn dungitojn kaj mi ne vidas la kapablon fari tion aliloke en la nuna Estraro. Kaj se ni dungas novajn homojn malgraŭ tio, ili certe ne kapablos labori efike
Pro tio, mi forte konsilas al la Komitato voĉdoni por la 'Buĝeto 2 - sen 5 oficistoj'. Se iu havas demandojn, mi volonte respondos.

Amike,
Tyron Surmon
Prezidanto | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Mar 27, 2024, 10:37:02 PMMar 27
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj:

Mi tre dankas al Tyron pro lia detala retpoŝto kaj emo antaŭenigi sanan debaton. Mi provos respondi sub liaj paragrafoj. Por doni etan sintezon de tre gravaj punktoj:

1. Dungi 5 homojn povas alporti (eventuale) malfacilaĵojn ĉirkaŭ Februaro de 2025, sed poste nia financa pozicio iĝas pli bona per tiu vojo ĉar ni ricevos 125 mil anstataŭ 100 mil eŭrojn. Tiel kaj ni iĝos pli sendependaj de UEA kaj troviĝos je pli forta pozicio por subteni eventualan ekstereŭropan IJKn. Do la avantaĝoj iĝos pli klaraj ekde longdaŭra perspektivo. Ni havus ĉirkaŭ 4.500 aŭ 8.800 kromajn eŭrojn en Marto de 2025 (laŭ la adoptita dungostrategio). Per ĝi ni povas, ekzemple, vojaĝigi kelkajn junulojn el evolulandoj al IJK 2025.

2. Estas multege da bezonoj kiuj povas esti solvitaj per oficistoj. Ni komencas iĝi pli solida organizo kiu bezonas apogon de homoj kiuj laboru konstante kaj ne nur amatore. Tiel ni konkretigas la Strategian Planon 2021-25, por kiu la pliprofesiigo de TEJO estas kerna.

3. En 2022 ni prezentis nian kandidatiĝon deklarante ke ni dungus 5 oficistojn dum la periodo 2023-2025. Ni ne sukcesis fari tion por 2024 kaj ree ne atingi tiun kvanton de laboristoj kreas tiklan situacion. Homoj pli spertaj ol mi pri subvencioj jam rimarkis, ke tiel ni riskas doni malbonan impreson al la funkciuloj de Erasmus+. Ĉi tiu debato devintus okazi du jaroj antaŭe (tiam ni eble ne tiom bone komprenis ĉiujn flankojn de la subvencio), nun ni jam prenis kompromison kiun ni plenumu por plivigligi nian bildon pri profesieco kaj fidindeco. Fakte nia reputacio kaj en Erasmus kaj en Konsilio de Eŭropo estas tre alta kaj indas konservi ĝin.

Mi konscias, ke kiam organizo kreskas aperas duboj, kaj pro tio la aliro de Tyron tre riĉigas nian perspektivo. Ni havas belajn problemojn: ni estas kreskante kaj tio signifas defiojn! En 2022, kiam ni perdis la administran subvencion, ni ja tute ne imagis ke ni tiom rapide troviĝus je ĉi tiu situacio, kaj ni tre ŝuldas al multaj homoj pri ĉi tiu sukceso.

Ĉiuj scias, ke mi tre ŝatas idiomaĵojn kaj venas al mia menso demando kutima inter hispanlingvanoj: Ĉu ni sukcesos ordigi ĉiujn melonojn en la ĉaro? Kaj la respondo estas, ke kiam la ĉaro ekmoviĝas la melonoj komencas ordiĝi!

Ni jam pasis multe da tempo provante ordigi melonojn en la kofrujo. La ĉaro de TEJO nun pretas ekmarŝi. Kaj por ke ĉiuj veturu per ĝi, speciale niaj evolulandaj samideanoj, ni bezonas 5-oficistan strategion. Ni profitu la okazon por organizi kaj sukcesan IJKn en Litovio kaj por saĝe subteni baldaŭ la unuan IJKn ekster Eŭropo post ok jaroj. La junularo, speciale tiuj esperantistoj kiuj revas iam ĝui nian ĉefan kongreson, estos tre dankema kun ni.

Brakumon!

Patricio

PD: Ŝajne mi kreis plurajn miskomprenojn do mi provos klarigi ilin sube inter la paragrafoj de la mesaĝo de Tyron.

El lunes, 25 de marzo de 2024, 21:46:04 ART, Tyron <tyro...@gmail.com> escribió:


Saluton,

Mi volas danki Patricio por lia laboro. La nuna buĝeto estas pli ampleksa kaj profesia ol iu ajn buĝeto kiun mi vidis dum miaj jaroj en TEJO, kaj certe estos valora ilo por estontaj kasistoj kaj komitatanoj kiuj volas pli profunde engaĝiĝi pri niaj financoj.

Kiel dirite multaj homoj kontribuis al ĝi. :-)

Mi limigos miajn komentojn en la diskuto pri la decido 5 dungitoj aŭ ne, ĉar respegulas la ĉefan dividlinion en la nuna debato. Kaj mi skribos sufiĉe rekte, por ke ĉiuj komitatanoj plene konscios pri la graveco de la decido kaj la eblaj konsekvencoj antaŭ voĉdoni.

Kiel prezidanto, mi forte kontraŭas la proponon ke TEJO havos 5 dungitojn ĉi-jare. Estas kelkaj kialoj:
  • TEJO spertis severajn kasfluajn problemojn ĉi-jare kaj luktis ĝustatempe pagi salajrojn. Pro tio ke niaj administraj subvencioj kovras la kalendaran jaron sed nur venas en marto/aprilo, ni devas intertempe kovri la planitajn elspezojn por la unua kvarano de la jaro per niaj rezervoj. Pro nia financa krizo de 2022/23, niaj rezervoj multe malpli kapablas kovri tion ol antaŭe, kaj eĉ kun plene ekvilibra buĝeto, sen ŝanĝo al la ritmo de ricevo de niaj administraj subvencioj ni preskaŭ certe spertos la saman problemon venontjare. Dungi 5 homojn multe pligrandigos la kasfluan problemon ĉar la kasflua breĉo iĝos ~20 mil EUR pli granda. Mi ne vidis seriozan proponon pri kiel solvi tion, krom eble peti UEA kaj esperi ke ili pruntedonos monon al ni. Sed mi ne komfortas akcepti buĝeton ke dependiĝos de tio

Se oni detale kontrolas la kasfluan projekcion por 2024 kaj 2025 oni povas noti ke eĉ kun la nunaj tre konservemaj kalkuloj ni havus sufiĉe da mono por pagi salajrojn kaj aliajn elspezojn ĝis ĉirkaŭ Februaro. Poste la situacio iĝas la mala: per la buĝeto kun 5 oficistoj ni ĝuos pli komfortan financan situacion kiu permesos al ni subteni (ekzemple) ekstereŭropan IJKn.

  • La planitaj kostoj por novaj postenoj enkondukos aliajn problemojn. La kalkuloj nur funkcias se niaj novaj dungitoj venas de Orienta Eŭropo, kaj ricevas la plej bazan minimuman salajron. Mi dubas ke talentaj junaj esperantistoj de tiuj lokoj pretus akcepi tian salajron, kaj ajnokaze flanke de TEJO vere malfacilos 1) forbari kandidatojn de aliaj landoj kaj 2) poste justigi pagi unu dungiton 2100 EUR monate (ĉar ili havas nederlandan kontrakton) kaj alia 850 EUR, kiam ili laboras la samajn horojn

Ne ĉiuj dungoj devas veni el Meza/Orienta Eŭropo. Ekzistas la ebleco dungi triontempan oficiston per nederlanda salajro. Ni jam trovis tre kompetentan grafikiston el tiu regiono kaj sendube ni trovos aliajn kompetentulojn. Multege da homoj kun malsimilaj profiloj povus iĝi kongresaj kunlaborantoj. Kaj pri tiu nejusteco pri pagado de salajroj vi absolute pravas: temas pri struktura tutmonda problemo. En internaciaj neprofitcelaj organizoj tre ofte tio okazas. TEJO ĝis nun plejofte dungis ene de Okcidenta Eŭropo kaj tio (parte) kaŝis ĝin, sed nun ke ni kreskas tio iĝas pli evidenta.

  • La proponitaj postenoj pli respegulas la postulojn de subvencioj, anstataŭ la bezonoj de TEJO. Ekzemple, mi ne vidas bezonon por "kongresa kunlaboranto" kiam jam estas aktiva teamo kiun ni ne konsultis pri la ideo. Mi konscias ke tia ludado ĉiam okazas kun subvencioj, kaj novaj dungitoj ja iomete helpos. Sed sen la premo plenumi subvencian devigon, mi multe pli preferus "evoluon" anstataŭ "revol(uci)on" rilate al nia dungostrategio. Kaj eble respegulas kulturajn diferencojn, sed la foje esprimata sinteno ke "ne tiom gravas se ili fakte laboras, ĉar ni ajnokaze gajnas monon" lasas malbonan guston en mia buŝo

Kongresa kunlaboranto estas absolute helpema posteno. La pasintjara IJK trapasis multege da malfacilaĵoj kiuj verŝajne evitintus kaze ke ni havu dungiton. Eĉ hodiaŭ, post pli ol 7 monatoj el IJK ni ne fermis ĉiujn repagojn kun ILEI, kaj tri monatoj antaŭe pluraj ankoraŭ ne estis solvitaj. Multaj komitatanoj memoros, ekzemple, pri la prokrasto en la kalkulado kaj repagado por la gajnintoj de Partoprenu IJKn. Ni eĉ perdis projekciilon (kies kosto estis de 399 EUR, do pli ol triono da salajro de oficisto) kaj aliajn varojn pro la problemoj je la liverado de iloj al Roterdamo. Kompreneble la membroj de la komisiono agis tre respondece ene de siaj eblecoj, sed estis tute superŝutitaj, kaj ankaŭ veras ke la pasintjara IJK estis iom aparta pro la alianco kun ILEI.

Ni ĉijare havas la eblecon eviti tian problemon por IJK 2024 per pagataj oficistoj kiuj prenu taskojn de la kongresa komisiono, faciligante ĉies laboron. Ne temas pri eksperimento, sed pri kutimo kiu delonge sekvas aliajn internaciajn organizojn. Por doni ekzemplon UEA havis pasintece konstantan kongresan sekretarion kaj ekde UK 2022 estas E@I kiu zorgas pri la kongresa fako kontraŭ pago.

Laŭ mi aparte klaras tiun bezonon. Ankaŭ menciindas, ke tre ofte sekcioj kiuj organizas IJKn travivas tiom streĉigan sperton ke iliaj membroj kabeas kaj la junulara movado en tiu lando malaperas. Tamen temas pri duafaza diskuto: tute eblas ke la Komitato aprobu la buĝeton kun 5 oficistoj kaj poste aperu aliajn proponojn pri dungado.

Per ""ne tiom gravas se ili fakte laboras, ĉar ni ajnokaze gajnas monon" lasas malbonan guston en mia buŝo" mi notas, ke ŝajne miaj vortoj estigis miskomprenon. Mi simple iam klarigis, ke eĉ se ni dungas homojn kiuj faras nenion matematike tio donus profiton al TEJO. Mi neniel proponus tian trompon kontraŭ la eŭropuniaj impostkontribuantoj, male mi klopodas kovri konkretajn bezonojn de TEJO kaj niaj sekcioj. Mi esperas, ke nun la afero estu klara.

