[cirkulero 135] pretas

22 views
Skip to first unread message

arinaosipova .

unread,
Jul 4, 2016, 11:43:55 AM7/4/16
to tejo-k...@googlegroups.com

Karaj komitatanoj kaj komisiitoj, 


por la junia cirkulero kontribuis 18 homoj:

 

Estraranoj

1. Michael Boris Mandirola, Prezidanto

2. Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

3. Juliana Evandro, Vicprezidanto                     ne kontribuis

4.  Cédric Marchal, Kasisto                                ne kontribuis

5. Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

 

Volontuloj

6.  Michal „KuboF“ Matúšov

7. Ĵeremi Bert              

 

Oficistoj

8. Mounir Abjiou

9. Uriel Gurdián

 

Komisiitoj kaj komitatanoj

10. Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

11. Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo, komitatano B

12. Ana Ribeiro, Komisiito pri Scienca kaj Faka Agado, komitatano B

13. Bernard Gnancadja, komitatano A, Benino

14. Vít Guiglielmo Mišurec, komitatano A, Ĉeĥio

15. Pierre Vittet, komitatano A, Francio

16. Michele Guerriero, komitatano A Italio

17. Tomasz Szymula, komitatano A, Pollando

18. Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

19. Tomáš Stano, komitatano A, Slovakio

20. Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

 

Pli detalajn raportojn legu sube aŭ vizitu Trellon.


Kunlabore,

Arina Osipova

ĝenerala sekretario


===== 

Michael Boris Mandirola, Prezidanto

faris

· kunlaboris kun ĝen-sek pri nova komitato

·  analizis kandidatiĝojn kaj Intervjuis kandidatojn por iĝi TEJO-volontulo

· kunzorgis pri raportado rilate al la administra subvencio

· atentis pri burokrataĵoj rilate al la EU-Afrika projekto

· provlegis subvencipeton pri EU-Amerika projekto

· kunlaboris kun UEA pri statuta reformo

· verkis jarraportkontribuon

KER

· partoprenis kun Francesco Maurelli kunsidon de la kerna gvidantaro de IKRJO en Bruselo

· sendis kontribuon de TEJO al la nova EU-strategio pri junularo

AT

· komencis konsultadon pri novaj retaj trejnadoj

·  partoprenis renkontiĝon pri trejnado por trejnistoj en Edinburgo

 

 

Arina Osipova, Ĝenerala sekretario

faris

· partoprenis EsKun

· preparis kaj korektis majajn cirkulerojn

· faris alvokon pri la nomumo de novaj komitatanoj A

· kontaktis novajn komitatanojn A

· kun kun Michael Boris Mandirola paloris pri la nova komitato

faras

· kontaktas novajn komitatanojn kaj LSj, kiuj ĝis nun ne nomumis novan komitatanon

· finpreparas la Jarraporton 2015/2016

· preparas dokumentojn por la Komitata kunsido dum IJK

· priparolas kun Poór Veronika kaj Michael Boris Mandirola disdivido de taskoj inter la volontuloj kaj la oficistoj

· helpas al la volontuloj prepari bezonatajn aferojn al IJK

faros

· partoprenos retan EsKun julio kaj ĉeestos dum EsKu post UK

· partoprenos IJKn kaj UKn

· ĉeestos Komitatkunsidon dum IJK

· helpos al la volontuloj prepari bezonatajn aferojn al IJK

 

Kongresoj

· zorgas pri la taga programo de IJK 2016

· kontaktis ĉiujn kontribuantojn

· kontaktis respondeculojn pri la tema kaj movada programo

· aldonis ĉiujn kontribuojn al la programtabulo

· kompilas la programon

· preparas rabattabelon por la kontribuantoj

· kolektas priskribojn de la programerojn por fari anoncojn

· priparolas kun la LKK organizajn demandojn

· ricevis subvencion de UEA kaj partoprenos UKon

· priparolis kun Dorota Rodzianko starigon de TEJO-budo dum UK

 

 

Ariadna García Gutiérrez, Estrarano

faris

· preparis jarraporton rilate al mia ĝisnuna agado kiel estrarano

· daŭre kontaktas kun ISAE kaj kunordigis kunsidon dum UK por plia interŝanĝo flanke de ambaŭ organizoj, TEJO kaj ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperanta). Ni diskutos pri reprezentanto de ISAE en TEJO kaj inverse kaj pri mastrumado de retpaĝo ĉe la socia reto Linkedin.

· kune kun la estraro decidis pri nova komisiito pri SFA, nome Ana Ribeiro el Brazilo.

· interŝanĝis retmesaĝojn kun la komisiitoj pri LA kaj reagis al plej diversaj retmesaĝoj kiel estrarano.

faras

· kontribuas kun Tomas Szymula al okazado de la scienca prelegsesio dum IJK 2016

faros

· preparos prelegon por la scienca prelegsesio dum IJK 2016.

· preparos prelegon por la Esperantologia Konferenco okazonta dum UK en Nitro.

· repariĝos por prezenti standon pri Terminologio dum la movada foiro en UK.

 

 

Michal „KuboF“ Matúšov, volontulo

faris

· retaj Estrar-Kunsidoj (RetEsKu)

· aktive partoprenis

· preparis la raporton kaj la komitatan komunikon de la 2a Junia - raportado de antaŭa Estrar-Kunsido (EsKu)

· Eŭropa Junula Evento

· repagoj kaj sendado de poŝtaĵoj

· Muzika Konkurso de Kontakto

· rimarkoj kaj diskutoj pri organizado

· teĥnika prizorgo de la enketilo

· teĥnikaj taskoj

· ĝisdatigado de la retejo

· ĝisdatigo de abonformularo por TEJO Aktuale

· prilaboro de la inform-formularon por novaj funkciuloj de TEJO - teĥnika prizorgado de la nova TEJO-servilo

· helpado al novaj zorgantoj pri transigo de TEJO-retejaĵoj al nova servilo

· zorgado pri scitransdonado enkadre de TEJO per ĝisdatigado de manlibro - helpado al UK

· propra projekto

· Esperanto125

· kutimaj taskoj de volontulo

· traktado de retpoŝto, poŝto, telefonvokoj, Trello, reta dokumentujo - zorgado pri CO

· informado ĉe sociaj retejoj kaj la retejo de TEJO

· laŭpeta helpado al la Estraro kaj komisionoj

faras

· raportado de la Estrar-Kunsido 2016/Marto

· propra projekto:

· Vikivojaĝoj por junaj esperantistoj

· kutimaj taskoj de volontulo

faros

· 72a Internacia Junulara Kongreso

· deĵoros en TEJO-budo

· partoprenos kaj protokolos Komitat-Kunsidon kaj laŭpete aliajn kunsidojn

· prezentos TEJO-n

· prelegos enkadre de la faka programo

· laŭpete alimaniere helpos

· etosigos la partoprenontojn per mia ĝuado :-)

· Muzika Konkurso de Kontakto:

· kalkulos la voĉdonojn

· supozeble helpos pri la premidona ceremonio

· Estrar-Kunsido en Nitro

· laŭpete helpos al preparoj

· logistike helpos surloke

· prepariĝos por reprezentado de TEJO ĉe la ILEI-konferenco kaj la sekva Estrar-Kunsido de ILEI

· partoprenos Retan Estar-Kunsidon (RetEsKu) en Julio

· teĥnikaj laboroj

· helpos pri transigado de la retejo de TEJO al nova servilo - propra projekto:

· Vikivojaĝoj por junaj esperantistoj

 

 

Ĵeremi Bert, volontulo

faris

· korektis artikolojn de revuoj Kontakto, TEJO-tutmonde, TEJO-aktuale -voĉlegis por blinduloj la revuo Esperanto

· raportis por komitato kaj protokolis retesku

· zorgis pri la CO (ĵetis rubujojn, purigis)

· vartis la ĝardeneton

· respondis al diversaj petoj (per retmesaĝ aŭ telefono)

faras

· korektas artikolojn de revuoj Kontakto, TEJO-tutmonde, TEJO-aktuale -voĉlegas por blinduloj la revuo Esperanto

· raportas por komitato kaj protokolas retesku

· zorgas pri la CO (ĵetas rubujojn, purigas)

· vartas la ĝardeneton

· respondas al diversaj petoj (per retmesaĝo aŭ telefono)

faros

· korektos artikolojn de revuoj Kontakto, TEJO-tutmonde, TEJO-aktuale -voĉlegos por blinduloj la revuo Esperanto

· raportos por komitato kaj protokolos retesku

· zorgos pri la CO (ĵetos rubujojn, purigos)

· vartos la ĝardeneton

· respondos al diversaj petoj (per retmesaĝo aŭ telefono)

· partoprenos La Semon, IJKn, UKn, EsKun

 

 

Mounir Abjiou, oficisto

faris

· publikigis anoncojn pri EVS kaj varbis volontulojn, plurlingve

· traktis diversajn administraĵojn kun EACEA pri diversaj projektoj

· sendis al WOSM malneton pri projekto de TEJO en DEAR Call tra EuropeAid

· sendis demandaron al UEA-membroj naskiĝitaj inter 1981 kaj 1986

· sendis enketan formularon pri EU-strategio por junularo al FoJE.

faras

· traktas dokumentojn de la fina raporto de la 2015-a administra subvencio

· ekpretigas dokumentojn pri la vizito de EACEA al la CO.

faros

· fintraktos dokumentojn de la fina raporto de la 2015-a administra subvencio

· finpretigos dokumentojn pri la vizito de EACEA al la CO

· zorgos pri ETEY en Mobility Tool kaj ekesploros detalojn pri ĝia fina raporto

· traktos kun la novaj volontuloj ilian alvenon kaj administraĵojn por EVS.

 

 

Uriel Gurdián, oficisto

faris

· kreis resumon por la KER-listo pri FoJE novaĵaro

· partoprenis Retajn Estrar-kunsidojn

· finverkis la projekton pri kapablokonstruado Eŭropo-Ameriko - Sendis la supran projekton al la Eŭropa Agentejo

· preparis mandatilojn por la Eŭrop-Afrika projekto kaj sendis ilin al la koncernaj homoj

· preparis LEAR-dokumentojn por DKEA (Demokratia Kongolanda Esperanto Asocio), kiuj nepras por la Eŭrop-Afrika projekto.

faras/faros

· resumas la FoJE novaĵaro por KER-listo

· ordigos ĉiujn materialojn de la trejnistoj por la trejnad-skatolo - Kunlaboros por lanĉo de donackampanjo por afrika IJK.

 

 

Adrián Alejandro, komisiito pri kulturo

Malmulte okazis ene de la kultura komisiono. Kun Ariadna Gutiérrez ni interkonsentis pri iom post ioma kunlaborado kadre de la projekto por plibonigi bretaro.net pro la manko de tempo de ambaŭ flankoj.

Kaj pri la landa asocio JEA, mi registris ĝin por la projekto de kapablo-konstruado kun la helpo de la oficisto Uriel Gurdián.  

 

 

Enric Baltasar, komisiito pri LA en Eŭropo, komitatano B

faris

· kreis malferman dokumenton kun konsiloj por novaj instruistoj

· kreis modelon por lingvaj atelieroj kaj atendas kritikojn

· partoprenis Youth Forum Academy en Parizo

· kreis diskutgrupon por homoj kiuj volas krei universitatan grupon aŭ havas sperton pri tio

· publikigis aktivul-artikolojn

· partnerigis TEJO kun la plej grava strategia evento de AEGEE

· kontribuis al la Jarraporto 2015-2016

· petis informojn pri agado por la administra subvencio

· prelegis pri Esperanto en la unua vegana foiro de Valencio

· okazigis lingvan atelieron en la sama urbo

·  aligis la valencian asocion al peto de interkontinenta partnerado per Erasmus+

· kreis dokumentmodelon por protokoli aktivulajn diskutgrupojn

· proponis tagorderon por la komitatkunsido

faras

· kreas la Duolingo-kurson por hispanlingvanoj

· pretigas trejnadon pri strategia planado

· pliigas la mentoran programon per lingva branĉo

faros

· partoprenos IJK kaj UK, kie mi okazigos plurajn programerojn

 

 

Ana Ribeiro, Komisiito pri Scienca kaj Faka Agado, komitatano B

faris

· interkonaktiĝis kun Ari rilate al komisiono pri Scienca kaj Faka Agado;

· faris kun Alekĉjo unuan version de konvertila kromprogrameto al steloj (tiu unua versio povas esti elŝutita ĉi tie)

https://www.dropbox.com/s/vzu67vzs0sogrf4/stelo%281%29.apk?dl=0, ekpreparis metiejon pri kromprogrametoj al Androjdo;

·  aperigis anoncon

https://www.facebook.com/junularakongreso/photos/a.913964391964665.1073741832.887246197969818/1305287862832314/?type=3&theater en paĝo de IJK pri la bloga prelegsesio, kaj kontaktis kelkajn homojn por partopreni en ĝi;

· proponis temojn al Komitatkunsido;

·  [iom ekster la movado]: Partoprenis en evento de Mozilla (kie mi laboras nun) nomata "Mozilla All Hands London", kaj retrovis tie aliajn esperantistojn. Mi parolos pri TEJO al ili.

faros

· finos prelegojn al IJK (Mi parolos pri konkursoj kaj adrojdo);

·  rekontatos homojn pri prelegsesio pri blogado;

·  komentos kun Ari la laborplanojn pri Scienca kaj Faka Agado

 

 

Bernard Gnancadja, komitatano A, Benino

okazis

· kluba kunveno fare de esperanto klubo V.K.E.

· Esperanto-kursoj en kluboj V.k E kaj Juneco de Lokossa dum la tuta monato.

 

 

Vít Guiglielmo Mišurec, komitatano A, Ĉeĥio

faris

· organizas aranĝon Centrejo, kiu okazos en Prago inter la 1-a kaj 4-a septembro 2016 (centrejo.esperanto.cz)

· ĈEJ espereble sukcese estos plenvalore registrita organizo, post longaj laboroj ĉe tribunalo

· estas planataj prezentadoj de esperanto dum festivaloj de junuloj kaj prelegoj en junulara klubo, ambaŭ en Brno

· dum somero okazos ĝenerala asembleo de ĈEJ

· ĈEJ kunlaboros dum aranĝoj de E-mental (pikniko en ĉeĥa Svisio, 10-a BIERo)

 

 

Pierre Vittet, komitatano A, Francio

Nia sekcio estis tre kvieta lastatempe, sed ni havos kunsidon venont'semajne.Verŝajne ne okazos multe (flanke de JEFO) dum la somero.

 

 

Michele Guerriero, komitatano A Italio

faris

· vizitis 4 festivalejojn por venonta IJF, kun tre interesaj rezultoj. Baldaux la venonta IJF estos oficiale anoncita

· partoprenis en la estrarkunsido de IEF

faras

· envolvigxas novulojn (=fresxbakitaj unuagraduloj de la Torina Esperanta Centro) en la agado de IEJ

· pluas la movigon de la pagxoj de la malnova retejo de IEJ en la novan -skribantas programon de venona IJF

faros

· kunorganizos kun IEF eventon en regiono Markio por konatigi al lokanoj esperanton

 

 

Tomasz Szymula, komitatano A, Pollando

faris/faras

· nesufiĉe aktive varbis por SFA, tial daŭre akceptas kontribuojn por sciencfaka prelegsesio,

· kvankam mi sukcese varbis por tema programo, daŭre mi akceptas kontribuojn al la tema programo - se estas sufiĉe bonaj :-)

faros

      · finpreparos prelegsesion kaj teman programon por IJKon!

 

 

Kirill Noviĉenko, komitatano A, Rusio

faris

     · pretigis voĉraporton pri la Strasburga evento por radio Muzaiko kaj por Ĉina Radio Internacia;

     · retigis artikolon pri la Strasburga evento por TEJO Tutmonde kaj por Ural-Siberia Komunumo de esperantistoj en Rusio;

     · kunlaboris pri tradukado de materialoj pri la alvoko de UNITED pri rifuĝintoj (Life Seekers) en Esperanton.

faras

     ·  subtenas esperantlingvan interfacon de la rusia socia reto VKontakte;

     · daŭrigas elsendadon de programeroj “Interalie” por radio Muzaiko;

   · okazigas informadon kaj registradon de partoprenantoj por okazonta en Sankt-Peterburgo interkultura aranĝo, okazigita fare de ĉefsponsorino de la konkurso "Teo kaj Amo" Wang Xufeng;

    · iniciatema grupo pretigas necesajn dokumentojn kaj faras paŝojn por okazigo de laŭregulaj estrarelektoj de REJM.

faros

      · daŭre kunlaboros pri tradukado de materialoj de UNITED en Espernton.

 

 

Tomáš Stano, komitatano A, Slovakio

faris

· reklamado de Esperanto en Nitro dum Gustofesto kaj Fragaj tagoj

· reklamado de Esperanto dum lingva kafejo en Bratislavo

· planado de la Junulara programo UK2016

· reklamado de JP dum UK2016, lingva kafejo kaj aliaj okazintaj kaj okazontaj esperantaj renkontigxoj

· varbado de SKEJanoj por prelegoj organizotaj de la Slovaka Junulara Forumo

faras

· pli detala planado de Junulara programo dum UK2016 por ponti la generacian diferencon kaj komenci novan pli junularan jarcenton de UK-jn

· printado de junularaj EO folioj

· reklamado de JP dum UK2016, lingva kafejo kaj aliaj okazontaj esperantaj renkontiĝoj

· aktiva partopreno dum prelegoj organizotaj de la Slovaka Junulara Forumo

faros

· organizado de Junulara programo dum UK2016

· varbado de novaj SKEJ-membroj dum UK2016 en Nitro

· reklamado de JP dum UK2016, lingva kafejo kaj aliaj okazontaj esperantaj renkontiĝoj

 

 

Hoan Tran, komitatano A, Vjetnamio

faris

· gvidis Esperanto-kurson en la Universitato de Fremdaj Lingvoj en Hanojo

· preparadis por la 4a Somera Renkontiĝo (SOREN)

faras

· gvidas Esperanto-kursojn en Hanojo kaj Hoĉimin urbo

· preparas por SOREN-4

· preparas por VEA-Informilo 2016 numero 2

faros

· okazigos SOREN-4 en Cat Ba, Haifongo urbo (2-3/07)

· eldonos VEA-informilon 2016 numero 2

· gvidos Esperanto-kursojn

 

Ana Ribeiro

unread,
Jul 4, 2016, 11:51:28 AM7/4/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Bonege! Mi ne ŝatus esti ĝena aŭ iun ajn, sed estas mia devo: ekde du monatoj Juliana ne kontribuas kun la cirkulero... Mi vere ŝatus scii kion nia vicprezidanto faris/as/os

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Juliana Evandro

unread,
Jul 5, 2016, 4:04:28 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi ĝojas ke estas komitatano tiom atenta aparte pri mia agado. Tio ja estas agadinstiga. Mi pardonpetas mian nekontribuon, mi lasttempe prioritatigis personajn aferojn, kaj tio ne siginifas ke mi preteratentis mian postenon. Mi esperas ke vi faros la samon kiam aliaj volontulaj aktivuloj mistrafos la cirkuleron. Via ekzemplo estas sekvinda.

Amike,
Ĵu

Ana Ribeiro

unread,
Jul 5, 2016, 4:46:38 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Vi scias ke estraranoj kostas multe al TEJO, ne malmulte kostas pagi 3 interkontinentaj vojaĝoj jare al vi, kaj ni esperas vidi la laboron, ne estas la sama afero al iu komitatano aŭ al iu komisiito: oni esperas multe pli de iu estrarano. Se vi, kiel vic-prezidanto, ne povas sindediĉi al TEJO dum du monatoj (se iu alia estrarano simple malaperos dum sinsekvaj monatoj, mi ankaŭ rimarkus), estus esperindaj ke vi almenaŭ sendus novaĵojn dirante kio okazis al vi... Tamen, mi tre esperas legi vian kontribuon al la jara raporto, do tiel ni scios kion vi faris en tiu jaro kiel vic-prezidanto, kaj de la komisiionoj kiujn vi gvidas, kaj mi esperas legi ion plu ol kio vi skribis en viaj cirkuleroj (se vi nur kunportis senpagajn kondomojn al Eŭropo, kaj "kontribuis" al la organizado de regiona evento*, mi kredas ke vi ne devus esti vic-prezidanto de TEJO, do...)

*Mi ankaŭ ŝatus demandi kiu regiona evento vi kontribuis: se temas pri la Junulara Renkontiĝo de Nordoriento, estas rindinda ke vi enmetas tion en via cirkulero: Querino Neto organizis ĝin preskaŭ sola, kun kontribuo mia kaj de Lucas.

arinaosipova .

unread,
Jul 5, 2016, 5:06:04 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi proponas ne riproĉi, ne akuzi unu la alian kaj ĉefe ne moketi la laboron de aliaj movadanoj. Memoru, ke ni ĉiuj strebas atingi unu celon.

Mi ankaŭ ŝatus memorigi, ke ni ĉiuj estas homoj kaj foje okazas diversaj situacioj en la vivo, kiam iu el ni pro diversaj kialoj ne povas dediĉi sufiĉe da tempo al ĉiuj taskoj. Krom TEJO kaj Esperanto ni plejparte ĉiuj havas aliajn okupojn kaj alian laboron, kiu povas esti pli grava. Tamen la Estraro ĉiam estas informita pri siaj estraranoj kaj same Juliana informis nin pri ioma malaktivado dumtempa. Manko de cirkuleroj ne signifas, ke ŝi ĉesis labori, faras nenion kaj ignoras movadon.

Mi aprezas, ke en TEJO aperas tiom respondecaj kaj atentaj komitatanoj kiel vi Ana. Espereble vi ĉiam senescepte havos sufiĉe da tempo por TEJO kaj faros ĉion ĝustatempe kaj diligente kiel komitatano kaj komisiito. Eta konsilo kaj peto: se vi tiom zorgas pri aktivado ene de la movado, bonvolu entuziasmigi vian brazilan komitatanon A plenigi la cirkuleron, ĉar ankaŭ la antaŭa bedaŭrinde ne regule sendis la kontirbuojn.

Amike,
Arina

Ana Ribeiro

unread,
Jul 5, 2016, 5:27:00 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Arina,

La devo de la komitato estas kontroli la estraro, la estraro devas respondeci al la komitato: kaj tio vi bone scias. Kiu devas kontroli la agadon de komitatano B estas la individuaj membroj de TEJO, kaj de komitatano A: la membroj de landaj sekcioj (mi eĉ ne plu min konsideras membro de BEJO), kaj kiu devas kontroli la agadon de komisiito estas la estrarano respondeca pri tiu komisiono kaj la membroj de tiu komisiono.  Do ne estas mia celo kaj devo ĉi tie diri ke la komitatano de la lando X aŭ Y ne kontribuis, sed estas rimarki ke la estraro ne kontribuis.

Se iu estrarano ne povas agadi dum kelkaj semajnoj, kaj malaperas en unu cirkulero, komprenindas (tial mi ne demandis pri Cedric): sed se iu ne povas agadi dum monatoj, estus pli bona ke tiu ulo avertus kio okazas kun li/ŝi al komitato. Ankaŭ estas nia devo vidi kion la estraro faras, ni rajtas elekti kaj eksiigi estrarano, do tio estas grava: ni estas la supera organo de tiu organizo, ĉu ne?

Ana Ribeiro

unread,
Jul 5, 2016, 5:35:55 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Do se en unu jaro, Ĵuliana ne sukcesis fari pliajn aferojn ol mokindaj aferoj, estus pli bona (al ŝi, kiu povus sindediĉi dum pli da tempo al ŝia persona vivo, kaj al TEJO) ke oni pensos pri ŝia demisio aŭ eksiigo.

Lucas Barbosa

unread,
Jul 5, 2016, 5:41:03 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj!

Mi vere bedaŭras legi tiajn mesaĝojn en nia diskutlisto.

Eble via intenco estas ja nobla, tamen tiaj laborinstigoj ironiaj estas tute senutilaj, kaj eĉ barindaj, laŭ mi.

Al Ana mi kore petas (jam ne unuafoje) ne miksi la laboron rilatan al la movado kun personaj aferoj. Tiu estas INFANECA kaj HONTINDA agmaniero.

Kaj mi pardonpetas pri mia nekontribuo. Mi estis dum tiuj lastaj tagoj en malgranda hispana urbo pro la landa kongreso kaj apenaŭ havis aliron al interreto. Mi intencas intense kontribui ne nur rilate al cirkulero sed al io ajn ebla.

Amike kaj esperante,

Lucas

De: Ana Ribeiro
Enviada em: ‎05/‎07/‎2016 10:35
Para: tejo-k...@googlegroups.com
Assunto: Re: [tejo-komitato] [cirkulero 135] pretas

[A mensagem original inteira não está incluída.]

Ana Ribeiro

unread,
Jul 5, 2016, 5:46:28 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Lucas

Bonvole legu kion mi skribis, mi ne parolas pri personaj temoj: mi parolas pri movadaĵoj, se alia estrarano ankaŭ malaperus dum monatoj, mi ankaŭ rimarkus: tio estas rimarkinda afero.

--

AR

unread,
Jul 5, 2016, 5:50:52 AM7/5/16
to TEJO Komitato
Saluton al cxiuj

Mi ehxas la mesagxon de Lucas. Mi scias ke estas foje tensoj inter homoj je persona nivelo inter vi kaj Jxu kiel substrukturo, kaj ke tio ja iel influas en la movada nivelo, kiel superstrukturo; tamen tio ne devus influi. Endas kaj indas bone prizorgi ne miksigi la aferojn.

Rilate al la movadaj temoj kiujn vi substrekas en via lasta retposxto, mi lauxte ripetas ke:
1. foje oni ne klare vidas kion aliajn faras, sed tio ne nepre signifas ke la aliaj nenion faras.
2. plejofte la fundamenta laboro estas la plej nevidebla el la suprastrukturo kiu estas TEJO.
3. la persona vivo povas foje tre pezi en la movada vivo, kaj facile elcxerpi parton de la tempo kutime didicxita al la movado, tamen tio ne signifas ke oni neniam revenu al la movado.
4. vi mem kritikas la politikan pucxon kiu jxus okazis en Brazilo, tamen vi nun jene proponas la samon per sama akuzadpraktiko kaj kalumniajxoj lauxsxajne bazitaj je movadaj temoj sed kiuj fundamente venas el persona nivelo.
5. tiajn problemojn oni povas provi solvi ekstere de tiu dissendlisto. Mi jam proponis brakumsesion sed tio ne havis sukceson... alia solto tiam estu simple ignori unu la aliajn, kiel funkciis ekde pluregaj monatoj.

amike,
Alekcxjo

Ana Ribeiro

unread,
Jul 5, 2016, 5:54:09 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Alekĉjo,

Pri la 4-a:
1) Brazilo estas politika sistemo malsimila de tiu de TEJO, en la portugala ni diras ke Brazilo estas "Presidencialismo", do la prezidanto estas la supera organo, dum kiam TEJO estas "parlamentarismo", do la parlamento estas la supera organo. Se Brazilo estus parlamenta lando, do tiu estus tuta laŭleĝa, do ne indas miksi kio okazas en Brazilo kun TEJO.

arinaosipova .

unread,
Jul 5, 2016, 6:00:25 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Dankon al Lucas kaj al Alekĉjo pro viaj subtenaj vortoj!

Alekĉjo sendube bone spertas pri la vivo de estrarano kaj bone imagas, kio foje okazas :)

Mi petas ankoraŭ foje ĈESI kvereli kaj sendi ofendmesaĝojn al tiu dissenda listo. Kiel ĉiuj jam rimarkis Ana bone scias ŝiajn devojn kaj rajtojn kiel Komitatano B. Mi tamen opinias, ke eblus pli pozitive komenci sian TEJO-oficperiodon ol tuj ataki la movadanojn.

Ana, bv. lasi tiun temon kaj koncentriĝi pri viaj IJK-farendaĵoj ekzemple. Ni aŭdis vian opinion, ni komprenis vian malkontenton pri la mallaboro de la estraranoj. Estas bedaŭrinde, ke vi kvazaŭ ne kapablas kompreni aliajn homojn kaj iliajn problemojn.

Kunlabore,
Arina

Juliana Evandro

unread,
Jul 5, 2016, 6:01:56 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Nek mi nek Ana bezonis mencii "personajn aferojn" por ke oni sciu pri kiu vere temas ĉi diskuto.

"alia solvo tiam estu simple ignori unu la aliajn, kiel funkciis ekde pluregaj monatoj."
Mi pretas je tio kaj okupiĝos pri plenkreskaj aferoj (personaj kaj movadaj) anstataū respondi al persekutado, ĉar argumentoj kaj respondoj jam estis ofertitaj. Dankon al Arina, Lucas kaj Alekĉjo.







Ana Ribeiro

unread,
Jul 5, 2016, 6:05:49 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Juliana,

simple laboros al TEJO kaj honoru vian postenon de vic-prezidanto ke mi ne "persekutos" vin. Se vi ne emas labori, lasu la postenon, simple! Mi esperas legi viajn kontribuojn en Jara Raporto, kaj mi esperas vidi vian agadon dum tiu jaro kiun mankas al via posteno, kaj tio estas ne nur al vi, sed al aliaj estraranoj. Mi esperas ke vi ne miksu mian devon kiel komitatano kun persona vivo.

Ariadna Garcìa Gutièrrez

unread,
Jul 5, 2016, 7:23:05 AM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Jes karaj,ni fokusiĝu. Ni ja certe laboras kiel estraranoj kaj kiel teamo, do, ni plu havu tion. Ni traktas ĉi tie movadajn celojn, do,  ni interkompreniĝu, subtenu kaj fidu unu la alian ĉar ni ja estas homoj. Plej amike
Ari

Michael Boris Mandirola

unread,
Jul 5, 2016, 7:26:02 PM7/5/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj, 

mi honeste devas diri ke mi bedaŭris legi ĉi tiun fadenon. 

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj estis la kutimo ke se estrarano ne kontribuis, oni skribis "FARIS/FARAS/FAROS: nenion". 
Kial ni ne plu faras tion? Ĉar estus malvero; se iu ne havis tempon aŭ emon skribi la cirkuleron, tio ja ne signifas ke la homo ne aktivas. Ankaŭ mi tre bedaŭras ke Ĵu pro personaj kialoj estis malpli aktiva dum la lastaj du monatoj, sed ni estas volontuloj kaj tiaj aferoj okazas kaj akceptendas: cetere ŝi bone aktivis dum la antaŭaj monatoj kaj nun ŝi jam revenis al sia grava kaj kvalita agado. 

Estas efektive tasko de la Komitato kontroli la Estraron kaj mi tre ĝojus se ĉiuj komitatanoj legus la cirkuleron atente kiel Ana, tamen estas diversaj manieroj por rimarkigi mankojn kaj peti klarigojn. Senti interesiĝon kaj helpemon estas certe agadinstiga, sed necesas uzi pozitivajn tonojn por ke la sento estu ke ni volas kune labori por plibonigi la organizon.

Mi ne volas malkuraĝigi la komitatanojn kontroli la estraron, demandante pri nia laboro kaj rimarkigante kion ni (ne) faras - tio ja estas tasko de Komitatano. Mi simple petas ke tio okazu en afabla, motiviga kaj helppropona maniero. 
 
Samideanajn salutojn
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (IT) +393207290648
Skype: michaelboris

Ana Ribeiro

unread,
Jul 6, 2016, 7:19:38 PM7/6/16
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton!

Mi bedaŭras ke la nivelo de la babilado
​iĝis tiom malalta hieraŭ, mi ankaŭ bedaŭras ke mi enmetis antaŭan konflikton de la Brazila movado (organizado de tiu regiona evento) en tiu ĉi listo. Estas vero kaj bedaŭro, ke mi kaj Juliana ne havas la plej bonan rilaton, por aferoj okazintaj en persona kaj movada vivo: eble pro tio mi pli atentis al ŝia cirkulero ol de aliaj estraranoj.

Mi pardonpetas ĉar mi tre malmilde demandis, kaj multe malpli bone daŭrigis poste; mi eraris en esti tiom malkomprenema: eble mi devus unue demandi ĉu TEJO bezonus helpon en la agadkampoj kiuj ne aperis en la cirkuleroj antaŭ demandi pri iu estrarano, mi provos esti pli milda kaj helpema je mia agado kiel komitatano. Mi esperas ke tiuj pezaj situacioj en persona vivo kiu malgrandigas la agadkapablon en la movado ne plu okazos en vivo de estraranoj, komitatanoj, komisiitoj, kaj de ĉiuj homoj kiuj agadas al la movado ĝenerale.


Amike,
Ana

Sarolta Bagó

unread,
Jul 7, 2016, 4:46:42 PM7/7/16
to TEJO-Komitato
Karaj,

Duon-leginte ĉi tiun fadenon, mi ŝatus aldoni nur unu komenton: rimarkinde, kiom da tempo vi/ni pasigis per "kontribuo" al jena fadeno, male al kion oni povas vidi ĉirkaŭ la cirkulero. Tio estas laŭ mi memorinda signo, ke ion certe ni ŝanĝu pri la cirkulero: ĝi evidente ne sufiĉe motivas nin por prioritigi ĝin, eĉ ne tiom tuŝas kiel longaj kvereloj. Kaj mi tute parolas nun ankaŭ pri mi mem, mi eĉ ne memoras, kiam mi laste decidis skribi ion en ĝin... :(

Mi esperas, ke ni parolos pri tiu kaj aliaj similaj problemoj, demandoj dum la IJK - kaj espereble ni ankaŭ sukcesos iom plibonigi la staton. Do ĝis tre baldaŭ!

Amike,
Saci

Gilbert Niyukuri

unread,
Jul 10, 2016, 4:13:00 AM7/10/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages