EVS TEJO Voluntulo

32 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
Jun 7, 2016, 8:14:44 PM6/7/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Kiel vi eble scias, BEJO havas la konkurson "BEJO-Ataŝeo", kiu celas sendi brazilanon al Eŭropo por paroli pri Brazilo en Eŭropo kaj por lerni de Eŭropa movado. Lucas Barbosa, la nuna BEJO-Ataŝeo volis voluntuli dum monato en Centra-Oficejo, mi estas la oficiala respondeculo pri BEJO-Ataŝeo kaj sendis tiun peton al la Prezidanto de TEJO, li respondis:

"​TEJO foje akceptis volontulojn ankaŭ por mallonga tempo sed ni havas apartan rezolucion de la Komitato pri tio ke nun ĝi akceptu nur EVSn* (krom se alie ne eblus entute havi volontulojn)."
*Eŭropa Voluntula Servo, se iu ne scias.

Do Lucas estis neita, ne pro manko da spaco en CO, pro manko da laboro aŭ pro manko da strukturo, sed pro "rezolucio". Mi ne enmetas tion en tiu diskuto pri tiu rezolucio, ĉar mi ne sukcesis trovi ĝin per la serĉilo. Sed mi kredas ke tio estas malbonega decido, mi diros kial:

1) Se oni havas malgrandan projekton (ekzemple, tri monata projekto) farinda en Centra-Oficejo (mi scias ke Tuŝka laboris el tie dum iom da tempo ĝuste pri EVS), ni ne plu povos fari ĝin ĉar oni ne estos oficiala "EVS" voluntulo;

2) Se oni estas ekster-Eŭropano, oni ne plu povos voluntuli en CO dum unu al tri monatoj dum mallongaj vistoj. Tio estas MALBONEGA pro la venontaj kialoj:
  • TEJO ne plu estos tiom tutmonda: se oni havas nur Eŭropanaj voluntoj, nia tekstoj estos tro eŭropanaj, nia retejo estos tro eŭropanaj, niaj eventoj estos tro eŭropanaj, ktp. kaj tio povas esti tre malbonvena al esperantistoj el aliaj mondpartoj;
  • Ekster-Eŭropanoj ne plu havos la ŝancon por lerni pri TEJO en CO: mi kredas ke mallonga restado eble ne estos tiom utila por kunlaborado, sed estas tre utila al lernado, mi kredas ke nia nuna oficisto, Munir, multe lernis pri TEJO en lia dumonata restado en Centra-Oficejo. Tiel ni povas havi pli preparitajn ekster-Eŭropanajn estraranojn, komitatanojn, oficistojn kaj projekgvidantojn;
  • Diverseco estas tre grava afero: malsimilaj homoj havas malsimilajn vivspertojn, eble iu afero okazanta iel maniero en CO povas esti tute korekta aŭ senproblema al Eŭropano, sed estas grandega fuŝaĵo al iu sudamerikano, afrikano, ĉino, ktp;
  • Tio ankaŭ estas lernado por landaj sekcioj kaj lokaj movadoj: se oni havas for de Eŭropo, iu kiu bone komprenas kiel aferoj funkcias en Eŭropo, tiu homo povas esti ponto inter la plej granda parto de TEJO-anoj (Eŭropanoj) kaj loka movado.

3) Nun ke UEA planas aĉeti la voluntulan domon, ĝi estos uzata ĉefe uzata de UEA voluntuloj, kaj ne tiom de TEJO: Se oni havas tiun domon, eble nur unu aŭ du voluntuloj de TEJO dormus tie jare, sed pluraj de UEA, ĉar ĝi akceptas voluntulojn ekster EVS.

Mi kredas ke oni ne povos ŝanĝi tiun rezolucion por ke Lucas estos voluntulo en CO, sed mi faras tiun peton por ĉiuj ekster-Eŭropanaj membroj de TEJO kaj ankaŭ por ĉiuj membroj kiuj volos voluntuligi dum kelkaj monatoj: mi volas voĉdonon por nuligi tiun rezolucion.

