Kiu estonto por Pasporta Servo?

40 views
Skip to first unread message

Marek Blahus

unread,
Aug 7, 2014, 9:44:30 PM8/7/14
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

jen demando precipe al la estraro kaj eventuale la rilataj komisiitoj:

Kiam oni finfine fermos la retpaĝaron de Pasporta Servo
www.pasportaservo.org?

Mi ne celas porĉiaman fermon – kaj ja legis la artikolojn en Libera
Folio kaj esperegas ke sub Roy finfine okazos pozitiva ŝanĝo – sed la
nun alirebla paĝo kaŭzas pli da damaĝo ol utilo.

La ĉefpaĝo plenas de spamo, post ensaluto montriĝas programaraj eraroj
kaj la monda mapo montriĝas malplena. La servo do estas neuzebla kaj ĉe
https://www.facebook.com/pasportaservo la lasta novaĵo estas de antaŭ
unu jaro dum en la flanka afiŝa kolumno uzantoj plendas ke ili ne
sukcesis membriĝi (lasta tia ĉi-merkrede) aŭ ili en tiu forumeto anoncas
siajn vojaĝplanojn. Neniu respondas al ili tie.

Dume sufiĉus, provizore, unu eta afero: Flankenŝovi la nunan
PS-dosierujon en la TEJO-servilo kaj anstataŭ ĝi instali novan kun
simpla paĝo kun sciigo pri tio, ke PS estas nun ne aktiva kaj dato je
kiu ĝi revenos (eble kun ligilo al artikolo en LF aŭ simile). Se iu
donos al mi la necesajn ŝlosilojn, mi eĉ mem pretas fari tion!

Ĉia PS estus pli bona ol PS vivemorta, kun la membroj diskurintaj kaj
kelkaj lastaj senesperuloj anoncante siajn planojn mise-dise tra
Facebook. Pli bonus eĉ organizita kuniĝo kun Couchsurfing, kiu ja havas
siajn malavantaĝojn, sed kie nun 2595 indikas ian scipovon de Esperanto,
dum kiam mi mesaĝis al la komitato antaŭ du jaroj, ankoraŭ estis nur
591. Ŝajnas do, ke pli-malpli ĉiuj uzantoj de Pasporta Servo jam finfine
meminiciate transkuris al Couchsurfing, sen ke TEJO havu ion ajn de tio!

Kie estas nun la 15 homoj kiuj en 2012 subtenis la varianton "pluvivigo"
en la voĉdono pri PS? Kaj kiel oni efektivigis la komitatan decidon, kiu
el la voĉdono sekvis, nome "ke TEJO pluevoluigu Pasportan Servon"? Estos
duona miraklo, se Pasporta Servo ankoraŭ iam reaperos almenaŭ en papera
versio – kaj tion mi diras nur ĉar mi konas la admirindan sindediĉon de
Roy McCoy, espereble la lasta komisiito pri PS por denove almenaŭ pluraj
jaroj.

Pardonu mian ekscitiĝon, sed mi jam timiĝas pri la sorto de PS preskaŭ
tuj ekde la enkonduko de la reta versio, kiu ŝajne neniam vere funkciis,
kaj ĝi plu restas al mi kara. Laŭ la kvanto de atento dediĉata, ŝajnas
al mi, ke eĉ TEJO-aktivuloj mem jam rezignis pri PS :-(

Amike,
Marek Blahuš

Michal Matúšov

unread,
Aug 8, 2014, 4:10:57 AM8/8/14
to tejo-k...@googlegroups.com

Mi subtenas la proponon, kiun nun prezentis Marek B. kaj antaŭe jam almenaŭ Francessco M. Se TEJO ne povas provizi duonhoron por tio, vere donu aliron al Marek. Aŭ alternative sciigu komitaton, ke malgraŭ niaj decidoj nenio okazas kaj pri Pasporta servo de TEJO ni povas forgesi (tio ŝajne kaŭzos disflorigon de iu alternativa servo).
Tamen amike

Dňa 8.8.2014 2:44 používateľ "Marek Blahus" <ma...@blahus.cz> napísal:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Marek Blahus

unread,
Aug 8, 2014, 6:53:54 AM8/8/14
to tejo-k...@googlegroups.com
Por informi tiujn novajn komitatanojn, kiuj ne memoras tion: Mi estis
iam "reta mekanikisto" de TEJO dum kelkaj jaroj. Mi zorgis pri la entuta
funkciado de iu retpaĝaro kaj retpoŝto de TEJO, tamen sen respondeci pri
la enhavo de la retejoj mem, kio jam estis la tasko de aliuloj. Nun mi
proponiĝas por kontribui la duonhoron necesan por provizore malŝalti la
paneintan retpaĝaron pasportaservo.org.

