Saluton Tyron kaj komitato,
Mi volas reagi ke mi havas la impreson ke via opiniesprimo kontraŭ la eksterordinara KoKu, mia-imprese estas tre rapida/strikta, kaj lasas min kun la sento kvazaŭ mi maltrafis ion (kio sendube ja iusence estas la kazo, sed eble ne devus esti en jena senco...).
Mi celas: se vi parolas pri la eblo ke mankos temoj, kaj tial la ordinara KoKu iĝus absurda formalaĵo, mi demandas min: ĉu vi do jam scias kiel aspektus la tagordo? Eble jes, estante prezidanto kun superrigardo je la tutjara agado...
Tamen mi ne, kaj al mi, rigardante TEJOn (probable pro freŝeco almenaŭ parte naive) kiel organizaĵon kun certa kresko-potenco kaj ankoraŭ evoluiĝanta tutmondeco, ŝajnus strange ke la pinta diskutomento de ĝia supera organo, estu anticipe (pli) limigita pro supozo ke motivo iom pli fortos kaj ke kunsidado aŭgusta interestrara jam ŝtelas tempon, kiun 'oni do prefere ŝparu en julio'.
Mi komprenas vian argumenton pri la Retosa komitatforumo kiel entuziasmomezurilo, sed ne plene akceptas ĝin. Por mi persone ekzemple, la celo kaj sciigo pri tiu komitatano forumo, en kunteksto de mia tiama persona kalendaro, ne estis sufiĉe klara/konvinka, por ke mi multe prioritatigu ĝin en mia vivo, kaj tiel mi persone malĉeestis. Pri KoKu tio estas tre malsama al mi, ĉar mi almenaŭ mense ja anticipas ĝin.
Mi proponas ke la 'diskuton ĉu jes aŭ ne havi eksterordinaran KoKu', akompanu diskuto/cerbumadon/informado pri eblaj tagorderoj.
Ekzemple: la ĝensek diligente helpis nin pripensi avantaĝojn kaj malavantaĝojn de eksterordinara KoKu per tabelo, en kiu staras ke eblus aparte atentigi/diligente pritrakti pli gravajn kaj urĝajn temojn.
Do ĉu eble indus foje resumi la 'urĝajn' kaj 'gravajn' temojn, por kuraĝigi nin laŭ enhavo prijuĝi (mal)bezonon je eksterordinara KoKu? El via reago, kara prezidanto, mi ekhavas la impreson ke ne estas ajnaj (kaj tute povus esti: kiel mi implicis antaŭe, mi ja kredas ne havi eĉ proksime bonan superrigardon al via, kaj mi ne ekparolu pri TEJOsperto ĝenerala). Ĉu tion do mi komprenu? Aŭ ĉu nur ke tiuj gravaj kaj prioritataj temoj kiuj eble ĉijare priparolindas, ne estas sufiĉe problemaj aŭ temporabaj por ke ili valoru apartan KoKu aldone? Mi ĝuus precizigon tian, prefere kun ekzemploj/resumeto.
Kaze ke vere mankas temoj, mi ŝatus mencii jene kelkajn, kiujn mi ne jam lanĉis aparte en la komitatlisto, sed ja opinias indajn:
1) mi bedaŭris konstati ke en la diskuto pri buĝeto, elektiĝis la 'pli modesta' plano. Mi respektas la atentigon pri streĉo kaj potence grandaj problemoj (unuavice por la estraro) kiujn la pli ampleksa buĝetplano rilate al la diverseblaj grandecoj da administra subvencio, povintus alporti. Tamen mi demandas min: ĉu TEJO strebu al similaj/sekvontaj/alternativaj manieroj por kreskigi sian (profesian?) agadon?
Ĉu ekzemple en ripeta kazo, ni diru post du jaroj, la 'reflekso' estus la sama (laŭ mia kompreno de la diskuto: malfacilos plenumi la necesajn kondiĉojn, trovi sufiĉajn oficistojn kiuj konsentas/disponeblas por la eblaj kontrakt-daŭroj, trovi aldonan monon por pagi la parton da oficista salajro, kiun la pli granda subvencio kaŭzas kaj ne kovras ktp...)?
