Karaj Komitatanoj,
la 1-a de Aŭgusto 2024 estas oficiĝtago de nova Komitatano C de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatano C de TEJO por la periodo Aŭgusto 2024 ĝis Majo 2026.
Elektebla estas 1 Komitatano C.
Tial mi forte instigas vin inviti konatajn de vi valorajn aktivulojn kandidatiĝi. Eblos fari tion ĝis la 1-an de Julio 2024 (inklude). Pliajn informojn pri la necesaj elementoj de la kandidatiĝo vi trovos en la artikolo ĉe
https://www.tejo.org/igu-komitatano-c-de-tejo-ekde-augusto-2024/
Fine, noto pri prokrasto kaj adaptita funkcia periodo:
La posteno de Komitatano C estis kreita jam antaŭ pluraj jaroj, lige al kreo de membra kategorio Junaj Amikoj de Esperanto. Sed intertempe neniu Komitatano C estis elektita, pro kio en la organizo ankaŭ mankis sperto pri tiu elekto. Pro bezono bone prepariĝi estis la elekto prokrastita. Laŭ Reglamento, oficiĝtago devus esti la 1-a de Decembro 2023, aŭ poste la 1-a de Junio 2024. La elekton mi konsultis kun vi, la Komitato, kaj fine decidis lanĉi ĝin kun 2 (aŭ 8) monata prokrasto. Fino de la mandato restos tia kia estas en la Reglamento, la 31-a de Majo 2026, por ke ekde tiam povu la mandata periodo funkcii plene kohere. Dankon pro via pacienco, subteno kaj kompreno! Se vi volas plibonigi tiajn ĉi procedurojn, vi estas bonvena
kandidatiĝi kiel Ĝenerala Sekretario aŭ ties helpanto (skribu al
gxen...@tejo.org )!
Kun ĝojo mi povas informi, ke interne ni kreis plurajn helpilojn por plifaciligi estontajn elektojn de Kom C. Post kiam ni lanĉos nian novan projektan mastrumilon OpenProject, ni kreos aldonajn helpilojn por eĉ pli plifaciligi. Sekvaj SenSek-j havos multe pli facilan eniron kaj povos eklabori multe pli glate ol okazas nun 😎
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)