La voĉdono, kiu okazis en printempo de 2012, antaŭvidis buĝeton por
funkciigado de la retejo de PS, ĉar oni jam ekkomprenis, ke tio ne povas
esti profesie atingata de volontuloj. La gajninta propono estis:

"Pluvivigo kaj pluevoluigo de PS.org
por efektivigi tion estas bezono je dungo de plia programisto (ne
nepre unu sama persono por ĉiuj taskoj), kio rezultigos aldonaj
elspezojn laŭ nia pritakso de inter 500 € kaj 1000 €. sekve ni havos
funkciantan retejon, disvolviĝantan en bona ritmo, kaj povos prepari
novan eldonon de gastiganto-libro ekde la venonta jaro. krom tio,
bezonatos sentebla kvanto de volontula laboro, prefere de grupo de
homoj, kiuj neindiferentos pri Pasporta Servo kaj sin dediĉos al ĝi."

La ceteraj du malgajnintaj proponoj estis "Lasi PS-n funkcii sen
prizorgo" kaj "Malŝalti PS.org".

La plej freŝa http://www.tejo.org/eo/jarraporto (2012/2013) mencias
ankoraŭ planon pri papera eldono en 2013, ĝuste resumas la voĉdonon, sed
nenion diras pri ĝiaj sekvoj kaj tute silentas pri buĝeto. Financan
raporton mi entute ne sukcesis rete trovi, do nur scias el
komitatkunsida protokolo de 2013 (kiun mi trovis ie gugle, ĉar en la
TEJO-retejo ĝi ne troveblas) ke ĝi estis akceptita de la komitato – sed
ne ĉu buĝeto estis disponigita al PS kiel la komitato petis. La sama
dokumento enhavas sekcion "Laborplano 2013–2015", kiu skizas planon por
"poŝtelefona versio de la retejo [de PS]" – silentante pri la nefunkcio
eĉ de la komputila versio! Interesaj tiurilate estas la amendoj 10–13
(ŝajne ĉiuj levitaj nome de IEJ), kiujn tamen la ĉeestantoj malakceptis.
Sed ili ja taskigis la estraron analizi la situacion pri PS kaj eldoni
"konkretajn rekomendojn, surbaze de kiuj estiĝos diskuto". En la
komitata dissendolisto dum la lasta jaro tamen neniu tia dokumento
troveblas per serĉo pri PS – nur malsukcesaj pledoj de Francesco pri ia
savo de la projekto kaj informo pri nomumo de Roy kiel komisiito. La
kelkaj dissenditaj estrarkunsidaj raportoj ofte traktas multajn
aferetojn sed PS-n tute ne.

Ĉu do TEJO plu ankoraŭ opinias PS-n "sia servo" inda je subteno (kaj
atenta aliro kaj efika informado) kaj ĉu ĝi kalkulas kun ajna buĝeto por
ĝi por tiu ĉi jaro aŭ la sekva?

P.S. La menciitan komitatkunsidan raporton de IJK 2013 mi trovis ĉe
http://xa.yimg.com/kq/groups/303007/1240554482/name/2013+Kunveno+de+la+Komitato+de+TEJO.pdf?download=1

Je 2014-08-08 10:10, Michal Matúšov skribis:

Sarolta Bagó

unread,
Aug 8, 2014, 1:53:41 PM8/8/14
to tejo-k...@googlegroups.com, Baptiste Darthenay
Salutojn,

Dum la ĵus pasinta IJS* okazis diskutrondo pri PS gvidita de Baptiste Darthenay, kiu nuntempe aktivas en HEJ (Hungara Eo-Junularo). Do ĉar li ne estas komitatano, tamen okupiĝas pri PS, mi peris la ĉi tie senditajn leterojn al li kaj ĉi-sube mi same plusendas lian reagon.

Amike.
Saci (Sarolta Bagó), HEJ-komitatano

* (Internacia Junulara Semajno, Hungario)

***


---------- Forwarded message ----------
From: Baptiste Darthenay <bapt...@darthenay.fr>
Date: 2014-08-08 19:34 GMT+02:00
Subject: Estonto por PS
To: Sarlota Bagó <sarolt...@gmail.com>


Saluton al ĉiuj,

Sarolta plusendis al mi tiun diskutadon ĉar kiel vi ne (ankoraŭ) scias, mi aktiviĝas pri PS.