Kunlaboreme,

Ana Ribeiro - Komitatano B

Ana Ribeiro

unread,
Jun 7, 2016, 9:08:40 PM6/7/16
to TEJO-Komitato
Nur kelkaj klarigoj al tiu mensaĝo poste reago en privataj mensaĝoj sur Facebook:

-> BEJO (la landa sekcio de TEJO en Brazilo) aŭ la BEJO-Ataŝeo (Lucas Barbosa), ne petas tion kaj ili ankaŭ ne estas rekte rilataj kun tiu peto: mi ne estas komitatano A, mi ne parolas nome de BEJO, mi reprezentas ĉiuj membroj de TEJO, ne iu landa sekcio aŭ organizo. Tiu kazo (la neigo de la voluntula peto de iu reprezentanto de BEJO), okazinta kadre de la konkurso "BEJO-Ataŝeo" estis nur kion inspiris min (Ana Ribeiro, komitatano B) por la kreado de tiu peto: mi ne petas nome de neniu landa aŭ faka sekcio, mi petas nome de ĉiuj ekster eŭropanaj kaj asociaj landanoj membroj, kaj ankaŭ eŭropanaj kaj asociaj landanaj mebroj kiuj ial ne povas kandidatiĝi al EVS sed volas voluntuli.

->Mi ne petas al TEJO por ne plu partopreni en EVS, aŭ iel ŝanĝi la regulojn de EVS; mi petas por ke ĝi ne estos la nura maniero por ricevi voluntulojn;

-> TEJO daŭre rajtos nei voluntulan peton por diversaj kialoj: manko da spaco en CO, manko da mono, manko da laboro, manko da homforto por gvidi la novan voluntulon, ĉar la homo kiu faris tiun peton ne estas sufiĉa bona por esti voluntulo (manko da lingvaj kapabloj, manko da kono pri komputiloj, ktp.). Sed oni ne plu povos diri: "TEJO ne akceptas vin kiel voluntulo, ĉar vi ne estas eŭropano kiu sukcesis kandidatiĝi al EVS".

Michael Boris Mandirola

unread,
Jun 7, 2016, 9:09:32 PM6/7/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

2016-06-08 2:14 GMT+02:00 Ana Ribeiro <aninhacos...@gmail.com>:
Saluton!

Kiel vi eble scias, BEJO havas la konkurson "BEJO-Ataŝeo", kiu celas sendi brazilanon al Eŭropo por paroli pri Brazilo en Eŭropo kaj por lerni de Eŭropa movado. Lucas Barbosa, la nuna BEJO-Ataŝeo volis voluntuli dum monato en Centra-Oficejo, mi estas la oficiala respondeculo pri BEJO-Ataŝeo kaj sendis tiun peton al la Prezidanto de TEJO, li respondis:

"​TEJO foje akceptis volontulojn ankaŭ por mallonga tempo sed ni havas apartan rezolucion de la Komitato pri tio ke nun ĝi akceptu nur EVSn* (krom se alie ne eblus entute havi volontulojn)."
*Eŭropa Voluntula Servo, se iu ne scias.

Mi citis laŭmemore, nun mi provis retrovi precizan vortumon. Mi tamen ne trovas en la komitata listo la protokolon de la Komitatkunsido okazinta en decembro 2014 (sed trovis neresponditan demandon pri ĝia apero fare de Dorota...). 
 
Do Lucas estis neita, ne pro manko da spaco en CO, pro manko da laboro aŭ pro manko da strukturo, sed pro "rezolucio".
Laboro neniam mankas, pri tio estu certa. 
Mi menciis la rezolucion de la Komitato kiu estas principa kialo, do mi ne pensis ke indas aldoni klarigojn. 
Tamen, eĉ sen tiu rezolucio, mi ne certas ĉu estus loko por Lucas ĉar mi ne scias ĉu la volontula domo estos jam aĉetita kaj pretigita je lia alveno kaj jam volontulas nun en la CO (do devas loĝi en Roterdamo) 2 TEJO-volontuloj kaj 1 UEA-volontulo. Fakte du aliaj homoj proponis sin por volontuli por UEA ĉi-somere kaj ricevis nean respondon de la ĝenerala direktoro kiu parolis pri manko de loĝloko.
 
Mi ne enmetas tion en tiu diskuto pri tiu rezolucio, ĉar mi ne sukcesis trovi ĝin per la serĉilo. Sed mi kredas ke tio estas malbonega decido, mi diros kial:

Mi volas tamen ion enkuntekstigi la decidon. TEJO ricevis subvencion por EVS-volontulo unuafoje en 2014 - la ideo tiam estis ke TEJO havos sian kutiman volontulon mem pagitan kaj ĝi krome havu EVS-volontulon. 
Tamen la Komitato ŝajne ne tiom ŝatis la financan evoluon de TEJO. Por ke ni komprenu kio okazis, en 3 kalendaraj jaroj (2012-2014) pro diversaj kialoj (manko de administra subvencio, IJK-j ekster Eŭropo kaj konscia decido de la estraro nemalgrandigi la agadon de TEJO) ĝi havis suman malprofiton je pli ol 60.000€.
Kompreneble plentempa volontulo de TEJO estas nepra en la Centra Oficejo, tamen mi kredas komprenindas ke ni decidis ke TEJO ne rajtas pagi se EU pretas pagi anstataŭ ni... 
 
1) Se oni havas malgrandan projekton (ekzemple, tri monata projekto) farinda en Centra-Oficejo (mi scias ke uŝka laboris el tie dum iom da tempo ĝuste pri EVS), ni ne plu povos fari ĝin ĉar oni ne estos oficiala "EVS" voluntulo;

Kiu estas "oni"? 
Se temas pri ĝenerala tasko de la CO, tio povus esti farata kiel volontulo de UEA. 
Cetere EVS rajtas ankaŭ esti mallonga.
 

2) Se oni estas ekster-Eŭropano, oni ne plu povos voluntuli en CO dum unu al tri monatoj dum mallongaj vistoj. Tio estas MALBONEGA pro la venontaj kialoj:
  • TEJO ne plu estos tiom tutmonda: se oni havas nur Eŭropanaj voluntoj, nia tekstoj estos tro eŭropanaj, nia retejo estos tro eŭropanaj, niaj eventoj estos tro eŭropanaj, ktp. kaj tio povas esti tre malbonvena al esperantistoj el aliaj mondpartoj;
 Mi ne kredas ke la tutmondeco de TEJO venas ĉefe de la TEJO-volontulo... ĉefe konsideru ke la nuna estraro estas nur duone eŭropa (ĉu iam esti pli alta procento da neeŭropanoj) kaj ambaŭ niaj oficistoj estas ekstereŭropanoj.
Cetere dum la lastaj 10 jaroj miascie estis nur unu ekstereŭropa TEJO-volontulo (Munir) kaj ĝenerale pli ol 80% da TEJO-volontuloj estis eŭropanoj. En la praktiko jam ne multo ŝanĝiĝus...
  • Ekster-Eŭropanoj ne plu havos la ŝancon por lerni pri TEJO en CO: mi kredas ke mallonga restado eble ne estos tiom utila por kunlaborado, sed estas tre utila al lernado, mi kredas ke nia nuna oficisto, Munir, multe lernis pri TEJO en lia dumonata restado en Centra-Oficejo. Tiel ni povas havi pli preparitajn ekster-Eŭropanajn estraranojn, komitatanojn, oficistojn kaj projekgvidantojn;
  • Diverseco estas tre grava afero: malsimilaj homoj havas malsimilajn vivspertojn, eble iu afero okazanta iel maniero en CO povas esti tute korekta aŭ senproblema al Eŭropano, sed estas grandega fuŝaĵo al iu sudamerikano, afrikano, ĉino, ktp;
Tiu rezolucio de la Komitato certe ne faciligas sed ankaŭ nemalebligas la volontuladon de ekstereŭropanoj. Mi ricevis ja informon ke eblas ricevi iun specialan akreditigon de la nederlanda agentejo de Erasmus+ (kiu tamen kostas kelkmilojn da eŭroj) - ĝuste nun miascie niaj oficistoj laboras al nova akreditigo de TEJO por EVS. Ĝi ebligus al ni havi EVS-volontulojn de aliaj landoj ekster Eŭropa Unio kaj - kadre de pli grandaj projektoj de kapablokonstruado en la kampo de junularo - ankaŭ de eskter Eŭropo.
  • Tio ankaŭ estas lernado por landaj sekcioj kaj lokaj movadoj: se oni havas for de Eŭropo, iu kiu bone komprenas kiel aferoj funkcias en Eŭropo, tiu homo povas esti ponto inter la plej granda parto de TEJO-anoj (Eŭropanoj) kaj loka movado.
Mi kredas ke eŭropanoj estas la pliparto sed ne la plejparto de TEJO-anoj. 

3) Nun ke UEA planas aĉeti la voluntulan domon, ĝi estos uzata ĉefe uzata de UEA voluntuloj, kaj ne tiom de TEJO: Se oni havas tiun domon, eble nur unu aŭ du voluntuloj de TEJO dormus tie jare, sed pluraj de UEA, ĉar ĝi akceptas voluntulojn ekster EVS.

TEJO havas nun du TEJO-volontulojn, tria ekvolontulos en septembro.  Estis ankaŭ sendita subvencipeto por kvara volontulo kies rezulton ni ricevos ene monato maksimume. 
Cetere UEA nun havas volontulon kaj li estas kadre de EVS - ĝi tamen akceptas volontulojn ankaŭ ekster ĝia kadro.

Mi kredas ke oni ne povos ŝanĝi tiun rezolucion por ke Lucas estos voluntulo en CO, sed mi faras tiun peton por ĉiuj ekster-Eŭropanaj membroj de TEJO kaj ankaŭ por ĉiuj membroj kiuj volos voluntuligi dum kelkaj monatoj: mi volas voĉdonon por nuligi tiun rezolucion.

Ĉu vi petas retan voĉdonon pri la temo aŭ ĉu vi petas entagordigon por la Komitatkunsido en Vroclavo?

Samideane
MB 

Kunlaboreme,

Ana Ribeiro - Komitatano B

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (IT) +393207290648
Skype: michaelboris

Ana Ribeiro

unread,
Jun 7, 2016, 9:46:58 PM6/7/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Dankon pro la klarigo pri la kunteksto de la decido (ambaŭ pri la neigo de Lucas, kaj pri tiu rezolucio). Mi respondos kelkajn aferojn:


 TEJO ne rajtas pagi se EU pretas pagi anstataŭ ni...
Mi komprenas, en la kazo de BEJO-Ataŝeo, BEJO pretus pagi la kostojn de la voluntulo, do estus ankaŭ senkoste al TEJO. Kiel mi diras: TEJO rajtus nei volutulon por ke ne estas mono, aŭ por ke ne estas spaco, ktp. sed se estus spaco kaj iu landa sekcio kiel BEJO, KEJ aŭ USEJ (ekzemple) volus pagi por voluntulo el tiu lando resti tie, aŭ se la voluntulo mem pretus pagi: mi ne vidas monajn kialojn por nei. (Nur spacajn kialojn).

Kiu estas "oni"? 
Se temas pri ĝenerala tasko de la CO, tio povus esti farata kiel volontulo de UEA. 
Cetere EVS rajtas ankaŭ esti mallonga.
Oni estas ni ĉiuj.
La projekto povus esti iu rilata al TEJO kaj UEA kiu pli faciligus se ĝi estus farita el CO, kiel la projekto pri EVS, kiu estis farita el CO. Aŭ ankaŭ helpo al ĝeneralaj taskoj de UEA kaj TEJO.
Laŭ la lasta alvo, ĝi diras:
La volontulo eklaboros septembre 2016 dum unu jaro, mi neniam vidis alvokojn al mallongaj tempaj voluntuloj.

Tiu rezolucio de la Komitato certe ne faciligas sed ankaŭ nemalebligas la volontuladon de ekstereŭropanoj.

Ĝi praktike malebligas. Ricevi ekster-eŭropanoj kaj asociaj-landoj kadre de EVS, laŭ la nunaj reguloj, estas ne ebla afero. Laŭ kion vi diris, eble estontece ĝi ne malebligos, sed nun ĝi malebligas eĉ se la mono ne venos de TEJO, kaj se estos spaco: tial tiu rezolucio estas stulta.


Ĉu vi petas retan voĉdonon pri la temo aŭ ĉu vi petas entagordigon por la Komitatkunsido en Vroclavo?
Mi pensas ke entagordigo en Vroclavo povas esti pli fruktodona. Oni ankaŭ povas diskuti pri kiel faciligi ke ekstereŭropanoj venos al CO, eble kreado de projekto kune landaj asocioj pri tiu temo; kaj ankaŭ diskuti pri kiuj kazoj kelkaj monataj voluntuloj utilus: eble al nelongaj projektoj (kiel kreado de iu nova parto en retejo, kreado de poŝtelefona aplikaĵo al kontakto (en CO oni havus pli facile la informoj pri TEJO), ktp.), ne por ĝeneralaj taskoj de TEJO.

Amike,
Ana

Lucas Barbosa

unread,
Jun 7, 2016, 10:54:26 PM6/7/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj!

Mi komentis kun Ana, ke mi volus ion fari ĉe la CO dum mia vojaĝo, kaj ke bedaûre mi ŝajne ne povus, kaj la kialojn mi bone komprenas.
Mi komprenas ankaũ la intencon de Ana, kiu estas certe nobla, t.e. mondigi pli kaj pli nian organizon. Tamen mi tute ne volis krei probleman situacion. Mi volas profiti de tiu diskuto por diri, ke se la laboro neniam mankas, mi estas tute disponebla, de julio al septembro, por fari ion ajn pro TEJO kaj Esperanto, en Roterdamo aũ ie ajn :)

Ĝis nia tre baldaûa renkontiĝo 
Amike,
Lucas

Joop Kiefte

unread,
Jun 8, 2016, 9:52:03 AM6/8/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi certe rekomendas ke se vi mem senprobleme havas loĝlokon kaj estas proksime, preteriri kaj vidi kio fareblas. Mi ankaŭ pro diversaj kialoj foje devis helpi pri aferoj, kaj loĝante proksime tio kompreneble ĉiam eblas. Mi pensas ke tiukaze precipe la terminologio malhelpas, ĉar en CO/TEJO-kunteksto, volontulo estas por ni pagenda afero kiu alportas ankaŭ siajn proprajn defiojn. Tamen se via ĉeesto jam certas pro aliaj kialoj kaj via helpo tie estas libervola sen devigoj al TEJO, mi pensas ke eĉ en ĉiuj nunaj reguloj ktp ne estas problemoj, nur TEJO ne povas doni garantiojn aŭ preni respondecojn pri tio en la situacio. Korektu min se mi malpravas.

Cetere mia domo disponeblas por PS-tranoktado kaj proksimas al stacidomo (sed nederlandaj trajnoj multekostas...).

Op wo 8 jun. 2016 om 04:54 schreef Lucas Barbosa <luk...@gmail.com>:

Jeremie Sabiyumva

unread,
Jun 10, 2016, 4:15:48 AM6/10/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Dankon Joop, mi sxatas vian intervenon. Necesas doni sxancon al tiuj,
kiuj volas spertigxi.

Jérémie<div id="DDB4FAA8-2DD7-40BB-A1B8-4E2AA1F9FDF2"><br /> <table
style="border-top: 1px solid #D3D4DE;">
<tr>
<td style="width: 55px; padding-top: 18px;"><a
href="https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail"
target="_blank"><img
src="https://ipmcdn.avast.com/images/2016/icons/icon-envelope-tick-round-orange_184x116-v1.png"
height="29px" /></a></td>
<td style="width: 470px; padding-top: 17px; color: #41424e;
font-size: 13px; font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;
line-height: 18px;">Garanti sans virus. <a
href="https://www.avast.com/sig-email?utm_medium=email&utm_source=link&utm_campaign=sig-email&utm_content=webmail"
target="_blank" style="color: #4453ea;">www.avast.com</a> </td>
</tr>
</table>
<a href="#DDB4FAA8-2DD7-40BB-A1B8-4E2AA1F9FDF2" width="1" height="1"></a></div>

2016-06-08 15:43 UTC+02:00, Joop Kiefte <iko...@gmail.com>:
>>> Laŭ la lasta alvo, ĝi diras: La volontulo eklaboros *septembre 2016* dum
>>> *unu
>>> jaro*, mi neniam vidis alvokojn al mallongaj tempaj voluntuloj.
>>>
>>> Tiu rezolucio de la Komitato certe ne faciligas sed ankaŭ nemalebligas
>>> la
>>> volontuladon de ekstereŭropanoj.
>>> Ĝi praktike malebligas. Ricevi ekster-eŭropanoj kaj asociaj-landoj kadre
>>> de EVS, laŭ la nunaj reguloj, estas ne ebla afero. Laŭ kion vi diris,
>>> eble
>>> estontece ĝi ne malebligos, sed nun ĝi malebligas eĉ se la mono ne venos
>>> de
>>> TEJO, kaj se estos spaco: tial tiu rezolucio estas stulta.
>>>
>>> Ĉu vi petas retan voĉdonon pri la temo aŭ ĉu vi petas entagordigon por
>>> la
>>> Komitatkunsido en Vroclavo?
>>> Mi pensas ke entagordigo en Vroclavo povas esti pli fruktodona. Oni
>>> ankaŭ
>>> povas diskuti pri kiel *faciligi* ke ekstereŭropanoj venos al CO, eble
>>>>> - TEJO ne plu estos tiom tutmonda: se oni havas nur Eŭropanaj
>>>>> voluntoj, nia tekstoj estos tro eŭropanaj, nia retejo estos tro
>>>>> eŭropanaj,
>>>>> niaj eventoj estos tro eŭropanaj, ktp. kaj tio povas esti tre
>>>>> malbonvena al
>>>>> esperantistoj el aliaj mondpartoj;
>>>>>
>>>>> Mi ne kredas ke la tutmondeco de TEJO venas ĉefe de la
>>>> TEJO-volontulo... ĉefe konsideru ke la nuna estraro estas nur duone
>>>> eŭropa
>>>> (ĉu iam esti pli alta procento da neeŭropanoj) kaj ambaŭ niaj oficistoj
>>>> estas ekstereŭropanoj.
>>>> Cetere dum la lastaj 10 jaroj miascie estis nur unu ekstereŭropa
>>>> TEJO-volontulo (Munir) kaj ĝenerale pli ol 80% da TEJO-volontuloj estis
>>>> eŭropanoj. En la praktiko jam ne multo ŝanĝiĝus...
>>>>
>>>>>
>>>>> - Ekster-Eŭropanoj ne plu havos la ŝancon por lerni pri TEJO en CO:
>>>>> mi kredas ke mallonga restado eble ne estos tiom utila por
>>>>> kunlaborado, sed
>>>>> estas tre utila al lernado, mi kredas ke nia nuna oficisto, Munir,
>>>>> multe
>>>>> lernis pri TEJO en lia dumonata restado en Centra-Oficejo. Tiel ni
>>>>> povas
>>>>> havi pli preparitajn ekster-Eŭropanajn estraranojn, komitatanojn,
>>>>> oficistojn kaj projekgvidantojn;
>>>>> - Diverseco estas tre grava afero: malsimilaj homoj havas
>>>>> malsimilajn vivspertojn, eble iu afero okazanta iel maniero en CO
>>>>> povas
>>>>> esti tute korekta aŭ senproblema al Eŭropano, sed estas grandega
>>>>> fuŝaĵo al
>>>>> iu sudamerikano, afrikano, ĉino, ktp;
>>>>>
>>>>> Tiu rezolucio de la Komitato certe ne faciligas sed ankaŭ nemalebligas
>>>> la volontuladon de ekstereŭropanoj. Mi ricevis ja informon ke eblas
>>>> ricevi
>>>> iun specialan akreditigon de la nederlanda agentejo de Erasmus+ (kiu
>>>> tamen
>>>> kostas kelkmilojn da eŭroj) - ĝuste nun miascie niaj oficistoj laboras
>>>> al
>>>> nova akreditigo de TEJO por EVS. Ĝi ebligus al ni havi EVS-volontulojn
>>>> de
>>>> aliaj landoj ekster Eŭropa Unio kaj - kadre de pli grandaj projektoj de
>>>> kapablokonstruado en la kampo de junularo - ankaŭ de eskter Eŭropo.
>>>>
>>>>>
>>>>> - Tio ankaŭ estas lernado por landaj sekcioj kaj lokaj movadoj: se
SABIYUMVA Jérémie
SIS BPS Rumonge
Tél: 69066457, 79218342, 77733052; 76733052

Veronika Poór

unread,
Jun 11, 2016, 4:42:40 PM6/11/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi ĵus tralegis la interesajn diskutojn, dankon pro ili! Mi respondu nun nur pri du temoj tuŝitaj en la letero de Ana.

Informo pri la eblo volontuli en la CO
Mi vidas ke ial la informoj ne fluis glate, ĉar ja estis alvoko ankaŭ por mallongaj volontuladoj en la CO: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2015/UEA-invitas-volontulojn . Se vi ŝatus ricevi tiajn kaj aliajn informojn, abonu ilin ĉe: http://uea.org/via/retlistoj?listo=gk .

Kunlaboro kun Landaj Sekcioj/Asocioj por ebligi volontuladon en la CO
Ana, la ideo pri kunlaboro kun Landaj Asocioj kaj Landaj Sekcioj por ebligi volontuladon en la CO laŭ mi estas esplorenda. Kiajn paŝojn vi antaŭvidas por konkretigi ĝin?

Kore salutas,
Veronika Poór
Ĝenerala Direktoro
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages