alelekto de Ĝenerala Sekretario 2025

136 views
Skip to first unread message

snehaja venkatesh

unread,
Jan 25, 2025, 8:38:02 AMJan 25
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,
Mi unue dankas la nunan Estraron por asigni al mi la oficon de Ĝenerala Sekretario. Kiel KuboF klarigis en alia fadeno,estas iom amuza ke mia unua tasko estas lanĉi retan voĉdonon por esti alelektita al la Estraro!


Kara Komitatanoj,
Jen mi lanĉas la voĉdonon pri alelekto de Ĝenerala Sekretario 2025.Rajtas voĉdoni nur Komitatano A,B,C kaj Ĉ. 
Bonvolu voĉdoni ĉe: https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/193
Limdato : 3-a Februaro 2025, 23:59 UTK

Amike
Snehaja 

Tyron

unread,
Jan 26, 2025, 10:24:15 AMJan 26
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,

Kvankam mi ne dubas ke Snehaĝa sukcese elektiĝos, mi volas publike doni al ŝi mian plenan subtenon kaj instigi ĉiujn komitatanojn voĉdoni favore. Estis plezuro kunlabori kun ŝi en la lasta Estraro, kaj mi ĝojas ke la nuna Estraro ankaŭ profitos de ŝia ĉeesto.

Amike,
Tyron
Komitatano Ĉ
Eks-prezidanto de TEJO

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAHU%3D%2BbzvVZhqFWfyK4zTdia0aCVGqtJ5gfVxk8SH%2BrZkKy22eQ%40mail.gmail.com.

snehaja venkatesh

unread,
Feb 3, 2025, 9:55:38 AMFeb 3
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Kiam mi lanĉis la voĉdonon al alelekto de Generala Sekretario mi ne sciis ke la lastatempe elektitaj komitatanoj ne havis konton en la Centra Reto. Mi provis kontakti ilin,sed pro la bedaŭrinda milita situacio,ajna komunikado ne okazis.

Ankaŭ mi rimarkis ke nur 13 el la 30 komitatanoj kiuj kaj havas konton en CR kaj rajtas voĉdoni voĉdonis. Kara komitatanoj, mi petas vin esti pli aktivaj!!!

Do, mi informas vin ke la limdato por allekto de Ĝenerala Setretario estas ŝovita al 10a Februaro, 23:59 UTC.

Amike
Snehaĝa

snehaja venkatesh

unread,
Feb 8, 2025, 12:25:34 PMFeb 8
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Mi nun rimarkis ke ankoraŭ restas kelkaj komitatanoj kiuj ne voĉdonis.

Mi sendas la liston de tiuj kiuj (laŭ centra reto) ankoraŭ ne voĉdonis. Se vi jam voĉdonis kaj CR montras vian nomon, bonvolu atentigi min. 

Ankaŭ mi petas ke la aliaj komitatanoj sendu amikajn memorigajn mesaĝon al la neaktivaj komitatanoj, ĉar ni ĉiuj scias ke en alia fadeno okazas debata fazo pri tre grava temo.

Listo de tiuj kiuj ankoraŭ ne voĉdonis : Ines Kahin, Paulína Jalakšová, Tobias Svangtun Nowak, Tran Thi Hoan (Ĝojo), Aušrinė Tamošiūnaitė, Marton Paulo dos Santos Silva, Frédéric Leon Düe (Frico), Erlangga , Hawa diol, Jonathan Schneider, Tatiana , Richard , Hans Eric Becklin (Hanso)

Amike
Snehaĝa 

snehaja venkatesh

unread,
Feb 11, 2025, 8:20:17 AMFeb 11
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Jen rezulto de voĉdono al alelekto de Ĝenerala Sekretario 2025:

26 el 30 Komitatanoj kiuj rajtis voĉdoni voĉdonis. 25 jesis, 0 neis, 1 sindetenis.
Rezulto : Kvorumo atingita, havas sufiĉe da jesaj voĉoj → akceptita

Ne voĉdonis:
Ines Kahin, Tobias Svangtun Nowak, Hawa diol, Tatiana , Richard 

SED, Tatiana diris ke ŝi voĉdonis sed ial CR daŭre montras la nomon. Pri Richard kaj Hawa, ili estas tre novaj kaj neniu komunikado eblis dum la pasintaj tagoj. Tial mi petas la permeson de komitato por nekalkuli ĉi tiu voĉdonon de Tatiana, Richard kaj Hawa kiel maltrafitaj voĉdonoj.