Dum majo, mi aŭdis pri anoncoj de Roy McCoy, kaj deziris partopreni en PS. Post monatoj da parolado sur la g-dissendolisto (https://groups.google.com/forum/?hl=eo#!forum/ps-organizado), oni decidis malrapide mortigi la Drupalan version, dum mi disvolvas novan retejon (per Dĵango), kun Manuel Ortega kaj amiko mia.

La laboro jam komencis, ĉe http://nova.pasportaservo.org

Dum la lastaj semajnoj mi ne havis tro da tempo por tiu, ĉar estas ankoraŭ priparolado pri la datumbaza-strukturo. Kaj ankaŭ pro mia projekto http://esperant.io/. Tamen ekde septembro / oktobro la retejo estos pli testinda.

1) Se vi volas malŝalti ps.org, bv. ne forviŝi la datumbazon! ;·) Estas ankoraŭ indaĵojn inter la spamkontoj.

2) Se vi volas malŝalti ps.org, eblus meti simpla HTML dosiero, kiu similos al nova.ps.org, kun „Baldaŭ nova retejo!”.

3) Mi ankaŭ ne scias se PS estas ankoraŭ TEJO-projekto. TEJO ŝuldas decidi.

4) Tiu projekto estos multe da laboro por ke estu kiel mi, kaj ĉiuj, deziras ke estu. Se TEJO decidus cedi buĝeton al nia teamo, mi povus koncedi pli da tempo por tiu defia projekto.

5) Se iu scias pri kio temas tiu paĝo: http://nova.tejo.org/agadoj/pasporta-servo-aligxilo/


Amike,
Baptiste
(@batisteo)



dorota.r...@gmail.com

unread,
Aug 10, 2014, 4:18:15 PM8/10/14
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

mi tre ĝojas ke malgraŭ tio ke oni ne aŭdas pri tio, laboroj pri la Pasporta Servo kaj renovigo de tejo.org paĝoj progresas! 

Mi nur ne komprenas ĉu Roy McCoy estas tiu kiu komunikas kun la estraro de TEJO pri la progreso aŭ raportas al iu alia respondeculo? Ĉu oni interkonsentas kun renovigantoj de PS kaj TEJO-retpaĝoj pri eblaj pagoj? En mesaĝo de Baptiste senteblas eta "plendo" pri manko de monsubteno de TEJO kaj ni havas en buĝeto rezervitan monon por renovigkostoj de tejo.org-retpaĝo - ĉu estas iu plano kiel uzi/distribui ĝin?

Ĉu eble Marek povus kontaktiĝi kun renovigteamo por priparoli solvon de nuna fuŝpaĝo de PS akj anstataŭigo de ĝi? Ja estas honto lasi la nunan paĝon en tia stato.

amike,
Dorota Rodzianko


To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Marek Blahus

unread,
Aug 10, 2014, 4:57:22 PM8/10/14
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Unue, mi ĝojas ke mesaĝinterŝanĝo ekfluis, kaj dankas al Baptiste kaj
Roy pro iliaj reagoj. Mi permesas al mi ne respondi al ili aparte, sed
skribi ĉion gravan en tiu ĉi mesaĝo.

Kiel teknikisto, mi bonvenigas la konsenton de Roy pri "malŝalto" (fakte
nur deekstera – simple informa paĝo kiu kaŝos la restos de la sistemo,
tiel ke uzantoj vidos nur ĝin kaj scios legi kio okazas) kaj ankaŭ la
scion pri ekzisto de Baptiste kiel servilprizorganto. Ĉar la ĉi-lasta
preskaŭ certe scias starigi tian paĝon mem, mi invitas lin fari tion,
ĉar tiel de organiza vidpunkto estas pli simple – kaj nur se li ial ne
sukcesus, li bonvole sendu al mi la alirdatumojn kaj petu min. Mi ne
devas mencii ke tio ĉi estas rapida kaj indas fari ĝin laŭeble baldaŭ.

Maltrankviligas min tamen, ke malkiel pri la retpaĝaro de TEJO, pri la
retejo de PS teknike ŝajne daŭre plu okupiĝas nur nekonkreta grupo de
homoj el kiuj neniu sentas sufiĉan respondecon eĉ nur por
ĉi-supramaniere ĝin provizore "malŝalti". Mi komprenas, ke trovi
volontulan respondeculon por io, kion tiom multaj antaŭuloj jam
malsukcesis, tute ne estas facile, sed la adaj plendoj pri iu, kiu
interesiĝis pri la projekto (ofte tamen kun iu flanka intereso, kiel
ekz. antaŭenigo de Drupalo siatempe, sed ni malatentu nun tion…),
promesis helpi, sed relative baldaŭ kun aŭ sen bruo retiriĝis, jam iĝas
lacigaj, eĉ se oni emas kompati. Al tio rilatas mia alia rigardo al la
afero:

Kiel komitatano, mi aldoniĝas al la pledo de Dorota pri financoj. La
komitato decidis jam antaŭ pli ol du jaroj per la "fama" voĉdono pri
"dungo de programisto(j)" por havigi al PS "funkciantan retejon,
disvolviĝantan en bona ritmo" kaj aprobis por tio uzi "inter 500 € kaj
1000 €", klare kontrastigante la pagatan laboron de la programisto de la
"volontula laboro" da kiu ĉiukaze plu "bezonatos sentebla kvanto". Kio
okazis kun tiu ĉi komitata postulo? Ĉu la buĝeto, laŭ la volo de la
komitato, estis aŭ estos iam al PS disponigita? Se ne okazis tiel ĝis
nun, ĉu oni povas informi la komitaton pri la kialoj kaj laŭeble ripari
tion? La daŭra stagnado de PS laŭ mia impreso grandparte ŝuldiĝas ankaŭ
al tiu ĉi ignorado de jam faritaj decidoj strebantaj refunkciigi ĝin.

Mi petas la estraron bonvole respondi la ĉi-supran demandon. Kiel mi jam
skribis antaŭe, financan raporton aŭ buĝeton de TEJO mi de kelkaj jaroj
ne trovas por kontroli tion mem.

Petro Baláž el E@I iam diris: "Volontuloj estas tre bonaj kaj nia
organizo multe dependas de ĝi. La sola problemo de volontuloj estas – ke
ili laboras volontule, do se kaj kiam ili volas." Oni do ne abomenu
volontulojn, sed por ŝlosilaj pozicioj, de kiuj dependas estrado de
gravaj iniciatoj kiel PS (afero starigita en 1974 kaj unu el la ĉefaj
varbiloj por Esperanto – almenaŭ en tempoj antaŭ ĝi permesis sin
bagateligi maltrafinte la ŝancon iĝi tio kio nun estas Couchsurfing),
oni klopodu havi dungitojn – do personojn, kiuj _devas_ regule kaj
ĝustatempe labori kaj tenas la aferon ruliĝanta. Tio des pli facilas, se
oni eĉ jam faris decidon pri disponigo de mono por tia dungo. El tiu
vidpunkto estas kritika eraro, ke tiu deziro de la komitato estis neniam
plenumita.

Marek Blahuš

P.S. Por iom klarigi pri mia propra situacio kaj reagi al alvokoj pri
mia pli intima (t.e. teknika) engaĝiĝo: Mi jam baldaŭ eliros la
TEJO-aĝon kaj laboras nun plentempe por vivteni min (kaj tre baldaŭ
ankaŭ mian edzinon). Pro tio en nuna fazo de la vivo mi mem bedaŭrinde
ne plu povas helpi volontule. Kaj ankaŭ dungiĝi mi ĉi-momente ne povas,
ĉar mi nun havas alian dungon. Tial mi petas pri indulgenco, ke mi
persone, kvankam teknike kapabla por tio, ne mem konkrete engaĝiĝos en
la afero. Mi tamen pretas en limigita kvanto plu kunlabori tiel ĉi kiel
defora observanto de la aferoj kaj foje konsilanto, ĉar al mi, same kiel
espereble plu ankoraŭ multaj ĉi tie, PS estas afero kara.


Je 2014-08-10 22:17, dorota.r...@gmail.com skribis:
> Saluton!
>
> mi tre ĝojas ke malgraŭ tio ke oni ne aŭdas pri tio, laboroj pri la
> Pasporta Servo kaj renovigo de tejo.org <http://tejo.org> paĝoj progresas!

Rogener Pavinski

unread,
Aug 11, 2014, 9:48:18 PM8/11/14
to tejo-k...@googlegroups.com


> En mesaĝo de Baptiste senteblas eta "plendo" pri manko de monsubteno
> de TEJO kaj ni havas en buĝeto rezervitan monon por renovigkostoj de
> tejo.org-retpaĝo - ĉu estas iu plano kiel uzi/distribui ĝin?
Kiom da mono estas? Ĉu sufiĉe por dungi profesiulon?

amike
Rogener

--
Rogener Pavinski
@rogener


---
Este email está limpo de vírus e malwares porque a proteção do avast! Antivírus está ativa.
http://www.avast.com

AR

unread,
Aug 12, 2014, 7:38:51 PM8/12/14
to tejo-k...@googlegroups.com
mi ne ŝatas fari diskursojn.
respondo: kaŝu retpaĝon ĝis ĝi devos reaperi. anstataŭ per la jena mesaĝo:
“Pasporta servo baldaŭ revenas…”

dankon.
Alekĉjo

2014-08-11 22:48 UTC−03:00, Rogener Pavinski <rog...@ikso.net>:

Michal Matúšov

unread,
Aug 13, 2014, 10:46:40 AM8/13/14
to tejo-k...@googlegroups.com

pri mono: laŭ mia sperto, 1.000 eŭroj apenaŭ sufiĉas por unumonata laboro de profesiulo. Do ŝajne eĉ tiu profesiulo devos multe volontuli.
Mi aliĝas al peto de Rogener pri mona situacio.
Amike

Dňa 12.8.2014 3:48 používateľ "Rogener Pavinski" <rog...@ikso.net> napísal:

Nico Huurman

unread,
Aug 13, 2014, 2:34:00 PM8/13/14
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

En la buĝeto pri 2014 estas planita sumo de € 1000,- por retpaĝo de PS kaj aldone € 250,- por la renovigo de la retpaĝo de TEJO. Apude ankaŭ estas planita € 1000,- por la presado de PS en 2014.

Ni estas traktontaj kun Roy pri kiel plej bone uzi la planitajn rimedojn.

Amike,
Nico


Rogener Pavinski

unread,
Aug 13, 2014, 6:38:16 PM8/13/14
to tejo-k...@googlegroups.com
Kion pri la ideo krei financan kampanjon por revigligi PS-on? Mi pensas
ke estas farebla kaj por la plejmulto de la e-istaro PS estas grava kaj
kara.
Mi mem donacus monon se mi vidos estonte belan, funkciantan kaj viglan
retejon pro PS.

amike
Rogener



> Saluton,
>
> En la buĝeto pri 2014 estas planita sumo de € 1000,- por retpaĝo de PS
> kaj aldone € 250,- por la renovigo de la retpaĝo de TEJO. Apude ankaŭ
> estas planita € 1000,- por la presado de PS en 2014.
>
> Ni estas traktontaj kun Roy pri kiel plej bone uzi la planitajn rimedojn.
>
> Amike,
> Nico

Francesco Maurelli

unread,
Aug 13, 2014, 6:39:54 PM8/13/14
to tejo-k...@googlegroups.com
Bona ideo, sed antau ol peti monon, oni havu klaran difinitan
smart-planon. En la nuna momento mi ne vidas ĝin...

amike,
Francesco
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "TEJO-Komitato" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Francesco Maurelli
----------------------------------------------

"Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta kaj
grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via
konscienco kaj koro.", LLZ

Sarolta Bagó

unread,
Aug 15, 2014, 12:09:35 PM8/15/14
to Nico Huurman, tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, Nico,

Mi ne scias, ĉu mi bone kredas, sed tio ŝajnas esti respondo ankaŭ al la demando de Batist... tamen mi ne kuraĝas simple sen demando plu sendi ĝin al li (li ne estas komitatano, kaj oni bedaŭrinde forgeseis sendi kopion al li de jena tuta diskuto, kvankam laŭ mi tre indus kaj li meritus scii, kio okazas pri la projekto, pri kiu li engaĝiĝis).

Ĉu vi komunikis kun li(a teamo - kaj kun la TEJO-estraro) pri tio aŭ...?

Amike:
Saci


To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Łukasz Żebrowski

unread,
Aug 28, 2014, 4:40:39 AM8/28/14
to TEJO-Komitato, Nico Huurman
Saluton!

Mi nur ŝatus memorigi, ke la komitata listo estas malferma por observado, do ĉiu povas aboni ĝin kaj vidi, kio okazas ĉi tie. Do klare ankaŭ al ĉiu oni rajtas plusendi la diskutojn kiuj okazas en la komitata listo :)

Ĉi-kaze, la samaj informoj pri la financa situacio trafis ankaŭ al la listo por organizantoj de PS, en kiu ankaŭ Baptiste membras.

Amike,
Łukasz
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages