Membronombroj de TEJO

77 views
Skip to first unread message

Paweł Fischer-Kotowski

unread,
Sep 15, 2016, 2:41:03 PM9/15/16
to TEJO-komitato
Cetere, mi ĵus rememoris pri unu alia grava demando…

En la estrara raporto pri la jaro 2015/2016 mi ne trovis informon pri la membronombroj de TEJO. Kiom da membroj havas TEJO en unuopaj kategorioj kaj landoj? Kiom da individuaj membroj? Kiom da aligitaj kaj asociaj membroj? Kiom da membroj entute?

Tiujn demandojn la Estraro ne respondis en Vroclavo, nek liveris tiujn informojn en la nova versio de la estrara raporto. Ĉu ni povus ricevi la informojn nun?

Paweł Fischer-Kotowski
komitatano C de TEJO

Кирилл Новиченко

unread,
Sep 18, 2016, 6:46:31 AM9/18/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi subtenas tiun ĉi demandon. Vere mankas informo pro membronombro de TEJO. Eĉ kiam ni partoprenis en EJO Strasburge, ni devis havi plejeble multe da informo por taŭge reprezenti nian organizon. Preskaŭ tiel estis, sed la demando "Kiom da homoj partoprenas vian organizon" estas tre ofte farata. Kaj ne nur dum tiom gravaj eventoj, sed ankaŭ ĉiutage. Ja min ofte diversaj homoj ĉi tie en mia urbo ankaŭ demandas pri mia okupiĝo. Mi iom hontiĝas respondante "Mi ĝuste ne scias". Konsentu, ke strangas, ke eĉ komitatanoj ne havas aktualan informon pro tio. Ja ili certe rajtas scii tion.

Esperante kaj amike,
Kirill Noviĉenko.


Четверг, 15 сентября 2016, 21:40 +03:00 от Paweł Fischer-Kotowski <fis...@gmail.com>:

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Ana Ribeiro

unread,
Sep 18, 2016, 11:06:05 AM9/18/16
to tejo-k...@googlegroups.com

Jes, ankaŭ mi... En la komenco de jaro mi volis kandidatiĝi por reprezenti TEJO en evento de UN, kaj ili demandis la membrnombron kaj aliaj informoj (mi povas vidi kiuj, ĉar nun mi ne memoras se iu interesigas) kaj mi ne havis ilin, mi plu sendis la formularon por MB por ke li donu al mi tiuj informoj sed li ne faris tion antaŭ la limdato (fakte, nek poste) do kaŝi tiun informon en iu organizo en kiu la prioritato estas eksteraj rilatoj sciante ke tio estas unu de la unuaj demandoj faritaj en eksteraj eventoj ne estas vere bona afero, kaj mi ne aprobos la jarraporto sen tiu informo. 

Kompreneble la membrnombro de TEJO estas ridinda afero komparite al de aliaj junularaj organizoj kiuj ni renkontas, kaj Fernando Maia jam rakontis ke poste partopreno en evento de ICMYO (kiam Veronika estis estrarano pri KER), ili vere ŝokigis ke nia organizo havas nur pagitajn membrojn kalkulitajn por unu jaro poste ilia aliĝo, multaj ankaŭ havis senpagaj membroj, kalkulitaj poste 5 jaroj de ilia aliĝo, do tio montrigis ke estas bezonata informo por nia propa kresko...


To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.

Michael Boris Mandirola

unread,
Sep 18, 2016, 7:13:50 PM9/18/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj, 

la informo pri nia membronombro ne estas publika ĉefe ĉar eksteraj rilatoj estas prioritato. 

La Komitato voĉdonis iam por igi ĉi tiun retliston publika, iuflanke tio ebligas pli da travideblo pri kio okazas en TEJO, aliflanke tio bedaŭrinde havas kelkajn limigojn pri temoj kiuj ne taŭgas por publika traktado.

Se Ana kaj Kirill sciintus la membronombron de TEJO kaj respondintus senkonscie ekstermovade, tio povintus krei grandajn problemojn al nia organizo. Por eviti misdirojn pri tiu temo, estas plejbone ke tiu informo restu nun nekonata.