  • La Estraro ne kapablas mastrumi novajn dungitojn. Mi mem faras la plejparton de la nuna mastrumado de niaj dungitoj (kiel ĉefa kontaktpersono por 2 dungitoj kaj signife engaĝiĝas kun la alia 2) inkluzive regulajn kunsidojn, kontroli la laboron, kunplani la agadon ktp. Oni devas dediĉi multe da tempo por fari tiun laboron bone - kaj pro tempomanko mi ofte ne povas  - kaj la efikeco de niaj dungitoj grandparte dependiĝas de kapabla estrara gvidado. Mi mem neniel kapablas mastrumi aldonajn dungitojn kaj mi ne vidas la kapablon fari tion aliloke en la nuna Estraro. Kaj se ni dungas novajn homojn malgraŭ tio, ili certe ne kapablos labori efike

Post la pretigado de la buĝeto (tre tempokonsumanta tasko) mi havas iom pli da tempo en mia horizonto kaj akceptas eventuale iĝi kontaktpersono de unu aŭ du dungitoj laŭbezone. Mi sentas min plene kapabla fari tion kaj tiu defio estos tre valora por mia persona, movada kaj profesia disvolviĝo.

Ni ankaŭ menciu, ke la ĝenerala direktoro tre faciligos la laboron de mastrumado de oficistoj, minimume ekde la administra flanko (kiu estas aparte peza). Novaj dungitoj tre helpos faciligi ĉies laboron kaj antaŭenigi novajn planojn. Financa oficisto povus zorgi pri mastrumado de bankkontoj (malpezigante la laboron de la ĝenerala direktoro) kaj helpi landajn sekciojn de evolulandoj kandidatiĝi por subvencioj (ili ekzistas, sed ĝis nun ni ne profitas el ili). Grafikisto/vidmuntisto (posteno kies dungo la estraro interkonsentis antaŭenigi) povus helpi sekciojn, klubojn, ktp. plibonigi la mastrumadon de siaj sociaj retoj. LFA-oficisto povus havi pli rektan, daŭran kontakton kun landaj kaj fakaj sekcioj, helpante ilin 

Pro tio, mi forte konsilas al la Komitato voĉdoni por la 'Buĝeto 2 - sen 5 oficistoj'. Se iu havas demandojn, mi volonte respondos.

Ni dungu homojn kiuj subtenos kaj TEJOn kaj niajn sekciojn. Ni akceptu la defion organizi IJKn ekster Eŭropo per sufiĉe da rimedoj. Ni voĉdonu por la Buĝeto 1 - Kun 5 oficistoj.

Amike,

Michal Matúšov

unread,
Mar 31, 2024, 3:16:33 PMMar 31
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj, mi plilongigas la debatan fazon ĝis la 3-a de Aprilo, do voĉdonado komenciĝos la 4-an.
Amike
KuboF Hromoslav 

Dňa ne 24. 3. 2024, 16:40 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Albert Stalin Garrido

unread,
Apr 3, 2024, 10:35:15 AMApr 3
to tejo-k...@googlegroups.com
Resaluton Komitato,

[Longa mesaĝo suben. Antaŭdankon pro via pacienco atente legi & kompreni ĝin.]

Unue, estas bone havi finfine la buĝeton; ricevi buĝetproponon en aprilo estas iel stranga, sed almenaŭ pro iu videble bona kialo. Krome, mi bedaŭras konstati ke krom la (tre interesa) malkonsento inter Patricio & Tyron, neniu diskuto ĝis nun vere okazas pri la Buĝeto. Mi volonte aŭskultus la opinion de la cetero de la Estraro, ĉar Patricio menciis ke "la aldono de aliaj oficistoj ne rakoltis [sic] unuanimajn poziciojn." 

Mi skribas ĉefe ĉar oni petis mian opinion kiel eksa kongresa estrarano pri la eblo dungi Kongresan Kunlaboranton.

Persone, mi revis/as pri la ideo ke la IJK havu oficiston. La ideala situacio estas havi oficiston, kiu estos konstanta referenco pri la IJK, por ke okazu transdono de konoj inter sinsekvaj okazigoj de la IJK. La ekzisto de dungita oficisto ne kontraŭas la ekziston de volontula Kongresa Komisiono aŭ de loka teamo; anstataŭe, ili komplementas unu la alian. Parto de kongresa organizado estu pli bone lasita al pagata oficisto.

En 2023 ni vidis la bapton de la internacia Kongresa Komisiono; ni ankaŭ vidis maloftan kunlaboron inter TEJO kaj ILEI por aranĝi komunan kongresadon. Kvankam la ideo aspektis nobla surface kaj komence, pro la manko de forta surloka teamo, la aranĝo fine iris kontraŭ ni. Kontraŭ mi, specife. Por ke entute okazu la IJK 2023 mi devis, krom esti prezidanto de TEJO:
  • prepari la kongresan buĝeton;
  • kontroli kaj validigi pagojn de individuaj aliĝintoj kaj aranĝi pagojn al servoj disponigitaj de la kongreso;
  • verki kongresajn bultenojn kaj antaŭ kaj dum la IJK;
  • plenigi la enhavon de la retejo kaj kunlabori kun la tiamaj CO-volontuloj pri la sociaj retejoj;
  • prepari la formularon por la karavano kaj ekskursoj, kaj por la IJK kaj la ILEI-kongreso;
  • kunprepari la tagan, vesperan, noktan programon;
  • prepari dokumenton pri la alvenebloj kaj forirebloj de Lignano Sabbiadoro;
  • sidi en enuaj, foje kolerigaj kaj deprimigaj kunsidoj kun ILEI por pritrakti komunajn aferojn (kaj ofte argumentadi kaj miskomprenadi unu la alian pro fundamentaj diferencoj inter la du organizoj);
  • komuniki kun kandidatoj kaj gajnintoj de Partoprenu IJK-n;
  • prepari invitleterojn por vizpetantoj kaj gajnintoj de Partoprenu IJK-n;
  • instrui al aliaj organizantoj kaj volontuloj kiel uzi AKSO-n por mastrumi aliĝojn;
  • varbi en diversaj lokoj kaj eventoj pri IJK 2023
Ĉi ĉio povus konsistigi laborpriskribon de eventuala Kongresa Kunlaboranto, sed ĉion tion mi (kaj en multaj kazoj, mi sola) devis fari. Ĉu mi estis superhomo? Mi ne sciis kiel mi povis fari ĉion tion, sed la laboro severe elĉerpis min. Bonŝance ke mi ankoraŭ ne kabeis. Bedaŭrinde nia tiama teamo estis tre malgranda, kaj kelkaj laborfakoj restis vakaj ĝis la fino kaj devis esti kromplenumitaj. Iuj teamanoj estis samtempe okupitaj pri aliaj TEJO-projektoj eĉ tuj antaŭ kaj dum la kongreso mem. (Mi ege malkonsilas ĉi tiun laste menciitan praktikon.)

