Karaj,
pro granda intereso mi aldonas kromajn 3 tagojn por plenigi Cirkuleron Marto 2024.
Se via sekcio (por Kom A), via fako (por Komisiitoj) aŭ vi mem rilate al via funkcio (por ĉiuj aliaj) ne vere aktivas, bv. simple skribi tion. Povas esti "faris/as/os nenion". Tio estas pli klara kaj utila ol entute ne skribi 😉
Al Komitatanoj A mi rememorigas, ke vi reprezentas vian sekcion, ne vin mem! Bv. raporti pri agado kaj planoj de via sekcio, ne de vi mem. Aparte, se aliaj aktivuloj de via sekcio agas enkadre de via sekcio, tio estas raportinda afero! Vi ne devas nomi aktivulojn, sufiĉas prezenti agadon de la sekcio (sed se aparte indas, volonte nomu homojn ;).
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)