GitHub estas platformo por evoluigi (precipe liberajn) komputilajn programojn. Grave, ĝi provizas eblojn por kunlabora evoluigado kaj estas malfermita al tuta mondo, precipe al programistoj.
Starigo de organizo (fakte jam ekzistanta ĉe
https://github.com/tejo-esperanto ) helpas teni programarajn projektojn de TEJO "sub unu tegmento". En GitHub estas evoluigata ekzemple nia Pasporta Servo, vidu
https://github.com/tejo-esperanto/pasportaservo . Simile, oni dum lasta tempo multe parolas pri komuna aliĝilo por Esperantaj renkontiĝoj, kio ankaŭ tute bone fareblas tie.
De filozofia vidpunkto, starigo de organizo ĉe GitHub montras, ke TEJO estas moderna, malfermita, libera organizo aktive subtenanta tutmondan kunlaboradon.