Ni povas havi entutan diskuton pri kiel plibonigi la homan mastrumadon de la IJK, sed tio estas afero por aparta, pli vasta diskuto. La kerna punkto estas, ke parto de kongresa organizado estu pli bone lasita al pagata oficisto ol al volontulaj organizantoj

Krome, tiu oficisto ankaŭ servos por daŭrigi la postkongresan laboron pri la IJK. Surlokaj organizantoj kaj helpantoj post sukcesa okazigo de la IJK devus povi ripozi, dum iu pagita, taŭge rekompencata persono daŭrigos la laboron de tie antaŭen.

Do, en tiu senco, la posteno pri kiu mi pensas estus pli simila al la nun maldungita Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Mi tamen havas la impreson, laŭ la buĝeto, ke ĝi volas dungi oficiston kiu laboru nur ĝis la fino de la IJK; tio laŭ mi malvenkas la celon havi kongresan oficiston. 

Resume, mia starpunkto estas:
  1. Akcepti buĝeton, kiu ebligas la dungadon de kromaj oficistoj, interalie de Kongresa Kunlaboranto. Mi ne eksplicite diras ke oni voĉdonu por 5-oficista buĝeto, sed se tiu buĝeto ebligus tiun ĉi dungadon, do tiel estu.
  2. Aldone dungota surloka kongresa helpanto (kiel en la "Alternativa buĝeto") ne estos bezonata; pri surlokaj aferoj ni devas fidi la lokan organizan teamon. Aanstataŭe, fokusiĝu pri la eblo doni al tiu unusola kongresa oficisto pli bonan rekompencon; t.e., salajron pli altan ol 950€ /monato. Mi proponas ke la Estraro asignu al tiu posteno, se ĝi estos aprobita, pli grandan sumon.
Pri estrara mastrumado de la oficistaro. Mi konsentas, ke la dungo de la nova Ĝenerala Direktoro devas forigi de la Estraro tiun pezan taskon, kiu ĉiukaze ne devus esti laboro de la Estraro, krom por okaza kvalit-kontrolo. 


Kunlabore,
Albert Stalin Garrido 
English as Second Language (ESL) Teacher 
Madrid, Spain



Tyron

unread,
Apr 3, 2024, 6:22:33 PMApr 3
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Albert,

Dankon por via interveno. Mi aliĝas al via invito ke aliaj komitatanoj kaj estraranoj devus kontribui al la nuna diskuto.

Pri viaj punktoj, mi devas (iomete) malkonsenti. Unue ĉar mi ne vere kredas - sed iam konvinkeblas - ke aparta oficisto bezonatas por kongresoj. Due, kaj pli grave, la proponata buĝeto kun 5 oficistoj ne fakte respegulas la dezirojn kiujn vi lisitgas en la mesaĝo.

Unue, vi faris elstaran laboron pasintjare (kaj homoj kiuj ne kerne enplektiĝis tiam certe ne komprenas kiom) sed la itala IJK ja estis escepta. Vi samtempe estis la prezidanto de TEJO, kongresa estrarano kaj ĉeforganizanto de la IJK, kaj aldone la kunlaboro kun ILEI komplikigis ĉion. Sed memorindas ke krom la afrika IJK en 2017, neniu alia IJK dum nia historio havis dediĉitan oficiston, kaj la kunlaboro inter TEJO kaj landa asocio preskaŭ ĉiam sufiĉis por organizi bonajn kongresojn. Certe kelkaj taskoj kiujn vi listigis (kiujn mi mem devis fari ĉi-jare por la litova IJK) pli taŭgas por oficisto. Tamen laŭ mi pli preferindas ke la nova Ĝenerala Direktoro prenos tiujn taskojn. Konsidere ke neniam estos plentempa laboro, ili povas facile intergriĝi ĝin kun siaj aliaj taskoj. Ili plej bone situas por engaĝi ĉiujn de la fadenoj kaj kontaktoj en TEJO kiuj necesas por bone plenumi la laboron. Kaj la posteno de Ĝen-Dir certe estos la plej longdaŭra, do estas multe pli granda ŝanco ke ili kapablos transdoni scion inter teamoj.

Due, la proponata buĝeto ne respegulas viajn dezirojn rilate al nova Kongresa oficisto. La laboro jam plene progresis pri la nuna IJK, kaj ne estas evidenta spaco por nova oficisto (mi diras tion kiel unu de la estraranoj kiuj respondecas pri kongresoj). Efektive, la propono estas simple "dungi" membron de la nuna teamo, pagi ilin minimuman litovan salajron (pro tio oni diras 950€ /monato) kaj tiel rikolti profiton por la kaso de TEJO. Tia aranĝo malkomfortigas min, pro la kialoj kiujn mi jam listigas supre. Sed ajnokaze, la aldono de tiu posteno ne aldonos novan kapablon.

Pro tio, mi ankoraŭ forte konsilas al la Komitato voĉdoni por la 'Buĝeto 2 - sen 5 oficistoj'.

Amike,
Tyron Surmon
Prezidanto | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 3, 2024, 11:35:37 PMApr 3
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj:

Mi unue tre dankas la debatemon kaj proponemon de Albert kaj Tyron, kiuj tre riĉigis la fadenon. Mi provos klarigi kelkajn detalojn elĉerpante la lastajn energiojn de miaj neŭronoj. :-P

Ni unue voĉdonas por decidi inter 3,6 aŭ 5 ekvivalentojn de oficisto. Dum la lasta estrarkunsido ni decidis, por ke opcioj estu malpli konfuzaj, ke kaze ke la Komitato elektu 5 oficistojn ni tiam ekdebatos pri kiajn laboristojn ni dungu. Kongresa oficisto, LFA-dungito, financisto, komunumadministranto de kontoj de landaj kaj fakaj sekcioj, instruisto de Esperanto, realiganto de aŭdvidaj enhavoj, ekstertera disvastiganto... opcioj estas vere senfinaj. :-) Eblas, se multaj alternativoj aperas, uzi tiam parorangan metodon.

En tiu senco la propono de Albert pri dungado de konstanta oficisto kiu estu pli bone rekompencita estas absolute valida kaj, kaze ke ni decidu dungi 5 oficistojn, ni ja povos debati pri ĝi. Tre interesa interkonsento inter Tyron, Albert kaj mi estas, ke multaj taskoj bezonas dungiton por esti plenumitaj pli efike. Mi ludis kun la formuloj kaj alvenis al (evidente malneta) propono kun duontempa konstanta kongresa oficisto (anstataŭ financa oficisto) kaj dumtempa kongresa kunlaboranto (aŭ alia profilo) dungata dum malpli da tempo ol antaŭe. La profito iĝus 3.204 EUR.

Mia persona opinio estas, ke konstanta kongresa kunlaboranto tute bezonatas. Dum la tuta tempo tiu homo havos laboron, ĉar la ciklo de IJK komenciĝas preskaŭ du jaroj antaŭ ĝi. Ankaŭ la kongresisto povus subteni Retoson aŭ, laŭ peto de sekcioj, helpi ilin organizi regionajn eventojn. Mia persona prefero estas tiu de prioritatigi profilojn kiuj helpu nin trovi monrimedojn (kiel financa aŭ LFA-oficisto), sed sendube inter havi kaj konstantan oficiston kaj iom pli ol mono aŭ nek kongresisto nek pli favoran rezulton la plej taŭga opcio ŝajnas klara al mi.

Tute ĝustas, kiel mencias Tyron, ke nur por IJK 2017 oni dungis apartan oficiston. Tamen ankaŭ veras, ke IJK kutime estas aparte elĉerpiga kaj sekcioj kiuj organizas ĝin suferas tian premon ke tre ofte la homoj kabeas aŭ la grupo disiĝas. Do per pagita laboristo (ĉu konstanta kiel proponas Albert, ĉu dumtempa kiel mi imagas) ni povas malpezigi la ŝultrojn de la membroj de la komisiono kaj samtempe permesi al LEJO ke IJK iĝu pli ĝuinda sperto kaj, samtempe, sukcesa ilo por varbi junulojn en la balta regiono.

Por ĉiuj profiloj tre gravos ke ni realigu malfermajn alvokojn. Se ni dungas ekz. dumtempan kongresan oficiston, kiel trafe menciis Tyron, eble finfine temos pri komisionano kiu havu sufiĉe da libera tempo por teni tiun respondecon. Ne estus surprizo, ĉar preskaŭ ĉiuj TEJO-oficistoj estis iam aktivuloj.Tamen povas esti alia juna esperantisto interesita pri la defio, ano de alia movado kun sperto pri organizado de kongresoj, pliaĝulo kun longa sperto en la litova movado, ktp. Eble laŭ la havebleco de kandidatoj kaj iliaj lertoj ni finfine dungos du aŭ tri parttempajn laboristojn anstataŭ unu plentempan.

Mi aparte fidas je la talento de Manuela, poliedra homo kiu tre flekseble adaptiĝos al ĉia defio en TEJO. Tamen ni ankaŭ konsciu, ke ŝi devos okupiĝi pri mastrumado de dungoj, regado de bankkontoj, librotenado kaj ĝenerala superrigardo de la stabo kaj la organizo. Por tion realigi ŝi devos akiri novajn konojn, kaj tio ja postulos tempon. Ĉio ene de ĉirkaŭ 3 horoj tage. Do mi persone taksas, ke almenaŭ ĉijare preferindas ke ŝi fokusiĝu sur la administra flanko kaj tenu tre surfacan rilaton kun la organizado de la ĉijara IJK.

Mi esperas, ke mia retrokuplo estu utila por la Komitato.

Fortan brakumon kaj bonan elekton!

Patricio

Albert Stalin Garrido

unread,
Apr 4, 2024, 6:54:14 AMApr 4
to tejo-k...@googlegroups.com
Resaluton komitatanoj,

Pli klare evidentiĝas la kerna diferenco pri kiel ni imagas ke la Kongresa Oficisto laboru. 

Laŭ mi, ne vere gravus ĉu la laboro pri la IJK 2024 en Litovio jam plene disvolviĝis—verdire, ĉiam troviĝus laboro farebla en kiun la oficisto povus sin enplekti. Pri la IJK oni neniam povas vere diri ke la laborforto estas saturita. 

Krome, estante konstanta oficisto, la pli grava parto de la taskaro estus, komenci labori por IJK 2025 kaj venontaj okazigoj de la IJK, kun la ĝenerala celo plifruigi estontajn malfermajn alvokojn. Ekzemple. la Komitato pledis por la plifruigo de la alvoko por la Konkurso "Partoprenu IJK-n." En 2023 ĝi estis elsendita malfrue; en 2024 videblas neniu signifa plifruigo, ĉar ĝis nun daŭre estas neniu anonco pri la rezultoj de PP-IJK. Ĉu la malfruo de la alvoko eble estis pro la portempa manko de kongresa estrarano? Ĉiukaze, la ekzisto de Kongresa Oficisto kies laboro ne dependus de la estrara mandato povas pli efike labori, eventuale solvante entute tiun problemon pri malfrua kunvokado de la konkurso. 

Eĉ pli gravos la rolo de Kongresa Oficisto, kiu bedaŭrinde pro la Administra Subvencio devos esti loĝanto de EU/EEA, kiam estonta IJK okazos ekster Eŭropo. Kvankam la IJK povus okazi ekstereŭrope, ĝi ankoraŭ ne estus plene sendependa de eŭropaj transakcioj. Homoj pagos en kontoj kiuj estos regataj ekde Eŭropo; tiel, la Kongresa Oficisto povos pritrakti tiujn pagojn ĉar por ekstereŭropanoj estus malfacile ilin aliri. 

Mi ankaŭ malkonsentas pri la ideo dungi iun surloke el la LKK, ĉar denove la celo de ĉi tiu Kongresa Oficisto ne nur estas helpi pri la venonta IJK sole, sed ankaŭ pri la postvenontaj IJK-oj. Krome, tio povus kaŭzi strangan dinamikon inter tiu pagata teamano kaj la aliaj, kiuj ne estas egale rekompencataj kontraŭ simile pezaj taskoj en la LKK; mi eĉ aŭdacus diri, ke tiuj aliaj LKK-anoj povus senti sin malpli motivitaj kaj havus la pretekston por lasi pli da laboro al tiu pagato. Krome, imagu ke ĉiu Estraro devus rekomenci la procezon trovi tiun dungoton ĉiujare. Por eviti tion, la solvo vere estus trovi konstantan oficiston kiu laborus kun aŭtonomeco rilate al venontaj Estraroj kaj lokaj organizaj teamoj.

Do, mi ripetas, ke mi subtenas buĝeton tian, kia ebligos la dungon de Kongresa Oficisto sed ne de dua surloka kongresa helpanto, kaj se nur "Buĝeto 1 - Kun 5 oficistoj" ebligos tian aranĝon, do por tio mi esperas ke voĉdonu la Komitato. 

Kunlabore,
Albert
Komitatano A (Filipinoj)

Albert Stalin Garrido 
English as Second Language (ESL) Teacher 
Madrid, Spain


Michal Matúšov

unread,
Apr 4, 2024, 7:21:59 AMApr 4
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

unue dankon al tre valoraj opinioj de Albert, Tyron kaj Patricio, kiuj klare montras ne nur iliajn bonajn intencojn, sed ankaŭ profundan rilatan sperton! Kaj ankaŭ diversajn perspektivojn, kiuj prezentas malsamajn flankojn de vero - do kunigante ilin ni povas kompreni la grandan bildon pli klare (simile kiel 5 blinduloj priskribas elefanton).

Mi kontribuos nur pri la parto pri kvanto de pagataj laborantoj, ĉar pri aliaj partoj estas sufiĉa interkonsento.

La diskuto pri kvanto de pagataj laborantoj havas almenaŭ 2 grandajn dimensiojn: deziro kaj realigeblo.
Se la afero temus nur pri deziro, mi persone klare subtenus havi pli multajn kapablajn homojn, kiuj havas sufiĉajn rimedojn por puŝi TEJO-n kaj la movadon antaŭen. Kiam temas pri realigeblo, ni bezonas pli detale konsideri eblojn de la komunumo, la Estraro, la stabo ks. Ekz. komence de la jaro ni publkigis malferman alvokon pri videomuntisto / grafikisto, sed ne trovis sufiĉe taŭgan kandidaton. Mi ja volas pliajn oficistojn. Sed estas bezonata homo, kiu estas sufiĉe kapabla kaj sperta por signife kontribui al la laboro, sufiĉe memstara kaj respondeca por ne multe aldone pezigi mastrumantojn, sufiĉe malmultekosta por ne superi niajn buĝetajn limojn, kun disponebla tempo-flekseblo por ekz. labori duontempe dum kelkaj monatoj, kaj aldone de EU/EEA. Mi konas plurajn homojn, kiuj elstare plenumas plejparton de la kondiĉoj, sed ne multajn (aŭ eĉ neniun?), kiuj plenumas ĉiujn.

La demando kion farus tiaj oficistoj estas rilata, sed memstara. Ni jam havas plurajn ideojn kaj aliaj venas (ekz. mi kiel subtenanto de koloniigado de kosmo aparte ŝatas la proponon de Patricio pri "ekstertera [sic] disvastiganto" :).

Pro subvenciaj kialoj mi tre preferas, ke jam en 2024 TEJO havu ekvivalenton de 5 dungitoj (aŭ iomete pli, por meti sekurecan kusenon kaze de neantaŭviditaj maldung(iĝ)oj). Tio por la subvencidoninto prezentos TEJO-n kiel kapablan organizon, kiu bone uzas plenan petitan monon kaj estas inda je (pliaj) investoj por plifortigi junularon. Same pro subvenciaj kialoj, indas havi ekvivalenton de 5 (aŭ iometete pli) aŭ 3 (aŭ iometete pli) plentempaj dungoj, sed ne vere io inter aŭ ekster tio.
Nun la jaro sufiĉe progresis kaj por atingi ekv. de 5 dungoj ni bezonus dungi plurajn homojn, probable 3-4. Tio estas aldona serĉa kaj administra pezo. Ĉu ni povas tion sukcesi? Se estas taŭgaj kandidatoj, jes. Tiaokaze mi tamen petos fortan helpon de Komitatanoj de Eŭropo por serĉi kaj proponi ilin.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


št 4. 4. 2024 o 5:35 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com> napísal(a):

Albert Stalin Garrido

unread,
Apr 4, 2024, 8:23:15 AMApr 4
to tejo-k...@googlegroups.com
Resaluton,

Nur nun mi rememoras tion, kion mi forgesis aldoni al mia lasta retmesaĝo. (Kaj evidente mi ankoraŭ havas multe da sentoj pri la temo.)

Kongresoj estas unu el la plej pezaj laborfakoj de TEJO, kaj la lastaj eksaj respondecaj estraranoj ne tenis ĝin en "idealaj" cirkonstancoj. En 2022, tiama estrarano Alexandre Raymond malaktivis kaj poste demisiis, lasante la fakon al Rogier Huurman, tiama ĝenerala sekretario de TEJO kaj samtempe ĉeforganizanto de IJK 2022 en Nederlando. De li mi transprenis la fakon, estante samtempe prezidanto de TEJO.

Mi memoras ke nia eksprezidanto Łukasz Żebrowski dum nia vespermanĝo en Venecio post la IJK 2023 komentis, ke estas tre malbona praktiko ke estrarano de TEJO estu samtempe organizanto de la IJK. Mi tutkore konsentas kun li.

Por la nuna estraro (2023-2024), neniu kandidato eksplicite proponis sin por la fako de Kongresoj, kaj en la pluraj taskodividoj proponitaj de la tiama Elekta Komisiono, Kongresoj eĉ ne unufoje aperis. Mi povas kompreni. Eble ĉar kandidato timis la fakon ĉar tiu persono pensus, ke respondeci pri Kongresoj egalas al kunorganizado de la IJK? Nu, almenaŭ ideale tiel ne estu, sed praktiko montris alimaniere. 

Mia punkto estas, ke devus esti malpli da ŝarĝo pri la IJK sur la ŝultroj de la TEJO-Estraro, kaj la fluo de la IJK ne devus dependi tio, ĉu estas en la Estraro ekzistas ano kiu respondecus pri ĝi. Kaj tio eblus nur se estus konstanta oficisto kiu povus aparte, sendepende prizorgi ĝin.


Kunlabore,
Albert Stalin Garrido
Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)


Michal Matúšov

unread,
Apr 5, 2024, 7:53:10 AMApr 5
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj.


Dankon pro via pacienco (kaj aldona debatemo 👍)! Ĉar estis prezentitaj kelkaj versioj de buĝeto, mi preferis plene interkonsenti pri kion specife voĉdoni.


Bonvolu voĉdoni en https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/171

Limdato: 14-a de Aprilo 2024, 12:00

Rajtantaj voĉdonantoj: Komitatanoj A, B, C, Ĉ, Estraranoj


Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ne 31. 3. 2024 o 21:16 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Apr 12, 2024, 8:00:48 AMApr 12
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj,


restas lastaj 2 tagoj por voĉdoni. Se vi ankoraŭ ne voĉdonis, bv. fari nun 😉

KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


pi 5. 4. 2024 o 13:52 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Apr 17, 2024, 3:16:40 PMApr 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

dum la voĉdonado mi faris administran eraron (mi aldonis novajn Komitatanojn Ĉ dum estis aktiva voĉdono - tio estas afero, kiun CR traktas malbone; mi jam aldonis noton pri tio al la manlibro pri CR kaj aldonos al listo de traktindaj aferoj de CR). Mi rekontrolas la rezultojn kaj informos probable morgaŭ.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


pi 12. 4. 2024 o 14:00 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Apr 17, 2024, 6:32:34 PMApr 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara KuboF:

Koran dankon pro via kontrolemo, kiu ja ne estas facila tasko. La disvolviĝo de Centra Reto, laboro de Mia kiam estis volontulo, estis grandega mejloŝtono por TEJO kiu unuigis plurajn organizajn funkciojn. Antaŭe TEJO-volontuloj devis persekuti la funkciulojn kaj mane aranĝi la raportojn, dum la voĉdonsistemo estis disa. Kompreneble post tiom da jaroj aperis plurajn cimojn kiujn mi ne dubas ke ni baldaŭ sukcesos trakti.

Sendepende de la ekzakta rezulto tute klaras ke neniu opcio atingis vastan interkonsenton en la Komitato, kaj eĉ manifestiĝis okulfrapaj regionaj dividoj. Evidente mi ĉefrespondecas pri ĉi tiu situacio tute neideala por kerna organiza ilo. Mi pretas klopodi por ke ni senprokraste analizu novajn alternativojn kiuj trovu pli ampleksajn apogantarojn.

Dankon pro via laboro!

Patricio

pjotrdemulder

unread,
May 1, 2024, 5:35:53 PMMay 1
to TEJO-Komitato
Saluton ĉiuj,

Malgraŭ mia modesta pozicio kiel komencanta, lernanta, nur ĵus leginta tiun konversacion, komitatano A de ĝenerale ne tiom influa faka asocio BEMI... mi aŭdacas demandi, por kontroli ĉu mi ĝuste komprenas:
ĉu la buĝeto aktuale estas en ne-decidita stato, kaj ni do atendas novan proponon de Patricio kaj revoĉdonos?

kaze ke jes, mi bondeziras ĉiun necesan  energion por tio, kaj kaze ke motivigas vin, jen eta malkaŝo: mi volonte legos kaj pridiskutos la sekvan debatan fazon pri tiu nova buĝetpropono.

Amike,
Delfeno.
четвер, 18 квітня 2024 р. о 00:32:34 UTC+2 Patricio Agustín Iglesias пише:

Tyron

unread,
May 1, 2024, 8:07:40 PMMay 1
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Delfeno,

Neniel estas aŭdaca por nova komitatano interesiĝi pri unu de la plej gravaj decidoj kiun la Komitato faras dum la jaro :)

Laŭ mia kompreno, kvankam estis kelkaj problemoj pri kiel la Centra Reto - la retejo kie la komitato voĉdonas - kalkulis la rezultojn, oni konstatis ke ajnokaze ke fina rezulto ne ŝanĝiĝus (estus bona se nia Ĝenerala Sekretario povus konfirmi tion). Do kvankam se "Buĝeto 1 - kun 5 oficistoj" venkintus Patricio proponis fari novan diskuton pri kiujn novajn oficistojn oni dungus, ĉar finfine "Buĝeto 2 - sen 5 oficistoj" venkis, nova diskuto ne bezonatas. 

Amike,
Tyron Surmon
Prezidanto | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Michal Matúšov

unread,
May 9, 2024, 2:33:57 PMMay 9
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj,


rezulto de la voĉdonado estas, ke la Komitato aprobis Buĝeton por 2024, en la versio 2: sen 5 oficistoj.


Dankon pro iom aldona pacienco! Mi preferis rekontroli la aferon por esti certa, ke la rezulto estas ĝusta, sed mi simple bezonis aldonan tempon.

Voĉdonis 20 de 25 rajtantoj.


Komparitaj paroj:

  • Paro: Buĝeto 1: kun 5 oficistoj (9) kontraŭ Buĝeto 2: sen 5 oficistoj (10) 
  • Gajnanto: Buĝeto 2: sen 5 oficistoj 
  • Diferenco: 1

Kiel vi vidas, la rezulto estas tre eta, Ĝin multe influis eĉ nevoĉdono de iu debatinto.

Kiel jam menciis Tyron, ne estas bezonata nova diskuto por buĝeto por 2024 kaj (krom se io neantaŭvidita okazos) ni simple uzados tiun ĉi buĝeton por funkciigi TEJO-n ĝis fino de 2024. Mi tamen antaŭvidas, ke iom pli proksime al Komitat-Kunveno(j) ni rediskutos rolojn por oficistoj por 2025, ĉar tiam ni denove havos oportunon plifortigi nian stabon.


Ne voĉdonis Albert Stalin Tancinco Garrido, Yoan Michel Rodríguez Martínez, BUI Thi Kim Ngan, Lucía Montserrat Fernández Barrera, Snehaĝa Venkatesh.

En la ekrankopio vi povas vidi pliajn homojn listigitajn kiel nevoĉdonintojn, sed tio estas pro konata kaj raportita cimo en la Centra Reto. Dum pluraj jaroj ni konscie decidis malplioritatigi ĝin por povi fokusiĝi al multe pli prioritataj teĥnikaĵoj. Nun ni iom post iom kaptas tempon por korekti tiajn ĉi cimojn.


Mi dankas ĉiujn voĉdonintojn pro tenado de la demokratia funkciado de TEJO, kaj ree instigas la nevoĉdonintojn pli forte ekzerci siajn rajtojn! Se vi havas teĥnikajn problemojn pri voĉdonado, bonvolu kontakti min tuj kiam vi ekscias tion!


Sube estas ekrankopio de la voĉdona rezulto.


Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


st 17. 4. 2024 o 21:15 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):
TEJO, Bugheto 2024.png

Albert Stalin Garrido

unread,
May 9, 2024, 3:22:10 PMMay 9
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Kiel vi vidas, la rezulto estas tre eta, Ĝin multe influis eĉ nevoĉdono de iu debatinto.

Dankon pro la aludo, ĝenerala sekretario! Efektive, kaze ke la aliaj komitatanoj ankoraŭ ne rimarkis, tiu debatinto kiu ne voĉdonis estis mi. Tamen, mi ne konsentus kun via aserto, ke mia nevoĉdono infuis la rezulton. Kiel vi ĵus diris, la diferenco estas unu, kaj eĉ se mi estus voĉdoninta, ĝi rezultus en voĉegaleco, kiu tiam finiĝus per la sama fina rezulto per egalecrompa voĉo de la prezidanto, kiu sufiĉe klare esprimis sian elekton. Mi ne sciintus tion, kompreneble, sed estus troigo diri ke mia nevoĉdono tion "multe influis."

Ĉiukaze, mi ja volis pardonpeti pro la nevoĉdono; mi estis intertempe tro okupita reprezentante TEJO-n en Bruselo tiam, kaj malgraŭ la afablaj privataj memorigoj de Patricio ke mi voĉdonu, mi fine malsukcesis oficiale registri mian voĉon. Kiel ankaŭ konstatis Patricio, videblas dividoj inter eŭropaj kaj ekstereŭropaj sintenoj, kaj honeste mi ne scias, kiel interpreti tion. 

Kunlabore,
Albert Stalin Garrido 
English as Second Language (ESL) Teacher 
Madrid, Spain


Michal Matúšov

unread,
May 9, 2024, 3:36:25 PMMay 9
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Albert,

dankon pri via aldona klarigo! Mi certe ne celis skribi, ke via voĉo tute ŝanĝus la rezulton. Kaj vi prave argumentis kial tio en tiu ĉi konkreta okazo ne okazus. Mi celis montri, ke estas fojoj, kiam ĉiu voĉo gravas, eĉ se fine estas bezonata egalecrompanto. Mi ĝojas vidi, ke sufiĉe multaj Komitatanoj voĉdonis - tio igas la rezulton pli reprezenta al la opiniaro de la tuta Komitato.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


št 9. 5. 2024 o 21:22 Albert Stalin Garrido <alberts...@gmail.com> napísal(a):

Jean de Dieu Kikako

unread,
May 21, 2024, 12:57:43 AMMay 21
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj saluton. 
Estas honoro kaj plezuro por prezenti al vi la raporton pri niaj agadoj en Goma DRKONGO. 
Post la kunvenon de komitato, mi lernis mutlon el Antaŭulojn,kaj kuragigas ilin denove.
Kion vi malkovros en la raporto?
En ĉi tiu raporto,raportas min pri la aktivecoj de GEK(Goma Esperanto klubo)kaj KJBEL(Komitato de junuloj por la bona evoluo de la internacia lingvo Esperanto).
Tago post tago,la 109 UK estos ĉe nia pordo,ni kiel la proprulo de la domo atendante la venantoj,ni devas prepari diversajn aktivecojn por bonvenigi la vizitantoj,en tiu kunteksto ,ni decidis prepari aktivecojn prezentotaj dum UK por ke la vizitantoj ne forgesu la momenton de ilia vizito en nia kontinento.
Ni preparas nun,poemon,kantojn,teatron k.t.p,ni invitas vin partopreni la UKon por pasigi agrablan momenton kun ni en Afriko.
Ĉiu dimanĉo, ni kunsidas por prepariĝi konsekvence.




Jean kikako 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages