Kara Komitato,
Unue mi ĝojas denove esti komitatano B post mia tempo kiel kongresa oficisto. Mi estis laste komitatano B en 2016, antaŭ preskaŭ 10 jaroj!
Mi estas la kunordiganto de la Taga Programo de IJK 2026, mi opinias taŭga komenti pri pluraj aferoj:
1) La interkonsentita tagmanĝa paŭzo de IJK 2026 estas de 13-15h laŭ loka horo (12-14 UTK). En tiu kazo la propono pri la tempo mem ne kongruas kun la horaro de la kongreso, kaj KoKu devus anstataŭe okazi de 15-18h laŭ loka horo (14-17 UTK), do nur unu horon pli malfrue.
2) Mi ne povas garantii ke ĝi ne okazos konflikte kun aliaj interesaj programeroj de IJK 2026 ĉar kiel mi jam diris al Manuela kaj Jean, la lasta plena tago de la kongreso (kiu, en ĉi tiu kazo estas ĝuste la 15-a de aŭgusto) kutime enhavas multajn interesajn programerojn. Entute eĉ la ideo meti programerojn tie kiuj ne estu gvidataj de stabanoj kaj komitatanoj estas malfacila, ĉar se vi kreas Venn-diagramon de "homoj kiuj proponas programeron al IJK" kaj "homoj kiuj devas partopreni en KoKu"; la cirkloj sufiĉe grande interkovras.
Kompreneble mi strebos fari mian plej bonan klopodon por aranĝi la programon konante bone la ekosistemon de TEJO, sed la rezultoj ne ĉiam povus plaĉi al ĉiuj.
Tamen, mi nun demetas mian "ĉapelon de organizanto" kaj anstataŭas ĝin per mia "ĉapelo de komitatano" por plu komenti:
1) Formato. Laŭ mi, la transiro al ununura hibrida kunsido dum IJK estas iom tro drasta. Kiel Tyron atentigis, tri horoj estos tre malsufiĉe por KoKu. Krom tio, la reta + hibrida formato kiu komenciĝis en 2022 ĉiam laŭ mi havis sencon:
- dum la plene reta sesio (en julio): la nova Estraro elektiĝas, kaj la fakto ke ili elektiĝas semajnojn antaŭ IJK donas pli da tempo por transdono kaj disdivido de fakoj. La novelektitaj estraranoj ankaŭ povas komenci interagi kun TEJO-anoj kaj eblaj kunlaborantoj dum IJK kaj okazigas fermitan kunsidon inter si dumkongrese. Per pluraj sesioj, estas krome pli da tempo por trakti pri multaj temoj kiuj ofte postulis, ke KoKu-j estu plilongigitaj plurfoje en la pasintaj jaroj.
- propono: fari unu hibridan sesion (en la LASTA tago de IJK): preskaŭ ne eblos fari ĉion tion kaj, aparte, ne estos certeco pri la konsisto de la nova Estraro ĝis la lasta momento.
Estas vere, ke ekde la lastaj jaroj estas ofte malmultaj kandidatoj kaj ne estis konkurenco por estraraj oficoj, pro kio ni povus konsideri, ke la ankoraŭ-kandidatoj jam de facto konsistigas la venontan Estraron kaj interne povus konduti kaj prepariĝi kvazaŭ ili jam estus elektitaj, sed tio ne estas la sama kiel havi la novan Estraron definitive konatan antaŭ IJK.
→ Mi proponas ke okazu alia sesio de KoKu, ekzemple la 25-an de julio aŭ 1-an de aŭgŭsto, por solvi la problemon.
2) Alireblo. La interreta konekto en la kongresejo estas bona, kaj almenaŭ tion ni povas garantii por ebligi hibridan okazigeblon de KoKu. Tamen, kiel la komitatano de Kubo, Jorge Alberto atentigis, ĉe ili Zoom estas blokita. Bedaŭrinde, kaj mi plene solidarecas kun kubo fronte al la nejustaj sankcioj de Usono kontraŭ ili, sed li prezentas komplikan situacion.
Por ke retaj/hibridaj KoKu-j povu okazi laŭ la reglamentoj, devas esti manieroj aŭ funkcioj:
1) por enketi sekure inter partoprenantoj kaze de voĉdonoj;
2) por havi altkvalitan registradon de la sesioj de KoKu, por posta referenco de la Komitatanoj;
3) por havi senliman tempodaŭron por kunsidoj; kaj
4) opcie: por povi vivelsendi la sesiojn al Jutubo por alireblo de la ĝenerala esperantista publiko.
Mi taksas Jitsi tro primitiva (kaj, krome, malbela). Google Meet, anstataŭe, estas blokita en Ĉinio (kaj al ĝi mankas preskaŭ ĉiuj tiuj ebloj). Discord estas blokita en Rusio. Neniu platformo kontentigas ĉiujn tiujn kondiĉojn kaj ne estas blokita en iu lando. Konsiderante tion, Zoom laŭ mi restas kiel la plej bona ilo por la reta parto de KoKu, ĉar ĝi povas plenumi ĉiujn kvar kondiĉojn.
→
Eventuale 1) ni povas helpi al Jorge Alberto ke li havu bonan VPN-konekton por aliri Zoom aŭ 2) li povas, en la plej malbona scenaro, trovi anstataŭanton kiu povos ĉeesti KoKu-n por ke li ne perdu sian voĉon.
2) Profesieco. Mi ŝatus ke KoKu, kiel la supera decida organo de TEJO, estu pli profesia. Pro tio mi proponas, aŭ (malpli formale) rekomendas, ke komitatanoj kiuj ĉeestas KoKu (almenaŭ tiuj fizike en IJK) vestiĝu pli profesie kaj inteligente, kvazaŭ ĝi estas kunsido en profesia kunteksto, sen esti tro formalaj. Multaj organizoj, inkluzive de la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), havas tiun kutimon kaj mi ne vidas kial ne ni "plialtiĝu" tiurilate.
Estas ankaŭ aliaj dimensioj pri profesiigo de KoKu, ekzemple preparado de aparatoj por ebligi optimisman hibridan kunsidon (ekz. per instalado de kameraoj kaj mikrofonoj en pluraj flankoj de la salono) kaj preparado de nomŝildoj surtablaj, kaj la Kongresa Komisiono strebas je tio.
Mi invitas vin al debato pri tiuj temoj.
Kunlabore,
Albert Garrido
International Education & Mobility Professional
Madrid, Spain