Francesco Maurelli
unread,Dec 17, 2012, 11:23:51 AM12/17/12Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to tejo-k...@googlegroups.com
Letero al Avo Frosto
Kara Avo Frosto,
kiel vi scias, estas malfacilaj tempoj. Estas monda krizo, en pluraj
mondopartoj infanoj estas mortigitaj, kaj Europa Unio riskas
disfaliĝi. Ja bedaurindas ke post la jaro 2030 (lau la retejo de TEJO)
tiaĵoj okazas denove, k ŝajnas esti en fora 2012.
Mi sopiras fakte pri tiaj tempoj, k fakte memoras nenion pri kio
okazis ekde tiam ĝis la nuntempa 2030. Mi nostalgie memoras kiam "la
komitato insiste petas al la estraro liveri la necesajn dokumentojn
por la komitatkunsidoj, allasante sufiĉan tempon por ilin respondece
trakti antau la kunsido." K samnostalgie mi sopiras pri tiu
Kristnasko, kiam - post insista petado de komitatano ke la estraro
liveru la necesajn dokumentojn kiel protokoloj, jara raporto k jara
laborplano, allasante sufiĉan tempon por ke ili ankorau estu validaj k
havus ajnan sencon - preskau magie la dokumentoj atingis la komitaton.
Mi memoras tiun matenon, kiam rutine kontrolis mi mian poŝtkeston k
subite ekĝojis pro la liverita donaco - mi sendiulo racieca kiu neniam
kredis je vi! Kia stultulo mi estis. Mi memoras kiam mi plenemocie
relegis la hanojajn dokumentojn, kiam - ne havante fidon je vi - jam
konsideris perditaj.
Kara Avo Frosto, mia peto - hodiau, post la jaro 2030 - estas reveni
al jaro 2012, ĝuste antau ol la livero de la komitataj dokumentoj fare
de la estraro. Mi scias ke mi estas nekuracebla romantikulo, sed ekde
2012 ĝis nun, mi memoras neniun plian emocion ol kiam tiuj dokumentoj,
delonge sopiritaj, atingis la Komitaton. Mi plurfoje auskultadis la
sondosierojn - delonge liveritajn al la estraro - por iel reveni al
tiu periodo. Plurfoje mi relegis miajn notojn kun amendoj k proponoj,
delonge liveritaj al la estraro, ĉagreniĝante k suferante. Mi
komitatano sentis preskau kiel se la estraro rompis sian rilaton kun
ni, tro fiera por kunpartigi tiujn dokumentojn. Mi tiom suferis, kiel
forgesita - eĉ se ne formale forlasita - amanto. Sed la ĝojon kiun mi
provis dum tiu Kristnasko ne samas al aliaĵoj memridanj de post 2012,
do mi vere petas: lasu min tempovojaĝi, k alportu min ĝuste kelkajn
minutojn antau tiu ĝojiga sendo.
elkore, sopirante la hanojajn paperojn,
via Francesco
--
Francesco Maurelli
----------------------------------------------
"Amikoj, ne timu konstante pri tio, kion diros la sensence kritikanta
kaj grimacanta rutina mondo, sed agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via
konscienco kaj koro.", LLZ