Karaj samideanoj:
Mi ĝojas, ke post iom da neaktiviĝo de la komitata listo pluraj samideanoj donis ideojn en ĉi tiu fadeno. Klare dum 2023 la kongresoj, pro bonaj kaj ne tiom bonaj kialoj, estas je la koro de la plej intensaj diskutoj. Estante tro okupita lastatempe nun mi strebos por doni kromajn ideojn kaj pli poluritan proponaron.
Ne necesas diri, ke mi atendas viajn ideojn pri revortumoj, kaj eĉ ni povus okazigi balotadojn per paroranga metodo eventuale. Jen ankaŭ
MB-stila dosiero!
Dankon pro via pacienco legante tiel longan mesaĝon!
Patricio
Pri la elekto de gastigurbo
Mi pensas, ke ni ĉiuj konsentos, ke TEJO laŭeble klopodu por okazigi IJK kun landaj aŭ fakaj sekcioj. Tamen ni devas konscii, kiel trafe rimarkis Albert, ke la partnerado kun ILEI ne estis kapriĉa decido de pasinta estraro, sed la sola ebleco por okazigi fizikan IJKn en 2023 kaj, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, TEJO ja devas montri sin dankema kun la instruistara organizo. Do kunigante la ideojn de Snehaĝa, Josuo, Aninha, Albert kaj Tobiasz, mi alvenas al la jena pozicio: ni nur okazigu tiun balotadon kaze ke, ekzistante kandidatiĝo de sekcio de TEJO, la estraro preferu kongresi kun alia organizo.
Organizi voĉdonadon ekzistante nur unu kandidatiĝo (ĉu TEJO-sekcio aŭ ne) estas ja nenecesa prokrasto de almenaŭ du semajnoj (kaj aldona streĉiĝo por la ĝenerala sekretario). Kaj, eble por la unua fojo ekde mia komitataniĝo, mi ne konsentos kun propono de Manuela. Laŭ mi, samrangigo de aliĝintaj kaj nealiĝintaj landaj sekcioj ne taŭgas. La venontjara situacio, en kiu la litovaro okazigos IJK, ne estu la regula situacio miavidpunkte. Ordinare junulara organizo unue plifortiĝu (kaj en tiu plifortiĝo evidentas, ke ĝi devas plenumi la postulojn por iĝi oficiale agnoskata kiel LS) kaj nur poste prenu kolosan defion kiel okazigon de tutmonda kongreso. Estas kiel peti al ĵusalvenita staĝanto tuj iĝi prezidanto de la kompanio, aŭ al komencanta ludanto iĝi membro de la landa selektitaro: ja ekzistas kaj veraj "Messi" (kaj ja la litovoj estas messiecaj!) kaj emerĝencaj situacioj kiuj puŝas tiudirekten, sed tio bezonas miavide pluan ratifon (en TEJO tio estus rolo de la Komitato).
Do mi verkus ĝin tiel:
Se ekzistas invito de landa sekcio sed la Estraro preferas alian opcion, la Komitato devas konfirmi tiun elekton.
Pri la enhavo de la kandidatiĝo
Pri preventado de molestado
Ĝis nun la reglamento nenion klarigas pri la invitilo mem, kaj la estraro havas plenan liberecon decidi pri la postuloj. Miavide la eventoj de pluraj pasintaj junularaj kongresoj igas devige, ke la kandidatoj nepre liveru almenaŭ skizan planon pri preventado de ĝenado kaj sekureco ĝenerale. Ni ja konscias, ke por tio necesos kunordigo de la konfidencpersonoj kaj la estrarano pri Egaleco, sed indas ke je la kandidatiĝo mem la invitantoj liveru, ekzemple, elementajn datumojn pri la landaj agentejoj kiuj povus doni subtenon al eventualaj viktimoj.
Pri strategia vizio por kandidatiĝoj
Mi plurfoje perceptas, ke IJK estas feriumado de eŭropa amikaro, kiu elektas la plej konvenan lokon por vojaĝi kaj renkontiĝi. Ĉiuj debatoj centras la ok tagojn de la ĉefa evento: la urbon, la kongresejon, la menuojn, la programerojn... tio ja gravas, sed ni certe ne nur okazigas IJK por amuziĝi kaj renkontiĝi, sed ankaŭ por plivigligi la junularan movadon, aŭ almenaŭ tion mi volas kredi. :-P
Pro tio mi absolute konsideras, ke ni devas ŝanĝi la aliron al IJK. Hodiaŭ estas taksata kiel peza laboro por gastigi la kunularon, kaj pro tio landaj sekcioj sentas tiom da malemo por preni tiun respondecon. Sed kia estus la situacio se IJK iĝas oportuno por ricevi la atenton de ĉiuj fortoj de TEJO dum unu aŭ eĉ du jaroj?
Imagu ke finfine estas elektata BEJO kiel invitanta organizo. Dum la jaroj 2024 kaj 2025 ĉiuj rimedoj de TEJO direktiĝus por ke ĝi estu tiel eble plej sukcesa. Imagu la jenajn ekzemplojn:
1. La komisionoj pri Universitata Agado kaj Scienco okazigus dulingvan simpozion por interesigi pri Esperanto portugallingajn junajn esploristojn.
2. La komisiono pri Kulturo, kun la apogo de Projektoj kaj Subvencioj, kandidatiĝus kadre de Erasmus+ por organizi podkaston aŭ muzikalon kie ludus pluraj latinamerikaj junaj esperantistoj dum JES, lernante pri organizado de kongresoj dum la dua plej granda junulara renkontiĝo.
3. La komisiono pri Landa kaj Faka Agado instigus aliĝpetojn de sudamerikaj landoj.
4. La komisiono pri Edukado organizus, eble en kunordigo kun UEA, ILEI kaj landaj sekcioj kaj asocioj, kursojn de Esperanto en la portugala kaj la hispana.
5. En la buĝeto oni rezervus signifan monsumon por kontribui al internacia kongreso venontjare en Montevideo kadre de la 70-jariĝo de la fama UNESKO-rezolucio de 1954.
6. La komisiono pri Pasporta Servo, kiu havas grandan taskon antaŭen ĝisdatigante sian datumbazon, prioritatigus la poluradon de la datenoj de Sudameriko, kaj ankaŭ aparte favorigus ke estu novaj gastigantoj kaj landaj organizantoj tie.
7. La komisiono pri Informado daŭre helpus BEJO plibonigi ĝian komunikadon: oni kapabligus brazilajn aktivulojn, pretigus gazetaran garnituron ("press kit") por ke BEJO sinprezentu sin en amaskomunikiloj kaj eĉ oni povus aĉeti por BEJO kreditojn en sociaj retoj.
Se sekcioj konsciu, ke eblas ricevi tiom da helpo (ne ĉiam mona), ili pli ofte kandidatiĝus, oni varbus homojn kiuj pretigus la kongrestaskojn tra la antaŭaj jaroj kaj, post la kongreso, restus belegan heredaĵon ne nur por la brazila movado: HEJS havus novajn aktivulojn per la kurso por hispanlingvanoj, argentinaj junuloj farus sian unuan vojaĝon eksterlanden per la varbado antaŭ IJK, Orienta Timoro finfine kandidatiĝus kiel LS, la portugala movado restariĝus, aperus naskiĝantaj sekcioj en Kaboverdo kaj Urugvajo...
Pro ĉiuj tiuj kialoj mi lasas al vi la jenan proponon pri tute novan artikoleron:
La Estraro difinas la enhavon de la invitoj, kiuj minimume devas klarigi:
1. Baza informo pri la invitantoj.
2. Esencaj detaloj pri la kongresejoj kaj loĝejoj.
3. Antaŭvideblaj kostoj.
4. Detaloj pri la planoj pri sekureco kaj preventado de molestado.
5. Ideoj por plivigligo de la junulara movado en la influareo de la kongresejo.