Karaj komitatanoj,
Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 80-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2024!
Mi petas, ke vi malfermu la temon al viaj respektivaj landaj kaj fakaj sekcioj kaj serioze konsideru la eblon inviti la IJK-n al via lando. Por ĉi tiu IJK (kaj la estontaj), via landa sekcio kunlaboros rekte kun TEJO en la organizado. Malpli da laborŝarĝo por vi (teorie), pli da internacieco.
La KK intencas helpi ĉiun kandidaton, kiu interesiĝas kaj ŝatus ricevi konsilojn kaj subtenon en la esplora kaj la kandidatiĝa procezo. Gravas, ke vi anoncu vian intereson frue en la unua fazo skribe al
i...@tejo.org kaj nomumante minimume tri (3) reprezentantojn, kiuj reprezentos vian organizon en la KK.
Ju pli frue TEJO scias, ke vi intencas kandidatiĝi, des pli rapide ni povas eklabori kun vi kaj helpi vin pri la kandidatiĝo. Eĉ se vi ankoraŭ ne certas, kontaktu nin kaj ni kune solvos viajn dubojn.
Sendu viajn kandidatiĝojn al
i...@tejo.org ĝis la 25-a de januaro 2023 (merkredo). Se vi havas demandojn, ne hezitu skribi al mi.
Kongreseme via,
Albert Stalin Tancinco Garrido
President | World Esperanto Youth Organisation (TEJO)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo