Saluton karaj komitatanoj,
Antaŭ pli ol 5 monatoj mi sendis al vi liston da respondecoj kiun la diversaj tiam novelektitaj estraranoj ricevis.
Dum tiu ĉi periodo kelkaj aferoj ŝanĝis kaj pro tio la disdivido de respondecoj bezonis ĝisdatigon. (Plej verŝajne la disdivido ŝanĝos ankoraŭ iom post Komitata kunveno, ĉar ni ĝuste ŝatus malfermi kun vi temon de aktiveco de estraranoj kaj aŭdi vian opinion).
Por helpi al ĉiuj el vi orientiĝi kiu en la "TEJO Stabo" havas kiun respondecon, mi kreis skemon kie vi povas trovi nomon de persono, posteno en la stabo (t.e., estrarano, oficisto, volontulo) kaj fakoj.
Ĉe volontuloj mi ŝatus atentigi ke ili efektive helpas kun diversaj taskoj, sed oni strebas doni al ili unu "propran" respondecon laŭ siaj preferoj.
Mi kredas ke tiu ĉi skemo helpos ankaŭ al la novaj komitatanoj pli facile kompreni kiu estas kiu en la kerna TEJO teamo (kaj tiel pretiĝi por la baldaŭa Komitata kunveno).
Mi ankaŭ esperas ke ĝi povus helpi al vi identigi konkretan respondeculon malantaŭ ĉiu fako kaj eventuale proponi sin por helpi pri diversaj projektoj aŭ simple kontakti la koncernan personon por scii pli pri la fakoj kaj progreso en la laboro.

Mi sendas ĝin alkroĉite ankaŭ kiel PDF, ĉar la kvalito pli bonas 😊
Kaze de demandoj rilate al la organizado de teamo, ne hezitu kontakti nin/min!
Bonan studadon!
Havu belan vesperon,
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO 2021-2022