Kiel prave atentigis Ana, la difino de membro ne estis sufiĉe inkluziva. Bonŝance nun ni enkodukis la membrokategorion Junaj Amikoj de Esperanto kiu ebligos senpagan membrecon kaj la altigo de la aĝlimo ebligos pli longtempan restadon en TEJO. 

Niaj oficistoj jam laboras pri la Junaj Amikoj de Esperanto kaj baldaŭ ni ekkampanjos por ilin varbi kaj ekhavos informbultenon pri la temo. 

Kreskigo de la membronombro estas nun nia prioritato kaj ĉies kunlaboro por havigi al TEJO novajn membrojn (ĉu individuajn, ĉu tra landaj kaj fakaj sekcioj, ĉu kiel Amikoj de Esperanto) estas necesa kaj bonvena. Mia espero estas ke jam venontan jaron ni finfine havos montreblajn statistikojn pri nia membraro.

Samideanajn salutojn
MB


--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (IT) +393207290648
Skype: michaelboris

2016-09-18 17:06 GMT+02:00 Ana Ribeiro <aninhacos...@gmail.com>:

Jes, ankaŭ mi... En la komenco de jaro mi volis kandidatiĝi por reprezenti TEJO en evento de UN, kaj ili demandis la membrnombron kaj aliaj informoj (mi povas vidi kiuj, ĉar nun mi ne memoras se iu interesigas) kaj mi ne havis ilin, mi plu sendis la formularon por MB por ke li donu al mi tiuj informoj sed li ne faris tion antaŭ la limdato (fakte, nek poste) do kaŝi tiun informon en iu organizo en kiu la prioritato estas eksteraj rilatoj sciante ke tio estas unu de la unuaj demandoj faritaj en eksteraj eventoj ne estas vere bona afero, kaj mi ne aprobos la jarraporto sen tiu informo. 

Kompreneble la membrnombro de TEJO estas ridinda afero komparite al de aliaj junularaj organizoj kiuj ni renkontas, kaj Fernando Maia jam rakontis ke poste partopreno en evento de ICMYO (kiam Veronika estis estrarano pri KER), ili vere ŝokigis ke nia organizo havas nur pagitajn membrojn kalkulitajn por unu jaro poste ilia aliĝo, multaj ankaŭ havis senpagaj membroj, kalkulitaj poste 5 jaroj de ilia aliĝo, do tio montrigis ke estas bezonata informo por nia propa kresko...

Ana Ribeiro

unread,
Sep 19, 2016, 1:39:10 AM9/19/16
to tejo-k...@googlegroups.com

Se Ana kaj Kirill sciintus la membronombron de TEJO kaj respondintus senkonscie ekstermovade, tio povintus krei grandajn problemojn al nia organizo. Por eviti misdirojn pri tiu temo, estas plejbone ke tiu informo restu nun nekonata.

Estas ero en la trejnado de TEJO KER pri malfacilaj demandoj, enmetu ion tie pri kiel respondi pri la membrnombro de TEJO, estas multaj malpli facilaj demandoj farindaj. Aŭ ĉu nuntempe la nura sufiĉe inteligentaj homoj por paroli ekstere pri TEJO devas nomiĝi "MB Mandirola"?
Mi ankaŭ ŝatus scii kiujn problemojn paroli la veron pri la membrnombro povintus kaŭzi? Ĉu organizoj kun kiu TEJO rilatas ne scias tion? Mi kredas ke oni devas ofte informi, sed eble ĉiam klarigsnte ke temas pri membroj kiuj pagis la kotizon por tiu jaro.

Ana Ribeiro

unread,
Sep 19, 2016, 1:54:42 AM9/19/16
to tejo-k...@googlegroups.com

e Ana kaj Kirill sciintus la membronombron de TEJO kaj respondintus senkonscie ekstermovade, tio povintus krei grandajn problemojn al nia organizo. Por eviti misdirojn pri tiu temo, estas plejbone ke tiu informo restu nun nekonata.

Kaj dirante tion, vi ŝajnigas ke vi ne kundividis la informon kun mi ĉar mi ne estis sufiĉe kompetenta por porti ĝin al UN, dum kiam vi mem skribis al mi frumatene dum kiam mi dormis en la nokto antaŭ la limdato mesaĝon demandante ĉu mi ankoraŭ volis partopreni en tiu evento kaj se jes vi plenumus la formularon kun datumoj, mi respondis kiam mi vekis ke "jes", sed jam estis tro mslfrue. Se tiuj bazaj informoj pri la organizo estus publikaj, mi povintus partopreni je tiu evento kaj divastigi Esperanton en altega nivelo sen atendi ke MB portu ajnan informon.

Kaj nur por klarigi, ne ajna homo povas partopreni en evento de UN, devas esti nur invititaj homoj, mi estis eble la nura homo invitita de TEJO por paroli ĉe UN en la lasta jardeko (kaj aliaj provis kandidatiĝi): kiam mi partoprenis en evento en Torino invitita de UNDP, MB eĉ ne povintus spekti la diskutadojn ĉar bezonis esti elektita kaj invitita por partopreni je ĝi (ili preferis pagi mian vojaĝon el Brazilo ol elekti ajnan homon kiu loĝis proksime)

Michael Boris Mandirola

unread,
Sep 20, 2016, 4:39:14 PM9/20/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Fakte en la tria ero de la enkonduka trejnado de TEJO-KER estas ĝuste indikoj pri dirindaĵoj kaj maldirindaĵoj kaj ajna cifera respondo pri la membronombro de TEJO estas "maldirindega". Tamen evidente tio ne estas sufiĉa kaj ni devos iel remeti tion en posta fazo. 

Mi certe ne estas la nura kompetenta homo por reprezenti TEJOn ekstere, kaj mi ĝojas ke pluraj dekoj da homoj tion faris dum la lasta jaro. Mi neniel volis esprimi malpozitivan opinion pri vi kaj Kirill - simple mi konstatigas ke eĉ relative spertaj reprezentantoj kiel vi riskus erari kaj tial aparte indas resti singardaj pri la temo. 

Cetere mi tamen pensas ke tiu informo neniel helpas nian reprezentadon, male ĝi povas multege damaĝi - sendepende je la klarigo kiun oni donas pri ĝi. Danke al la nova membrokategorio de Amikoj de Esperanto, tio baldaŭ ne plu estos problemo. Ni nur bezonas kelkajn monatojn da pacienco kaj kunlaboro por ĉiel kreskigi nian membraron. 

Mi bedaŭras pri kio okazis rilate al tiu specifa evento. Ĝenerale por urĝaĵoj kaj tiklaĵoj, mia poŝtelefonnumero estas publika kaj afiŝita al mia subskribo en ĉiu retmesaĝo.... kaze de bezono oni povas alvoki min preskaŭ je ajna horo.

Amike
MB


--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (IT) +393207290648
Skype: michaelboris

Paweł Fischer-Kotowski

unread,
Sep 22, 2016, 4:19:33 PM9/22/16
to TEJO-komitato
2016-09-19 1:13 GMT+02:00 Michael Boris Mandirola <michae...@gmail.com>:
> Se Ana kaj Kirill sciintus la membronombron de TEJO kaj respondintus
> senkonscie ekstermovade, tio povintus krei grandajn problemojn al nia
> organizo. Por eviti misdirojn pri tiu temo, estas plejbone ke tiu informo
> restu nun nekonata.

Ĉu ni aliĝis al iu sekreta, subtera organizaĵo? TEJO – ĉu kiel parto
de UEA, ĉu sendepende – estas laŭleĝa asocio registrita (rekte aŭ pere
de UEA) en Nederlando. Ĉiu membro rajtas ricevi informon pri la
membronombroj, tiom pli komitatano.

Se la membronombroj estas sekretigataj, tio supozigas ke iu(j)
instanco(j) estas misinformita(j) pri niaj membronombroj. Ni forigu la
dubojn.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages