Demisio kaj kabeo

128 views
Skip to first unread message

Lucca Lanzi

unread,
Jan 8, 2024, 12:33:42 AMJan 8
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara komitato,

Kun granda malĝojo mi anoncas kaj mia demisio de tiu ĉi komitato, kaj mia kabeo, almenaŭ dummomente.

En tiu jaroj, mi multe lernis de la movado kaj konis bonegajn personojn, kiujn espereble mi neniam forgesos, nek perdos la kontakton. Tamen, mi ankaŭ spertis malbonaj aferoj, kiel seksĝenado kun kelkaj (du) esperantistoj. Bedaŭrinde, tiuj teruraj spertoj ĉiam iras kaj revenas. Nun mi devas okupiĝi pri aliaj prioritatoj de mia vivo, ĉefe en mia persona kaj labora vivo. 

Bonan ŝancon al ĉiuj, kaj eble, ĝis iam se tiu iam vere ekzistas!

Ĝise,
Lucca

Manuela Burghelea

unread,
Jan 8, 2024, 12:41:50 PMJan 8
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Lucca,

Mi bedaŭras legi pri la okazaĵoj kaj mi bedaŭras ke Esperantujo estas tiom malsekura ke ĝi kabeigas tiom valoran aktivulon.
Espereble vi ricevas plenan helpon por superi la malagrablaĵojn. Certe ne estas facile priparoli la aferon, sed eble diskuti kun la konfidencpersonoj de TEJO, Christine kaj Michael Boris, povus helpi vin, kaj ankaŭ helpus sekurigi Esperantujon.

Fartu bone kaj sukceson en viaj projektoj. Restas la belaj memoroj de viaj retaj renkontiĝoj, kiuj tiom mojosigis la lastajn jarojn. Ĝis iam, kara!

Amike,
Manuela

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CALx7sA6Lho1e4Q_GkOpw-fR%3DcJY-pRSBa5jNAbpLjDdgYVBgbA%40mail.gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages