Kara Komitato,
Mi ŝatus informi vin pri trejnado baldaŭ organizota de DEJO (nia dana sekcio), TEJO kaj Konsilio de Eŭropo: ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj.
Ĝi celas aktivulojn kiuj emas kaj spertiĝi pri
aplikado de homaj rajtoj en junulara aktivado kaj edukado. Pluraj informoj troveblas
ĉi tie, kandidatiĝo
ĉi tie. (La partopreno estos sufiĉe malmultekosta ;)
Mi ŝatus peti niajn komitatanojn provi kontakti kaj partoprenigi taŭgajn aktivulojn en tiu trejnado, prioritate el Danio kaj proksimaj landoj (eble tiuj taŭgaj homoj estos kelkaj el vi mem kaj ankoraŭ ne konscias pri tio).
Tio certe utilos al la plifortigo de niaj sekcioj kaj aktivuloj :D
Ĝi okazos de la
26-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2021 en Ry, Danio, ĝi okazos samtempe kaj samloke kiel
KKPS, ĉiujara junulara evento. Kutime organizata de nia nederlanda sekcio (NEJ), ĝi ĉifoje estos la strebo de nia dana sekcio.
Eblos do kleriĝi kaj neformale esperantumi samtempe 🎊
Ne hezitu kontakti min kaze de bezono!
Trejneme,
Valentin Ceretto Bergerat
Estrarano pri Eksteraj Rilatoj
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)