Se jes: kiajn esperojn ni do havas por kreski kiel organizo? Ĉu ne indas pripensi pli kreeme vojojn por kapti oportunojn tiajn por plilarĝigi nian agadkapaciton?
Tiuj miaj demandoj estas forte inspiritaj de starpunktoj de nia kasisto Patricio, kiu jam emfazis kiam la oficiale diskutfazo ankoraŭ daŭris, ke tia kresko de nia formala, profesia strukturo bezonatas por fundamente subteni plu kaj pli, tutmondecon de la aktiva Esperantojunulara movado...
2) rilate al la ekfunkciigo de la komitataneco C, mi jam menciis ke mi preferus sufiĉe multe da klarigoj/precizigoj/ĝisdatigoj pri la tuta koncepto kaj strategio pri ĝi kaj Junaj Amikoj de Esperanto. Mi konfesu ke mi ankoraŭ devas trovu kaj pristudi la nunajn strategian kaj realigplanon, sed minimume por la sekva realigplano tia diskuto ĉiukaze bezonatos, ĉu ne? Kaj mi persone vidas multajn eblajn perspektivojn, pri kiuj indas interkomuniki/decidi klarajn komprenojn, kaj se tuthoneste: klopodon al pli mensmalferma pensado ol kutime, ĉar temas pri teorie eĉ pli diversa celgrupo ol la komitato mem, ĉar ĝi temas praktike ankaŭ pri Esperanto- uzantoj kiuj NE klare interesiĝas pri aŭ apogas TEJOn, kaj kiujn ni tamen ŝatus pli inkluzivi en niaj planoj kaj agoj.
Mi povas aldoni ke (ekde septembro) mi mem pretas kontribui aŭ eĉ gvidi laborgrupon pri Junaj Amikoj de Esperanto, ĉar la temo diversmaniere interesas min sufiĉe profunde: estinte tia 'TEJO-fajfulo' mem, unuflanke, kaj estante kontribuinto al kolektado de ĉ 200 retadresoj de lernejanoj dum Esperanto-fulmkursetoj en Belgio en la jaroj 2015-2017, kaj ne vidi bonan praktikan uzon de tiuj kontaktinformoj. (Kaj kaze ke iu demandas sin: ne, tiuj +-200 aktuale ne estas inkludataj en niaj membronombroj)
3) ĉu akcepteblas ke la dua plej granda Eo-junulara evento JES, estu 'savata' jam duan fojon de improviza teamo? Nu, mi ne parolas pri la 'revolucio' ke ne GEJ aŭ PEJ ĝin regas ĉijare, sed pri la (miaopinie) ĝena situacio ke je la fino de pasinta JES ne klaris ĉu entute estis preta/kapabla teamo por organizi la sekvan. Eĉ ne en kiu lanlando...
Mi povas oficiale konfirmi al vi, kaze ke vi dubis, ke ni maltrafis plurajn indajn kongresejojn dum nia serĉado por la JES24-25 en Belgio, pro la fakto ke jam alia grupo rezervis dum almenaŭ parto de la petataj datoj, aŭ ke rabatoj/prioritatoj validas nur por rezervado de 1,5 jaroj antaŭe.
Miaopinie, la fakta esperantista junularo estas multe pli vigla kaj kreskema, ol ŝajne indikas la lastatempa struktura manko (ĉu ni eĉ diru malkresko?) de organizema aktivularo, almenaŭ se ni rigardas Eŭropon kaj ne fokusiĝas sur LEJO kaj KEJ.
Se oni samtempe konsentas ke ni klare havas publikon por daŭra okazigado de grandaj eventoj kiel JES, kaj anticipas ke trovi/aktivigi teamon da organizantoj tamen iĝas progrese malfacila en la venontaj jaroj (kaj tia ja estas mia prognozo, prenu ĝin je ĝia relativa valoro), mi opinias la ideon kiun defendis Albert kaj Patricio en la jam-menciita diskuto pri la buĝetplano, nome de tutjara prikongresa TEJO-oficisto, eble la plej inteligentan investon por TEJO, rilate al subteno de aktive Esperantumanta parto de nia komunumo. Dum Retosa diskutpanelo klare evidentiĝis por mi, ke ne nur IJK-oj kaj JES profitus de iuspeca daŭripova kaj interkonektiga subteno el TEJO, sed ankaŭ la KS, TAKE, kaj supozeble ankaŭ trilanda kongreso kaj grandaj Afrikaj junularaj kunvenoj, kiuj kredeble ankoraŭ estas estiĝantaj sed subtenindaj tradicioj.
Komprenu min bone: por mi la elekto en tiu temo ne estus inter 'lokaj teamoj aŭ TEJO-transprenas-ĉion'. La unua kaj kerna tasko kiun mi vidus por tia oficisto (aŭ kiel nun: estrarano), estus peri kvazaŭ-ĉiutagan (nu, ĉiusemajna jam estus tre kuraĝiga) kontakton kun formiĝantaj, eksaj, aktivaj kaj estontaj organizantoj kaj teamoj. Tiel kiel Ikvero ĉisemajne kontaktis min por ĝisdatiĝi pri kelkaj antaŭe menciitaj (kaj cetere, jam antaŭ sia estraraniĝo subtenitaj) organizideoj rilate al JES, tiel ankaŭ aliajn, kaj plej specife: kun anticipema strategia rigardo, TEJO-oficisto pri kongresoj povus flegi la daŭripovon de ekzistantaj tradicioj pri ĉeesta esperantumado. Kaze ke ne klaras (mi ja uzemas longajn frazojn...), jen komenca listeto de taskoj de tia kongresa oficisto:
- peri kaj kuraĝigi informojn/kontaktojn inter pasintaj kaj nunaj organizteamoj (precipe inda/laborplena ago kiam kongreso komencas migri, kiel JES nun duafoje for se GEJ/PEJ)
- esplori kaj kuraĝigi aktivulojn pripensi kaj antaŭ plani organizan teamon ekde du jaroj antaŭ venonta evento
- aktualigi centrigitajn gvidliniojn/kursetojn pri organizado de kongresoj (laŭ jam ekzistanta materialo en Tejo-akademio, mi proponus. Do temus pri reala konsilo de tiuj materialoj al novaj aktivuloj (kiel mi, kiu malkovris ilin parte post jam fari decidojn pri kongresejo ktp...), kaj kolekto de retrokuplo por aldoni kazojn/konsilojn/spertojn al tiu materialaro).
- konsili/pripensi plej indajn, centrigeblajn investojn de TEJO al reale plurflanke uzeblaj iloj/protokoloj/subtenoj por junulara eventoj organizado tutmonde (ekzemplo: plifaciligo kaj disponebligo de IJK-reteja ŝablono por ĉiuj gravaj junularkunvenaj tradicioj)
Mi supozas ke vi vidas same kiel mi, ke tia plentempa agado, provizus fortan 'manon sur la pulso' de nia movado, eĉ se fokusite nur je subtenado de organizado de konkretaj eventoj... Tiu oficisto sendube estus interesega informfonto por pluraj fakrespondeculoj en TEJO: LFA, Elekta Komisiono/talento, aktivularo trejnado...
Kaj kaze ke vi demandas vin: jes, mi teorie interesiĝus roli kiel tia oficisto, sed mi jam decidis ke persone mi ne faros plenan paŭzojaron en miaj studoj (sed ja (duan fojon) liberigas relative multe da tempo en la akademia jaro 2024-2025, kaj aktuale estas konsideranta uzi ĝin por TEJO aŭ Esperantujo alimaniere.
Nu, nur por diri: laŭ mi ne mankas temoj por eksterordinara KoKu.
Mi sondaĵ-opini-esprimos pore.
Amike,
Delfeno
KomA por BEMI (sed kiu interesiĝas pri tio?)
Op di, jun. 4, 2024 om 18:46 schreef Tyron