Mi kore dankas la komitaton kaj specife KuboF, Tyron kaj Espoir pro viaj afablaj vortoj. Estis kaj estas granda plezuro labori kun vi!!!
Kun multaj ŝanĝoj en la estraro, ni esperu por pli viglan esperantumadon kaj TEJOumadon en 2025!

Kompreneble, mi ne volas maltrafi la okazon komuniki al vi ĉiuj ke baldaŭ okazos Retoso - estu preta kun viaj programeroj!

Dankon
Snehaĝa

Lucía Montserrat Fernández Barrera

unread,
Feb 11, 2025, 10:41:18 AMFeb 11
to tejo-k...@googlegroups.com
Bonvenon al la estraro, Snehaĝa! Ni tre ĝojas havi vin en la teamo kaj dankas vian pretecon aliĝi, eĉ en momento de tiom da ŝanĝoj. 

Dankon ankaŭ al la komitatanoj pro ilia partopreno, kvankam post averto de la ĜenSek, tio gravas por la artikulacio de forta kaj vigla organizo.

Amike kaj kunlabore,

Lucía M. Fernández Barrera
Prezidantino | World Esperanto Youth Organisation
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Adam Żyłka

unread,
Feb 11, 2025, 10:55:30 AMFeb 11
to tejo-k...@googlegroups.com

Bonvenon al la Estraro, kara!

Mi volas elkore gratuli vin pro via aliĝo al la Estraro! Via engaĝiĝo kaj laboro ĝis nun jam montris vian grandan dediĉon al TEJO, kaj mi certas, ke vi plenumos viajn novajn respondecojn kun kompetenteco kaj sindonemo.

Mi deziras al vi sukceson en ĉi tiu nova rolo kaj esperas, ke la Estraro povos kunlabori harmonie kaj efike por atingi niajn komunajn celojn.

Kunlaboreme via,
Adam Żyłka

Estrarano | World Esperanto Youth Organisation

Richard Niherewenimana

unread,
Feb 12, 2025, 11:41:20 AMFeb 12
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton al ĉiuj gekaraj!!
Mi nomiĝas Richard NIHEREWENIMANA de Burundo, mi estas nova ĉi tie, pro tio mi tre petas ke iu ajn helpos min kaj informi min antaŭe.
Fideme
Richard NIHEREWENIMANA


Michal Matúšov

unread,
Feb 13, 2025, 11:06:02 AMFeb 13
to tejo-k...@googlegroups.com
Grandan gratulon kaj dankon, kara Snehaĝa!
Mi plene fidis, ke vi estos reelekttita al la Estraro! Mi ĝojas, ke vi denove estas tiom proksime ĉe ni, aparate pro viaj spertoj kaj kapabloj, kiujn vi montris jam dum la antaŭa mandato. Kiam vi dum la antaŭa mandato menciis, ke komence de tiu ĉi mandato vi ne povos servi en la Estraro, mi tre bedaŭris ne havi tiom kapablan kaj spertan homon en la teamo. Kaj mi tre ĝojas, ke nun vi estas ĉi tie, kaj aparte en tiom grava posteno kiel ĜenSek, kie vi povas multe helpi 👍

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Subvenciataj projektoj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ut 11. 2. 2025 o 14:20 snehaja venkatesh <sneha...@gmail.com> napísal(a):
--

snehaja venkatesh

unread,
Feb 14, 2025, 8:17:08 AMFeb 14
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj Lucia, Adam kaj KuboF,
Dankon pro viaj afablaj vortoj. Mi antaŭĝojas nian kunlaboron ĉi jare.

Amike
Snehaĝa

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages