Karaj komitatanoj,
tial ke la Estraro anoncis statutŝanĝojn dum la IJK, mi prezentas miajn proponojn. Tute ne temas pri drastaj ŝanĝoj sed pri etaj plibonigoj.
Anstataŭo de raso per etno, haŭtkoloro ĉar ne plu ekzistas malsamaj homaj rasoj.
Enkonduko de daŭripova evoluo, kiel eco de alstrebata socio kaj esenca kondiĉo de nia agado.
En kelkaj landoj ne eblas postuli ke nacia organizo libere akceptu aliĝon de eksterlandanoj, tial la Statuto de TEJO ne plu postulu al landaj sekcioj la aliĝeblon de eksterlandanoj.
Ebligi la kreiĝon de faka sekcio bazita sur lingvo, politiko aŭ religio.
Aŭtomate igi junajn eksajn individuajn membrojn Junaj Amikoj de Esperanto, por limigi la malkreskon kaj teni ilin ligitaj.
Forigi mencion de la Ĝenerala Direktoro.
Ebligi retan statutŝanĝon, tamen nur laŭ iniciato de la Estraro.
Postuli pli fortan plejmulton por statutŝanĝoj (dutriona plejmulto de voĉdonantoj kaj absoluta plejmulto de la Komitato aŭ dufoja atingo de iu el tiuj du kriterioj).
Kroma propono estas ekuzi la nomon “Tutmonda Esperanto-Junulara Organizo”; tial ke ĝi enhavas la vorton “Esperanto”, ĝi estus multe pli taŭga merkatike.
Ĉi tio fakte ne estas statutŝanĝo ĉar ĝi ne tuŝas la nederlandan version de nia Statuto, ja nia oficiala nomo kiu aperas en ĉiuj oficialaj dokumentoj (komercoĉambro de Roterdamo, Eŭropaj subvencioj, ktp.) jam estas Wereld Esperanto-Jongeren Organisatie kaj, en ĉiuj dokumentoj al eksteraj instancoj kiam necesas nia nomo en la angla ni donas World Esperanto-Youth Organisation.
Vi povas trovi la proponojn ĉi-tie:
https://docs.google.com/spreadsheets/d/1xT_VDSTvNCe78gJ1wZB_10d0CAR_-8sxzVeUYevkoJg/edit?usp=sharing
Alia propono venas de nia volontulo Mia Nordentoft (kun estrara subteno) kaj temas pri la aldono de genro al la artikoloj kiuj listigas :
La diferencojn sendepende de kiuj TEJO plifaciligas la rilatojn
La diskriminaciojn kiujn TEJO kontraŭas
La malfermitecojn kiujn TEJO postulas de siaj landaj kaj fakaj sekcioj.
Tiu aldono temas fakte pri kongruigo al la Statuto de la realeco; dum la lastaj jaroj ja TEJO agadis ankaŭ por genra egaleco kaj tio estas fakte tre grave sentata temo en nia membraro.
En tiuj artikoloj jam estas menciita sekso, sed tio ne estas samsignifa al genro, ja sekso estas korpa kaj biologia ecaro dum genro estas socia kaj psiĥologia ecaro kaj foje ili ne estas kongruaj. Tial ankaŭ estas propono anstataŭi “seksa orientiĝo” kun “genra orientiĝo”.
Vi povas trovi la proponojn ĉi-tie:
https://docs.google.com/spreadsheets/d/19nw09VpbUDaE0SthP_2nJuPxcE87o9AakQF5XGQnI_U/edit?usp=sharing
Se la proponoj estus aprobitaj, tiel aspektus nia Statuto en GitHub:
https://github.com/Michaelboris/dokumentoj/blob/patch-1/gen/Statuto.full.html
Mi volas substreki ke la proponoj ne estas alternativaj sed integreblaj malgraŭ ke ili tuŝas parte samajn artikolojn. Eblas do subteni ambaŭ proponarojn kaj mi mem ĉion subtenas.
Samideanajn salutojn
MB
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAG1Smx-ae7zk_heyN-Cc6BkTj_nyhr-rBDMxf2WNoh1_6TQrWg%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CANjWOraUYiwhUnaxJmNu3OAB3K3fu%3De8Oh24hH5vnFw9-i%2BCqg%40mail.gmail.com.